La unuaj elstaraj esperantistoj estis francoj. Tiel rakontas Ferriol Macip: “duono de la mondo scipovis la francan kaj la francoj entreprenis la lernadon de esperanto kun la celo sin amuzi”. Rimarkindas ankaŭ la sukceso de la lingvo en orienteŭropaj landoj, kiel Hungario aŭ Bulgario.
Nuntempe troveblas esperantistoj preskaŭ ĉie en la mondo, en landoj tiel malsamaj kiel Brazilo, Venezuelo, Kubo, Ĉinio kaj eĉ Afganio aŭ Niĝerio. Ankaŭ Katalunio travivis elstaran periodon, el esperanta perspektivo, dum la unuaj jardekoj de la 20ª jarcento, parte danke al la laboristaj movadoj kaj al organizado de Floraj Ludoj (literatura konkurso), kiuj malfermis la eblecon antaŭenpuŝi la esperantlingvan literaturon.
La okazintaĵoj dum la “Setmana Tràgica”(tragika semajno)* en 1909 situigis Esperanton en la centron de polemikoj. Hispana reĝo Alfonso la 13an perforte dissolvis laboristan proteston, kio kunportis la morton de multaj esperantistoj ligitaj al la tradicia kataluna anarkiismo.
Kiel kompenso al tiu sanga ŝtatfiaĵo kaj por rehavi bonan membildon eksterlande, la reĝo permesis la okazigon de Universala Kongreso en Barcelono. La anarkiisma edukisto Ferrer i Guàrdia, rekonata esperantisto, estis arestita kaj poste murdita far la policaj “ord-agentoj” kiam li survojis al la kongreso.
Dum la respubliko, la produktado de esperanta literaturo konsiderinde revigliĝis kaj ne maloftis trovi esperantlingvajn reklamojn en la gazetaro.
La sinsekvaj militoj en la tiama Eŭropo tre damaĝis la esperanto-movadon ĉar multaj el ĝiaj membroj estis persekutitaj. En tiu kadro, la hispana intercivitana milito ne estis escepto kaj Franko profitis el tio, manipulante la movadon kaj kaŝante ĝian kuntekston. Movado kiu naskiĝis kun klaraj kontraŭmilitaj celoj kaj strebanta al interhoma respekto estis subite uzata en militeca medio.
Malgraŭ tio, ke la literatura produktado malkreskis, multaj kleruloj daŭrigis en sia lernado de la lingvo. Elzemplo pri tio estas la kataluna verkistino Mercè Rodoreda.
Por pli bone kompreni la fratcelajn principojn de esperanto rimarkindas la fakto ke Zamenhof provis krei paralelan religion (Homaranismo), kredo kiu celis unuigi ĉiujn religiojn. La sukceso de tiu iniciato estis limigita.Nuntempe la esperanto-movado posedas stabilan reton de komunikiloj kiu helpas al la membroj de la komunumo havi internaciajn kontaktojn. Radio Polonia ekzemple, elsendadis informojn en esperanto duonhoron tage ĝis antaŭnelonge.
(tio ĉi estas traduko de artikol-ero aperinta en la loka gazeto Tot Mataró, la 21an de februaro 2007)
La bildo temas pri la libro Els inicis del moviment esperantista a Catalunya/La komenca esperanto-movado en Katalunio, de Francesc Poblet. Por pliaj informoj bv. viziti la retejon de KEA.
*(La Setmana Tràgica estis ribelo okazinta en aŭgusto 1909 kontraŭ deviga rekrutado por partopreni en la koloniaj militoj de Nord-Afriko. Post semajno, la armeo kanonpafe venkis ĝin kaj sekvis reprezalioj. Nur kelkajn semajnojn poste okazis la UK en Barcelono, kaj ĝi fariĝis la unua UK manipulita de registaro por propagandaj celoj: dum ĝi reprezalioj ĉesis kaj oni klopodegis ŝajnigi plenan normalecon, sed tuj post la fermo la registara perforto daŭrigis)
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada