dilluns, 1 d’octubre del 2007

Fluganta Spagetmonstro

En vikipedio troveblas multaj aferoj, inter ili hodiaŭ mi elĉerpas la enkondukon pri la Fluganta Spageta Monstro, kiu furoretis antaŭ iom da tempo en diversaj medioj. Temas pri satiro kies ĉeftemo estas religio, alivorte kiel oni povas proponi klarigon de la universo sen neniu scienca bazo. La spagetmonstrismo celas primoki la Inteligentan Desegnon, teorio de, ĉefe usonaj, piaj konservativuloj kiu per novaj fakvortoj celas konvinki nin ke Dio nepre ekzistas kaj ĉion kreis. Jen vi povas plu legi pri ĝi ĉi tie.
Jen do, humura komplemento al la ĉi apuda filmeto:
The greatest story ever told/La historia más grande jamás contada.

dijous, 27 de setembre del 2007

Gemma

Gemma, el akvo mara,
kiu foje venis en la teron
kaj kaptis diavole
estaĵon pli ol dudekjara.

Sala diablino,
ido de Neptuno,
nur per arto de sorĉisto
iĝis vi surtera ino,
dank' al helpo de la suno.

Jen rigardo via,
pli altira ol esenco de magnet'.

Via lango varme dolĉa
trafas homon simple viran,
ĉiu ero en via korpo
allogas tre, neeviteble,
jen via sorto laŭdezira.

-----------------------

Uraganoj en mens'
frapadas min konstante,
via bildo nebuliĝas
kaj iĝus sort' terura
se nur spuro via
restus sola
en mia pens'

Minutoj plilongiĝas
ĝis aspekto de miljaroj,
nur pro stranga volo
de dio aŭ demono,
tiel mia sento iĝas,
ho kara, vi foriĝas.

dimecres, 26 de setembre del 2007

Esperanto en la landfesto

La 11an de septembro multaj katalunaj esperantistoj renkontiĝis ĉe budo en Barcelono okaze de la landa ĉeffesto, La Diada de Catalunya.
Farri, maldekstre en la foto, kun helpo de diversaj volontuloj, ebligis ke esperanto estu disvastigata jam por kvara sinsekva fojo en tiu gravega evento, partoprenata de centoj da homoj, grupoj kaj asocioj. Akuratan raporton vi povas legi en la koncerna paĝo de Libera Folio, tie ĉi. Kaj viziteblas ankaŭ la blogo de Farri mem, ĉi tie.

divendres, 21 de setembre del 2007

Mirinda sukceso

Pro evidentaj kialoj, Esperanto ne multe integriĝis en la ordinara vivo de plej multaj homoj. Se mi enketus sur la strato al homoj demandante ĉu ili konas vortojn en aliaj lingvoj verŝajne mi ricevus plurajn specimenojn: sajonara, bon nuit, hello, fiesta, mamma mia, fado,...Se la demando temus pri Esperanto verŝajne la respondo tre proksimiĝus al nulo, tamen, almenaŭ por hispanoj kaj katalunoj de mia generacio, estas esperanta vorto kiu tre populariĝis kvankam neniu sciis pri ĝia esperanta origino: Mirinda.
Mirinda estas iaspeca limonado kreita kaj lanĉita de hispana entreprenisto, onidire esperanto-parolanto. Ĝi estis komercigita kun diversaj gustoj: oranĝa (eble la plej sukcesa), citrona, poma, fraga, ananasa kaj vinbera. Ĝia distribuado estis mondskala. En la 1970aj jaroj, Mirinda donacadis diskojn el la tiamaj popularaj ensembloj kaj kantistoj: Los Pekenikes, Karina, Massiel, Fórmula V kaj aliaj. Post ioma tempo ĝi estis vendita al Pepsico kaj ankoraŭ nun ĝi konkurencas kun Fanta kaj Coca-cola. En vikipedio vi trovos informojn en araba, dana, germana, angla kaj hispana lingvoj.
Kuriozaĵo. La hispana reĝisoro Álex de la Iglesia debutis kaj ekakiris famon per sia etfilmo Mirindas Asesinas (Murdaj Mirinda-oj), kiun vi povas spekti ĉe la maldekstra kolumno. Klarigo pri la komenco: strangulo eniras trinkejon kaj petas al kelnero ĉu li povas doni Mirinda-n al li. Kelnero servas ĝin kaj la strangulo fortrinkas kaj intencas foriri, tiam kelnero postulas pagon. La strangulo respondas ke tio ne justas ĉar li petis donon kaj ne vendon, li post bedaŭro de la miskompreno senkompate pafadas la kelneron...

dijous, 20 de setembre del 2007

Gazeta panoramo

Jam de la komenco de la esperantismo, esperantistoj disaj tra la mondo sin dediĉis al verkado kaj eldonado. Plej ofte temis pri modestaj kaj lokaj bultenoj kun precipe esperantaj kaj lingvaj temoj. La afero iom post iom evoluis, enhavoj pliriĉiĝis, kreskis la eldonkvalitoj kaj la temoj altiris la atenton de ne nur lokaj komunumoj. Nuntempe ni povas fieri pri digna nombro de legindaj gazetoj pritraktantaj plej diversajn interesojn de la socio. Klaku ĉi tie por trarigardi la nunan gazetpanoramon.

dimecres, 19 de setembre del 2007

La dangxera lingvo en Hispanio

En Madrido, la 28an de novembro 2006, okazis internacia kongreso pri la hispana intercivitana milito. Kadre de tiu evento, Ulrich Lins kaj Antonio del Barrio prezentis komunikon sub la titolo La danĝera lingvo en la hispana civitana milito. Nun, dank' al la servemo de SATeH (SAT en Hispanio), ni povas legi tiun interesan prezenton en la reto, bv. klaki ĉi tie.

dimarts, 18 de setembre del 2007

Odiseo mensmaŝinas

Ciklopo regnis en insul'
ĝis venis ŝiphazarde
mikroskopa itakul'
Inĝenia batalado iĝis ek
inter Odiseo kaj Ciklop'
venkis la etul'
la ciklopo iĝis fek'
de tiam la grandulo ege timas
kaj Odiseo mensmaŝinas
timu vi, prepotencul'
ĉar vin atingos itakul'

jen epizodo historia
ĉu mitologia?
al Homero turnu vi
se al vi gravas tio ĉi

diumenge, 16 de setembre del 2007

Hajkece


Pejzaĝas preter la fenestro,
post ĉiu fenestro,
ne gravas ĉu vitro malpuras,
pejzaĝas preter la fenestro.

La pol' ja estis preta

La trempado estis komuna kiam aperis la virinoj kun siaj grandaj tetasoj. Ĉiu viro montris sian titolon, unu estis pola kuracisto, alia usona librovendisto, alia kataluna profesoro... Sed la titolaj argumentoj ne impresis la virinojn. Iŝi jam estis alkutimitaj al tia fanfaronado. Ĉar inoj estis malpli ol malinoj, iŝi fariĝis disputaj...ĝis kiam iu sugestis ke matĉo inter la viroj solvu la problemojn. La pol' ja estis preta por batalo...(daŭrigebla :)

Ĉi tekston katalunoj povas sublegi erotike pro la katalun-elvokaj signifoj de kelkaj vortoj, kiujn mi klarigas jene:
trempado = ekscitiĝo, falusiĝo
tetasoj = mamegoj
titolon = kacon
dis-putaj = dis-putinoj
matĉo = virego, bravulo
pol' ja = kaco

dijous, 13 de setembre del 2007

Darma leciono

DARMO
Tiu ĉi mondo estas plena de suferoj. Naskiĝo estas sufero. Maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto estas suferoj. Renkonti homon, kiun oni malamas, estas sufere, apartiĝi de karulo estas sufere, barakti vane por ke oni satigu siajn bezonojn, estas sufere. Vere, vivo, kiu ne liberiĝas de deziro kaj pasio, estas ĉiam envolvita de afliktoj. Tio ĉi nomiĝas la Vero de Sufero.
La ĉi-supra fragmento estas la unua alineo de la unua subĉapitro de la ĉapitroDarmo de La instruoj de Budho, eldonita de Budhisma Misia Fonduso en 1983.
Longĉen Rabĝampa, budhisma instruisto
(teksto kopiita el tie ĉi )

dimecres, 12 de setembre del 2007

Ludante

Mi pli kaj pli miras kiel kreskas esperantaj aferoj en la reto. Hodiaŭ mi renkontis ttt-ejon dediĉitan plejparte al retludoj: www.ludanto.org ĝi enhavas grandan stokon por elekto, inter popularaj kaj malpli konataj ludproponoj. Se vi havas liberan tempon (kio estas tio?:) de hezitu viziti kaj amuziĝi.

dilluns, 10 de setembre del 2007

Dismortigaj bomboj

En la blogosfero ĵus naskiĝis kampanjo kiu celas premi al la hispana registaro por ke ĝi ratifu en 2008 traktaton kontraŭ la grapolbomboj, ankaŭ nomataj ŝprucbomboj (Hispanio ankoraŭ fabrikas kaj vendas ilin).
Se mem la uzo de ordinaraj bomboj estas afero rifuzenda kaj kondamnebla, des pli oni malpermesu la uzon de tiu ĉi bombotipo, kiu ne kapablas distingi la viktimojn. La grapolbomboj mortigas ĉiuspecajn homojn, inter ili multajn infanojn. Tiuj bomboj tre facile eksplodas kiam ajn, eĉ pli facile ol la fifamaj tretbomboj kontraŭpersonaj. Klaku ĉi tie por vidi la originon de la kampanjo. Kaj plu legu en Esperanto en aliaj blogoj:
Tonyo del Barrio, E-Planedo,...cetere, se vi interesiĝas, legeblas ankaŭ en Esperanto la Pacdeklaron de Hiroŝimo 2007.

dijous, 6 de setembre del 2007

Simioj kaj infanoj en komparo

Simio kapablas solvi etajn sumojn kaj uzi ilojn kiujn infano 2-jara ne sukcesas eĉ ĝuste preni, tamen la infano estas, je tiu aĝo, pli inteligenta ĉar li lernis el la kulturetoso interpreti la intencojn kaj imiti la plenkreskulojn cele al solvo de problemoj, lia inteligento sekve ne ŝuldiĝas al pli granda cerbo.
Alidirite,la homa inteligento ŝuldiĝas al specialiĝo de la kulturo kaj ne al ĝenerala inteligento asociigita al pli granda cerbo, laŭ esploro disvolvita dum la lastaj 4 jaroj far internacia skipo. Inter la analizistoj troviĝas la hispanoj Josep Call kaj Victoria Hernández-Lloreda.

