dissabte, 30 de novembre de 2019

Hispanio aĉetas urĝe plian municion


Surklaku la bildon por aliri la fonton de la novaĵo

Noto: tiu municio montriĝis tre danĝera, precipe kiam ĝi trafas la okulojn de manifestaciantoj, kiuj perdas vidkapablon kiel rezulto de la vundo

Protesto en Parizo favore al minorigitaj lingvoj

Imatge
Centoj da homoj manifestaciis ĉi tagmeze antaŭ a Ministerio pri Edukado en Parizo defendante la katalunan, la okcitanan, la eŭskan, la bretonan, la flandran kaj aliajn lingvojn minorigitajn fare de la franca registaro. La proteston kunvokis kolektivo el pli ol kvardek asocioj kaj grupoj, kiuj postulas ŝanĝon en la lingva politiko de la regantoj.

Fonto: El Nacional


La Patum, loka tradicia festo


La 10an de julio de 1780, la reĝo de Hispanio Karlo la 3a, filo de Filipo la 5a, publikigis regularon devige plenumenda far civilaj kaj ekleziaj aŭtoritatoj de la lando. Per ĝi ekestis malpermesitaj ĉiuj agoj festemaj, t.e., dancoj, paradoj de gigantoj, bestofiguroj, muzikbandoj, piroteknikaĵoj, ktp..   dum la celebrado de la Kristokorpa Tago. Laŭ la koncerna dekreto, ĉio ĉi estis kontraŭ al la graveco kaj pieco de la religia celebrado.
La nura kataluna urbo kiu ne obeis la ordonon estis Berga. La religia parado de Kristokorpo estas dokumentita ekde la jaro 1454 kaj La Patum ekde 1525.

La nomo de la festo "Patum" ŝajne devenas de la bruo de la timbal (granda tamburo), kiu per frapado eligas du sinsekvajn sonojn pa-tum! la unua pli milda kaj la dua pli laŭta. Tiuj muzikinstrumento datiĝas de la jaro1626 kaj la nuntempa, kopiata de la originalo, pezas 18 kilogramojn. Ĝis la fino de la 19a jarcento, tiu estis la nura muzikinstrumento uzata por akompani la festantojn sed de tiam oni sekvas komponaĵon de la muzikverkisto Joaquim Serra kaj Farriols.

Diverstipaj paradoj montriĝas dum la defiladoj. Inter ili la tiel nomata El Ball dels Cavallets Cotoners (La Danco de la Kotonistaj Ĉevaletoj) elstaras kiel unu el la plej antikvaj. En ili, kvar kristanoj -kun ĉevaletoj kaj glavoj - batalas kontraŭ kvar turkoj - piedirantaj kaj kun cimitaroj -.

Antaŭ tio, kiel enkonduko, aperas la parado de Anĝeloj kaj Diabloj, nomataj Maces, ĉar ili kunportas iaspecajn "martelecajn tamburojn". Ankaŭ estas la Guites, du bestoj aspektantaj kiel muloj kaj ĵetantaj fajron per iliaj buŝoj. La Aglo, kun kapkrono kaj portanta laŭro- kaj olivbranĉojn, kiel simbolo de pova kaj paco. La Nanoj, la Gigantoj kaj la t.n. Plens, entute la parto plej spektakla de la festo, dokumentita en la jaro 1628.
La festo estis deklarita de UNESKO (2005) Majstra Heredaĵo Voĉa kaj Nemateria de la Mondo.

 


dijous, 28 de novembre de 2019

Kadro: futbalmatĉo Barça-Borussia Dortmund

Imatge

"Nur diktaturoj enprizonigas pacajn politikgvidantojn"

(Surklaku la bildon por legi la [katalunlingvan] raporton)

Krome:
Demokratia Tsunamo varmigas siajn motorojn por la venonta aktivaĵo kiu okazos la venontan 18an de decembro, dum la matĉludo Barça-Madrid'. Pere de komuniko tra la sociaj retoj, ĝi kunvokas ĉiujn civitanojn por ke ili venu al Barcelono: "Ni invitas la civitanaron rezervi la daton kaj veni al Barcelono" diras Tsunamo. Iom antaŭe, pere de diskonigata telefonaaplikaĵo,  la platformo vokis al la asocianoj kaj sekvantoj kun enirbileto por ke ili sendu respondmesaĝon konfirmantajn la ĉeeston.



