diumenge, 24 de desembre de 2006

Caga Tió, la kristnaska donaculo

Kristnaska ŝtipo
"Tió de Nadal" signifas "Kristnaska ŝtipo", kiu ankaŭ nomiĝas "Tió" ("ŝtipo"), aŭ "Tronca" ("trunko"), kaj estas mitologia elemento en la kataluna mitologio rilate al Kristnasko, tradicio disvastiĝinta en Katalunio. La klasika aŭ kampara formo de la Tió estas trunko elektita inter tiuj destinitaj al la varmigo de la hejmo aŭ al kuirado de manĵajoj. La ŝtipo ne estis, principe, alia afero ol la trunko brulante hejme ĉe la kameno. Trunko kiu, brulante, donis varojn tiel grandvaloraj kiel la varmo kaj la lumo, kaj simbole ĝi oferis donacojn al la loĝantoj en la hejmo: sukeraĵo, dolĉaĵoj, nugatoj. La formo de la Tió de Nadal kiu troviĝas en multaj katalunaj urbaj hejmoj dum la kristnaska ferio estas ŝtipo proksimume 0,3m longa, nun ĝi stariĝas sur du aŭ kvar malgrandetaj baston-kruroj kun larĝa ridet-vizaĝo kolorigita sur la pli alta de la du finaĵoj, plibonigita de iomete ruĝa ŝtrumpa ĉapelo (tradicia kataluna ĉapo nomata "barretina") kaj ofte plasta nazo. La 8an de decembro, katolika festo de la Senmakula Koncipiĝo, komenciĝas la zorgado de la Tió. Oni manĝigas ĝin kaj ĉiunokte oni kovras ĝin per lana litkovrilo tiel, ke li ne estos malvarma dumnokte. Je la tagmezo de la kristnaska tago (en iuj familioj la antaŭa vesper-nokto) oni disponigas taŭgan lokon en la manĝoĉambro aŭ en la salono por la Tió, dum la geknaboj prenas bastonetojn kaj iras al la kuirejo por varmigi la bastonetojn aŭ trempi ilin en akvo, laŭ familia tradicio. Ili atendas ke oni avertu ilin kiam ĉio estas preta. La afero konsistas pere de batoj kaj kantoj, devigi la Tió-n "feki" la desertojn, t.e. nugatojn kaj dolĉaĵojn, sekigitajn figojn eĉ "Cava" (pr. kava) (kataluna ĉampansistema vino) kaj la ludiloj por la infanoj. Kompreneble se iu infano ne bone kondutis la Tió fekas malpli da ludiloj eĉ nur dolĉan nigran karbon, kiun oni povas manĝi sed nenio plu, por averti la knabon pri la neceso ŝanĝi la konduton. La kantoj devige enhavas la vortojn "Caga Tió!" (feku tió!), vortoj uzitaj sinonime de "Tió de Nadal". Unu kanto povus esti: "Feku tió / feku nugatojn / se tion vi ne faros / vi ricevos batojn." Kiam nenio plu restas por feki, Tió fekas salan haringon, ajlon, cepon aŭ urinas teren. En tiu ttt-ejo http://www.xtec.net/~ealtimir/solhivca.htm estas tre interesa ekspliko de tiu festo: "Por kompreni tiun feston oni devas konsideri ke antaŭe la arbo estis la fonto kaj kruda materialo por ĉiuj iloj (tenilo de hakiloj, ŝoveliloj, marteloj, traboj, mastoj de pajlejo, bastonoj por marŝhelpi, trunkoj por kuiri kaj varmigi, tabloj, seĝoj, ŝrankoj, litoj, pordoj, eskaloj...), pro tio estis necese starigi feston en kiu la arbo estu la protagonisto, la festo de la arbo, en determinitaj mondpartoj oni ornamis la abiojn. alie dum arba bruligado oni prezentis ilin kiel fonto de ĝojo kaj gajeco, de kiu eliris dolĉajoj, nugatoj, dolĉaj trinkaĵoj... kiuj poste, dum la kristnaskaj ferioj oni konsumados. La festo "Caga Tió" ankaŭ troviĝas aliloke sed kun malsamaj nomoj:en Eŭskio estas Olenzero-emborra, en Aragono ricevas la nomojn Troncada, Toza aŭ Tizón de Navidad, en Provenco nomiĝas Lo-Cacho-fio o Cachofio, en Bretonio estas Kef Nedelek, en Normandio estas Chouque, en Bessin Trefoué, en Vestfalio estas Christbrand, en Valo de Aran nomiĝas Nadau Tidún
La tradicio de la Tió povus havi rilaton al tiu, de la Kristnaskarbo, kiu ankaŭ estas tradicio en Katalunio, sed nur de antaŭ kelkjardekoj kiel tiu de Papà Noel, eble pro la influo de usonaj filmoj. En multaj mezaj kaj grandaj butikoj kie oni povas aĉeti donacoj por tiuj festoj oni trovas tiun blankbarbulon kiu salutas kaj disdonas propagandaĵojn. Ĝi estas anstataŭita post Kristnasko por la Paĝio de la Tri Saĝuloj, kiu ricevas la mendo-leterojn de la geknaboj. Jen du bildoj de la Ŝtipo, kaj la kampara/antikva kaj la urba/moderna: http://www.etnocat.org/festa/nadal/tio/tio.html .
(la informoj estas ĉerpitaj el vikipedio)

dijous, 21 de desembre de 2006

La kongreso de Amposta

Superinte la postefikojn de la Kataluna Kongreso de Esperanto, mi blogumetas nun pri ĝi profitante ke jam alvenis stoko da fotoj kaj kompilo da publikitaĵoj.
Laŭdire kaj laŭmiasperte, ĝi estis unu el la plej sukcesaj en la lastaj jaroj, ŝajne ni atingis la rekordan nombron de aliĝantoj: 150 (kvankam ne ĉiuj el ili partoprenis la aranĝon, aŭ ne plentempe).
Trafe estis organizi du malsamajn sed bonkvalitajn koncertojn. Unue Jomo, kiu ĉarmis al la juna (vidu foton) geularo, kaj sekvan tagon oni ĝuis la ensemblon Kaj Tiel Plu, kiu dorlotis nian animon.
Mi, kiel libroserva helpanto, ankaŭ povas raporti pri sukcesega vendado kaj vizitado. Inter la vizitantoj estis skipo de la ĉefa hispana televido, kiu promesis elsendi dimanĉe pri la aranĝo.

dimecres, 20 de desembre de 2006

V de Vivloĝejo

La salajro de mia patro en decembro 1979ª estis 230 €. Li laboradis kiel masonisto. En tiu momento iu proponis al li aĉeti domon. La vendoprezo estis 3.000 €.
Li decidis ne riski kaj plu vivi en luapartamento, sub bonaj kondiĉoj. Temis pri modesta loĝejo tamen bone situita, en la centro de vilaĝo proksima al Barcelono.
Post kelkaj monatoj, miaj gepatroj aĉetis terpecon en alia vilaĝo de la regiono kaj post malpli ol 5 jaroj da penado ili sukcesis plene pagi kaj eĉ konstrui 120 kvadratmetran loĝejon.

Pasis 27 jaroj. En 2006, en la sama vilaĝo kie ili loĝas, modesta apartamento 75 kvadratmetra, for de la centro kostas pli ol 210.843 €, kaj mi maltroigas.

En la jaro 1979 la kosto de apartamento egalis 14 monatsalajrojn de masonisto:
230 € x 14 monatoj = 3220 €.

En 2006, la salajro de ĵus diplomita inĝeniero pri informadiko sen laborsperto apenaŭ atingas 1200 € monate.
En 2006, modesta loĝejo kostas 175 monatsalajrojn (14 jarsalajrojn!) de informadika inĝeniero:
1200 € x 175 monatoj = 210000 €.

La nuntempaj gejunuloj bezonus monatsalajron 15000 eŭran por ekesti en la samaj kondiĉoj en kiuj estis niaj gepatroj komence de la 1980aj jaroj, kiam ili aĉetis loĝejon.
15000 € x 14 monatoj = 210000 €.