Tiu esplorlaboro estos publikigita morgaŭ, 7a de septembro, en la revuo Science. Ĝi estis bazita sur testoj al 106 ĉimpanzoj, 32 orangutanoj kaj 105 infanoj 2-jaraj.
(elkatalunigita artikolero de El Periodico, vidu ĉi tie)

dijous, 30 d’agost del 2007

La Beletra Almanako

Jam ekmarŝas la Beletra Almanako. Amantoj de bonaj legaĵoj delonge atendis tiun novaĵon. En tiu ĉi libro, kiu celas esti la unua el literatura serio, vi povos ĝui la verkemon de aŭtoroj kiaj Jorge Camacho, Edwin de Kock, Baldur Ragnarsson, Maŭro Nervi, Mao Zifu kaj aliaj. Klaku ĉi tie por legi la kompletan menuon de la almanako.
Se vi emas mem verki, skribe aŭ desegne, ankaŭ vi povas proponi ion por publikigo, sendante via(j)n verko(j)n al la redaktejo por ekzameno kaj takso.

dimarts, 28 d’agost del 2007

La alia KEA

Multaj scias pri la diversaj KEA-j: Kataluna Esperanto Asocio, Korea Esperanto Asocio, Kanada Esperanto Asocio, Kordoba Esperanto Asocio...sed ne ĉiuj scias ke en alia Kea eblas sunbruniĝi, ripozi, mediti, sinbani ĉe helblua maro...kio? ne kio sed Grekio! Inter la multaj helenaj insuletoj proksimaj al Ateno troviĝas Kea, laŭdire zorge kaŝita juvelo ĝuata preskaŭ nur de atenanoj. Inter la malmultaj informoj pri ĝi mi kaptis la jenan por vi: http://www.kalispera.it/viaggimonica.htm
Provu retŝipumi kaj malkovri ie ĝian "ridetantan leonon" skulptaĵo kiu karakterizas kaj singularigas la insulon. Bonan alvojaĝon!

Se vi tamen ne interesiĝas pri Kea, eble vi pli emos al la arto de KEJ, alinome KEJ'ARTE, kordoba muzikensemblo kiu flirtumas kun flamenko, regeo, funko kaj hip-hopo.

Mi profitas la okazon por kondolenci al grekoj pro la grandaj perdoj homaj, ekonomiaj kaj naturmediaj kaŭze de la pluregaj, ŝajne provokitaj, incendioj. Se iu ajn emas rekte helpi al ili, bv. fari tra la jena paĝo: http://www.ihelp.gr/?lang=es-ES (eblas ŝanĝi lingvon klakante sur la flagetoj).

diumenge, 26 d’agost del 2007

Spe-kulo ŝvebas ĉirkaŭ Montserrat

La magistrato de Collbató (centra Katalunio) aprobis, la 3an de majo 2007, la projekton pligrandigi la industrian zonon Les Ginestes, konsistanta el 6 hektaroj, aldonante 21 pliajn hektarojn. Tiu projekto signifas la detruon de la plej bona agrokultura grundo de Collbató kaj ankaŭ minacon por la admirinda ĉirkaŭo de Montserrat, speciale por la Natura Parko de Montserrat kaj la Reto Natura 2000, kiuj limas kun la nova industria areo. La urba registaro antaŭenpuŝas la projekton spite al kontraŭaj informoj de planteknikistoj kaj respondeculoj pri medipolitiko de la propra urbodomo, kiuj konsideras la planojn nenecesaj kaj pretermezuraj.
La Konsilio pri Medio, kun reprezento de organizoj kaj vilaĝanoj, ankaŭ sin manifestis kontraŭ la pligrandiga projekto.

En Collbató, vilaĝo kun 3.500 loĝantoj, oni kolektis pli ol 1.200 pledoj de la vilaĝanoj, konsciaj pri la falsado de la magistrato, kiu informis pri “eta pligrandigo”. Envere ĝi temas pri 9,2 hektaroj okupataj per pli ol 140 industriaj konstruaĵoj 12 metrojn altajn kaj parkejo por 1.000 veturiloj. La nova industria areo akceptos prilaboradojn alte kontaminajn : fandigo de metaloj per termo-energiaj marteloj ĝis 350 kv, elektrolitikaj traktadoj, miksado de metaloj kun fosforo kaj industriaj restaĵoj, preparado de cemento, kemiaj procesoj, abraziaj produktoj, pritraktado de danĝeraj materialoj kiel amianto, cianido, kromo, dissolvigoj, pesticidoj, fosforo, eluzitaj oleoj kaj manipulado de eksplodemaj materialoj.

Entute temas pri “monkonvena aranĝo” kiu ne fontas el la ekonomiaj bezonoj de la vilaĝo. Ĝia celo estas favori al tiuj entreprenistoj kiuj “amikas al la partio”. Kun ili la magistrato subskribis kontrakton per kiu ili gajnos subite pli ol 120 milionoj da eŭroj.

Se vi deziras helpi por haltigi la projekton, se vi deziras ke Montserrat daŭre estu kiel mondkonate, aliĝu al la manifesto (katalune/hispane/france/angle/):

http://www.infomontserrat.com/salvemmontserrat/index.htm

Vidu ankaŭ Meteofotojn.

Ŝlosilo (el la kataluna)
Nom : (antaŭ)nomo
Cognom : familia nomo
DNI/NIF : idento-numero (pasporta numero)
Poblacio : urbo
Adreça internet : retejo
Comentaris : komentarioj

dijous, 23 d’agost del 2007

Mi vidis ĝin, mortinta

Sidanta sur la necesujo, mi vidis ĝin tie, sur la planko, senmova, ventr' al plafone, brunkolora. Ĝi venis el Ameriko, mi aŭdis. Sed ĝi mortis ĉe mi, en Barcelono, en mia necesejo, inter skatolo kaj ŝtupareto. Kiom aĝa, mi ne scias, sed ĝi aspektis plenkreskula pro la grando. Tuŝi mi ne povis, ne kuraĝis, mi ne certis pri ĝia absoluta morto kaj, cetere, eĉ kadavre ne indus. Mi atendis, mi pripensis kion fari, ĝi ne devus tie pluresti, ne decus. Starinte mi serĉis, nur trovis maldikan kaj malnovan folion, mi decidis ĝin uzi, provi. Mi ŝovis la paperon sub ĝin, la blankan sed uzitan paperon. Mi kondukis ĝin per leĝeraj frapetoj ĝis la centro de la folio kaj mi levis, horizontale, paperon kaj ĝin, preta por transporto. Mi hezitis inter necesujo kaj paperkorbo. Lastfoje unu lia kamarado, ankaŭ mortinta, flosis sur la miksaĵo de akvo kaj urino. Mi decidis paperkorbon. Sed necesis piediri tra koridoro, zorgante la kvietecon de la kadavro surpapera, evitante stumbligajn barojn, ŝtelpaŝe. Jen la fino de la vojo, la atingo de la ujo. La mortinto restis sama, morta, senmova, meze de la blanko. Finiĝis la funebra marŝo, la silenta procesio post la forpaso. Mi klinis la folion kaj ĝi glitis en la paperkorbon, la malplenan paperkorbon nun iĝinta tombejo de enmigrinto. Mi enĵetis ankaŭ la paperon, kiu fine kovris la vivinton, ŝparante al aliuloj la tristan vidaĵon. Aliaj paperoj survenos kaj sedimentos ĝis la rando de la paperujo, tiam oni forportos al strato, al pli granda tombejo de vivintoj kaj nevivintoj, atendante la alvenon de kamiono kiu englutos ĉion mortan kaj forlasitan en la urbo. La vojaĝo de la amerika brunulo longos, sed ne gravas. Ĝi vivis sian tutan vivon. Eble ĝi reenkarniĝos iam, bruna, malgranda, rapidema, scivola...kiel kutimas blatoj.

dimarts, 21 d’agost del 2007

La sekreta lingvo

Mi ne memoras mian aĝon tiam, eble mi estis 18 jaraĝa kiam mi komencis ludi per la lingvo. Adoleskantoj amas sekretojn kaj misterojn, mi ne estis aparta pri tio sed mi elpensis apliki la enigman etoson al la lingvo. Mi elpensis kodon.
Surbaze de la hispana alfabeto mi decidis kaŝi la kompreneblon per facila rimedo: ĉiujn vortojn mi ŝanĝis tiel ke ĉiu konsistanta litero estu anstataŭita de ĝia sekvanta laŭ la alfabeta ordo, disigante vokalojn disde konsonantoj, ekzemple kaj aplikite al esperanto, la vorto amikino estiĝus enolopu (a estiĝus e;m estiĝus n; ktp.) Jen ekzemplo de frazo: mi ŝatas karesi katojn>>No teveŝ lesiŝo levuĵp. Mi uzis ĝin nur skribe kaj nur komplicis en la uzo unu mia tiama amikino. Post nelonge mia elpensaĵo ekkuŝis en tirkesto kaj en forgesita angulo de mia menso. Sed mi kredas ke mia intereso por Esperanto ŝuldiĝas parte al tiu anekdoto okazinta antaŭ multaj jaroj, pro du motivoj: per Esperanto oni multe vortludas kaj ĝi ankaŭ aromas kiel sekreta kaj mistera lingvo for de Esperantio.

dimecres, 15 d’agost del 2007

The Meatrix/La Meatrico

The Meatrix estas versio de la originala filmo The Matrix. En ĝi rolas animitaj desegnaĵoj, tamen la mesaĝo estas vere skuema kaj hezitigas pri la indeco akcepti nian nuntempan vivstilon. Nepre spektu ĝin kaj despli se jam antaŭe vi havis la bonŝancon ĝui la originalon. Klaku ĉi tie kaj elektu la koloron de via pilolo.