Fonto: Vilaweb

La hispana registaro aprobas la cenzuron en Interreto

La reganta partio PSOE aprobas la cenzuron en la reto kune kun la dekstraj partioj PP kaj Ciudadanos

Ĉagreniĝo en ERC (Respublikana Maldekstro de Katalunio) pro la ago de la prezidento Sánchez kaj pro la sindeteno de Podemos (hispanaj maldekstruloj), ĝuste antaŭ la komenco de konvesacioj por validigi aŭ ne per sia subteno la regontan koalicion PSOE-Podemos

La Supera Tribunalo en Katalunio (TSJC) nuligas la kreon de tri novaj katalunaj delegitejoj post peto pri tio far la hispana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj

45 noktojn da protestoj en la avenuo Meridiana
La kataluna polico intensigas la prmon sur la manifestaciantojn por malpermesi al ili trairi la avenuon malrapide

Fonto: Ara



Foto el Meridiana. Fonto: Vilaweb

dilluns, 25 de novembre de 2019

La guerra dels Segadors / La Milito de la Agristoj (historia kroniko)

Resumo: Teditaj de la ekscesoj de la kastiliaj trupoj setliĝintaj en Katalunio, grupoj de agristoj sin ribelis en 1640 en Barcelono. La Generalitat (kataluna registaro) ilin subtenis kaj, kun helpo de Francio, ili komencis la katalunan Guerra de Separació (Milito por Malkuniĝo), konata per la nomo Guerra dels Segadors (Milito de la Agristoj)

Resultado de imaxes para: corpus de sang Estruch"
Corpus de sang. Aŭtoro: Antoni Estruch (1873-1957)

Katalunio rifuzas partopreni en la eŭropaj militoj entreprenitaj de Filipo la 4a, aparte en la konata Unión de Armas (Unio de Armiloj), iniciatita de la grafo-duko de Olivares, Gaspar de Guzman, favorato de la reĝo. Kiel reprezalio, granda nombro de kastiliaj trupoj komencas okupi katalunan teritorion por batali kontraŭ la francoj kadre de la Tridekjara Milito. La ekscesoj de la soldatoj kontraŭ la lokaj enloĝantoj estis ree kaj ree denuncitaj sen ajna respondo. Tio provokis popolan ribelon en 1640, epizodo kiu estis konata kiel Corpus de Sang (Sanga Kristokorpa Festo).
La Generalitat, delonge kunfrontita al la reĝaj decidoj, sumiĝos kaj rompos rilaton kun la hispana monarkio post pakti la subtenon de Francio pere de la delegitoj de la kardinalo Richelieu.

La 16an de januaro de 1641, la prezidanto de La Generalitat, Pau Clarís, proklamas la Katalunan Respublikon kaj, mallonge poste, la 23an de januaro, li transdonas la suverenecon de la lando al la reĝo de Francio, Ludoviko la 13a, nomumita grafo de Barcelono.

La kastilia armeo konkeras la urbojn Tortosa kaj Tarragona, sed li estis haltigita en Barcelono okaze de la Batalo de Monjuich, la 26an de januaro de 1641. Dum la sekvaj jaroj okazis pluraj bataloj inter kastilianoj kaj franco-katalunoj, en diversaj urboj, inter kiuj Lleida (Ilerdo), Tarragono kaj Roses.

En 1652, la kastilianoj konkeras Barcelonon kaj Katalunio ekestas denove sub la regado de la reĝo Filipo. La definitivan pacon oni subskribas en 1659, per la Traktato de Pireneoj, per kiu la hispana monarkio liveras Rusiljonon (Nord-Katalunio) al Francio.

Tiu milito esta la origino de la kataluna himno Els Segadors (La Agristoj) (1889, bazita sur poemrakonto de 1882), unu el la plej antikvaj himnoj en la mondo. Ekzemploj pri pleja antikveco: Nederlanda (1568), Britia (1745), Hispana (1770), Franca (1795), Argentina (1813).