Tio estas problemo je tutlanda skalo, pro tio ni kunvokas al manifestaciego la venontan SABATON 23an DE DECEMBRO je la 17 h.
La ĉefa slogano estos:
“No podem tornar a casa per Nadal perquè encara no ens n'hem anat” (“ni ne povas reveni al la gepatra hejmo por kristnasko ĉar ni ankoraŭ ne foriris el ĝi)
La manifestacio en Barcelono komenciĝos en plaça Catalunya. . Vi povas plu informiĝi ĉi tie.
(la ekzemplo-rakonto ne estas mia, ĝi venis kiel cirkulero kaj mi tradukis la ĉefon)

dimarts, 19 de desembre de 2006

La Bulteno

LA BULTENO
No.0- Gener 2003

Benvolgudes i benvolguts:Això que teniu entre les mans (o millor dit: a un parell de pams del vostre nas) és una iniciativa que prenem des de BEK (Barcelona Esperanto-Kontaktejo) per a mirar d'omplir un espai de comunicació i difusió entre els esperantistes dels territoris de parla catalana que creiem que ara per ara està mancat de lligams."La Bulteno", doncs, serà a partir d´ara, i si vosaltres així ho voleu, un butlletí electrònic a disposició de tots els grups i individus interessats en l´esperanto sigui quin sigui el seu nivell o grau de compromís.Donat que l'àrea de difusió que proposem es la del País Valencià, el Principat i les Illes, i entenent que l'espai que obrim aquí és més un lloc on intercanviar informació del moviment a casa nostra que un lloc on practicar l'esperanto, les llengües a utilitzar podran ser indistintament l'esperanto i el català. Publicarem les vostres notes en la llengua que cregueu més convenient.
La vocació de LA BULTENO és la de sortir quinzenalment, per tal que les notícies siguin lo mes actuals possible, pero de moment, al estar en periode de prova, el farem mensual. L'enviament serà realitzat durant la primera setmana de cada mes.
Feu-nos arribar tot allò que cregueu interessant: activitats, cursos, noticies, visites del Pasporta Servo, conferències, peticions, queixes...
Nu, tiel komenciĝis en 2003 eta projekto kiu celis informadi esperantan kaj neesperantan publikon pri lingvaj kaj kulturaj aferoj el la vidpunkto de la esperanta komunumo. La iniciato prosperis dum kelkaj monatoj kaj poste ĉesiĝis. Nun ni renaskigas ĝin per nova formo kaj novaj rimedoj. La nova Bulteno plilarĝigos la enhavon kaj estos alirebla rete kiam ajn. Krom en esceptaj kazoj, ĉiuj artikoloj kaj informoj estos en la kataluna. Esperantlingvaj informoj aperos, kiel ĝis nun, en ĉiblogejo.
Por vizito al La Bulteno: www.labulteno.blogspot.com

dissabte, 16 de desembre de 2006

Elektrika Budho

En alia retejo mi trovis la jenan bildon: Budha statuo ĉirkaŭita de elektraj kandeloj kaj elektraj incensbastonetoj!
Jam delonge mi konstatis ke tiu fenomeno instaliĝis ĉe la katolikaj preĝejoj. Mi tute ne ŝatis tiun aŭtomatismon kiu signifas la rezignon pri tradicio, ritualo, aroma atmosfero, varmo kaj privateco.
Tio memorigas min pri la infanaj, respektive elektrikaj, ludiloj kiuj emas anstataŭi eĉ la proprajn infanojn: se maŝino ludas por si mem, kial kaj kiel ili ludu?
Se elektropovo formanĝas la ritualon, kial iri al meditejo?
Kataluna budhana grupo (samgo) lanĉis muzikdiskon kun tradiciaj budhismaj preĝoj modernigitaj, laŭ la gusto de "okcidentanoj". Tiam leviĝis multaj plendovoĉoj. Ĉu la esenco de kredoj kaj filozofioj komencis sian estingiĝon? Ĉu temas pli simpla evoluo? Sonĝas la androidoj pri elektraj ŝafoj?

divendres, 15 de desembre de 2006

Babel - Babelo

Premiere pri la filmo Babel

Plurilingües

EN CATALÀ
A catalunya es parlen, en virtut de la immigració, 250 llengües. N'hi ha dues d'oficials: el català i el castellà que, a grans trets, coincideixen amb el pes demogràfic dels seus parlants.
Aquesta diversitat lingüística ha estat notablement accelerada en els darrers anys degut a les noves tendències migratòries a nivell mundial. Això ha provocat el plantejament d'un gran repte: com realitzar la integració dels nouvinguts sense posar en perill el nostre model educatiu i lingüístic.
Cal tenir cura i alhora protegir la identitat i el bagatge cultural dels immigrants però també mantenir eines per a la cohesió social. Com a esperantista i defensor de l'ecolingüisme recolzo la idea que el català, la llengua pròpia de Catalunya, sigui el vehicle per a la integració de tots els ciutadans residents al nostre país. A partir d'aquesta premisa, el castellà ha de ser la (següent) llengua prioritària, per l'extensió del seu ús i els lligams històrics i socials amb el país.
En la mesura del possible s'haurien de crear també mecanismes institucionals per facilitar l'ús i la supervivència de les altres llengües.

EN ESPERANTO

En katalunio oni parolas, ŝulde al enmigrado, 250 lingvojn. Du el ili estas oficialaj: la kataluna kaj la hispana kiuj, pli malpli, koincidas kun la demografia pezo de iliaj parolantoj.

Tiu ĉi lingva diverseco estis akcelita en la lastaj jaroj pro la nuntempaj migrotendencoj je monda skalo. Tio surtabligis al ni grandan defion: kiel integrigi la novavenantojn sen endanĝerigo de niaj eduka kaj lingva modeloj?.

Gravas zorgi kaj protekti la identecon kaj kulturan posedaĵon de la enmigrintoj sed samtempe gardi, per adekvataj mekanismoj, la socian kunteniĝon. Mi, kiel esperantisto kaj subtenanto de la ekolingvismo, proponas ke la kataluna, la origina lingvo de Katalunio, restu kiel la vehiklo por la integriĝo de ĉiuj civitanoj loĝantaj en nia lando. Sekve al tiu principo, la hispana devas esti la (sekvanta) prioritata lingvo, pro ĝia vasta uzado kaj pro la historiaj kaj sociaj ligoj kun nia lando.

Laŭeble oni devus ankaŭ krei instituciajn ilojn por faciligi la uzon kaj supervivon de la ceteraj lingvoj.

dimecres, 13 de desembre de 2006

Dia 15 Sant Menhof



Els catalans tenim tema de discussió sobre quina és la festa més important de Catalunya. O bé la diada de l'11 de setembre o bé la diada de Sant Jordi, el 23 d'abril.

L'esperantisme català i, a la vegada l'internacional, poc a poc aferma el dia 15 de desembre com a diada de l'esperanto. Primer va ser la commemoració de l'aniversari de L.L. Zamenhof, l'impulsor de la llengua, després arribà la proposta de que en la mateixa data se celebrés el dia del llibre en esperanto i, finalment, s'obre camí la idea de convertir el 15 en una diada multidisciplinar i de divulgació en tots els fronts.

Una de les propostes més innovadores prové d'uns companys esperantistes d'Estats Units. Ells han suggerit que tots els simpatitzants de l'esperanto que posseeixin un bloc a la xarxa, redactin el contingut del dia 15 en bilingüe: en la llengua pròpia + en esperanto.

Com a tema suggereixen el de la comunicació i la utilització de les llengües, l'entesa entre els pobles, la política lingüística, etc.

Naturalment, qualsevol aportació pròpia serà benvinguda. Si no ets esperantiste i necessites ajuda en la traducció del teu article, fes-m'ho saber. Una altra visió del món és possible, un altre idioma és possible.

dimarts, 12 de desembre de 2006

Pinochet




Morto de homo neniam estas ĝojiga fenomeno sed mi esperas ke la historiaj kaj sociaj analizoj pri la agado kaj vivo de Aŭgusto Pinochet servos al mortigo de la malhumanismo kaj krueleco de kelkaj kondutoj.
Bedaŭrinde restas en la mondo ankoraŭ tro multaj diktatoroj kaj ankaŭ potenculoj kiuj per nur ŝajne demokratiaj reguloj kaj leĝoj decidas pri vivo kaj morto de aliuloj, sendepende ĉu la viktimoj estas kulpaj aŭ ne. Krom J.R. Mora (vinjeto)
El Roto estas unu el miaj plej ŝatataj acidaj desegnistoj. Li estas majstro pri sintezo kaj li frapas la realon per rekta vojo kaj nesuperebla klareco.

dimarts, 5 de desembre de 2006

Ressò d'un comunicat

COMUNICAT DE LA PLATAFORMA SALVEM CAN RICARTSOLIDARITAT AMB LA MAKABRA
Barcelona 4 de desembre de 2007