Forpasis Lluís Maria Xirinacs

Okaze de la morto de la filozofo kaj pacaktivisto LL. M.Xirinacs mi aligxas al la kondolencoj. Por tiuj kiuj ne konis lin, mi transkribas resumon de lia vivo far nia amiko Farriol Macip:
Sabate la 11an de aŭgusto oni trovis en arbaro de regiono Ripollès (Kataluna Landaro) la kadavron de Lluís Maria Xirinacs. Kelkaj ĵurnaloj informas pri memmortigo, tamen leginte la skribaĵon kiun li lasis ĉe fondaĵo Randa, ŝajne li estis malsana kaj translokiĝis en la montaron por forpasi sole, pace kaj silente.Lluís Maria Xirinacs naskiĝis en Barcelono la jaron 1932, kaj post fariĝi sacerdoto kiam li aĝis 22 malakceptis la monon kiun la Ŝtato donis al Eklezio kaj ekis malsatstrikon kontraŭ la ligiloj inter la Eklezio kaj la Ŝtato. Poste li estis unu el la iniciatintoj de la Asembleo de Katalunio kaj li sidis 12 horojn ĉiutage dum unu jaro kaj naŭ monatoj antaŭ la pordo de la ĉefa malliberejo de Barcelono postulante la liberigon de la politikaj malliberuloj. Li estis fervora neperfortulo sekvante la idearon de M. Gandhi. En ĉiuj siaj diskursoj konstatigis la kontraŭdirojn de la ŝtato. Li estis malliberigita plurfoje, dum la frankismo kaj dum la konstitucia periodo.La jaron 1977 li prezentis sin mem, kaj unuopule, kiel kandidato al senato kaj estis amase voĉdonita en Barcelono. En la senato dum ĉiuj sidis li staris proteste al malpermeso uzi la katalunan tie. Li ĉiam luktis por la sendependeco de la Kataluna Landaro kaj la jaron 2001 deklaris sin en malsatstriko antaŭ la pordo de Generalitat de Catalunya por tiu celo.Xirinacs estis kondamnita la jaron 2004 por delikto de "pravigo de la terorismo" ĉar la 11an de septembro de 2002, en diskurso en la placo Fossar de les Moreres li deklaris sin amiko de ETA kaj Batasuna kaj tiel reliefigi ke ne ĉiuj perfortoj estas similaj; citante Gandhi li asertis ke, kiam ekzistas konflikto, neperfortulo ne povas deklari sin neŭtrala, ĉar en konflikto neŭtraleco helpas la plej fortan.Lluís Maria Xirinacs estis la plej granda simbolo de la lukto por la amnestio fine de la frankismo, li ĉiam praktikis la malobeon kaj reziston neperfortan, kaj dediĉis sian tutan vivon al libereco kaj suvereneco de la kataluna popolo.
Por daŭrigo pri la legado vi povas klaki ĉi tie. Ankaŭ en vikipedio jam eblas pluinformiĝi.

dimarts, 31 de juliol del 2007

Bervalaĵoj

Rekrutoj staras nudaj antaŭ la ekzamenantaro. Militista kuracisto demandas junan bervalanon:
— Kion signifas tiu ANTO tatuita sur via vira organo?
— Mi estas fervora esperantisto, sinjoro kapitano, kaj en certaj gloraj momentoj miaj amikinoj povas tie legi la vorton ESPERANTO.
Post horo la kuracisto denove vidas fortikan bervalanon kun generilo ornamita per ENTO.
— Ha, ha, ankaŭ ĉe vi oni povas iafoje legi ESPERANTO, ĉu ne?
— Ne, sinjoro kapitano, — fiere diras la rekruto. — Ĉe mi estas legebla EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO!

Tiu ĉi kaj aliaj spritaĵoj troveblas en: www.esperanto.mv.ru/Kruko/kruko5.html

diumenge, 22 de juliol del 2007

La hispana cenzuro

Ĉu en Hispanio daŭre ekzistas cenzuro? Tio evidentiĝis en la lastaj tagoj kiam la fiskalo de la ŝtato ordonis la haltigon de la eldonado kaj distribuado de la lasta numero de la humura gazeto El Jueves. Akurata klarigo pri la tuta afero donas al ni nia kunbloganto Manuel Pankorbo: http://bitakoro.blogdns.org/hispanuje/cenzuro-en-la-21a-jarcento/ .

Artefaritaj Homoj

Frederic Pujulà i Vallès estas la verkinto de la romano Homes Artificials (Artefaritaj Homoj). Tiu verko estas konsiderita kiel la unua scienfikcia romano originale skribita en la kataluna lingvo. Jen mi notas la vivresumon de la aŭtoro:
Frederic Pujulà i Vallès naskiĝis en Palamós en 1877 . Rakontisto, dramverkisto, ĵurnalisto kaj esperantisto, li studis juron kaj vojaĝadis eŭropon. Politike li anis en Unió Catalanista (Katalunista Unuiĝo), li kunlaboris en la gazeto Joventut, publikaĵo reprezentiva de la dua etapo de l'Modernismo. Li soldatis ĉe la franca armeo dum la unua mondmilito.
Skize pri Homes Artificials: La D-ro Pericart eksperimentas cele al atingo de nova civilizo, elsociigita kaj perfekta, sen moralaj reguloj. Tiel li kreas serion de androidoj sen prakondiĉigoj, superhomoj destinitaj renversi ĉiujn nuntempajn valorojn, forigante eĉ la homojn mem...
En Vikipedio vi povos elĉerpi pli da informoj pri la verko kaj la verkinto.

divendres, 20 de juliol del 2007

Pri nearabaj numeroj


Okcidentaj esperantistoj estas jam delonge alkutimitaj al la romdevena numerado sed eble ne tiel okazas ĉe azianoj, afrikanoj, ktp. Jen hodiaŭ mi donos iom da helpo por tiuj kiuj deziras traduki tiujn ne universalajn signojn:

dilluns, 16 de juliol del 2007

Nova filmo

La produktintoj de la filmo Gerda malaperis jam pretigis novan filmverkon: La patro, verŝajne prezentota oficiale dum la Universala kongreso en Yokohamo.
Nova paŝo do, por maplpliigi la grandan truon en la esperanta filmografio, kiu ĝis nun estis apenaŭ simbole reprezentata per manpleno da kaj per bonvolaj amatoraj subtekstigoj.
Esperinde la nova filmo liberiĝis de la limiga pedagogia celo de Gerda kaj pli alproksimiĝos al la ordinaraj kinproduktoj neesperantaj.
Jam eblas ĝin iom gustumi vizitante la koncernan retejon: http://www.imagu.com.br/

Mahatmo


"Amb cada veritable amistat estem posant fermament els fonaments en els quals se sustenta la pau del món. Amb cada acte i amb cada moment que respirem estem edificant el regne de la no-violència.Aquesta és la vertadera llar de l'esperit del ésser humà". (Mahatma Gandhi)

"Per ĉiu nova amikiĝo ni kreas firme la fundamentojn sur kiuj baziĝos la mondpaco. Je ĉiu ago kaj je ĉiu momento kiun ni spiras, ni konstruas la regnon de la ne-perforto. Tiu ĉi estas la vera hejmo de la homa spirito". (mahatmo Gandhi)

dimecres, 4 de juliol del 2007

Amo en kular'

Amparis du gekuloj,
kroma in' venis kaj in-okulis al kulet',
pro disputa ino ili mal-par-atis,
la mal-paritoj falis puten.
Bonŝance aperis kara kulo,
kiu pensis pri la puta stato,
la kapulo proponis:
"mi ametos la mir-krom-inon!"
la solvo estis verefika,
de tiam gajfolas eĉ lame kuloj,
tiel ke agas senca par-ar', dank' al tiu
kiu pensis igi ĉion malputa.
Jen fino plej dis-kar-ada,
kvazaŭ amputado in-utila.

(publikigita premiere en Kataluno, bulteno de Kej)

Vireki

Ek! Ek!
Ekumu min tuj!
Mi 'stas lua virinjo,
Ĝoja lud' de l'hom',
Alvenas tra vi lakt',
Vivofluo kreativa,
Nek miru nek dubu,
Vi jam iĝis viro plena.

