dijous, 18 d’octubre del 2018

La Pedrera, (fantazie) laŭ la revo de Antoni Gaudí


La Pedrera estas verŝajne la konstruaĵo plej konata de la arkitekto Gaudí krom la mondfama templo de la Sankta Familio. Tiu ĉi filmo klopodas alproksimigi nin al la menso de ĝia verkinto.

dilluns, 8 d’octubre del 2018

Mortis Montserrat Caballé, la plej fama kataluna operkantisto



Maria de Montserrat Viviana Concepción CABALLÉ i FOLC (naskiĝis la  12-an de aprilo 1933 en Barcelono, mortis la 6-an de oktobro 2018 en Barcelono) estis katalunakantistino de opero. Post 12 jaroj da studado en la Liceo de Barcelono ŝi ekkantis en la kompanio de opero de Basileo en 1956, kie ŝi premieris per la interpretado de Mimí en La Bohème. Ŝia repertuaro fariĝis pli ampleksa kaj en 1962 ŝi reiris al Barcelono kaj kantis en la Liceo. En 1964 ŝi edziĝis al la tenoro Bernabé Martí.
Sed ŝia famo disvastiĝis post granda sukceso en 1965, kiam ŝi anstataŭis malsanan Marilyn Horne, en la versio de Lucrezia Borgia en la Carnegie Hall de Novjorko. Post tio la sukcesoj multiĝis.
Montserrat Caballé kantis pli ol okdek operajn rolojn, el la baroka opero ĝis verkoj de Giuseppe VerdiRichard Wagner aŭ Richard Strauss. Krome, ŝi ofte kantis hispanajnpopolajn kantojn. Ŝi famiĝis en aliaj rondoj per la interpretado kun Freddie Mercury de la kanzono Barcelona, himno de la Olimpikaj Ludoj de 1992.
Ŝi estis tre aprezata pro la kvalito de sia voĉo, pura kaj potenca, pli ol pro siaj aktoraj kapabloj.

Fonto: Vikipedio

La prezidanto de Verduloj-ALE en la eŭropa parlamento postulas la liberigon de la politikaj prizonuloj

Ska Keller, acompanyada d'Ernest Urtasun (ICV) i Jordi Solé (ERC), a la sortida de la presó de Lledoners / GEMMA ALEMAN / ACN
Keller kun Solé kaj Urtasun

Ska Keller renkontiĝis kun Junqueras, Romeva, Rull, Sánchez kaj Cuixart en la prizono Lledoners

La prezidanto de la eŭropa parlamenta grupo Verduloj-ALE, Ska Keller, vizitis la prizonon akompanata de la eŭrodeputitoj Jordi Solé (ERC) kaj Ernest Urtasun (ICV). Keller postulis de la prokuroroj la retiradon de la akuzoj pri ribelo kontraŭ la prizonuloj, same kiel  "faris aliaj tribunaloj".


Post la vizito, Keller diris ke sia konkludo el la afero estas ke "la ideo juĝi ilin pro ribelo havas neniun bazon". La prezidantino lamentis ankaŭ la fakton ke la politikistoj estas en provizora mallibero. "Estos juĝado, ili sindefendos, sed ĉu nepras ke ili pasigu tiom da tempo en prizono antaŭ ol ili estos juĝitaj?, ŝi sindemandis.
Keller estas la unua prezidanto de eŭropa parlamenta grupo kiu vizitas Lledoners. Ŝi unue planis renkontiĝi kun Romeva kaj Junqueras, eksaj eŭrodeputitoj, sed fine ŝi renkontiĝis ankaŭ kun Sánchez, Cuixart kaj Rull. Ĉe la eliro, ŝi informis ke ilia animo estas bonstata. "Ili estas optimismaj kaj plu batalas por sia afero", asertis Keller. La intenco de Keller estas plupeti al Eŭropa Komisiono ke ĝi iĝu "peranto" kaj ke oni laboros por ke en Eŭropo oni "plu parolu" pri la kataluna konflikto.
Krom tio, ankaŭ delegitaro de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de la Eŭska Parlamento vizitis prizonulojn. Matene ili iris al Puig de les Basses, kie ili parolis kun la eksa katministrino pri Laboro, Dolors Bassa. Poste ili vizitis Lledoners. 

dimarts, 2 d’octubre del 2018

Eĉ ne unu paŝon malantaŭen! Unu jaron post la referendumo

La pasintan sabaton miloj da katalunoj revenis al la stratoj por memorigi pri la pasintjara referendumo kies rezulto estis granda majoritato favora al sendependeco. La procezo por efektivigi la poste deklaritan Katalunan Respublikon stagnis, homoj paciencis dum tuta jaro, sed la datreveno de la evento instigis al novaj manifestacioj por postuli ke la popola demokratia mandato estu plenumata. La jena video montras parton de la manifestaciantoj kiuj sin esprimis antaŭ la sidejo de la kataluna parlamento per la sloganoj: La parlamento apartenas al popolo! La stratoj estos ĉiam niaj! Eĉ ne unu paŝon malantaŭen! Liberu politikaj prizonuloj!

Je la komenco eblas vidi unu el la balotujoj uzataj dum la referendumo.