La Plataforma Salvem Can Ricart reunida amb caràcter d’urgència vol manifestar el seu posicionament davant l’ocupació de la fàbrica de Can Ricart per part de La Makabra. En primer lloc la nostra solidaritat amb La Makabra, per la seva lluita reivindicativa en poder aconseguir un espai on desenvolupar les seves activitats artístiques i culturals.Denunciar la ignomínia i humiliació a que han estat sotmesos per part del setge policial, així com els veïns que volien demostrar la seva solidaritat, impedint que se’ls hi pugues subministrar beguda, aliments i circular amb total llibertat. Volem deixar constància, d’ença del seu desallotjament el passat 20 de novembre, que han demostrat en tot moment un comportament pacífic lluitant amb el que saben fer, actuacions de circ i espectacle. Malgrat que el passat 24 de novembre va aprovar un nou Pla per Can Ricart, l’ocupació de Can Ricart visualitza que el tema no està resolt, ni en la preservació íntegre del recinte ni en els seus usos futurs. De cap manera acceptarem que un possible desallotjament policial dels companys de la Makabra serveixi com a pretext perquè les excavadores enderroquin les naus que ara ocupen que son les que l’Ajuntament malgrat el seu valor històric vol destinar a lofs. Volem fer palès que la Generalitat i l'Ajuntament han de fer complir la suspensió de les llicències d'obres i d'enderrocament, establerta des que es va iniciar l'expedient de catalogació patrimonial, fins que el Departament de Cultura no resolgui l'expedient promogut per aquesta plataforma de declaració del conjunt de Can Ricart com a Be Cultural d'Interès Nacional. Ambdues institucions són responsables que, fins que no es resolgui, no es faci cap acció d'enderrocament que posi en perill la seva conservació.Ens reconforta l’onada de solidaritat que malgrat les dificultats va mostrar el veïnat i molta mes gent . Especialment significativa va ser la visita i suport del relator de les Nacions Unides, Miloon Kothari, malgrat que en el primer moment la policia li va impedir l’entrada. Agraïm també la disponibilitat de la Creu Roja. Poblenou ha lluitat, i ho seguirà fent, per la preservació del patrimoni industrial, tant per la ciutat com per al país. Un patrimoni, que a part de preservar els espais i els edificis, tingui en compte també els usos i les persones. Això implica un nou model de fer ciutat que deixi de banda els interessos especulatius i que escolti l’opinió de la seva gent. En aquests sentit, i com a mostra, no entenem que Poblenou vulgui ser sigui dividit en cinc barris nous. Davant d’aquesta situació exigim un procés de participació ampli i real que fins ara no s’ha donat. Sols d’aquesta manera es poden estalviar conflictes, i possibilitar un ampli consens ciutadà. En aquest sentit demanem una reunió urgent amb l’alcalde Jordi Hereu amb voluntat de diàleg i apropament. En nom de la Plataforma Salvem Can Ricart i les entitats que la composem, vehiculem qualsevol resposta o punt de contacte a l’Associació de Veïns i Veïnes del Poblenou. (Manel Andreu, telèfon 639258006)
Mira també:http://www.salvemcanricart.org/

dilluns, 27 de novembre de 2006

Kataluna Kongreso baldaŭ


Encara sou a temps d'apuntar-vos al Congrés Català d'Esperanto que farem enguany a Amposta. És una bona oportunitat per a tots aquells que volen veure l'esperanto en la seva salsa.
Encara que no dominis la llengua, podràs gaŭdir de molts actes oberts, tant pel congrés con per l'ambient festiu de la ciutat. Pots venir en família. Ja hi ha 15 nens inscrits, per la qual cosa és previsible que muntem una "llar d'infants" ;-)
Dona un cop d'ull al programa i anima't a compartir un, dos o tres dies amb nosaltres!
Clica sobre la imatge per ampliar el cartell i llegir més facilment.

Mi ne havas multajn eblecojn vojaĝi, ĉefe pro mia limigita monkapablo sed la kataluna kongreso de Esperanto estas nemalhavebla okazo por ĝui la lingvon en sia saŭco.
Ĉiufoje la aranĝo fariĝas pli kaj pli interesa kaj bonkvalita, ĝia programo neniel envias aliajn internaciajn eventojn.
Dis de tiu ĉi platformo (mia blogo) mi varme rekomendas al ĉiuj la aliĝon. Jam restas malmultaj tagoj, bv. rigardi la programon kaj malkovru la erojn kiuj plej interesas vin.
Se vi estas patr(in)o sciu ke jam aliĝis 15 diversaĝaj infanoj kaj tre verŝajne oni memorganizos vartsistemon, tiel ke vi iom liberos por partopreni programerojn.
Junulara festumado estos garantiita per la partopreno de pluraj kejanoj kaj la bona etoso de la koncertoj kaj urbaj aranĝoj.

dijous, 23 de novembre de 2006

La pola gastigantino

Post la fermo de la kongreso mi revenis al la domo de mia pola gastigantino. Jam estis tre malfrue. Mi revenis iom ebria sed povis ŝlosi kaj eniri sen troa bruo. Mi iris al la banĉambro kaj duŝis min. La domo estis akurate varmigita per elektra sistemo. Mi decidis ke mi dormos sen piĵamo. Ŝtelpaŝe mi iris nude al mia ĉambro ne enŝaltante la lumojn. Mi malfermis la pordon, eniris kaj fermis. Mi ne bezonis lumon ĉar mi konis la situon de la lito. Mi iris tien, levis iom la littukojn kaj enigis min.Mi estis pensanta ankoraŭ pri la ĵusaj anekdotoj de la kongreso kiam surprize mi rimarkis spiradon apud mi...ho ve! mi tuj komprenis, mi eraris la ĉambron kaj eniris la liton de mia gastigantino! mi planis eskapi el la embaraso kiam subite ŝi, daŭre dormanta, lanĉis sian brakon sur mian bruston. Mi ne volis veki ŝin, mi ne sciis kion fari. Ŝi ekparolis en ŝonĝo: mi amas vin Jassiek. Ŝi plu alproksimigis sian korpon al mia, kaj dorme karesis min. Ŝia mano glitis supren kaj malsupren...ĝis kiam ĝi renkontis mian ...tie la mano haltis. Denove ŝi parolis: Ho, Jassiek, mi bezonas vian varmon. Ŝi ŝanĝis pozicion, algluis ŝian dorson al mi kaj per sia libera mano serĉis mian penison. ŝi prenis ĝin kaj, tirante, devigis min ankaŭ kuŝi dorse, sen lasi spacon inter niaj korpoj. Ankoraŭ mi ne sciis kion fari sed mi komencis dubi ke mi povas kaj volas foriri. Mi ĉirkaŭbrakis ŝin kaj akceptis ŝiajn proponojn. En la mateno, antaŭ ol ŝi vekiĝis, mi delikate ellitiĝis kaj forlasis la ĉambron. Mi vestiĝis kaj pretiĝis por promenado en la urbo. Kiam mi malfermis la pordon de la domo, mi vidis tie starantan policanon.
-Saluton, mi estis ĵus sonorigonta la pordon.
-ha ĉu? (mi hezitis, ĉar mi timis pri ia polica afero)
-Vi estas la esperanta gasto, ĉu ne?
-Jes (mi respondis, iom time)
-Mi estas Jassiek, la fianĉo. Estas plezuro koni vin. Ĉu la gastigantino bone traktis vin? (li diris duonŝerce)
-Ho jes! ŝi estas tre sindonema!

Mi pasigis tiun tagon kun mia pasporta servo, kolektante la adresojn de aliaj polaj gastigantinoj.

dimarts, 21 de novembre de 2006

Ofertes via crucis

Pago per un combinat de telèfon+ADSL+manteniment de la línia uns 60 eŭros al més. Timofònica em truca el 2 d'octubre per avisar-me que passarà un comercial per oferir-me una preassignació que em permetrà reduir a la meitat la meva despesa en telèfon i internet. El dia 12 apareix Mr. Comercial signem l'assignació del servei i m'assegura que abans d'una setmana passaran a posar un router i a fer el canvi de proveïdor. El dia 28 encara no ha aparegut ningú. Truco a Mr. Comercial, diu que no es pot posar per que està conduint i s'acomiada amb un "besitos" (tal qual) i que ja trucarà ell. No truca. Passa el cap de setmana i el truco, el 30. Em diu que es extrany però que ja donarà avís a la companyia. Començo novembre sense notícies. Truco a Timofònica el dia 6. Pregunto si puc parlar en català, diuen que no l'entenen. Passo al castellà. En un primer moment em demanen el DNI del titular (el meu pare), com que no el tinc després em diuen que no cal. Els explico el problema, investiguen i em diuen que no poden fer el canvi de proveidor per que l'altra companyia té el bucle bloquejat (!) i que he de trucar a la esmentada companyia per que l'alliberin, sense dir-los que és per canviar de proveidor, no sigui que em deixin penjat (com a vendetta). També em diuen que Mr. Comercial m'hauria d'haver avisat. Total 24 dies d'oferta fantasmagòrica. I com us podeu imaginar, alliberar el puto bucle amenaça amb ser una carrera d'obstacles de nivell olímpic.

dijous, 16 de novembre de 2006

kruela mondo

Kutime ni facile opinias pri ĉiutagaj aferoj kiuj aperadas en nia najbareco aŭ pere de la amaskomunikiloj... sed malofte ni havas la okazon opinii pri la kruda realo kaŝita malantaŭ la muroj de farmo kaj buĉejo.
Ni facile akuzas homojn kiuj lanĉis bombon, pafis promenanton, pribatis infanon, ...sed, ĉu vi scias ke vi/ni respondecas pri malsanoj, mutiloj, torturoj kaj amasmurdado? Ĉu vi scias kio okazis antaŭ ol la ovo venis al via telero? Ĉu vi scias al kiu apartenis tiu peco da karno kiun vi tuj manĝos? ĉu vi scias kiel oni forigis la sangon de via kotleto?
Mi proponas al vi spekti dokumentarion kiun vi plej probable neniam vidos tra televido:
http://www.petatv.com/tvpopup/video.asp?video=mym_spanish&Player=wm&speed=_med