(publikigita premiere en Kataluno, bulteno de KEJ)

dilluns, 2 de juliol del 2007

interesa retejo

Hodiaŭ mi ricevis de amiko la rekomendon viziti la gazetotekon Lanti (prizorgata de Jesuo de las Heras), retejo kiu kolektas historiajn revuojn kaj bultenojn. Inter ili La Suno Hispana, kiu raportis pri la esperanta movado jam en la komenco de la pasinta jarcento. Vidu ĉi tie ekzempleron kiu informas pri la dua Universala Kongreso.

dimecres, 20 de juny del 2007

Popoldiraĵoj (nur por kaĉalunoj)

"tio kion mi dikas iras al miso"
"pli valoras kuraci sin en saluto"
"tiu kiu ne kaŭras, volas"
"ju pli ni suremos, des pli ni riverremos"
" Oni kabeas du, kabeas tri"
"kiu ne tenas feinon la katon pen-tenas"
"salut' kaj for la kan-mut'"

diumenge, 17 de juny del 2007

Libera vortkonektado

Pitoreska kapitano nodis dise malamikon konkeritan antaŭ taŭro romantika kaŭzante tertremon mondskale. Leviĝis ĝis islamio ioma marondego gonokoka kapabla blate terurigi giganton. Oni nihilisme metis tizanon onobrikan, kanajle lekata, tabernakle kleraĉa, ĉagrene grenoza, zamenhofe ofenda, damne neniiga. Gapis pise, senzorge geamantoj, ojstre trempataj, tajde dekadencaj, ajne nebulitaj. Tajloro ronĝante teoriumis mise sen enmikso, sola, lama, manka, kaŭzante teologian anatemon monavidan dank' al aliĝo ĝoja, jaĥte tenta, talismane nepra. Prakapitano notis istempe pekon konkan kantatan anase, senhonte.

dimarts, 12 de juny del 2007

UK en Barcelono 1909


La 5-a Universala Kongreso okazis en Barcelono, Katalunio, Iberio en 1909 sub la nomo la V-a Tutmonda Kongreso de Esperanto. 1287 partoprenantoj el 32 landoj ĉeestis kaj Frederic Pujulà i Vallès estis la Prezidanto. Rimarkinde, Reĝo Alfonso XIII de Hispanio ĉeestis kaj montris sian subtenon de la lingvo. Tie la reĝo renkontis D-ro Zamenhof kaj donis al li la titolon de Comendador de la Orden de Isabel la Católica (Komandanto de la Ordeno de "Izabel la Katolika") kaj post tio la registaro oficiale permesis ke oni instrui Esperanton en la oficialaj lernejoj, komencanta kun la Centrala Universitato de Madrido. Krome, la kongreso ankaŭ havis iom da naciista sento kune kun la partopreno de pluraj anarkiistaj, komunistaj kaj respublikaj Esperantistoj. Nelonge antaŭe, lokaj maldekstremaj Esperantistoj implikiĝis en 'La Tragika Semajno', serio de kvereloj kun la armeo. Ties partoprenado en tiu konflikto estis reprezentata en la kataluna filmo la ciutat cremada (1976).

Dum la kongreso estis prezentita la teatraĵo Mistero de doloro de Adria GUAL, reĝisoris la tradukinto Frederic Pujulà i Vallès, tiam direktoro de la Teatro Romea, prezentis profesiaj geaktoroj.

(teksto kopiita kaj iom korektita el Vikipedio)



dimecres, 6 de juny del 2007

Am-pli-fiki...Sola :P

Mi pagis kotizon al la IJK
Kaj mono eĉ restis por la vojaĝ'
Do trajne, Aŭtobuse kaj ŝipe mi veturis
Alvenis kongreseje kun mia pakaĵ'
En la kongreso mi ekkonis belan inon
Ni bambis, brakumis kaj aperis amorem'
Do ni rapidis ŝiaĉambren kun senpagaj kondomoj
Sed ni ne povis eki, ĉar ekis problem':
Mi estis mola, mola, mola
Mola, mola, mola

Do kune ni klopodis pri veko de peniso
Kuŝe, tuŝe, buŝe, sed fuŝe sen efik'
Dum ses horoj en ŝvito kaj lito ni penis tie
Sed ĉio estis vana, kaj restis ni sen fik'
Mi restis mola, mola, mola
Mola, mola, mola

En la mateno ŝi diris ke -
Tute ne gravas
Sed ŝi foriris por ĝuo de kongres'
Kaj tuj post ŝia foriro ekestis kacvekiĝo
Ekcitiĝo, sekspretiĝo, malmoliĝo, jes, jes!
Mi estis malmola, malmola, malmola...
Sed mi estis sola, sola sola
Jes mi estis malmola, malmola, malmola
Sed: sola, sola, sola

(kopiita el http://www.youtube.com/watch?v=vrS6_S4UMzE)

Am-uziĝu ĉe Pirineoj

La Valo de Àger, estas virga loko, for de la urbaj zonoj, ideala por la praktiko de multaj aventuraj sportoj kaj agadoj en natura medio: http://ptero.valldager.com/esperanto/index.html

divendres, 1 de juny del 2007

Memorigo pri SPR

Kataluna Esperanto-Junularo kaj Valencia Esperanto-Junularo kune kun Varsovia Vento organizas ĉi-somere internacian tendumadon sen strikta programo. Unuflanke ni invitas ĉiujn esperantistojn ĝui internacian etoson, tendumi, festi, ripozi, plonĝi en la riveron, plaĝumi, ekskursi tra belaj pejzaĝoj, ktp. Aliflanke estas invititaj regionaj kulturaj grupoj. Tiel, en festa etoso, ni interŝanĝos spertojn kaj kulturojn. Estas antaŭplanitaj atelieroj pri valencia kulturo, kurso pri kataluna lingvo kaj intensiva esperantokurso por ne-esperantistoj. Ĉiukaze ni kune memzorgos la programon, la manĝojn kaj ĉion ajn. Por pliaj informoj klaku ĉi tie.

Nur impuls'

Fou un impuls,....................... Estis nur impuls'
un invent de l'ànima.............. invento de l'animo
que desvetllà un son,............. vekis min el sonĝ'
la fi d'una incertesa,............... la fin' de l'necerteco
potser el crit d'un infant,....... eble krio de infan'
la fi d'un desert,...................... la fin' de dezert'
d'un miratge silent,................ de silenta miraĝ'
l'instant plaent,....................... plezur' de moment'
unes lletres en el blanc,......... literoj sur la blank'
un veu des del no-lloc,........... iu voĉ' el ne-lok'

Hi anaren les paraules........... Tien iris la vortoj
cercant un bell ressò,............. al serĉ' de bela eĥ'
una veu en la distància,......... voĉo en la distanco
un esperit en la dolçor,.......... spirito en la dolĉec'
un viatge en el no-temps,..... vojaĝo en la ne-temp'
la paraula en sa veu,.............. la vorto es ŝia voĉ'
la mirada en sons ulls,........... la rigardo en ŝia okul'
llavis propers en un cor intens,............ lipoj apud en intensa kor'
vent suau en nit plaent,......................... milda vento en plaĉa nokt'

Fou un impuls...o foren dos....................Nur impulso...aŭ eble du.

divendres, 25 de maig del 2007

Superloĝej' estas ni ĉiuj, homoj kiuj ne rezigniĝas.
Superloĝej' estas ni ĉiuj, homoj kiuj ne deziras hipotekon je 50 jaroj kaj ankaŭ ne je 40 aŭ 30, ĉiuj ni kiuj ne volas luproponojn je maldecaj prezoj kaj kondiĉoj, tiuj kiuj ne volas loĝspekuladon, kiuj ne volas loĝi amasiĝintaj en apartamentoj, kaj ankaŭ ne en apartamentoj sen aerumsistemo nek fenestroj.

Superloĝej' estas ni ĉiuj: mileŭrigitoj, du-mileŭristoj kaj kvincenteŭristoj, gejunuloj kiuj ne emancipiĝas, gepatroj revenantaj al la filaj domoj, filoj reirantaj al la patraj domoj, geparoj kiuj ne povas separiĝi, hipotekoj dependantaj de eŭribor, emerituloj, senlaboruloj, sensekurigitoj, kaj laciĝintoj el tiu ĉi neeltenebla situacio.

Superloĝej' estas ni ĉiuj, kiuj ne volas la detruon de la naturmedio per la sovaĝa kaj senbremsa diskonstruado. Superloĝejo estas ni ĉiuj, kiuj volas ke la malplenaj apartamentoj plenumu socian funkcion.

Superloĝej' estas la homoj kiuj scias, ke ĉio ĉi povas kaj devas ŝanĝiĝi, tiuj kiuj postulas responson, tiuj kiuj reklamas iun rajton surirante la stratojn. Superloĝej' estas ĉiuj kiuj estas socie konsciaj kaj scias kiel devas esti la kvartaloj. Superloĝej' estas ĉiuj kiuj mem suferas priloĝejan kaj urbanizan perfortojn.
Superloĝej' estas ĉiuj kiuj emas batali por sin aŭdigi kaj laŭtkrii, ke la rajtojn oni nek lotumas nek almozpetas sed ke ilin oni konkeras.
Noto: superloĝej' estas la esperantigo de la hispanlingva "supervivienda", heroo naskiĝinta el la mobilizado kontraŭ la loĝspekulado kaj por la rajto loĝi dece kaj ne sub sklavecaj kondiĉoj.

dilluns, 21 de maig del 2007

Blekoj de la mondo

Aŭdindaj sonoj. Unu mia amiko renkontis paĝon pri tre diversaj bestosonoj kaj li volis dividi tion kun ni. Ĝi estas en kelkaj kazoj amuze kaj surprize. Vizitu ĝin kaj komparu kun via sperto pri la temo: http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html

dilluns, 14 de maig del 2007

En provizado

Antaŭ kelka tempo mi partoprenis staĝon pri klaŭnarto. En ĝi eblis multe lerni pri la arto mem sed ankaŭ pri kompreno de homaj sentoj kaj kapabloj. Iam mia instruisto, rilate al improvizado, asertis: "vi suriru la scenejon sentime, vi ĉiam trovos novan sugeston por ion klaŭni". Kaj li pravis, almenaŭ tiel estis dum la tuta semajnfino en kiu mi provis miajn aktorajn kapablojn. Tio estas spegulo de la vivo en si mem, aferoj neniam ripetiĝas. Provu eliri al la strato en difinita momento kaj provu denove la samon post kelkaj minutoj. Sonoj, bildoj, odoroj, sensacioj, pensaĵoj, impresoj ĝenerale estos malsamaj, kaj tio validas ĉe plej diversaj scenejoj. Mi provos apliki tiun eltrovaĵon al mia blogo, sufiĉos "kapti" unu el la impresoj ĉirkaŭantaj (voĉoj de najbaroj, bruo el mia balkono, la urseto sur unu el la laŭtigiloj, la varmeco de mia ĵus sunumita haŭto, la lumetoj videblaj tra la fenestro,...).
Kompreneble mi parolas pri ekirpunktoj. Ja oni devas ĝui malstreĉon por plezure kaj kontentige skribi, sed menso trankvila kaj libera ĉiam emas provizi materialon kaj inspiron.

