dimarts, 21 d’agost de 2007

La sekreta lingvo

Mi ne memoras mian aĝon tiam, eble mi estis 18 jaraĝa kiam mi komencis ludi per la lingvo. Adoleskantoj amas sekretojn kaj misterojn, mi ne estis aparta pri tio sed mi elpensis apliki la enigman etoson al la lingvo. Mi elpensis kodon.
Surbaze de la hispana alfabeto mi decidis kaŝi la kompreneblon per facila rimedo: ĉiujn vortojn mi ŝanĝis tiel ke ĉiu konsistanta litero estu anstataŭita de ĝia sekvanta laŭ la alfabeta ordo, disigante vokalojn disde konsonantoj, ekzemple kaj aplikite al esperanto, la vorto amikino estiĝus enolopu (a estiĝus e;m estiĝus n; ktp.) Jen ekzemplo de frazo: mi ŝatas karesi katojn>>No teveŝ lesiŝo levuĵp. Mi uzis ĝin nur skribe kaj nur komplicis en la uzo unu mia tiama amikino. Post nelonge mia elpensaĵo ekkuŝis en tirkesto kaj en forgesita angulo de mia menso. Sed mi kredas ke mia intereso por Esperanto ŝuldiĝas parte al tiu anekdoto okazinta antaŭ multaj jaroj, pro du motivoj: per Esperanto oni multe vortludas kaj ĝi ankaŭ aromas kiel sekreta kaj mistera lingvo for de Esperantio.

2 comentaris:

Lito ha dit...

...fakte: Baden-Powell, donis al la Skolta Movado iun "sekretan lingvon": "Esperanto"! Bedaŭrinde tia ne estis tro disvastigita ĝis nun tra la skoltara komunumo. Esperantistoj havas tien "ĉiam preta" milionojn da infanoj kaj junuloj al kiu instruadi!
malgraŭ iri serĉi aliloke esperantigontojn!
Kiel vi mi ankaŭ inventis mian propran sekretan lingvon kiam mi estis tre juna, kaj poste malkovris ke ekzistis Esperanto!

Karles ha dit...

Jes, kelkfoje okazas tiaj misteroj...mi memoras pri la sekvantoj de Taizé, kiu agadas simile al la esperantistoj renkontiĝante ĉiujare por preĝi en internacia etoso. Ili ripetas samajn preĝojn en multego da lingvoj, laŭ la lingvokomunumoj ĉeestantaj. Kia tempoperdo kaj manko de komuneco el la esperanta vidpunkto!