Andaluza hundo

Hodiaŭ mi malkovris en Youtube ke iu registris la filmon Un chien andalou, de Luis Buñuel kaj Salvador Dalí. Mi ne povas eviti noti ĉi tie la retligilon por ĝui tiun preskaŭ mitologian filmon: http://www.youtube.com/watch?v=sGXFBRviPi0&mode=related&search=
Ne spektintoj nepre profitu la okazon, sed mi avertas al tre sentemaj homoj, ke la superrealismaj kaj krudaj bildoj povas iom ĝeni aŭ vundi.
Ĝi daŭras 15:18 minutojn. Ĝi havas kelkajn tekstojn en la angla kaj la portugala sed la filmo estas ĉefe bildeca kaj senvoĉa.

dimarts, 14 de novembre de 2006

Religia mondo

La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):
1943 Kristanismo (32,8% de homaro)
1165 Islamo (19,6%)
1050 Sunaismo (islama)
1027 Katolikismo (kristana)
762 Hinduismo (12,8%)
760 nereligia (12,8%)
359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%)
354 Budhismo (6,0%)
322 aliaj kristanoj
316 Protestantismo (kristana)
249 etnaj religioj (4,2%)
214 Ortodoksismo (kristana)
115 Ŝijaismo (islama)
100 nova religio (1,7%)
64 Anglikanismo (kristana)
22 Sikismo
20 Taoismo
14 Judismo
12 Spiritismo
12 Mormonismo (kristana)
6 Bahaa Kredo
6 Konfuceismo
4 Ĝajnismo
3 Ŝintoismo
0,3 Zaratuŝtrismo
Fonto: Vikipedio
Estas klare ke grandega parto de la homaro apartenas al iu ajn religio. Mirinde estas al mi ke en la 21a jarcento tiom multege da homoj sin deklaras religianoj kaj tamen tre ofte ne akordigas sian agadon al sia doktrino aŭ eĉ rekte kontraŭas ĝin. Klara ekzemplo pri tio videblas okaze de la militoj en Irako, Afganistano, Palestin-Israelo kaj aliaj afrikaj landoj aŭ teritorioj, kie homoj mortigas unuj aliajn nome de sia dio kaj la vivmaniero ligita al ĝi.
Ne malabundas pederastaj pastroj, fanatikaj imamoj, koruptaj guruoj,..kaj tamen ili ĉiuj havas centojn aŭ milojn da sekvantoj. Laŭ mia kompreno plej multaj opinias ke nur unu sola dio povas ekzisti, t.e., ni ĉiuj devenus de la sama kreinto (laŭ tiu kredo) kaj tamen filoj de dio batalas kontraŭ filoj de dio (?).
Unu el la problemoj estas ke ne dio sed specifaj tekstoj skribitaj de homoj estas la bazo por la dikredo. Se vera dio ekzistus, ĉu ne estus pli oportune ke li mem montriĝu al ĉiu homo private kaj ilustru la eventualan ĝustan vojon? Des pli vidante kiom eraremaj (kiam ne aparte fiaj) estas multaj homoj kiuj sin nomas reprezentantoj de dio. La fama itala tradicio diras "traduttore traditore"( tradukanto-perfidanto). Dio kiu estas interpretita per la menso de homo ne povas esti la vera dio. Tiel simile oni povas aŭdi de taoistoj, kiuj verŝajne estas pli proksimaj al filozofio ol al religio.
Ĉiuokaze, la fakto ke ekzistas tiom multe da religioj jam per si mem dubigas pri la vereco kiun ili proponas. Estas kompreneble tre naive aserti: mi pravas pri dio kaj la aliaj ne.
Mi vidas grandegan diferencon inter la koncepto dio kaj la koncepto religio. Dio eventuale povus ekzisti, en iu ajn formo, sendepende de homa agado aŭ pensado. Religio estas, eksterdube, homa kreaĵo kiu povas malaperi kiam ajn la homoj interkonsentos pri tio.

dimecres, 8 de novembre de 2006

La kunveno


Mi iom ŝvitis kurante al la kunveno de Eros Peranto programita dum la UK.
Jen mi eniris la koridoron de la kongresejo, kelkaj pordoj dekstre kaj maldekstre, salono Privat, salono Zamenhof, salono Corsetti,...fine mi trovis la pordon kun la skribaĵo salono Eros.
Senpense mi tuj eniris, fermante la pordon post mi. Sed, ve, kioma mallumo! mi ne sukcesis ion vidi en la preskaŭ nigro, ĉu mi eraris la ĉambron? dum mi hezitis, iu mano tuŝis mian bruston kaj murmuris mallaŭte: bonvenon...(temis pri dolĉa ina voĉo) la kunveno jam komenciĝis kaj agrable evoluas...
Mi sentis kison ĉe mia vango, denove ŝi mallaŭtis: ...senvestiĝu kara. Mi embarasiĝis, hezitis, sed fine mi akceptis la proponon, fakte en la mallumo neniu povus rimarki mian nudecon. Tuj mi senvesta, mi ricevis novan kison, ĉifoje sur la lipojn, mi sentis ŝian proksimiĝon, ŝajnis al mi ke ankaŭ ŝi nudis, mi sentis la kontakton de ŝiaj mamoj, ŝiaj cicoj...Ŝi prenis mian manon kaj gvidis min en la ombra ĉambro, tamen mi rimarkis lumeton en iu angulo, ĉirkaŭ ĝi kelkaj homoj kuŝis aŭ duonstaris, aŭdeblis ĝemoj, murmuretoj, suspiroj...ĉiuj duonvideblaj figuroj ŝajnis al mi nudaj, ŝi denove ekparolis:
la temo nun pritraktita estas la arto leki, ni faras diversajn provojn, ni decidis saluti lange unuj la aliajn por plibonigi niajn konojn kaj niajn internaciajn rilatojn...ĉu vi bonvolas leki miajn cicojn? mi te ĝojos se vi akceptos. Ŝi ne bezonis insisti, mi palpis ŝiajn mamojn, prenis ilin kaj alproksimigis mian buŝon al ŝiaj mampintoj, mi eklekis. Iu alia virino preskaŭ nerimarkeble surgenuiĝis ĉe miaj kruroj, ŝi ion diris, eble saluton....ŝi prenis mian penison, jam sufiĉe varma en tiu momento, kaj komencis masaĝi per sia luda kaj adaptebla lango...nun estis mi kiu komencis ĝemi...Post iom da tempo, ne multe, iu vira voĉo aŭdiĝis:
ek, ni fermu ĉitemon, nun ni komencu la sekvantan temon laŭ la tagordo: la punkto G ĉe la viraj anusoj kaj kiel ĝin atingi. Tiam mi subite memoris ke en apuda salono estas prelego pri kibernetiko. Mi kure ĝisis.

dimarts, 7 de novembre de 2006

Vakcini aŭ ne


Ĉiujare la ŝtato bombardas nin pri la avantaĝego vakcini infanojn. En Katalunio la vakciniĝo ne estas deviga kvankam oni intence kaŝas tion kaj la civitanaro naive akceptas la kvazaŭdogmon de la vakcinoj.
Sed ĉu vakcinoj estas tiel sanmiraklaj kiel oni anoncas diverskanale? Jen kelkaj raportoj nuancigaj:
VARIOLO
La variolo estus malaperinta ĉ. 1870 se la “kompliculoj” de Jenner ne estus persvadintaj la parlamenton trudi la variolvakcinon al infanoj en 1867, kio kaŭzis la plej vastan variolepidemion, ĝis la kulmino de 42.000 mortintoj en 1872.

POLIOMJELITO
La nordamerikaj aŭtoritatoj nuntempe serioze konsideras ekŝanĝi sian politikon antaŭ la evidento, ke ĉiuj kazoj de poliomjelito estas kaŭzitaj de la specifa vakcinado.

TUBERKULOZO
La plej vasta vakcineksperimento, disvolvita en suda Barato, pri la vakcino BCG, okazigis pli da tuberkulozkazoj en la vakcinita grupo ol en la kontrolgrupo.

DTP (difterio-tetanoso-kokluŝo)
La vakcino el kokluŝo konsistas el infektita infana muko kune kun formadehido, aluminio kaj merkuro.

En Nederlando esplorado pri la temo montris ke 512 infanoj el 540 suferis malsanreagojn post la DTP-vakcinado.

Laŭ esploro de kalifornia universitato, 1.000 kazoj el la subitmortoj en la jaro ŝuldiĝas al la DTP.

