dijous, 27 de setembre del 2007

Gemma

Gemma, el akvo mara,
kiu foje venis en la teron
kaj kaptis diavole
estaĵon pli ol dudekjara.

Sala diablino,
ido de Neptuno,
nur per arto de sorĉisto
iĝis vi surtera ino,
dank' al helpo de la suno.

Jen rigardo via,
pli altira ol esenco de magnet'.

Via lango varme dolĉa
trafas homon simple viran,
ĉiu ero en via korpo
allogas tre, neeviteble,
jen via sorto laŭdezira.

-----------------------

Uraganoj en mens'
frapadas min konstante,
via bildo nebuliĝas
kaj iĝus sort' terura
se nur spuro via
restus sola
en mia pens'

Minutoj plilongiĝas
ĝis aspekto de miljaroj,
nur pro stranga volo
de dio aŭ demono,
tiel mia sento iĝas,
ho kara, vi foriĝas.

dimecres, 26 de setembre del 2007

Esperanto en la landfesto

La 11an de septembro multaj katalunaj esperantistoj renkontiĝis ĉe budo en Barcelono okaze de la landa ĉeffesto, La Diada de Catalunya.
Farri, maldekstre en la foto, kun helpo de diversaj volontuloj, ebligis ke esperanto estu disvastigata jam por kvara sinsekva fojo en tiu gravega evento, partoprenata de centoj da homoj, grupoj kaj asocioj. Akuratan raporton vi povas legi en la koncerna paĝo de Libera Folio, tie ĉi. Kaj viziteblas ankaŭ la blogo de Farri mem, ĉi tie.

divendres, 21 de setembre del 2007

Mirinda sukceso

Pro evidentaj kialoj, Esperanto ne multe integriĝis en la ordinara vivo de plej multaj homoj. Se mi enketus sur la strato al homoj demandante ĉu ili konas vortojn en aliaj lingvoj verŝajne mi ricevus plurajn specimenojn: sajonara, bon nuit, hello, fiesta, mamma mia, fado,...Se la demando temus pri Esperanto verŝajne la respondo tre proksimiĝus al nulo, tamen, almenaŭ por hispanoj kaj katalunoj de mia generacio, estas esperanta vorto kiu tre populariĝis kvankam neniu sciis pri ĝia esperanta origino: Mirinda.
Mirinda estas iaspeca limonado kreita kaj lanĉita de hispana entreprenisto, onidire esperanto-parolanto. Ĝi estis komercigita kun diversaj gustoj: oranĝa (eble la plej sukcesa), citrona, poma, fraga, ananasa kaj vinbera. Ĝia distribuado estis mondskala. En la 1970aj jaroj, Mirinda donacadis diskojn el la tiamaj popularaj ensembloj kaj kantistoj: Los Pekenikes, Karina, Massiel, Fórmula V kaj aliaj. Post ioma tempo ĝi estis vendita al Pepsico kaj ankoraŭ nun ĝi konkurencas kun Fanta kaj Coca-cola. En vikipedio vi trovos informojn en araba, dana, germana, angla kaj hispana lingvoj.
Kuriozaĵo. La hispana reĝisoro Álex de la Iglesia debutis kaj ekakiris famon per sia etfilmo Mirindas Asesinas (Murdaj Mirinda-oj), kiun vi povas spekti ĉe la maldekstra kolumno. Klarigo pri la komenco: strangulo eniras trinkejon kaj petas al kelnero ĉu li povas doni Mirinda-n al li. Kelnero servas ĝin kaj la strangulo fortrinkas kaj intencas foriri, tiam kelnero postulas pagon. La strangulo respondas ke tio ne justas ĉar li petis donon kaj ne vendon, li post bedaŭro de la miskompreno senkompate pafadas la kelneron...

dijous, 20 de setembre del 2007

Gazeta panoramo

Jam de la komenco de la esperantismo, esperantistoj disaj tra la mondo sin dediĉis al verkado kaj eldonado. Plej ofte temis pri modestaj kaj lokaj bultenoj kun precipe esperantaj kaj lingvaj temoj. La afero iom post iom evoluis, enhavoj pliriĉiĝis, kreskis la eldonkvalitoj kaj la temoj altiris la atenton de ne nur lokaj komunumoj. Nuntempe ni povas fieri pri digna nombro de legindaj gazetoj pritraktantaj plej diversajn interesojn de la socio. Klaku ĉi tie por trarigardi la nunan gazetpanoramon.

dimecres, 19 de setembre del 2007

La dangxera lingvo en Hispanio

En Madrido, la 28an de novembro 2006, okazis internacia kongreso pri la hispana intercivitana milito. Kadre de tiu evento, Ulrich Lins kaj Antonio del Barrio prezentis komunikon sub la titolo La danĝera lingvo en la hispana civitana milito. Nun, dank' al la servemo de SATeH (SAT en Hispanio), ni povas legi tiun interesan prezenton en la reto, bv. klaki ĉi tie.

dimarts, 18 de setembre del 2007

Odiseo mensmaŝinas

Ciklopo regnis en insul'
ĝis venis ŝiphazarde
mikroskopa itakul'
Inĝenia batalado iĝis ek
inter Odiseo kaj Ciklop'
venkis la etul'
la ciklopo iĝis fek'
de tiam la grandulo ege timas
kaj Odiseo mensmaŝinas
timu vi, prepotencul'
ĉar vin atingos itakul'

jen epizodo historia
ĉu mitologia?
al Homero turnu vi
se al vi gravas tio ĉi

diumenge, 16 de setembre del 2007

Hajkece


Pejzaĝas preter la fenestro,
post ĉiu fenestro,
ne gravas ĉu vitro malpuras,
pejzaĝas preter la fenestro.