dimecres, 9 de maig del 2007

Grama Tiko

Esperantistoj estas homoj kiuj entreprenis lerni kaj uzi fremdan lingvon (Esperanton), tial estas normale renkonti ie-tie malĝustaĵojn, ĝenerale ne tre gravajn sed kiuj meritas rimarkojn por konsciigi kaj eventuale levi la kvaliton de la lingvo-uzado.
Ĉibloge mi ŝatus starigi angulon por komenti tiujn erarojn plej ofte renkontataj en konversacioj kaj skribaĵoj.
Unu el ili estas la uzo de "korekta" anstataŭ "ĝusta". "korekta" estas la adjektiva formo de la verbo "korekti". Tiel do, kiu ajn vorto uzinda kaj gramatike bona estas "ĝusta", ĉar principe ĝi ne ricevis korektadon (eventuale jes elektiĝon).
Alia vorto kutime misuzita estas "ofero", aplikita en la senco "propono". Kio ajn prezentata al aliaj homoj, sen komerca (oferto) aŭ religia (ofero) celo estas "propono". Ekzemple: Petro proponis al Maria sian krajonon por ke ŝi povu fini la leteron.

dimarts, 1 de maig del 2007

Povintus ekzisti...Aristarto de Omago

Tre malmultaj libroj atentas pri la figuro de Aristarto de Omago (Omago, 360 a.k.- Atino, 293 a.k.). Li estis unu el la lastaj disĉiploj de Aristotelo, de kiu li elĉerpis siajn bazajn principojn. Aristarto vojaĝis al Egiptio interesiĝanta pri la ideo de l'transmondo. Li vizitis diversajn sacerdotojn el la Ozirkulto kaj lernis la tiamajn hieroglifajn lingvojn uzataj de la pastra elito.
Ĉe sia reveno, Aristarto publikigis sian "Reruman Dekalogon" nome:
-Homo ne distingiĝas de aliaj bestoj je universala vidpunkto
-Homo devas nepre akcepti sian bestecan esencon
-Religio estas la ĉefa baro por ke homoj perceptu sin tiel kiel ili fakte estas
-Menso de homo estas en konstanta kaj senfina ŝanĝo kaj evoluo
-Ĉiuj memperceptoj kiujn homoj posedas pri si mem, estas nature provizoraj
-Konstanta ŝanĝo en la homa menso implicas konstantan ŝanĝon en la produktoj de tiu menso
-Agnoskante sian bestecan kondiĉon, homo agnoskos la superecon de la naturo, kies leĝoj estas nemodifeblaj
-Je scienca vidpunkto, la homvivo ne havas iun ajn celon. La ideo progreso ne posedas bazon je universala vidpunkto
-Homa inteligento estas nur instrumento por adaptiĝo al la medio. Ĉiuj vivestaĵoj posedas instrumentojn por adaptiĝo
-Plena adaptiĝo al la medio egalas al plena disvolviĝo de la homo

Proksime al sia morto Aristarto estis pristudanta ĉu la medio estas memstara fenomeno aŭ ĉu la homo kreas sian medion, sed li forpasis ne publikiganta siajn konkludojn.

diumenge, 22 d’abril del 2007

La Patum

La urbo Berga konservis dum jarcentoj historian dokumenton, la Patum. Rituala ĉiujara festo kiuj plenas je fajro, muziko kaj dancoj. La Patum devenas el religia popola teatro okazanta en mezepoko. La kompilisto Joan Amades pridiris: “La Festo de l’Korpuso de la urbo Berga estas rara escepto inter la tiutipaj festoj okazantaj en nia lando kaj , probable, ne troviĝas simila aranĝo ie ajn, ĉar ni ne konas alian lokon kie la Korpusfesto aspektu kiel tiu de Berga.” Ekhavu kelkajn impresojn vizitante la paĝojn de la Patum. Ankaŭ troveblas video-specimenoj en youtube kaj en Vikipedio vi trovos informojn en la kataluna, angla, franca kaj hispana.

dijous, 19 d’abril del 2007

Niaj spuroj en Karibo

Moncerato estas brita insulo el la Malgrandaj Antiloj, sude de Redondo kaj oriente de Antiguo, ambaŭ apartenantaj al ŝtato Antiguo kaj Barbado. Moncerato vastas 91 km2 kaj posedas 9.000 enloĝantojn (statistiko de 2.003).
La nomon donis al tiu terpeco Kristoforo Kolumbo en 1.493, omaĝe al la katalunia montaro Montserrat. La 18an de julio de 1.995 vulkana erupcio detruis grandparte la insulon kaj du trionoj el la loĝantaro elmigris. Ankoraŭ nun la vulkano aktivas, kio grave limigas la viveblecojn.

Datkuriozaĵoj:
1-Oni konsideras la 18an de julio kiel la komenco de la diktaturo de Franko, kiu signifis la detruon de la hispanaj respublikaj atingoj, krom la morto de multaj homoj kaj la nuligo de multaj katalunaj rajtoj.
2-La 10an de septembro oni celebras la nacian tagon de Moncerato. Nur 1 tagon antaŭ ol la celebrado de la katalunia.

dissabte, 14 d’abril del 2007

La dolmeno Pedra Gentil

La dolmeno Pedra Gentil identigas unu el la lokoj plej misteraj de Katalunio. Ĝi estis konstruita antaŭ 4.000 jaroj, la forkeca formo de ĝia tegmenta ŝtono favoris la disvastigon de pluraj legendoj. Inter ili, la plej konata estas tiu pri la sorĉistinoj de l’Maresme (apuda marborda regioneto) kiuj , laŭŝajne kunvenis ĉe la dolmeno por celebri ritualojn kaj oferojn.
Laŭ unu el la legendoj, la sardana , la plej fama kataluna danco, estis inventita far la sorĉistinoj kiuj kutime renkontiĝis en tiu loko. Tion rakontas Joan Amades en sia Costumari Català (librokolekto pri katalunaj tradicioj):
“Ĉiusabate ili celebradis siajn ĉefkunvenojn ĉe la alto de Pedra Gentil. Tie kolektiĝis sorĉistinoj el la tuta marborda regiono, rajdantaj kvazaŭ surĉevale siajn balailojn. Vespermanĝinte ili kutimis nudiĝi antaŭ la fajro kaj per iuj substancoj konservitaj en specialaj potoj, ili sin ŝmiradis subaksele kaj diradis strangajn vortojn. Ili kapablis flugi kaj forfuĝi supren tra kamentuboj. La sorĉkunvenojn estris la diablo en harplena kapra formo, kun grandegaj kornoj, sidanta sur ligna vinkubo kaj ludanta ian fluton dum la sorĉistinoj ronddancadis ĉirkaŭ li.”

dimarts, 10 d’abril del 2007

Printempumu ĉe ni

4a printempa renkontiĝo: de la 4a ĝis la 6a de majo. Kiel ĉiujare de antaŭ 4 jaroj, Kataluna Esperanto-Junularo organizas sian printempan renkontiĝon, ĉi-jare en la regiono Vallès Oriental meze de natura parko Montnegre i Corredor. Ni celas renkontiĝi kiel eble plej multaj homoj, esperantistoj kaj ne, kaj kunigi la novajn esperanto-lernantojn kie, en internacia etoso, ni povos interkonatiĝi, lerni aŭ plibonigi la lingvon ludante, partopreni intensivan kurson, koni la plej interesajn iniciatojn de la esperanto-movado (aranĝojn, eldonaĵojn, diskojn...), drinki, kanti, festumi kaj diboĉi esperante. Ĉia propono estos bonvena. Plu informiĝu tra la retpaĝaro de KEA.

Kaj julie.....

dimarts, 3 d’abril del 2007

He, verdulaĉo!

Finfine mi trovis en la reto la vortprovizaĉon kiu permesas bunte malflati la homojn, karajn kaj malkarajn. Jen la longe sopirata esperanta insultilo. Nun vi ne havas ekskuzon, antaŭ la demando de fremdulo: ĉu en esperanto estas fivortoj? vi ne plu respondos per la lakonaj "stultulo, idioto, kreteno kaj putinido". Nun vi povas ellabori vian propran poezion en longetaj frazoj.

dijous, 29 de març del 2007

amor', amor'

En youtube troviĝas kio ajn, ha ha. Jen kurioza specimeno, homoj kantante hungare (verŝajne, ĉar al lingva kulturpovrulo kiel mi ĝi iom sonas kiel planita lingvo en tiu ĉi video). Sed la plej gapiga afero estas la teksto kiu enkondukas la filmeton...eble la aŭtoroj ne konsciis pri la signifo de amori :-P
Spektu kaj ĝuu:
http://www.youtube.com:80/watch?v=wG14GcuUvDk

dimecres, 28 de març del 2007

La veto

Iam maljunulino vizitis la Centran Bankon de la urbo. Ŝi kunportis mansakon plenegan de mono. Ĉe la interna deĵorfenestro ŝi postulis paroli kun la prezidanto de la banko, ĉar temis pri enkontiĝo de granda monsumo. Post longa diskutado, oni akompanis ŝin ĝis la oficejo de la prezidanto, sekvante la regulon “kliento ĉiam pravas”.
La prezidanto demandis al ŝi kioma estas la sumo por la nova konto. Ŝi respondis ke temas pri 165.000 eŭroj kaj tuj elsakigis la monon sur la tablon.
Surprizite, la prezidanto scivolis pri la origino de tiu granda monsumo, tial li demandis:
- estimata sinjorino, tiu kvanto surprizas min. Kiel vi sukcesis kolekti tiom da mono?
- La respondo estas simpla –respondis la maljunulino-mi kutimas veti
- Veti? -demandis la prezidanto- Pri kiaj vetoj temas?
- Ĉiuspecaj-ŝi respondis- ekzemple mi vetas kun vi 25.000 eŭrojn ke viaj ĉurovoj estas kvadrataj!
La prezidanto ekkrevis je rido kaj diris:
- tiu estas stulta veto...vi neniam povus venki en tiu veto!
- -la maljunulino insistis en la defio-Mi jam avertis al vi ke mi kutimas veti, ĉu vi akceptas mian vetproponon?
- Kompreneble jes-respondis la prezidanto-mi vetas 25.000 eŭrojn ke miaj ĉurovoj ne estas kvadrataj
- En ordo-ŝi diris-, sed atentu, ĉar temas pri multe da mono...ĉu mi rajtas veni morgaŭ je la deka matene kun mia advokato, kiu atestos pri la rezulto de la veto?
- Memkompreneble jes –respondis la prezidanto-
Tiunokte la prezidanto tre nervis pri la veto, li longe staris antaŭ spegulo rigardante al siaj ĉurovoj, flanke, fronte kaj aliflanke, jen kaj ree, ĝis kiam li iĝis plene konvinkita ke siaj ĉurovoj tute ne estas kvadrataj kaj li venkos en la veto.
Matene je la deka akurate alvenis la maljunulino kun sia advokato en la oficejon de la prezidanto. Post rapida prezentado ŝi demandis al la prezidanto ĉu li daŭre akceptas la veton.
Li respondis jese, ke li vetas la 25.000 eŭrojn ke siaj ĉurovoj ne estas kvadrataj.
Tiam la maljunulino petis al la prezidanto ke li malzipu kaj suben ŝovu sian pantalonon kaj kalsoneton por montri la ĉurovojn.
La prezidanto ŝovis la pantalonon kaj la kalsoneton, la maljunulino alproksimiĝis kaj hontete demandis:
- ĉu mi povas ilin tuŝi? Bv. kompreni ke temas pri multe da mono kaj mi devas esti
certa pri la rezulto.
- konsentite-respondis la prezidanto-estas normale ke vi bezonu tutan certecon
La maljunulino prenis la ĉurovojn de la prezidanto, palpante ambaŭmane.
Tiam la prezidanto rimarkis ke la advokato komencis batadi sian kapon kontraŭ la muron.
La prezidanto demandis al la maljunulino:
- Kio estas al via advokato? Ĉu li malsanas?
- Ha, nenio grava. Mi vetis kun li 100.000 eŭrojn ke hodiaŭ, je la deka matene mi havos la ĉurovojn de la centra banko-prezidanto en miaj manoj!

dilluns, 26 de març del 2007

Inda feriloko

Ĉu vi ankoraŭ ne planis viajn venontajn feriojn?. Jen mi helpos vin trovi etan paradizon. Sojle de Pireneoj, ĉe la katalunia flanko troviĝas la montaro Montsec, kiun oni atingas el Ilerdo (Lleida) per pitoreska kaj ĉarma trajnitinero.
En la regiono de Montsec eblas praktiki diverstipajn sportojn kaj hobiojn, inter kiuj elstaras: piedmigro, grimpo, gliso, diverstipaj flugoj, naĝo, boatnavigo, kaj aliaj.
Pli trankvilaj homoj povos eventuale viziti diversajn kastelojn kaj preĝejon, krom aliajn romanikstilajn konstruaĵojn.
Rimarkeblas kaj rekomendindas promenado tra Congost de Montrebei (vidu la foton), vojo kavigita de homoj meze de impona krutaĵo.
Esperantistoj trovos aparte afablan informadon kaj gastigon tra la retejo: http://ptero.valldager.com/esperanto/index.html, al kiu eblas turni sin esperantlingve.
Ne malproksime troviĝas Llimiana, tre bela vilaĝo sur rokmonto kiu ĝuigas mirindan panoramon el ĝia pinto. Vizitu: www.llimiana.com (kaj ne forgesu klaki la verdan flageton post la prezenta foto :)
Krom tio, posedantoj de la libro Pasporta Servo, povos trovi gastiganton en urbo Balaguer, je tre malmultaj kilometroj de Àger kaj Llimiana, atingebla ankaŭ per la trajno Lleida-La Pobla de Segur.

dilluns, 19 de març del 2007

Raporto de KEA

Katalunaj esperantistoj partoprenis en la manifestacio por la okcitana lingvo en Besièrs la 17an de marto organizita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj kaj aliaj kvin okcitanaj kulturaj asocioj. La manifestacio kunigis 20 000 homojn por postuli la rajtojn de la okcitanoj uzi sian lingvon. La iniciato estas dauxrigo de la unua tut-landa amasigxo por la okcitana lingvo, okazinta en Carcassona la 22an de oktobro 2005, kiam pli ol 12 000 homoj surstrate pledis por la okcitana, por gxia oficiala agnosko kaj por kontrauxstari la malhelpojn, por ke gxi estu instruata en la lernejoj kaj uzata en la amaskomunikiloj.

La okcitanan lingvon -la iaman lingvon de la trobadoroj- parolas cx. 3 milionoj da homoj cxefe en la suda triono de Francio (39 departementoj), sed ankaux en Katalunio (Val d'Aran), Italio (dekdu valoj en Piemonto) kaj Monako. En Katalunio gxi estas ekde 1979 oficiala lingvo en Val d'Aran (kun 7 000 logxantoj) kaj la pera lingvo de instruado ekde la fruaj 1980aj jaroj. Pasintjare gxi farigxis la tria kunoficiala lingvo de la tuta Katalunio, kune kun la kataluna kaj la hispana. En Italio (kun cx. 150 000 parolantoj) gxi atingis la statuson de protektita lingvo en 1999. Tamen gxi havas neniun agnoskon en Monako kaj en Francio, kie logxas la largxega plimulto de la okcitanoj.
Francio misfamigxis kiel unu el la euxropaj sxtatoj malplej respektemaj pri la lingvaj rajtoj de siaj malplimultoj kaj gxis nun ne akceptis subskribi la Euxropan Cxarton pri Regionaj aux Minoritataj Lingvoj, aprobitan de la Konsilio de Euxropo en 1992. Katalunaj esperantistoj havas fortan ligon kun lingvoprotektaj agadoj kaj aparte por la okcitana. Ecx la nuna prezidanto de la Instituto pri Okcitanaj Studoj -tiam elstara kulturaganto- prelegis en prilingva arangxo por neesperantista publiko organizita de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) antaux deko da jaroj.
En 2005 nur du esperanto-asocioj subtenis la manifestacion en Carcassona: KEA kaj la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL). Cxi-foje aligxis unu okcitania esperanto-grupo (Cercle Biterrois d'Esperanto), tri katalunlandaraj (KEA, Kataluna Esperanto-Junularo -KEJ- kaj Valencia Esperanto-Junularo - VEJ), kvar franciaj (Espéranto Culture et Progrès, Espéranto et Diversité des Langues, Centre Culturel Espéranto el Tours kaj Espéranto Jeunes) kaj unu internacia (IKEL).
Okcitanaj kaj katalunaj esperantistoj organizis budon apud la marsxejo kaj KEA eldonis kaj distribuis okcitanlingvajn flugfoliojn [flanko1, flanko2]. KEA, KEJ, VEJ kaj IKEL, kune kun la neesperantista organizo ADÒC (Asocio por la Diskonigo de Okcitanio en Katalunion), kreis specialan retpagxaron por la arangxo en tri lingvoj (okcitana, kataluna kaj esperanto) kaj marsxis malantaux tri-metrojn largxa tolafisxo en la okcitana. Francaj esperantistoj marsxis malantaux franclingva tolafisxo. Versxajne mankis aliaj esperanto-asocioj, ne nur internaciaj, sed ankaux naciaj: la subteno de malplimultaj lingvoj ne aperis kun la Manifesto de Prago, sed havas multe pli longan tradicion en la esperanto-movado ol ofte kredas esperantistoj, cxar jam en 1906 "hungarlanda" esperanto-asocio aligxis al la mejlosxtona unua internacia kongreso pri la kataluna lingvo, sur kies konkludoj oni starigis la nunan norman katalunan lingvon.
Gxuste, la aktivado de la katalunaj esperantistoj dauxrigas sian strategion agadi ekster la esperanta kadro kaj ligigxi al agadoj por subteni la lingvan diversecon, pro kio ekz. ili subtenis, kune kun IKEL, la pasintjaran kongreson pri la aragona lingvo.