MORBILO
Laŭ la revuo US Science, 26% el la infanoj vakcinitaj kontraŭ la morbilo postsuferis artralgion aŭ artriton
Ĉi informoj estas elprenitaj kaj esperantigitaj el la retpaĝo: http://www.vacunacionlibre.org/
.
Mi havas infanon, Mikel, kiu sane evoluis post sia naskiĝo ...ĝis la dua dozo da triobla vakcinado. Tiam li eksuferis bronkioliton kiu bezonis portempan hospitaliĝon. Tiu epizodo devigis nin, la gepatroj, rekonsideri la bonecon de la vakcinprogramo. Ni decidis ne plu vakcini nian infanon ĉar, i.a., ne ekzistas la ebleco suferi difterion, poliomjeliton aŭ tuberkulozon.
Por kokluŝo, morbilo kaj aliaj vakcineblaj malsanoj (kaze de apero) ekzistas oportunaj medikamentoj kaj terapioj.
Unu el la "ŝajne" plej timigaj malsanoj estas tetanoso, sed ni vidu informeton en la retpaĝo http://www.vacunas.net/guia_padres/Seccion_3-OK4.pdf :
En Hispanio, en 2001, ekestis 29 kazoj da tetanoso, el kiuj nur unu (!) estis infano. Kaj la raporto ne informas ĉu li mortis aŭ ne.
Kokluŝo nuntempe: 3 kazoj/jare por ĉiu 100.000 homoj.
Poliomjelito: la lasta kazo registriĝis en 1989.
Morbilo: inter 2000 kaj 2006 ŝajne nur estis 1 morto (ne infano)
Parotidito: preskaŭ ne ekzistas mortodanĝero kaj la vakcino ne certe imunigas.
Difterio: la lasta kazo registriĝis en 1986.
.
Iom pli da informoj elĉerpeblas en: http://www.dsalud.com/numero3_7.htm (kun aludoj al alilandaj grupoj kaj organizoj)

dilluns, 6 de novembre de 2006

Nova polemiko

Ŝajnas ke nova polemiko ekas en Eŭropo. La Eŭropa Komisiono elektis logotipon por celebri la 50an datrevenon de la Eŭropa Unuiĝo.
La logotipo (vidu apude) tekstas "kune dis de 1957" , kaj ĝin oni proponis en la angla. Francaj politikistoj, aŭtoritatoj kaj intelektuloj estis la unuaj montri siajn plendojn. Atendeble estas ke ankaŭ venos plendoj kaj protestoj el aliaj eŭropaj landoj. Ĉu ĉiuj eŭropanoj devas senti sin konfortaj sub la ombro de anglalingva ombrelo? Kion opinias fakuloj? almenaŭ unu el la membroj de la ĵurio, Jordi Montaña(instruisto pri merkatado), jam malkonsentis pri la elekto: uzi vorton por fari internacian logotipon estas stultaĵo.
Cetere ŝajne okazis malregulaĵo dum la elektado ĉar, en la unua ekzamenado, la logotipo estis konsiderita maltaŭga kaj flankenlasita.
Ankaŭ mi opinias ke logotipo devas esti pli neŭtrala, t.e., iu bildo kiu levu simpation sendepende de la lingvo de la rigardanto. Kaze de neceso oni aldonu klarigeton en la lingvo de la eŭropanoj (angla, franca, portugala, gaela, kataluna, itala, germana, okcitana, eŭska, ktp...kaj Esperanton)
Mi ne rekomendas logotipon en Esperanto, unue ĉar ĝi aspektus strange al multaj homoj kaj due mi dubas ĉu estas bona ideo asociaciigi Esperanton al specifa eŭropa afero.

dijous, 2 de novembre de 2006

Balotado en Katalunio

Hieraŭ okazis balotado en nia lando. Post tri jaroj da politikaj kriz(et)oj, la ĝisnuna registaro preparas sian valizon por foriro...aŭ ne.
En la lastaj jaroj regis koalicio de, almenaŭ teorie, maldekstraj partioj: PSC (katalunaj socialistoj) ERC (maldekstremaj sendependistoj) kaj ICV (postkomunistoj kaj ekologiistoj). En la nuna voĉdonado venkis CIU (katalunistaj centro-deskstruloj) sed la nombro de iliaj voĉdonoj ne sufiĉas por starigi registaron sen helpo de almenaŭ unu alia partio.
La ŝlosilon por elekti prezidenton kaj ceteran registaron havas ERC, kiu devas decidi al kiu koalicii, ĉu al CIU, ĉu al PSC+ICV ( la triunuo nun reganta).
Ĉiuokaze, dekstraj tendencoj kaj partioj havas preskaŭ nulan ŝancon prosperi. PP (hispania dekstrularo) retroiris kaj perdis unu deputiton.
Novaĵo en la politika mapo de Katalunio estas la tri deputitoj atingitaj de tre juna partio Ciutadans -partit per la ciutadania* (progresemaj kontraŭnaciistoj).
Plej bedaŭrinda afero, laŭ ĉiuj analistoj, estis la malmulta partopreno en la balotado, nur 56'6 % de la eblaj voĉdonantoj efektivigis sian rajton.

*(Partio por la civitanaro)

diumenge, 29 d’octubre de 2006

Aŭtunaj frandaĵoj


Estas oktobro, venas al niaj montoj la niskaloj, la plej bongustaj fungoj, aprecataj de preskaŭ ĉiuj kaj frandaĵo de restoracioj. Homoj el ĉiuj aĝoj kaj kondiĉoj marŝas grupe al montaroj , ĉiu kun sia korbo kun la celo ĝin plenigi kiel eble plej. Tiu estas nia aŭtuna sporto: la fungoĉasado.
Venas nun ankaŭ la kaŝtanoj, sovaĝaj fruktoj energiplenaj, la delico de infanoj kaj plenkreskuloj kiuj longe vicas ĉe la budoj de la "castanyeres" (kaŝtanvendistinoj kiu ĉiutage preparas ĵus braĝumitajn kaŝtanojn).
Venas ankaŭ la tempo de la "panellets", la plej aŭtunaj dolĉkuketoj faritaj el migdalpasto, mielo, pinsemoj kaj sukero, inter aliaj ingrediencoj. Ili estas troveblaj en ĉiuj kukvendejoj, bazaroj kaj eĉ panvendejoj.
Kaj venas la 1a de novembro, la festo de ĉiuj sanktuloj kaj de la forpasintoj (familianoj vizitas siajn forpasintajn familianojn aŭ amatojn kaj deponas novajn florojn ĉe la tombo). Laŭ iu legendo, tiu estas la dato en kiu naskiĝis la agrokulturo.
La 1a de novembro estas ĉiam festotago kaj ĝin karakterizas la gajaj renkontiĝoj por vespermanĝoj kaj kaŝtanvorado.

dijous, 26 d’octubre de 2006

Lingva mapo

Ja multaj konas la situon de la plej konataj aŭ majoritataj lingvoj de la mondo. Nun mi volas helpi al konatiĝo de nia lingva mapo en la kunteksto sudeŭropa.
En Hispanio la galega, la eŭska kaj la kataluna estas oficialaj kune kun la hispana en siaj respektivaj komunumoj.
Krom tio, la kataluna estas la sola oficiala lingvo en la pirenea lando Andoro, kvankam la hispana ankaŭ estas vaste uzata tie, apud iom de la franca.
Do, la kataluna estas diversgrade uzata en la Kataluna Aŭtonoma Komunumo, en Balearoj (insuloj), en la Valencia Lando, en la sudoriento de Okcitanio, en kelkaj orientaj partoj de Aragono kaj Murcio, fine ankaŭ en itala urbo Algero. Krom tio troviĝas parolantoj de la okcitana (arana varianto) en angula regiono norokcidente de Katalunio.En Valencilando, la kataluna varianto estas konata kiel valencia.

