dilluns, 30 d’abril del 2018

Kio pri la monarkio?

La hispana registaro tordas la datumojn por kaŝi ke CIS (Sociologia Esplorcentro) ne demandis pri la monarkio en la lastaj tri jaroj.

La registaro argumentas ke CIS formulas malferman demandon pri la ĉefaj problemoj de Hispanio kaj la plejmulto el la enketitoj ne mencias la gereĝojn. Entute CIS pasigis 36 monatojn proponante neniun demandon pri la monarkio aŭ sen demandi al la civitanoj ĉu ili preferus respublikon kiel ŝtatformon.

El Rey Felipe VI y el presidente del Gobierno en funciones, Mariano Rajoy, conversan durante la reunión del Patronato del Instituto Cervantes, en el Palacio Real de Aranjuez.EFE/Ballesteros
La hispana prezidento Mariano Rajoy kaj Filipo la 6a konversacias dum kunsido ĉe Instituto Cervantes

Fonto: ĵurnalo Público

diumenge, 29 d’abril del 2018

Homĉeno en Montserrat petanta liberigon de sendependistoj


3.000 homoj partoprenis en homĉeno por peti la liberigon de la enkarcerigitaj kaj ekzilitaj sendependismaj politikistoj kaj aktivistoj. Ili enmanigis, unu post alian, la koncernajn portretojn laŭlonge de ok kilometroj iknter la vilaĝo Collbató kaj la montserrata montopinto Cavall Bernat.

Fonto: TV3

Resultado de imaxes para cadena humana montserrat presos

Resultado de imaxes para cadena humana montserrat presos


Resultado de imaxes para cadena humana montserrat presos

Pri Montserrat en Esperanto ĉi tie 
.
 

La KT nuligas katalunan leĝon

"La hispana Konstitucia Tribunalo nuligas la katalunan leĝon kiu garantiis universalan sanservon. Por tio estas la sendependeco, por tio ni bezonas propran ŝtaton, por ke estu respektata la balotado de la kataluna civitanaro. LIBERU POLITIKAJ PRIZONULOJ"

dissabte, 21 d’abril del 2018

dilluns, 16 d’abril del 2018

Murafiŝo en Vieno


Manifestacio Ni volas vin hejme (Barcelono, hodiaŭ)

Diversaj mondĵurnaloj informis pri la manifestacio favora al la politikaj prizonuloj : klaku ĉi tie

Resultado de imaxes para manifestació 15A barcelona us volem a casa
La manifestacion partoprenis 315.000 homoj laŭ informo de la urba polico
Ĝi estis videoregistrita helikoptere. Vidu ĉi tie

dissabte, 14 d’abril del 2018

Mesaĝo de Jordi Sànchez disde la malliberejo al la morgaŭaj manifestantoj

Ni estas multaj pli ol ili volus, pluralaj laŭ niaj ideoj, unuiĝintaj en la defendo de la libereco kaj firmaj sur la neperforto. Lumon al okuloj kaj forton al la brakoj!

Jordi Sànchez en : Viquipèdia

Memorante pri la respubliko

La 14an de aprilo de 1931 Francesc Macià proklamis "la Katalunan Ŝtaton laŭ respublika formo". Hodiaŭ, 87 jarojn post tiu dato, ĉe @omnium ni laboras por la lando kun la samaj demokratiaj kaj respublikanaj valoroj

dijous, 12 d’abril del 2018

Anarkiismo kiel identigilo de Katalunio


Resultado de imaxes para rosa de foc
Anarkiismo kaj Katalunio estas du konceptoj ligitaj fare de la universala historio. Je internacia nivelo, Barcelono estas konata kiel la ĉefurbo de la divina acràcia (dia akratio) aŭ ankaŭ la Rosa de Foc (la Fajra Rozo).   