La organizo de la TTT-ejo kaj gxia diskonigo tra la gazetaro celis plibonigi la rezulton atingitan en 2005, kiam, post la manifestacio de Carcassona, la TTT-ejo de KEA staris inter la unuaj afisxintaj fotojn de la okazajxo, kaj pro tio estis anoncita en nacilingvaj retgazetoj kaj sukcesis senteble plimultigi la nombron de vizitantoj dum kelkaj tagoj. La rezultoj superis la esperojn: Vilaweb, la cxefa kataluna regazeto, en sia informo pri la manifestacio, atentigis pri la esperanta TTT-ejo, cxar gxi farigxis la sola informejo en la kataluna pri la manifestacio. La esperantistoj estis ecx kontaktitaj plurfoje lauxlonge de la tago por informi la retgazeton pri la evoluo de la aferoj. Rezulte, la TTT-ejo de KEA atingis sian maksimumon de vizitoj en unu tago (1389), malgraux la multaj konkurencaj politikaj okazajxoj de la tago (i.a. grandaj diverscelaj manifestacioj en Barcelono, Palmo de Majorko kaj Euxskio). Entute, do, agado por esperanto, por la okcitana kaj por la lingva diverseco.Kataluna Esperanto-AsocioInternacia Komitato por Etnaj Liberecoj

divendres, 16 de març del 2007

Mesaĝo el Kataluna E-Asocio

Sabaton la 17an de marto, t.e. morgaŭ, okazos manifestacio por la okcitana lingvo en Besièrs organizita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj kaj aliaj kvin okcitanaj kulturaj asocioj. La manifestacio celas kunigi milojn da homoj por postuli la rajtojn de la okcitanoj uzi sian lingvon. La iniciato estas daŭrigo de la unua tut-landa amasiĝo por la okcitana lingvo, okazinta en Carcassona la 22an de oktobro 2005, kiam pli ol 12 000 homoj surstrate pledis por la okcitana, por ĝia oficiala agnosko kaj por kontraŭstari la malhelpojn, por ke ĝi estu instruata en la lernejoj kaj uzata en la amaskomunikiloj.Katalunaj esperantistoj havas fortan ligon kun lingvoprotektaj agadoj kaj aparte por la okcitana. Okcitanaj kaj katalunaj esperantistoj organizas budon apud la marŝejo kaj Kataluna Esperanto-Asocio eldonis kaj distribuos okcitanlingvajn flugfoliojn. Kataluna Esperanto- Asocio, Kataluna Esperanto-Junularo, Valencia Esperanto-Junularo kaj Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, kune kun la neesperantista organizo ADÒC (Asocio por la Diskonigo de Okcitanio en Katalunion), kreis specialan retpaĝaron por la aranĝo en tri lingvoj (okcitana, kataluna kaj esperanto). Ĝi celas informadi el Besièrs mem per interreto pri la iro de la manifestacio. Tiel do, ni esperas ke dum la tago de la manifestacio kaj dum la tuj sekvaj aperados informoj kaj fotoj.Ni invitas vin, do, konsultadi tiun retejon kaj meti ligilon pri ĝi en viaj paĝaroj se vi konsideras oportune. La retejo estas:http://www.esperanto.cat/besiers2007/

dilluns, 12 de març del 2007

Automata tradukilo kataluna kaj hispana esperanten

La entrepreno ABC Enciklopedioj S.L. kaj la Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko, ligita al la Universitato Pompeu Fabra, en Barcelono, komencis prilabori aŭtomatan tradukilon de la kataluna kaj de la hispana al esperanto. Sub la kunordigo de profesorino Núria Bel kaj kun la helpo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Prompsit, entrepreno de la esplorgrupo Transducens de la Universitato de Alakanto, skipo de lingvistoj ellaboros dum dek monatoj programaron per malferma kodo por aŭtomate traduki esperanten el tiuj du lingvoj –oficialaj en Katalunio, kune kun la okcitana.
La ellaborado baziĝos sur la malfermkodaj programoj kreitaj de Transducens, en kunlaboro kun aliaj universitataj laborgrupoj el Iberio, kaj, pli konkrete, ĝi ekos el la aŭtomata traduk-sistemo per parta sintaksa transfero por parencaj lingvoj nomita Apertium. La projekto estas daŭrigo de la antaŭaj laboraĵoj pri aŭtomata tradukado kun malferma kodo por la paroj kataluna-okcitana, kataluna-franca kaj kataluna-angla, faritaj de la Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko kaj Transducens, kiuj komenciĝis la pasintan majon kun la financa subteno de la kataluna registaro. La elekto de tiu ĉi programaro el inter la disponeblaj ŝuldiĝas al du gravaj kialoj: la alirebleco de la programoj, ĉar ili estas la solaj pri aŭtomata tradukado kun malferma kodo, kaj la facila program-ebleco. Ĉi tiu faktoro, kvankam ĝi endanĝerigas la kvaliton de la rezultoj, se oni ĝin aplikas al strukture malproksimaj lingvoparoj, garantias rezulton, kiun, siavice, povos plibonigi la uzantoj. Tiel do, oni deziras aparte atenti pri la dokumentado de la metodaro necesa, por ke aliaj laborgrupoj aldonu novajn lingvojn al la sistemo, ĉefe lingvojn malpli uzatajn.

Esperanto jam estis uzita en aliaj projektoj pri aŭtomata tradukado, inter kiuj la plej gravan kreis la nederlanda entrepreno BSO (nun Atos Origin) dum la periodo 1982-1992 kun entute 50 jar-homoj da laborinvesto. En tiu okazo esperanton oni uzis kiel pontolingvon por traduki inter diversaj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio. La uzo de ponta lingvo (aŭ “pivota” laŭ la ĵargono uzata en la aŭtomat-traduka medio) draste malpliigas la nombron de tradukparoj necesaj por plenumi ĉiujn eblajn tradukojn, tiel ke, inter la nuntempaj 21 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio, la uzo de pontolingvo rezultigas 42 necesajn direktojn, dum sen ĝi oni bezonus 420. Tiu ŝparo tamen havas sian malavantaĝan flankon, nome la duoblan tradukadon, kio signifas malpliigon de la kvalito de la rezulta teksto. BSO vetis je la uzo de planlingvo kiel esperanto, kiu per sia reguleco principe simpligas la tradukprocezon kaj provizas pli altan fidindecon. Tamen tiu projekto finfine ne prosperis, same kiel ĉiuj aliaj tiutempaj konkurantoj, pro la nepreteco de la teknologio. La uzado de esperanto en novaj projektoj kiel tiu ĉi povus klarigi, ĉu la veto de la nederlanda entrepreno estis trafa, kvankam tro frua.

Aliflanke, Katalunio akumulis en la lasta jardeko multajn sciojn pri aŭtomata tradukado. Pluraj ĵurnaloj –inkluzive de la plej legata– havas siajn ĉiutagajn eldonojn en la kataluna kaj la hispana lingvoj danke al aŭtomataj tradukoj (nepre kontrolataj de reviziantoj). Pinte de tiuj fakaj scioj pri aŭtomata tradukado situas la Universitato de Alakanto, en Valencilando, dum la Universitato Pompeu Fabra, la laste kreita publika universitato en Katalunio, per sia Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko, elstaras de kelkaj jaroj per siaj esploroj pri komputa lingvistiko. Informis Kataluna Esperanto-Asocio.

dilluns, 5 de març del 2007

Sano-trafikantoj

Intervjuo al Miguel Jara, aŭtoro de la libro Trafikantoj de sano (ADN, 27 de marto 2007):

Ĉu ekzistas statistikoj pri viktimoj de la farmaciaĵoj?
Laŭ la esplorstudo Morto pro la medicino , la postefikoj de la medikamentoj kaŭzas la morton de 305.000 homoj ĉiujare en Usono. En 2001 ĝi estis laŭvice, la kvara kaŭzo de morto en tiu lando.
Kiuj estas la plej gravaj kazoj?
Sole Vioxx, la "superaspirino" retirita fine de 2004, laŭŝajne mortigis 250.000 homojn. Nuntempe apotekoj posedas anstataŭaĵojn de tiu medikamento. Talidomido kaŭzis 20.000 viktimojn, kaj daŭre produktas denaske korpajn misformiĝojn en Peruo, Ĉinio aŭ Brazilo.
En via libro vi informas pri kiel oni inventas novajn malsanojn por sentigi la neceson de novaj farmaciaĵoj...
Malgrandajn dolorojn, risko-faktorojn aŭ simplajn naturprocesojn kiel ekzemple menopaŭzon oni transformas en "gravajn malsanojn" por krei novajn merkatojn. Alta kolesterolo, hipertensio, plej multaj seksaj disordigoj, iritita-intesto-sindromo, la malfacilo koncentriĝi aŭ ekzemple osteoporozo estas invetitaj malsanoj.
Ĉu registaroj respondecas pri tio?
Laboratorioj posedas "enfiltritojn" en la publikaj sanitarinstitucioj.
Kiu estas la ĉefa fronto por korekti pri la farmaciindustrio?
Tiu de la etiko.
Kiel oni komencu?
Per informiĝo. Malfidu pri preskaŭ ĉio, precipe en la sankampo. Informiĝu, uzu racie la farmaciaĵojn, serĉu ne agresajn alternativojn, postulu respondecon al la santrafikantoj...
Plia informado (hispane) ĉi tie.