La kataluna estas la sepa lingvo de Eŭropo laŭ la nombro de parolantoj, super la dana aŭ la finna.
Aliaj ne tre konataj lingvoj estas la fabla (aragona) kaj la bable (asturia), ŝajne kondamnitaj al malapero.

dimarts, 24 d’octubre de 2006

Konsumismo


Hodiaŭ mi ricevis cirkulere denuncan poŝton. Ŝajne kataluna televido cenzuris reklamon proponita de iu NRO (Ne Registara Organizo). La reklamo tekstis, pli malpli jene: "Mi estas la publicisto, la homo kiu provas vendi al vi merdaferojn kiujn vi tute ne bezonas kaj promesas al vi ĝuojn kiujn vi neniam atingos. Mi ĉiam elturniĝas por ke vi sentu vin frustrita. Mi ne deziras vian feliĉon, homoj feliĉaj ne konsumas. Se vi estas juna, kredu min, studu, konsumu...kaj silentu" La negativo far televidkanalo verŝajne ne multe bremsos la disvolviĝon de la kampanjo, kiu nun ruliĝas en interreto kaj aliaj medioj sed ĝi estas pensiga.
Kiom longe aĉetado kaj sopirado al produktoj povos kaŝi la kolektivan malfeliĉon de la civitanaro? Intertempe la senlima produktado de nenecesaj aferoj implicas la rapidan malaperon de risorsoj, vegetaĵaro, bestospecioj kaj aliaj riĉaĵoj de nia planedo. La homaj rilatoj difektiĝas paralele. En nia lando furoras la surstrataj kolektivaj ebriiĝoj. Oni celas tuj konsumi, trovi feliĉon alkoholan por forgesi la ceteran malfeliĉon. Pli kaj pli reklamoj inundas niajn vivojn, la senco de la vivo estas konsumi, konsumi kaj konsumi. Senkritikan kaj banalan vivmanieron respegulis bone la filmo "La Muro" surbaze de la ideoj muzikitaj de Pink Floyd. Nia vivo pleniĝas de aferoj dum nia spirito malpleniĝas de senco. En la filmo tiu malpleniĝo kondukas al renverso de la sistemo kiu rezultas en diktaturo simila al la nazia. Ni ŝanĝu nun la sistemon antaŭ ol ĝi forvoros nin.

dissabte, 21 d’octubre de 2006

Viaj filoj


Viaj filoj ne estas filoj viaj, ili estas filoj kaj filinoj el la vivo, la vivo kiu sopiras al memekzisto.
Ili ne venas el vi sed tra vi kaj, eĉ se ili estas kun vi, ili al vi ne apartenas.
Vi povas doni al ili vian amon sed ne vian pensmanieron ĉar ili jam havas sian propran pensmanieron.
Vi povas varmigi iliajn korpojn sed ne ilian spiriton ĉar ili loĝas en la hejmo de l'estonto, kiun vi ne povas viziti, eĉ en ŝonĝoj.
Vi povas peni por adaptiĝi al ili sed ne strebu ke ili similu al vi, ĉar la vivo neniam retroiras kaj neniam haltas en la hieraŭo.
Vi estas la arko kaj viaj filoj estas la vivantaj sagoj lanĉataj. Lasu ke via arkista mano inklinu en la direkto al feliĉo. Kahlil Gibran.
Jen mi reproduktas en Esperanto la pensaĵojn de la elstara poeto Kahlil. Ĝi estu memoraĵo por ke ni konsciu pri la eksterordinara valoro de la monda infanaro. La mondo nur estos pli bona se ni lernas ke ili meritas nian plejan amon kaj respekton.

dilluns, 16 d’octubre de 2006

El esperanto, más que una lengua (hispane)


Con el esperanto pasa como con el Barça. Así como los blaugrana tienen el lema “el Barça, més que un club”, el esperanto es más que una lengua. Para intentar dar explicación a este fenómeno nos remontaremos un poco en el pasado. Luis Lázaro Zamenhof (Byalistok, 1859-1917) el iniciador del esperanto y a su vez del esperantismo, nació y creció en la actual Polonia, en aquella época bajo dominio ruso. De familia judía practicante, heredó de su padre, profesor de idiomas, el interés por las lenguas y de su madre el amor hacia las personas, quizás por eso se decidió por los estudios de medicina que le llevaron a ejercer finalmente de médico oculista.

Zamenhof hablaba fluidamente yiddish, ruso, polaco y alemán, entendía bien el francés (que en aquella época era hegemónico, al igual que el inglés actualmente), el griego clásico, el latín, el italiano, el inglés, el hebreo, el arameo y el volapuk (lengua planificada predecesora del esperanto).También tuvo algunos conocimientos de español y lituano.
En sus primeros años de vida, Zamenhof sufrió intensamente los conflictos étnicos y culturales que enfrentaban a rusos, polacos, judíos, prusianos y otros grupos entre sí. Fue en aquel ambiente de crispación donde se gestó la idea de crear un instrumento de comunicación que rompiera las barreras, ayudara a la comprensión mutua y por ende, a la paz entre los pueblos. El conocimiento y amor por los idiomas puso el resto.

Zamenhof crearía una lengua internacional. Pero...¿qué garantías tenía de que su proyecto tuviese éxito? Decenas de filósofos e intelectuales elaboraron proyectos con anterioridad y casi todos ellos quedaron en simples pruebas de laboratorio. Es ahí donde el transfondo espiritual de Zamenhof jugó un papel clave. Zamenhof basó su idioma en la tradición lingüística de los idiomas naturales y se limitó a dar el empuje inicial, rehusando el protagonismo y obviando la idea de “derechos de autor”. Desde el principio, Zamenhof estuvo convencido de que el esperanto debía pertenecer a todos los esperantistas por igual, aunque recomendó fervientemente atenerse a la base gramatical sobre la que se sustentaba el idioma.
Esta demostración de altruismo y, al mismo tiempo, de sabiduría, generó un movimiento de simpatía que no ha cesado nunca y aún hoy, incluso las personas que no manifiestan ningún interés por estudiar el esperanto, a menudo muestran su admiración por su impulsor.

¿Qué pasó pues con el esperanto? Parecía que algo tan interesante iba a convencer a multitud de gentes y gobiernos. El esperanto era neutral, democrático, lógico, fácil de aprender...
Las guerras mundiales truncaron muchos proyectos, el origen judío de Zamenhof creó muchos recelos, algunas dictaduras (Hitler, Stalin,...) vieron en el esperanto una amenaza o un obstáculo, especialmente cuando grupos anarquistas y de izquierda vieron en este idioma un instrumento válido y coherente con su ideario.Los paises democráticos permanecieron anclados en sus intereses nacionales y lastrados por superestructuras burocráticas. En 1954 y 1985 la Unesco hizo públicas sendas declaraciones reconociendo el valor y la utilidad del esperanto, pero todo quedó en papel mojado, ningún pais planificó su política lingüística contando con esta lengua.

Los intentos frustrados para que los gobiernos promovieran el aprendizaje de una lengua neutral planificada fueron el caldo de cultivo para que se creara una “mitología pesimista” alrededor del idioma. Frases como “el esperanto fracasó, el esperanto es algo artificial, no tiene alma, para qué el esperanto si ya está el inglés, el esperanto es una secta, nadie lo habla...”
Gran parte del esfuerzo del esperantismo actual se centra en eliminar un sinfín de ideas erróneas sobre el esperanto. Parafraseando a un conocido personaje de cuyo nombre no quiero acordarme :) el esperanto va bien. Va bien porque sigue siendo eficaz para la comunicación y va bien porque se adaptó rapidamente al ritmo evolutivo de las lenguas naturales. La lengua pertenece a los hablantes, tal como Zamenhof previó. Los esperantistas sienten el esperanto como algo propio y tambien disfrutan como protagonistas de un proyecto que crece con ellos.

Alcanzar un nivel satisfactorio de comunicación con el esperanto es más rápido y sencillo que con otros idiomas. Este hecho, unido a la tradición altruista y voluntarista de muchos esperantistas lo convierten en un idioma “barato”, cuando no gratuito. Lo que le da un valor “subversivo” respecto al orden económico-lingüístico actual. Esta facilidad inicial de aprendizaje, unido al fenómeno de internet ha supuesto una eclosión del esperanto en la red. Miles de personas aprenden de forma autodidacta el esperanto gracias a las nuevas herramientas que ofrece la informática y la navegación por internet. Es muy fácil encontrar páginas web, blogs, programas de radio, podcast, wikipedia, portales de noticias, grabaciones de video, chats, archivos mp3, cursos online, programas informáticos, etc...que utilizan el esperanto.

El esperanto, como fenómeno relativamente minoritario, se caracteriza por un elevado nivel de autoorganización y numerosos foros de debate. Gran cantidad de eventos, tanto locales como internacionales (congresos, festivales, seminarios) permiten un uso práctico de la lengua en cualquier época del año. Existen también redes de relación entre particulares que permiten viajar prescindiendo de agencias turísticas y otros intermediarios (otro aspecto “subversivo” del esperantismo :).

El esperanto no es una utopía, es una realidad incuestionable. En todo caso es una utopía pensar que algún dia todo el mundo hablará esperanto. De hecho, no pocos esperantistas opinan que la generalización del esperanto a nivel mundial, conseguida mediante leyes educativas (de algún modo impositivas) sería su fin. Muchos consideran el esperanto como lengua asociada a la libertad y la fraternidad. Imponerlo en las escuelas lo convertiría en mercancía educativa y posteriormente mercancía laboral. De ahí que en el esperantismo existan dos corrientes ideológicas: los que creen que las grandes instituciones sociales y políticas deben promocionar la lengua a través del aparato legislativo y los que creen que el esperanto debe crecer desde abajo, desde la autoorganización de los propios esperantistas, sin plantearse objetivos que no tienen garantia de éxito.

dimecres, 11 d’octubre de 2006

Mutaciuloj


Ni estas mutaciuloj. Kiam mi ion manĝas en mia dometo aŭ en restoracio ĉe ajna urbangulo mi ne scias kion mi manĝas: koloriloj, gustigiloj, densigiloj, parfumiloj, antibiotikoj, konserviloj, insekticidoj, herbicidoj,...kiom da spaco restas por la origina manĝo?
Sed granda orwella entrepreno trovis solvon: ni mutaciigu la nutraĵojn! Ni fajfu pri la ritmoj de la naturo, ni fajfu pri la biologia evoluo, ni fajfu pri la longdistancaj sekvoj, ni fajfu pri la rajtoj de tradiciaj agrokulturistoj, ...ni fajfu pri ĉio kio malkonvenas al niaj financaj enspezegoj.