Els Segadors ludata kaj kantata en Palau de la Música (Palaco de la Muziko) de Barcelono´

Escepte la listo de himnoj, la teksto estas tradukita fragmento el la libro : Història de butxaca de Catalunya

dijous, 21 de novembre de 2019

Ĵusa opinisondado pri eventuala referendumo

57,3 % el la civitanoj ekster Katalunio sin deklaras kontraŭaj al referendumo kaj nur 29,8 % ĝin defendas. Male, en Katalunio, tiuj favoraj al referendumo estas 70 % dum la kontraŭantoj sumas 21, 6 %. Tamen, se fine okazus interkonsentita referendumo, 48,2 %  el la civitanoj ekster Katalunio akceptus la sendependecon okaze de ĝia venko. La procento atingas 81,3 % kiam oni demandas al katalunoj. Tiu estas informo ellaborita de la Centro pri Opiniesploroj (CEO) [percepto pri la teritoria debato en Hispanio. 2019] por kontrastigi la sintenojn sur la kataluna politika konflikto inter la civitanoj de Katalunio kaj tiuj de la cetera Hispanio.


Surklaku por pligrandigo

Fonto de la novaĵo: Vilaweb

dimecres, 20 de novembre de 2019

Amnesto Internacia sin turnas al Hispanio

Amnesto Internacia sin turnas al Hispanio por postuli la tujan liberigon de la aktivistoj Jordi Cuixart kaj Jordi Sánchez.

La organizaĵo pri homaj rajtoj kritikas la aplikon de la delikto pri sedicio aljuĝita de la hispana Supera  Tribunalo sed ĝi ne taksas la juĝon maljusta.


Amnesto Internacia publikigis hodiaŭ, post monato de la apero de la verdikto de la hispana tribunalo kontraŭ la kataluna procezo, la konkludojn al kiu ĝi alvenis. Laŭ tiuj konkludoj, Jordi Cuixart kaj Jordi Sànchez devas esti tuj liberigitaj kaj sia kondamno de 9-jara prizono pro sedicio devas esti nuligita. AI konsideras ke, oni tretaĉis iliajn rajtojn pri liberesprimo kaj paca manifestacio. AI kritikas ke la kondamno baziĝas sur svaga difino de la delikto sedicio de la hispana punleĝaro kaj sur tro ĝenerala kaj danĝera interpreto de tiu ĉi difino.
AI memorigas ke, la civila paca malobeo estas protektata de la internacia leĝaro pri homaj rajtoj kaj ke, troa akuzo de agoj rilataj al civila malobeo, limigas malĝuste la rajton al pasa kolektiĝo kaj perfortas  la internacian rajton. Ĝi asertas, krome, ke tio malfermas la vojon por ke aŭtoritatoj mallegale decidu limigi la nombron de homoj kiuj povas kolektiĝi uzante sian rajton al paca manifestacio. Kaj ĝi aldonas: "Manifestacio ne perdas sian pacan karakteron pro tio ke en ĝi okazu malleĝaj agoj aŭ kelkaj manifestaciantoj agadu perforte."

Fonto: Vilaweb

Legu ĉi tie pri la simpatio de Jordi Cuixart al Esperanto

diumenge, 17 de novembre de 2019

Ĉu vi scias kial...

...la sekvantoj de la futbalklubo Barcelona (Barça) estas kromnomataj culers (puguloj)?

Resultado de imaxes para: culers"

La kromnomo culers datiĝas en la epoko de la antikva stadiumo nomata De les Corts, kvartalo de la urbo. En ĝi, kelkaj el la matĉo-spektantoj sidis sur la plej alta sidvico, ĉe la barilo kiu limigis la konstruaĵon. La homoj kiuj promenis la ĉirkaŭajn stratojn kaj rigardis supren, povis vidi la pugovicon de la siduloj. Ĉar la vido aspektis amuza, la nomo "puguloj" populariĝis por identigi la sekvantojn de Barça.
Antaŭ tiu anekdoto, la vorto culer estis uzata kiel sinonimon de samseksemulo sed tiu apliko jam esta senuza nuntempe.
La vorto culé/culés, kiun oni povas ofte legi en publikaĵoj, estas gramatike malĝusta pro manko de la litero -r (culer/culers). Tio devenas el la populariĝo de Jordi Culé, humuristo kiu famiĝis kiel radiokomentisto pri futbalo, kiu estis poste reproduktata desegne kaj gazetoforme, en la 1990aj jaroj .