Ĝi estis ankaŭ la ĉefurbo kie naskiĝis en 1907 Solidaritat Obrera, kaj tri jarojn poste, la Nacia Konfederacio de Laboristoj, la plej grava anarkiisma sindikato en la mondo, se oni kalkulas la nombron de aliĝantoj kaj ĝian influon en historiajn eventojn.
Malgraŭ tio, ni kutimiĝis al la nuntempaj kliŝoj, kiuj prezentas la katalunojn kiel homojn laboremajn, ordigemajn, seriozajn, ...adjektivoj kiuj malgrandigas la realon ĝis minimuma bildo, kaj kiuj estas ia tordiĝo de faktoj kun la celo subtile propagandi konkretajn interesojn.  Por multaj observantoj de la 17a kaj 18 jarcentoj, la katalunoj estas perfortemuloj ĉar ili ne volas submetiĝi al trudita politika logiko, ĉar ili ne akordas kun la regantaj valoroj bazitaj sur submetiĝo kaj malegaleco.
Male, la analizoj majoritataj dum la 19a jarcento prezentas la katalunojn kiel amantoj de la laboro, la ordo kaj la seriozeco, ĉar la lokaj dominantaj grupoj sopiras al la valoroj kaj progreso de la burĝaro.
Malgraŭ tio, ke tre pova minoritato, en koalicio kun fremda ŝtato sukcesis krei kolektivan bildaron, domini la kulturpanoramon ĝis forpeli de la historia memoro la liberecanan mondon, la fakto estas ke ĝi ekzistas. Ĝi ekzistas kaj ĝi proponis revolucion kiu iluminis (aŭ terorigis) la mondon. Tion travivis niaj geavoj.
Malgraŭ tiu procezo mavidebliga, eblas percepti ĝin en bona parto de la praktikoj, kredoj kaj sintenoj de la kataluna socio.


Kantoj pri Amo kaj Anarkio. Ĉefkantisto: Joan Isaac


La filmo La ciutat cremada montras anarkiistojn dum lernado de Esperanto

dimecres, 11 d’abril del 2018

Kunvoko al manifestacio en Barcelono

Preskaŭ 2.400.000 balotis lastfoje favore al sendependisma politiko. Ili kaj ĉiuj ajn civitanoj kredantaj je demokratio estas kunvokitaj montri sian proteston kaj malakordon kun la maniero en kiu la hispana registaro decidis trakti la katalunian situacion, komparante sendependismon kun terorismo kaj ribeliĝo (antaŭ la perpleksa rigardo de EU kaj la tuta mondo)



Indas ankaŭ memorigi/sciigi ke la nuna hispana monarkio estis decidita de la diktatoro Francisco Franco kaj tiu institucio neniam submetiĝis al popola aprobo.


Por pli bone kompreni la sencon de respubliko por katalunoj (kaj por multaj hispanoj), bv. legi prie en Vikipedio
aŭ ĉe SATeH

dissabte, 7 d’abril del 2018

Puigdemont, iama gitaristo


En 2016, la kataluna prezidanto Puigdemont estis invitita ludi gitaron kun la rokgrupo Sopa de Cabra. La kanto estis Camins (vojoj), subtekstigita en esperanto: ĉi tie

divendres, 6 d’abril del 2018

Ne Puigdemont sed "Puigdemono" (aŭ Puĉdemono, laŭguste) ...laŭ hispana justico

Foto de Gerard Sugranyes.
Klarigoj:

Hispana supera juĝisto nome Pablo Llarena (prilegebla en hispana vikipedia) redaktis la akuzon pri ribelo kontraŭ la kataluna prezidanto Puigdemont kaj aliaj kat-ministroj kaj aktivistoj. En lia argumento li asertis ke la ribelantoj uzis perforton por puĉi kontraŭ Hispanio. Sed pruvoj pri tia perforto nenie troveblas. Llarena estis larĝe aplaŭdita de ĉiuj hispan-uniismaj sektoroj, politikaj kaj amaskomunikilaj. Laŭ multaj katalunoj, la tuto estas inventaĵo por provi malsukcesigi sendependismon. Sed la invento ne prosperas en la eŭropaj justicinstitucioj... kiuj montriĝas pli realismaj kaj objektivaj (kaj justaj)

La "demoneca vinjeto" aludas al la referendumo pri sendependeco (deklarita neleĝa far la Konstitucia Tribunalo de Hispanio) kiun la hispana registaro ne sukcesis eviti. Tiu referendumo vaste montrita en mondaj televidoj, en kiu policanoj amase batis balotantojn.

dijous, 5 d’abril del 2018

Kelkaj ĵurnaltitoloj de Vilaweb


Carles Puigdemont
La germania justico liberigas Puigdemont-on kaj eliminas la eblon juĝi lin pro ribelo-krimo. Li eliros el la prizono post pago de 75.000 -eŭra kaŭcio. La justico de Germanio neas la ekziston de perforto.




Svislando dementas Hispanion kaj neas ke ĝi petis antaŭ nelonge la areston de Falciani
Hervé Falciani
Ĝi informas ke la ordono okazis en majo 2017. Hispana juĝisto permesas provizoran liberon al Hervé Falciani dum oni konsideras lian eblan ekstradicion al Svislando.