Mi emas al vegetaranismo, pro sanaj kaj etikaj kialoj. Eĉ skeptikaj kuracistoj rekomendas vegetaran reĝimon kiam sano de paciento estas fragila. Kaj se al mi eblus, mi aĉetus ĉiam biologiajn (ekologiajn) nutraĵojn. Ju pli ni perfortas la naturon des pli ĝi liveras al ni fakturojn. Ne temas pri superstiĉo, pli kaj pli da sciencistoj avertas pri nia nedaŭrigebla vivmodelo. Pli da vegetaranismo kaj racia distribuo de la nutraĵoj (kaj la rimedoj por ilin krei) sufiĉus por kontentigi la malsaton de la homaro. Mi tute ne kredas ke transgena teknologio estas la sola solvo.
En nordaj landoj oni jam pruvis per eksperimentoj ke la homa spermo difektiĝas kauze de manĝajoj mistraktitaj en ilia origino. Sed multajn malbonajn sekvojn de la nuntempa nutraĵindustrio oni ne povas demonstri ĉar nek ŝtatoj nek privataj entreprenoj investas monon en la esplorado. Nur kiam la rezultoj estas nekaŝeble malbonaj, ekzemple pri la amianto-industrio, DDT, talidomido, ktp. nur tiam, jam tre malfrue por multaj homoj, alvenas mono.
Eble iu registaro-entrepreno iam decidos ke la plej bona solvo estas mutaciigi nin por ke ni adaptiĝu al la mutaciigita medio.

dijous, 5 d’octubre de 2006

Anakoreta tempo

En la jaro 1998 mi trairis epokon en kiu mi sopiris al kreado/partoprenado de ekovilaĝo, t.e., mi volis trovi homojn por kune antaŭenigi kamparan aŭ montaran komunumon sub la ideo de respekto al naturo. Post kelkaj urbaj kunvenoj ŝajnis malfacile interkonsenti grupe kaj trovi la necesajn rimedojn.
Post kelkaj esplorekskursoj mi trovis mian etan paradizon, la montaro Rúbies, ĉe la sojlo de Pireneoj. Tie kuŝis senhomigita kaj ruiniĝinta vilaĝo, je du piedhoroj de la plej proksima loĝata vilaĝo.
Mia enamiĝo estis tia ke mi senhezite iris al Rúbies kaj starigis tendon kiu fariĝis mia hejmo dum preskaŭ ses monatoj, ĝis kiam mi malkovris, kelkajn kilometrojn pli norde, malnovan amikon kiu sin dediĉis al ekologia agrikulturado kaj bezonis helpanton. Mia tempo en Rúbies mi memoras kiel unu el la plej bonaj el mia vivo. Certe ĝi profunde spuris en mia animo kaj markis mian postan karakteron. Mi memoras la imponegan silenton de nebula tago en fantoma vilaĝo, la bruetojn de la noktaj bestoj, la ĉarmon de beroj, fungoj kaj arbofruktoj, la ekkonstruadon de prakabano, la konatiĝo kun ekskursantoj ĉe vesperfajro, la amikiĝo kun paŝtisto,...
Homoj kutime demandis al mi: kion diable vi faras sola tie? la liston mi povus fari longegan sed nepre menciindas ke mi sentis min penetrinta iom en la kernon de la vivo, de la naturo. En urboj homoj forgesas kion ili estas, kio vere gravas kaj kio sencas. Sperto de anakoreto vere indas se vi kuraĝas. Ĉu vi kapablas esti kun vi mem? multaj ne. Faru provon, sidu sur seĝo aŭ sofo dum kvin minutoj farante NENION (nek agado, nek parolado). Se vi sukcesas, vi estas preta por sekva paŝo: ekskursu sola unu tutan tagon. Daŭrigo de provoj vi mem decidu.
Cetere, mi ankaŭ rekomendas al vi trovi vian etan paradizon. Eble ĝi ne estas tiel malproksima kiel vi kredas. En la centro de la supra foto troviĝas la mia.

dimarts, 3 d’octubre de 2006

Miaj filmoj


Unu el miaj hobioj estas kino. Almenaŭ dufoje monate mi vizitas kinejojn por ĝui la sepan arton, pri kiuj mi kompreneble havas preferojn. Nun mi volas dividi kun vi miajn plej ŝatatajn titolojn. Mi proponos ilin laŭ memora ordo do, la vicoj estas interŝanĝeblaj. Unua, ĉar apudas la foto, estas 2001: odiseo en la kosmo de Stanley Kubrik, ĝi estas belege filmita kun memorinda sonorbendo. La filmo estas tre sugestoriĉa.
La vivo de Brian, La senco de la vivo kaj La kavaliroj de la kvadrata tablo, ili ĉiuj produktaĵoj de la reĝisora marko Monthy Python. Laŭ mi, la plej geniaj humurfilmoj de la lastaj jardekoj. Ankaŭ inda je mencio estas la filmoj de la mita kaj senmorta Charlie Chaplin, ni menciu nur La granda diktatoro (kiu cetere enhavas iomete da esperanto). Kun filozofiaj kaj pensigaj trajtoj menciindas Mia vespermanĝo kun André de Louis Malle kaj Raŝomon de akira Kurosawa. Pro sia kapablo surprizi kaj eventuale veki skandalojn elstaras La lasta tango en Parizo kun Marlon Brando kaj Maria Schneider kaj Je t'aime mais non plu (kies tradukon mi ne scipovas), tiu ĉi lasta havas ankaŭ historian sonorbendon. Rekomendindas ankaŭ preskaŭ ĉiuj filmoj de la gefratoj Marx: Grouĉo, Ĉiko, Harpo. Eble ni menciu Ansersupo kiel plej emblema.
En scienfikcio (jam ne tioma) Blade Runner de Ridley Scott kaj, iom pli malnova sed ne nepre malpli bona, Farenheit 451 de Françoise Truffaŭt. Al naturamantoj mi rekomendus La urso-n de Jean-Jacques Annaud (kies filmado daŭris preskaŭ 7 jarojn entute).
Nu, estas multaj pli sed eble tion ni lasu al venonta blogo...

dijous, 28 de setembre de 2006

Geedziĝo produktas divorcon

Mi estas 46 jara, mi neniam edziĝis kaj mi havas filon. Mi neniam bone komprenis kial homoj geedziĝas. Se geamantoj estas feliĉaj kaj fidas unu la alian, kial ili bezonas kontrakton?
Kiam mi estis feliĉa kun mia amatino ni organizis feston kun niaj geamikoj, neforgeseblan feston.
Ŝtato donas monavantaĝon al geedziĝintoj kaj sekurecon al iliaj idoj, tio estas iu formo de diskriminacio. Kial ŝtato ne protektas idojn sendepende de la statuso de la gepatroj?
Geedzaj religiaj ceremonioj plej ofte estas montro de hipokriteco. La gekontraktantoj agas pli pro monaj motivoj ol pro spiritualaj konvinkoj.
Mi ĉiam klopodas forfuĝi el geedziĝaj invitoj, ĉefe el tiuj en kiuj oni pompe kaj troe elspezas dum en Afriko multaj homoj mortas el malsato aŭ infekta akvo.
Mi ŝatas ritualojn sed ne tiuj truditaj de restoracioj, meblovendejoj, fabrikantoj de nuptaĵoj, fifotografistoj kaj aliaj nuptovulturoj. Kaj mi malŝatas geedziĝojn ankaŭ pro ĝia ofta kiĉaspekto kaj enuiga kliŝripetado.
Iam oni demandis al mi , eble sarkasme, ĉu mi pli ŝatas enterigajn ceremoniojn. Do, jes, sendube. Enterigaj ceremonioj estas multe malpli banalaj. Homoj estas devigataj pensi pri la vivo kaj ĝia senco. Mi ŝatas la silentajn momentojn en kiuj ĉiuj alprenas solenan respektosintenon kaj kelkaj eĉ provas elkore valorigi la forpasintan familianon aŭ amikon. Morto humanigas nin, geedziĝo katenas nin al burokrataĵoj kaj monspekulado.
Fakte la historia origino de geedziĝo fontas el kontrakto inter familioj. Nur en la modernaj tempoj oni permesis ke enamiĝo estu sufiĉa ekskuzo por geedziĝi kaj ankoraŭ nun, en kelkaj regionoj de la mondo, eksplicite oni geedziĝas aŭ geedzigas pro monaj interesoj.
Intertempe, divorcoj jam estas ĉe ni preskaŭ samnombraj ol geedziĝoj. Geedziĝo estas mito kaj nenion garantias. Amu kaj forgesu pri kontraktoj.