Resultado de imaxes para: jordi culé"

Fotaro pri la agado de Demokratia Tsunamo (Tsunami Democràtic)

La ĵurnalo El Punt Avui kolektas fotojn pri la disvolvo de diversaj aktivaĵoj kunvokitaj de Tsunami Democràtic. Vi povas viziti la galerion: ĉi tie


Por viziti aliajn fotogaleriojn, klaku sur Més fotogaleries

dimarts, 12 de novembre de 2019

Mapo pri la povo de la ekstremdekstra partio Vox


Pasintdimanĉe Vox pli ol duobligis siajn sidlokojn (24 => 52) en la hispana parlamento, laŭdire ĝi estis la ĉefa profitanto de la severa disfalo de la dekstra partio Ciudadanos. Per tiu ŝanĝo, Vox fariĝis la tria forto en la parlamento. Nur Katalunio, Nafaro, Eŭskio kaj parto de Galegio saviĝis de la ekstremdekstra ondego

Fonto: Vilaweb

divendres, 8 de novembre de 2019

Anna Rosselló, jarcento da rezistado kiun hispana ĵurnalo ne povas forviŝi

En iu artikolo oni nomis ŝin "Matusalen (Metuŝelaĥ)" kaj "dorlotbesto de la sendependistoj". Ŝia vivo estis markita de la subpremado kaj la politika engaĝiĝo.



Anna Rosselló naskiĝis je la komenco de la diktaturo de Primo de Rivera. Ŝia eta figuro, kun leĝere krispita hararo, kunfandiĝas kun ŝia rulseĝo. Ŝi aspektas fragila, sed sur ŝiaj ŝultroj surportas jarcenton da historio, en kiu ŝi konis ĉiujn vizaĝojn de la subpremado kaj la mizero. Tamen, ŝi neniam perdis sian socian engaĝiĝon.
Dum ŝia sano tion permesas, ŝi partoprenas ĉiujn sendependismajn mobilizadojn. Pasintlunde, akompanata de sia filino Carme, ĉeestis en la avenuo Diagonal de Barcelono. Ĉe la frontlinio, inter miloj da manifestaciantoj, ŝi protestis kontraŭ la hispana reĝo Felipe la sesa, kun kataluna stelflago kaj afiŝo kontraŭmonarkia. Unu plia protesto el sia determino se ne estus pro la hispana ĵurnalo El Mundo.
Laŭ tiu ĵurnalo, Rosselló fariĝis la "Matusaleno sendependisma" kaj la "dorlotbesto de la manifestacio". La mencioj al ŝia batalado kontraŭ la frankoismmo, la ekzilo kaj la suferoj iĝis reduktitaj per granda dozo de fiignorado. "Finfine estis la elemeto plej pitoreska de tiu ĉi sendependisma kermesa karuselo, kiel estas ĉiu aŭtuna mobilizado de Katalunio post la verdikto de la 1-O" tekstis la artikolo.

Historio de subpremado, amo kaj ekzilo

Rosselló naskiĝis en Flix (1923), ŝi vivis en etoso tre politika ekde ŝia bebaĝo. Ŝiaj fratoj batalis ĉe la respublika armeo dum la civila milito kaj ambaŭ estis kondamnitaj de frankoismaj militprocesoj. Unu el ili pasigis sep jarojn en prizono kaj la alia ekziliĝis en Norda Katalunio (en francio). Por devigi lian revenon, la frankoismaj aŭtoritatoj ĉantaĝis la familion kaj enprizonigis la patron. Tiu mortis en la malliberejo en 1940. La oficiala klarigo pri lia morto estis: "li falis tra iu ŝtuparo". Neniu plusa detalo esis aldonita.