Simona Levi: "La ekstradicio de Hervé estas interŝanĝo de homa karno pro politikaj motivoj". La aktivistino kunlaboris kun Falciani en diversaj okazoj.

Simona Levi

J.LL. Trapero
La hispana ĉeftribunalo procesas la katalunan policestron Trapero pro ribelo kaj krimorganizo

JxCat (centro-dekstra partio) denove proponas al Jordi Sànchez kiel kandidaton al la prezidanteco de la Generalitat (katalunia registaro).
La Komitato pri Homaj Rajtoj premas al Hispanio por ke ĝi respektu la politikajn rajtojn de Sànchez.

Ivo  Vajgl
Ivo Vajgl: "Se ni ne haltigos Rajoy-n, la aŭtoritatismo disvastiĝos tra tuta Eŭropo". Ni parolis kun la slovena eksministro pri Eksterlandaj Aferoj, kiu hieraŭ vizitis Puigdemont-on.



Paul Mason: "Tute maleblas ke Puigdemont havu justan juĝadon en Hispanio". Ni konversaciis kun la prestiĝa brita ĵurnalisto.
Paul Mason


Solé, Terricabras kaj Tremosa denuncas antaŭ la Eŭropa Komisiono ke la hispana justico uzas arbitre la eŭro-ordonojn

Demà pots ser tu (Morgaŭ povas okazi al vi): Òmnium kaj aliaj organizoj por la homaj rajtoj impulsas kampanjon por la defendo de la civilaj rajtoj.



Fonto: Vilaweb

dilluns, 2 d’abril del 2018

Katalunio en 1608

Mapo de Katalunio publikigita en 1608, en Ambereso. Aŭtoro: J.B. Vrients


Kio estas la CDR-oj...Komitatoj por la Defendo de la Respubliko?

La Komitatoj por la Defendo de la Respubliko (katalune Comitès de Defensa de la República, mallonge CDR) estas grupoj aperintaj en Katalunio en 2017 kun la celo faciligi la efektivigon de la referendumo pri sendependeco de la pasinta 1a de oktobro (nuligita de la Konstitucia Tribunalo). Post la referendumo, ili adoptis la novan celon, t.e., batali por la plenumo de ĝia rezultato kaj la proklamon de la Kataluna Respubliko. Iliaj asembleoj aglutinas membrojn de asocioj, politikaj partioj, ekonomiaj kaj sportaj sektoroj.

Dum kelkaj tagoj antaŭ la dato de la referendumo, diversaj organizoj el la sendependisma maldekstro vokis al partopreno en la CDR-oj. Inter ili la Candidatura d'Unitat Popular (Unupopola Kandidateco), Endevant, Arran, La Sindikato de Studentoj de la Katalunaj Landoj kaj la sindikato Coordinadora Obrera Sindical.

La strategio adoptita de la CDR-oj konsistis en la strebo garantii la disvolvon de la referendumo. Ili vokis al okupado de balotejoj ekde vendrede la 29an ĝis dimanĉo la 1an de oktobro. La celo estis malhelpi ilian ŝlosiĝon kaj sigeliĝon dum la semajnfino kaj ankaŭ malebligi la vakigon dum la balotado. Laŭ la Hispana Delegitejo en Katalunio, la sabaton 30an, 162 balotejoj estis okupitaj.





La CDR-oj partoprenis ankaŭ en la ĝenerala striko okazinta la 3an de oktobro.

Laŭ mapigo far la CDR-oj, je dato 9an de novembro 2017, aktivis en Katalunio 230 komitatoj, ĉefe en Katalunio (Aŭtonoma Komunumo) sed ankaŭ stariĝis aliaj en Balearoj, Sardujo, Andoro kaj aliaj.

"Via povo baziĝas sur mia timo; se mi ne timas, vi ne plu havas povon" Séneca

Oni ekdistribuas afiŝojn ĉar la hispanaj tribunaloj akuzas ls CDR-ojn pri perforto kaj terorismo. Sed pruvoj tute ne estas evidentaj (blokado de ŝoseoj, difektigo de policaŭto, provo proksimiĝi al instituciaj sidejoj perter policana sekurzono, ktp.) Ĉiuj CDR-oj neas la uzon de perforto en sia aktivado

Fonto: Viquipèdia
Por sekvi ilin: Tvitero

Pliaj bildoj:  ĉi tie