12/12/2013. La kataluna registaro kaj subtenaj partioj de la parlamento prezentas la tekston por la konsulto
pri la (sen)dependeco
Ĉu vi volas ke Katalunio iĝu ŝtato?
-Jes
-Ne
Se vi respondis jese, ĉu vi volas ke tiu ŝtato estu sendependa?
-Jes
-Ne
Superrigardo al la sinsekvo de la politikaj eventoj ĝis nun:
2009 -
Berga aprobas proponon demandi al la civitanaro
pri la sendependeco. kelkaj aliaj magistratoj sekvos baldaŭ la ekzemplon.
2009 - Oni starigas la Nacian Kunordigo-organizon por la Konsulto pri la Sendependeco.
2010 - La kataluna parlamento ratifas la rezoluciojn
de 1989 kaj 1998 pri la rajto al memdecido kaj montras sian subtenon al la
popolaj konsultoj pri la sendependeco.
2010 - Verdikto de la Konstitucia Tribunalo pri la
KatalunaStatuto aprobita en 2006, kiu malvalidigas jure la nacian kvaliton de
Katalunio, deklaras kontraŭkonstituciaj 14 artikolojn kaj modifas la tekston
de 27 aliajn.
2010 - Amasa manifestacio en Barcelono sub la devizo
Ni estas nacio, ni decidas. Partoprenis unu miliono de homoj laŭ la Urba
Polico.
2010 - CIU venkas en la elektoj por la Parlamento kun
la ĉefprogramero proponi fiskan pakton al la hispana registaro.
2010 - La Suprema Tribunalo postulas al la Generalitat
(Kataluna Registaro) apliki la verdikton kontraŭ la lingva submergiĝo en la
lernejoj.
2011 - Jordi Pujol, eksa kataluna prezidento, informas
ke li jam elĉerpis la argumentojn kontraŭ la sendependeco kaj opinias ke la
katalunoj ne plu estas protektitaj de Konstitucio.
2011 - Enketo de CEO pri la sendependeco. Post
respondo al (jes/ne)-demando: 42,9% voĉdonus
por kaj 28,2 kontraŭ.
2011 - Hispania balotado. PP atingas absolutan majoritaton.
Rajoy iĝas prezidento.
2012 - Konstitua Asembleode la KNA.
Carme Forcadell
estis elektita prezidantino.
2012 - “Bonan nokton, mi ne volas pagi”.Josep
Casadellà decidas ne pagi ĉe la budo sur la aŭtoŝosea pagejo dum la ŝtato
senpagigas la madridajn.. La ago estas filmita kaj publikigita en la sociaj
(inter)retoj. Naskiĝas la movado
No vull pagar (Mi ne volas pagi), kiun
aktive partoprenos miloj da katalunoj.
2012 - La Kataluna Parlamento aprobas rezolucion pri
nova fiska pakto prezentota al la hispana registaro.
2012 - La kataluna prezidento, Atur Mas, subtenas la
manifestantoj kaj akceptas ke Katalunio bezonas ŝtatstrukturojn.
2012 - Kunveno en Madrido kun Mariano Rajoy pri la
nova fiska pakto. La hispana prezidanto rifuzas entute la proponon. Kvin tagojn
poste, Mas kunvokas al anticipaj elektoj kaj la plej multaj el la katalunaj
partioj inkluzivigas la prisendependan konsulton en siaj programoj.
2012 - CIU estas la venkinta partio tamen perdinte
subtenojn, dum kreskadas rimarkinde ERC, kiu fariĝas la dua ĉefa forto. CUP eniras
la parlamenton unuafoje. 2/3 el la parlamentaj membroj subtenas la konsulton.
2013 -
Via Catalana por la Sendependeco. Nova amasa
mobilizado de la civitanaro, homĉeno kiu trairas la tutan landon de unu
ekstremo al la alia. La parlamento kreas komisionon pri la rajto al memdecido.
PSC rezignas partopreni ĉar ĝi ne volas ke la afero okazu sen la konsento de la
hispana ŝtato.
2013 - CIU, ERC, ICV-EUiA kaj CUP interkonsentas la
enhavon de la demando kaj la daton de la konsulto: la 9an de novembro de 2014.
Fonto el la esperantigo:
El Punt Avui
Noto: Klarig-ligoj pri la katalunaj partioj vi trovos en la dekstra kolumno de la blogo.