En la unua periodo de la postmilito, Rosselló ne travivis multajn ĝojojn, sed ŝi konatiĝis kun Josep Travesset. Malproksima familiano el urbo Balaguer, kun kiu ŝi renkontiĝis en Andoro. La renkontiĝo ne estis hazarda. Travesset estis la konekto-homo por transdoni leteron de la familio al la ekzilita frato loĝanta en Perpinjano. Tio kio komenciĝis per komplezado fariĝis amhistorio je la fino.

Travesset alvenis en Andoron post la fino de la Dua Mondmilito. Kiel multaj aliaj victimoj de la respublika ekziliĝo, Travesset trairis de la militaj tranĉeoj  la la koncentrejoj d'Argelers. Sed la suferado ne finiĝis tie. Pro la nazia okupado, li estis trudita labori en germana fabriko, de kie li sukcesis eskapi je la fino de la milito.

Krom la amo, Travesset kaj Rosselló kundividis revojn kaj idealojn. Ili ambaŭ estis esperantistoj kaj havis solidajn politikajn konvinkojn. Post ilia geedziĝo, ili ekloĝis en Barcelono, sed la nupto ne estis dolĉa. La reĝimo kontrolis ilin kaj la edzo estis malliberigita pro lia respublikisma pasinto. En 1956, jam kun Carme en la familio, ili decidis ekziliĝi. La politika kaj ekonomia situacio submetis ilin preskaŭ en mizeron.

En Sao Paulo, la ĉefa urbo de Brazilo, la geedzoj trovis la bezonatan stabilecon. Tamen, post la tempo, ilia deziro lerni superis la komfortiĝon akiritan kaj ili komencis vojaĝon tra suda kaj centra Ameriko. La celo? Konatiĝi kun la amerindianaj nacioj submetitaj al la hispana koloniismo. La familio trakuris pli ol 15.000 kilometrojn per ĉevalo tiranta dormejo-ĉaron kiun ili mem estis konstruintaj.

La politika konsciiĝo de Travesset kaj Rosselló pli kaj pli firmiĝis en ĉiu etapo de la vojaĝo. Ili vivis milde, eĉ tre milde. Monon ili ekhavis proponante prelegojn kaj vendante pentraĵojn kaj ankaŭ helpis la gastigemo de la popolanoj. Krom Brazilon, ili vizitis kaj vivis en Bolivio, Peruo, Ekvatoro, Kolombio, Panamo, Kosta Rika, Nikarakvo kaj Honduro.

La libro L'Amèrica Marginada, publikigita en 1978, atestas pri tiuj jaroj da esplorado kaj kunvivado kun amerikaj indiĝenoj. Sed tiu ne estas la sola literatura postrestaĵo, Rosselló verkis pli ol dudek librojn

En 1965, Tavesset kaj Rosselló revenis al Barcelono. Dum la lastaj jaroj de la reĝimo, ili intensigis la aktivadon kontraŭfrankoisma, al kiu sumiĝis ankaŭ ilia filino. Carme engaĝiĝis al PSAN provisional (Socialisma Partio por la Nacia Liberiĝo) kaj ŝi estis enprizonigita plurfoje. En 1975 ŝi estis torturita dum kvin tagoj en la policejo de la strato Via Laietana de Barcelono.


En letero subskribita en januaro de 1976, Rosselló denuncis:

"Oni aplikis al ŝi la tortursistemon nomata la stango. Ĝi konsistas el pasigi ferstangon inter kruroj kaj brakoj kiuj estis antaŭe ligitaj. La ekstremoj de la stango ripozantaj sur du tabloj, tiel ke la korpo pendas inter ili vizaĝ-al-planko.

En tiu pozicio, la policanoj vipegas la nudajn piedojn per ferbastonoj kaj rimenoj. Kiam la piedoj ŝveliĝas kaj ne tiom sentemas, oni plu batas per stango kies ekstremo finiĝis en akra pinta formo, kvazaŭ najla, kio efikis aparte dolore.

Ĉiufoje kiam ŝi perdis la konscion, oni malpendigis ŝin kaj ĵetis ŝin surplanken kun la celo ke ŝi rekonsciiĝu, oni draŝis ŝin per la samaj ferbastonoj kaj rimenoj, speciale damaĝante ŝian stomakon.
Fonto: Vilaweb

dilluns, 4 de novembre de 2019

Intervjuo al Pepe Beúnza, pioniro de la malobeo

Pepe Beúnza (Beas de Segura, Jaén, Andaluzio, 1947), unua politika malobeanto de la hispana ŝtato:

"Ni flankenlasas la timon je eksterordinara rapideco"


- "Ni plenigu la prizonojn kaj ni venkos, tiel okazis kiam homoj malobeis la militservon (en Hispanio)"

- "Nepras malobei maljustajn leĝojn"

- "La ŝtato bezonegas la aperon de iu kataluna ETA, ni ne falu en la trompon pri la perforteco"


Majstro de la pacifismo
Li naskiĝis en Jaén sed jan de 30 jaroj li loĝas en Katalunio. En 1971 li estis la unua konsciencobĵetanto al la hispana militservo. Li eniris en prizonon pro la defendo de siaj pacifismaj ideoj kaj kundividis la prizonan vivon kun membroj de ETA, anarkiistoj kaj komunistoj. El la oftaj debatoj kiujn ili havis, plifortiĝis siaj konvinkoj pri la ne-perforto, ne nur ĉar ĝi estis la plej nobla maniero batali sed ankaŭ pro ĝia pleja efikeco. La ŝtato eliminis la devigan militservon 30 jarojn poste, en 2001.

Intervjuas: Laia Bruguera

Kial vi prezentis en la juĝejo denuncon en kiu vi asertas ke vi devas esti juĝita pro la 1-O (dato de la balotado pri sendependeco en 2017)?
La memkulpiĝo estas ago kiu devenas el la ne-perforto kaj baziĝas en la principo de civila malobeo laŭ kiu, se registaro malliberigas justajn homojn, la loko de ĉiu justa homo estas la malliberejo. La verdikto estis venĝo kaj tial ni evidentigas al la juĝistoj ke ili kunlaboras al maljusta situacio. Tion ĉi, se oni unuope faras, estas ago de digneco sed, se oni tion faras organizite kaj kolektive, ĝi povas konduki al ŝanĝo en la registaro.

Multaj homoj diras ke ili ne plu timas. Ĝis kioma grado tio estas vero?
Ni lernis venki la timon pere de la prioritatigo de pli alta valoro, la persona digno. Kaj mi kredas ke ni atingis tion ĉar subskribi tiun paperon signifas defion al la juĝistaro, kiu konstatiĝis tre kruela kaj potenca. Ni multe progresis kaj tio okazis je eksterordinara ritmo, tio tre gravas, ĉar la forto de la frankoismo restanta kaj havanta povon, baziĝas sur nia timo. Se ni superas la timon, ni havas la povon.

Vi asertas ke ni estas pretaj por transiri al nova fazo de la ne-perforta lukto. Kie ni estas kaj kien ni devas celi?
Ĉiam devas esti dialogo ĉar ĉiuj konfliktoj finiĝas per intertraktado, kaj se ĝi ne okazas, oni devas denunci, tiel kiel ni faras nun. Sed la nova etapo estos la ne-kooperado kaj la civila malobeo. Kiam mekanikisto de la vilaĝo Reus rifuzis la riparon de polica aŭto uzata por subpremi manifestaciantoj de la 1-O, li estis akuzita pri malamo-krimo, sed tio estis falsa, temis pri ne-kooperado.

Ĉu nun estus la tempo ankaŭ por la polemikaj bojkotoj?
Ni devus favori, jam de nun, la entreprenojn kiujn ni opinias modelojn por la respubliko. Pli poste povas veni bojkotoj kaj pli drastaj aktivaĵoj. La respondeca konsumado estas ŝlosila. Kial ni devas aĉeti produktojn al entreprenoj kiuj donacas monon al Popola Partio aŭ al la Fondaĵo FAES aŭ al tiuj kiuj fiparolas pri ni?

Kiuj aktivaĵoj estas antaŭviditaj por tiu ĉi nova etapo?
En pli progresintaj fazoj de la ne-perforta lukto, centoj da homoj iras en prizonon. Por tio nepras la etapo pri civila malobeo. Oni elektas maljustan leĝon, kiel ekzemple la leĝon "mordassa" (buŝoŝtopilo) kaj oni malobeas ĝin. Se tion faras unu sola homo, ĝi estos simbola atesto, sed se oni faras tion grupe, la forto povas esti eksterordinara. Tiel faris Martin Luther King en Usono kaj Gandhi en Barato.

Sed ĉi tie oni batalas por la liberigo de naŭ homoj. Ĉu la solvo estas la plimultigo de malliberuloj?
Mi ne rakontas teoriojn, ni vidis tion dum la lukto de la konsciencobĵetantoj. Kiam 20.000, 30.000, 40.000 junuloj pretis enprizoniĝi, la deviga militservo finiĝis. Oni eliminis ĝin ĉar ne eblis superi tian forton.

Kaj tiuj kiuj ne deziras alfronti tian riskon?
Multaj homoj estas pretaj por tia heroa ago kia la enprizoniĝo, sed tiuj kiuj ne, povas denunci, subteni la kuraĝulojn, diskonigi, konstrui la respublikon...estas taskoj por ĉiuj.

Kiu devas gvidi tiujn ĉi aktivaĵojn pri civila malobeo?
Ni havas grandan problemon en Katalunio, nome ne estas unueca agado kaj kunordigado. La avantaĝo pri tio estas ke, la respondoj estas diversaj kaj originalaj kaj, sekve, oni malfaciligas la subpremadon. Mi preferas  agadojn organizitajn kaj gvidatajn sed la realo prenis alian vojon kaj ni devas adaptiĝi.

Vi diras ke la nuna polica perfortemo pruvas ke la ŝtato ne scias kiel sufoki ne-perfortajn aktivaĵojn.
Unue estis strategio bazita sur enfiltriĝo kaj provokado por profiti el la kolero kaj krei scenejon ŝajnige perfortema. Sur tiu premiso, la ŝtato devenas legitimita por vundigi kapojn per bulkugloj kaj klaboj. La polico ne estas nia malamiko, estas la "fiŝhoko" por deturni nin de nia celo. Tiu temo devas esti abunde diskutata ĉar, kiam ni falas en tiun trompon, ili libere povas praktiki  sian jam pretan subpremigan perforton.

Ĉu maltrankviligas vin ke oni iru sur tiu misvojo?
Tio maltrankviligas min ĉar la povuloj serĉas tion jam delonge; Ili deziregas la aperon de iu kataluna ETA, tial okazas tiom da subpremado sur la stratoj, tial la severegaj verdiktoj, tial oni arestaj junulojn akuzitajn pri terorismo sen ajna pruvo...Bonŝance la homoj rezistas tre bone. Sed se oni vidis kiel onia filo estis draŝita per klaboj, oni furiozas; Tiun teruran dramon ni devas eviti.

La dramo de Eŭskio.
Jes, sed la afero estas ke ili ne subite freneziĝis kaj tuta generacio komencis murdi homojn. Ni devas pristudi kiel aperis ETA kaj kial. La subprema sistemo tre feliĉis pri kiel ĉio finiĝis. Ĉi tie oni klopodas ke ĉio estu same kaj ni devas tion eviti.

Per què ha presentat al jutjat una denúncia en què diu que també ha de ser jutjat per l’1-O?
L’autoinculpació és un acte que prové de la no-violència i es basa en un principi de la desobediència civil que diu que si un govern empresona gent justa, el lloc de tota persona justa és la presó. La sentència és una venjança i per això interpel·lem els jutges perquè s’adonin que estan col·laborant amb una situació injusta. Això, si es fa sol, té un sentit de dignitat personal, però si es fa de manera organitzada i col·lectiva, pot canviar un gover
Per què ha presentat al jutjat una denúncia en què diu que també ha de ser jutjat per l’1-O?
L’autoinculpació és un acte que prové de la no-violència i es basa en un principi de la desobediència civil que diu que si un govern empresona gent justa, el lloc de tota persona justa és la presó. La sentència és una venjança i per això interpel·lem els jutges perquè s’adonin que estan col·laborant amb una situació injusta. Això, si es fa sol, té un sentit de dignitat personal, però si es fa de manera organitzada i col·lectiva, pot canviar un gover