La pol' ja estis preta

La trempado estis komuna kiam aperis la virinoj kun siaj grandaj tetasoj. Ĉiu viro montris sian titolon, unu estis pola kuracisto, alia usona librovendisto, alia kataluna profesoro... Sed la titolaj argumentoj ne impresis la virinojn. Iŝi jam estis alkutimitaj al tia fanfaronado. Ĉar inoj estis malpli ol malinoj, iŝi fariĝis disputaj...ĝis kiam iu sugestis ke matĉo inter la viroj solvu la problemojn. La pol' ja estis preta por batalo...(daŭrigebla :)

Ĉi tekston katalunoj povas sublegi erotike pro la katalun-elvokaj signifoj de kelkaj vortoj, kiujn mi klarigas jene:
trempado = ekscitiĝo, falusiĝo
tetasoj = mamegoj
titolon = kacon
dis-putaj = dis-putinoj
matĉo = virego, bravulo
pol' ja = kaco

dijous, 13 de setembre del 2007

Darma leciono

DARMO
Tiu ĉi mondo estas plena de suferoj. Naskiĝo estas sufero. Maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto estas suferoj. Renkonti homon, kiun oni malamas, estas sufere, apartiĝi de karulo estas sufere, barakti vane por ke oni satigu siajn bezonojn, estas sufere. Vere, vivo, kiu ne liberiĝas de deziro kaj pasio, estas ĉiam envolvita de afliktoj. Tio ĉi nomiĝas la Vero de Sufero.
La ĉi-supra fragmento estas la unua alineo de la unua subĉapitro de la ĉapitroDarmo de La instruoj de Budho, eldonita de Budhisma Misia Fonduso en 1983.
Longĉen Rabĝampa, budhisma instruisto
(teksto kopiita el tie ĉi )

dimecres, 12 de setembre del 2007

Ludante

Mi pli kaj pli miras kiel kreskas esperantaj aferoj en la reto. Hodiaŭ mi renkontis ttt-ejon dediĉitan plejparte al retludoj: www.ludanto.org ĝi enhavas grandan stokon por elekto, inter popularaj kaj malpli konataj ludproponoj. Se vi havas liberan tempon (kio estas tio?:) de hezitu viziti kaj amuziĝi.

dilluns, 10 de setembre del 2007

Dismortigaj bomboj

En la blogosfero ĵus naskiĝis kampanjo kiu celas premi al la hispana registaro por ke ĝi ratifu en 2008 traktaton kontraŭ la grapolbomboj, ankaŭ nomataj ŝprucbomboj (Hispanio ankoraŭ fabrikas kaj vendas ilin).
Se mem la uzo de ordinaraj bomboj estas afero rifuzenda kaj kondamnebla, des pli oni malpermesu la uzon de tiu ĉi bombotipo, kiu ne kapablas distingi la viktimojn. La grapolbomboj mortigas ĉiuspecajn homojn, inter ili multajn infanojn. Tiuj bomboj tre facile eksplodas kiam ajn, eĉ pli facile ol la fifamaj tretbomboj kontraŭpersonaj. Klaku ĉi tie por vidi la originon de la kampanjo. Kaj plu legu en Esperanto en aliaj blogoj:
Tonyo del Barrio, E-Planedo,...cetere, se vi interesiĝas, legeblas ankaŭ en Esperanto la Pacdeklaron de Hiroŝimo 2007.

dijous, 6 de setembre del 2007

Simioj kaj infanoj en komparo

Simio kapablas solvi etajn sumojn kaj uzi ilojn kiujn infano 2-jara ne sukcesas eĉ ĝuste preni, tamen la infano estas, je tiu aĝo, pli inteligenta ĉar li lernis el la kulturetoso interpreti la intencojn kaj imiti la plenkreskulojn cele al solvo de problemoj, lia inteligento sekve ne ŝuldiĝas al pli granda cerbo.
Alidirite,la homa inteligento ŝuldiĝas al specialiĝo de la kulturo kaj ne al ĝenerala inteligento asociigita al pli granda cerbo, laŭ esploro disvolvita dum la lastaj 4 jaroj far internacia skipo. Inter la analizistoj troviĝas la hispanoj Josep Call kaj Victoria Hernández-Lloreda.

Tiu esplorlaboro estos publikigita morgaŭ, 7a de septembro, en la revuo Science. Ĝi estis bazita sur testoj al 106 ĉimpanzoj, 32 orangutanoj kaj 105 infanoj 2-jaraj.
(elkatalunigita artikolero de El Periodico, vidu ĉi tie)