dijous, 22 de febrer del 2007

Esperanto en Katalunio

Esperanto kaj ĝia komenco en Katalunio
La unuaj elstaraj esperantistoj estis francoj. Tiel rakontas Ferriol Macip: “duono de la mondo scipovis la francan kaj la francoj entreprenis la lernadon de esperanto kun la celo sin amuzi”. Rimarkindas ankaŭ la sukceso de la lingvo en orienteŭropaj landoj, kiel Hungario aŭ Bulgario.
Nuntempe troveblas esperantistoj preskaŭ ĉie en la mondo, en landoj tiel malsamaj kiel Brazilo, Venezuelo, Kubo, Ĉinio kaj eĉ Afganio aŭ Niĝerio. Ankaŭ Katalunio travivis elstaran periodon, el esperanta perspektivo, dum la unuaj jardekoj de la 20ª jarcento, parte danke al la laboristaj movadoj kaj al organizado de Floraj Ludoj (literatura konkurso), kiuj malfermis la eblecon antaŭenpuŝi la esperantlingvan literaturon.
La okazintaĵoj dum la “Setmana Tràgica”(tragika semajno)* en 1909 situigis Esperanton en la centron de polemikoj. Hispana reĝo Alfonso la 13an perforte dissolvis laboristan proteston, kio kunportis la morton de multaj esperantistoj ligitaj al la tradicia kataluna anarkiismo.
Kiel kompenso al tiu sanga ŝtatfiaĵo kaj por rehavi bonan membildon eksterlande, la reĝo permesis la okazigon de Universala Kongreso en Barcelono. La anarkiisma edukisto Ferrer i Guàrdia, rekonata esperantisto, estis arestita kaj poste murdita far la policaj “ord-agentoj” kiam li survojis al la kongreso.
Dum la respubliko, la produktado de esperanta literaturo konsiderinde revigliĝis kaj ne maloftis trovi esperantlingvajn reklamojn en la gazetaro.
La sinsekvaj militoj en la tiama Eŭropo tre damaĝis la esperanto-movadon ĉar multaj el ĝiaj membroj estis persekutitaj. En tiu kadro, la hispana intercivitana milito ne estis escepto kaj Franko profitis el tio, manipulante la movadon kaj kaŝante ĝian kuntekston. Movado kiu naskiĝis kun klaraj kontraŭmilitaj celoj kaj strebanta al interhoma respekto estis subite uzata en militeca medio.
Malgraŭ tio, ke la literatura produktado malkreskis, multaj kleruloj daŭrigis en sia lernado de la lingvo. Elzemplo pri tio estas la kataluna verkistino Mercè Rodoreda.
Por pli bone kompreni la fratcelajn principojn de esperanto rimarkindas la fakto ke Zamenhof provis krei paralelan religion (Homaranismo), kredo kiu celis unuigi ĉiujn religiojn. La sukceso de tiu iniciato estis limigita.Nuntempe la esperanto-movado posedas stabilan reton de komunikiloj kiu helpas al la membroj de la komunumo havi internaciajn kontaktojn. Radio Polonia ekzemple, elsendadis informojn en esperanto duonhoron tage ĝis antaŭnelonge.
(tio ĉi estas traduko de artikol-ero aperinta en la loka gazeto Tot Mataró, la 21an de februaro 2007)
La bildo temas pri la libro Els inicis del moviment esperantista a Catalunya/La komenca esperanto-movado en Katalunio, de Francesc Poblet. Por pliaj informoj bv. viziti la retejon de KEA.
*(La Setmana Tràgica estis ribelo okazinta en aŭgusto 1909 kontraŭ deviga rekrutado por partopreni en la koloniaj militoj de Nord-Afriko. Post semajno, la armeo kanonpafe venkis ĝin kaj sekvis reprezalioj. Nur kelkajn semajnojn poste okazis la UK en Barcelono, kaj ĝi fariĝis la unua UK manipulita de registaro por propagandaj celoj: dum ĝi reprezalioj ĉesis kaj oni klopodegis ŝajnigi plenan normalecon, sed tuj post la fermo la registara perforto daŭrigis)

dilluns, 19 de febrer del 2007

Malreligiema Katalunio

Klarigi pri la diferencoj inter unu etno kaj alia povas rezulti facile, des pli kiam fizikaj trajtoj estas tre evidentaj. Tute ne ŝokas diri ke averaĝa japano kaj averaĝa senegalano estas malsamaj homoj kun malsamaj vivmanieroj kaj vivkonceptoj.
Sed la afero komplikiĝas kiam oni strebas klarigi la diferencojn kiam fizikaj kaj geografiaj trajtoj ludas minimuman aŭ eĉ neniun rolon. La diferencoj ekzemple, inter kataluno kaj kastilano, andaluzo aŭ eŭsko, kuŝas ĉefe en la iom nebuleca kultura kampo (kvankam tiu kampo ankaŭ nutriĝas, i.a., el la geografia situo kaj la historiaj travivaĵoj).
Tamen, de tempo al tempo ĵurnaloj elgutigas tiujn diferencojn kiuj helpas, precipe al fremduloj, plikompreni la apartan profilon kaj aspirojn de konkreta lando.
Pasintdimanĉe ĵurnalo El Periodico publikigis rezulton de enketo pri la elekto de religiklaso en bazlernejoj kaj mezlernejoj, je hispania kaj je katalunia skalo, por komparo. Jen la rezulto:
76'9% el la hispanaj familioj decidis ke infano lernu katolikan religion en la lernejo.
44'5% el la katalunaj familioj decidis la samon.
Interna disdivido:
(hispanaj) 85'7% de bazlernejanoj ĉeestas klasojn de katolika religio. 64'1% de mezlernejanoj.
(katalunaj) 48'1% de bazlernejanoj, respektive 39'2% " " .

Vikipediaĵo

Unu el al eroj de la de la makrokosma kaj revolucia interreto estas Vikipedio, la virtuala enciklopedio de ĉiuj, ĉiuj en la senco ke ĉiuj povas kunkrei kaj ĉiuj povas legi, ĉefe tiuj kiuj posedas komputilon kaj retaliron. Unu mia amiko, ne esperantisto, entreprenis informi pri al figuro de Alexandre Deulofeu, kataluna klerulo ne tre konata sed kiu aŭtoris pripensigajn verkojn. De antaŭ nelonge, lia biografio kaj ideologio estas konsultebla en Vikipedio pere de ok malsamaj lingvoj dank' al laboro de diversaj skipoj kaj unuopaj volontuloj kaj oni ŝatus pliigi la nombron de lingvoj en kiuj aperas informoj pri li. Se vi scipovas lingvon ankoraŭ ne uzatan por la diskonigo de la figuro de Alexandre kaj emas helpi, via kunlaboro estos tre bonvena flanke de la admirantoj de tiu filozofo.
Jen la ĝisnunaj lingvoj en kiu aperas la koncerna artikolo:

http://ca.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (katalune)http://es.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (hispane)http://en.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (angle)http://eo.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (esperante)http://eu.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (eŭske)http://fr.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (france)http://it.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (itale)http://oc.wikipedia.org/wiki/Alexandre_Deulofeu (okcitane)

dijous, 15 de febrer del 2007

Arboj....ara voj'

Arb' miljara,
kresko vivofrukta,
dioj elementaj,
gxermo en tero,
sxpruc' en aero,
lignaj vejnoj
kun sevo ricxa,
brancx' tusxanta
sunradion,
verd' mistera,
trunk' tenera,
sxirmanta bestojn
per ombro vera,
don' de frukto,
malavar' senfina,
akceptu min en brakum' sincera,
brancxu min, avet' serena.
Arboj

dijous, 8 de febrer del 2007

Ni ne rezignu

Ni ne rezignu pri niaj atingoj. Ni devis atendi eĉ jarcentojn por atingi la nunan situacion pri esprimlibero. Ni sukcesis, iom post iom (relative) situigi religion for de la registaro, for de la povo.
Kelkaj fanatikuloj diverstipaj pretendas reakiri la potencon por devigi la socion sekvi iliajn misinterpretitajn diregulojn.
Mi ne konas Charlie Hebdo, sed mi povas imagi ĝin kiel multaj aliaj revuoj en diversaj landoj, kiuj skoldas konservativulojn, reakciulojn, burĝulojn, koruptulojn, ktp.
La revuo troviĝas nun ĉe franca juĝejo, laŭdire pro ofendo kaj ridindigo de la muzulmanoj sed tio estas frukto de mis-aŭ-fiinterpreto. Por averaĝa okcidentano klaras ke tiaj acidaj humuraĵoj celas tiun parton de la islamanoj kiuj tordas kaj manipulas sian religion por plenumi siajn proprajn interesojn.
Kial ni rajtas ridindigi Bush-on, Zapatero-n, Blair-on, ETA-on, ktp kaj ni ne rajtu ridindigi fanatikajn religiĉefojn?
Mi estas budhisto, eble mi ne ŝatus ke humuristo ridindigu Gaŭtama Budhon (eble), sed mi ne traktus tion kiel grava ofendo kaj des malpli mi proponus mobilizon kontraŭ la aŭtoro.
Fakte la afero estas iom paradoksa, se Alaho estas tutpova...ĉu ne povas li (ĝi?) mem puni la karikaturistojn? ĉu la fideluloj ne fidas je Alaho?
Mi tutrespektas honestajn kaj pacajn fidelulojn el kiu ajn religio kaj mi petas reciprokon por la ateismaj valoroj, inter kiuj elstaras la esprimlibereco.

dilluns, 5 de febrer del 2007

Lernu ludante

Unu el la neeviteblaj taskoj en la lernado de lingvo estas la akirado de novaj vortoj. Ekzistas plural vojoj por tio: konsultado de vortaroj, poŝtaj interŝanĝoj, partopreno en prelegoj kaj aliaj aranĝoj, ktp.
Hodiaŭ mi volas mencii la ludon konata sub la nomo skrablo. Tiu ludo, laŭaspekte simila al la krucenigmoj aperantaj en ĵurnaloj kaj revuoj, estas tre amuza sistemo por la pliriĉigo de nia vorttrezoro. De antaŭ nelonge ĝi ekzistas en interreto facile atingebla kaj uzebla de la esperantistaro. Mia impreso estas ke ĝi ankoraŭ ne tre disvastiĝis kaj tio estas iom bedaŭra ĉar vere mi konsideras ĝin efika kaj amuza helpilo por la progreso de nia lingva scipovo. Do, mi invitas vin konatiĝi kun tiu risorso kaj, eventuale, ludi matĉon inter ni se niaj tempoj koincidos.
Fojfoje la programo povas ne respondi, pro teknikaj kialoj, en tiaj kazoj bv. pacienci ĉar certe ĝi ĉiam revenas, se ne en la sama tago en baldaŭa. Mi ludas en ĝi per la kromnomo karulo.