dimecres, 27 de setembre de 2006

Llibreria Clàssic

Por tiuj kiuj daŭre scivolas pri la aŭtoro de ĉi blogaro, nepre mi devas rakonti pri Llibreria Clàssic, en kiu estas enkadrita BEK. Clàssic estas brokanta librovendejo funkcianta suverene dis de antaŭ 7 jaroj. Kial librovendejo? iu demandos.
Libroj estas skatoloj enhavantaj etajn universojn, personajn kosmojn kaj hom(ar)an historion. Libroj enhavas pasinton, nunon kaj estonton, nur oni devas trovi la ĝustan, trafi la celatan.
Mi fariĝis librovendisto pro diversaj kialoj: mi ŝatis la rolon de trezorzorganto, arkivisto de diversvaloraj mesaĝoj, transdonanto de revoj.
Librovendisto estas paca homo, ankaŭ pacienca. Li kontribuas al tenado de kulturo kaj gardo de l'memoro. Kelkaj libroj senmortigas homojn kaj se ne, ili vivigas kaj eĉ vigligas. Ĉio troveblas en libroj, historioj ekzistantaj kaj ne, simplaj poemoj kaj nedeĉifreblaj teorioj, bildoj kaj literoj, pejzaĝoj kaj ŝtormaj pensagadoj, koloroj kaj travideblo.
Brokantaj libroj krome, ricevas pluroblan valoron. Ili perdis la fabrikajn gumodorojn kaj ricevis plurmanajn spurojn. Brokantaj libroj travojaĝis homojn kaj fariĝis vere sociaj libroj. Prokrastante sian morton ili prokrastigas la morton de arboj.
Mi ŝatas esti librovendisto, asketo en urbo, okulvitrulo, kaŝvidanto de sekretoj ne sekretaj. Por mi, librovendejo estas kaverno de Alí Babá, diru la pasvorton: bonan tagon! kaj vi ekvidos centojn da juveloj. Kiom da mondoj en mia malgranda mondo! Konstruu vian mondaron. Aĉetu librojn ie ajn kaj ilia magio ŝanĝos vian vivon. Kaj iam en via vivo vizitu min.

dijous, 21 de setembre de 2006

Havi hejmon, nova lukso

Legite en la hieraŭa ĵurnalo: unu kvadrata metro da loĝejo en Barcelono povas kosti 6.522 eŭrojn.
Do, aĉeti 100 m2-an loĝejon postulas elspezon 652.200 eŭran. Rimarkinda parto de la junularo ricevas monatan salajron ĉirkaŭ mil-eŭran. Jen la matematika divenaĵo: kiom da tempo pasos ĝis kiam junulo A(veraĝa) povos finaĉeti loĝejon X ?
Bonŝance la hispana ministrino Trujillo trovis la mirindan solvon: la registaro mendos la konstruadon de loĝejoj 30 m2-aj, por ke gejunuloj povu sendependiĝi de familio. Sed kio okazas se junulo hazarde aŭ fripone decidas enamiĝi kaj kunvivi kun amant(in)o? ĉu ili okupu la loĝejon laŭvice, unu dum tage kaj alia dumnokte? aŭ ĉu ili disdividu la spacon, 15 metrojn unu kaj 15 metrojn la alia?
Intertempe polico zorge kaj akurate forpelas domokupistojn kiuj batalas kontraŭ spekulado.

Hispana Konstitucio tekstas: Todos los españoles tienen derecho a disfrutar de una vivienda digna y adecuada. Los poderes públicos promoverán las condiciones necesarias y establecerán las normas pertinentes para hacer efectivo este derecho, regulando la utilización del suelo de acuerdo con el interés general para impedir la especulación. La comunidad participará en las plusvalías que genere la acción urbanística de los entes públicos.
“Ĉiuj hispanoj rajtas posedi dignan kaj adekvatan loĝejon. La publikaj potencoj kreos la necesajn kondiĉojn kaj enkondukos la ĝustajn normojn por efektivigi tiun rajton, regulante la uzon de la tero akorde kun la ĝeneralaj bezonoj kaj celante malebligi spekuladon. La komunumo partoprenos la plusvaloron kiu rezultos el la urba agado far la publikaj institucioj.(Art. 47 Hispana Konstitucio)”
Spekulado aliflanke minimumigis la luofertojn, kiuj cetere ankaŭ povas esti vere altprezaj. Ekzemple: mi estas librovendisto kaj monata lupago de la vendejo altas je 485 eŭrojn kaj la lupago de mia loĝejo atingas 625 eŭrojn( entute 1.110, poste aldonu la akcesorajn elspezojn). Nur disdivido de la loĝejo kun aliaj homoj permesas al mi pluvivi sub tegmento.
Pro tio ĉio, la junularo (kaj aliaj ularoj) en Hispanio pli kaj pli sin mobilizas kontraŭ la skandala senlima spekulado.
Tion kion registaroj ne faras, ni faru.

dimarts, 19 de setembre de 2006

Sklaveco ne finiĝis


Dum jarcentoj homoj el diversaj etnoj kaj regionoj estis kaptitaj, malliberigitaj, senigitaj el iliaj rajtoj kaj venditaj por esti uzataj de siaj "mastroj" laŭplaĉe. Alvenis momento en kiu tio ne plu estis akceptebla de la civilizitaj modernaj socioj kaj oni abolis la sklavecreĝimon. Tiam multege da homoj, tiutempe ĉefe nigruloj, ĝojkriis rehavante siajn homajn rajtojn. Sed sklaveco nur parte estis abolita, nur la parto kiu rilatas al nia specio, ĉar oni iam decidis ke nigrulo ne estas besto kaj ĝi havas eĉ animon. Supervivis la cetera sklaveco, tiu kiu neglektas la rajtojn de aliaj suferantoj, tiuj kiuj havis la malbonŝancon ne naskiĝi en la homa specio. Daŭre ni neas kiun ajn rajton al simioj, ĉevaloj, ronĝuloj, bovoj,birdoj...ja homo konsideras sin supera, kvankam krom tio ke li havas pli pezan kapon, li estas la plej malkapabla besto en la naturo. Ho ja, ni estas inteligentaj! pro tio ni decidas ke la sentoj, inteligento kaj beleco de la aliaj estas simple ignorindaj aferoj. Daŭre subkonscie ni opinias ke nur ni havas animon. Bestoj estas nur aĵoj moviĝantaj. Ja tute ne gravas ke ili amas, ploras, timas, manĝas, trinkas,ĝojas, kuraĝas, malkuraĝas, interkomunikas, kreas eĉ artaĵojn,...ili estas nur bestoj. Ni povas eksperimenti per ili, ni povas ilin ekspluati, malliberigi, mutili kaj mortigi sen iu ajn konsciencriproĉo. Ni povas aĉeti kaj vendi ilin ĉar iliaj nomoj ne estas Paŭlo, Eva, Maria, Petro...ili estas nur bestoj. Nur pro hazardo ili havas okulojn, nazon, buŝon, orelojn,...sed bestaj sensorganoj ne gravas, nur gravas homaj. Sklaveco ne finiĝis kaj mi hontas, kaj mi afliktiĝas.

divendres, 15 de setembre de 2006

Renaskiĝo, jes aŭ ne

Foje, kiam mi rivelas ke mi estas budhisto, kelkaj homoj tuj demandas: do, vi kredas je reenkarniĝo, ĉu ne?
Mi devas respondi jes kaj ne, ĉar la vorto reenkarniĝo povas esti interpretata diversmaniere, dependante de la kunteksto kaj la konoj de la demandanto. Ja budhismo konsideras ian formon de reenkarniĝo kiel fakto. Tiel, la plej famaj budhomajstroj povas doni instrukciojn al siaj helpantoj por retrovi lin post lia morto. Sed la afero ne ĉiam estas tiel simpla. Tiuj kiuj povis spekti la filmon La eta budho verŝajne surpriziĝis malkovrante ke lamao povas reenkarniĝi en tri homojn!
Multon ni ne konas el la plej subtilaj aspektoj de ni mem. Nia korpo kaj menso ne estas nur tio kion ni povas vidi kaj mezuri per niaj sensorganoj kaj mezurinstrumentoj. Energio, homa ĉikaze, povas iel pretervivi la strikte biologian korpon, adoptante formon en pli subtila medio. Supozeble multaj aferoj perdiĝas en la proceso sed sufiĉas maldikega energifadeneto por justigi la debaton pri reenkarniĝo. Por kompreni iom pli, konvenus konscii pri la neekzisto de morto absoluta. La nenio ne ekzistas, pri tio konsentas religio kaj scienco, memoru la diraĵojn de A. Einstein pri materio kaj energio. Tiel do, morto nur povas esti transformiĝo. Sed ankaŭ la proceso bebo-infano-junulo-adolto-maljunulo estas tiuflanke meditiga transformiĝo. Relegu la paŝojn kiel morto-naskiĝo-morto-naskiĝo-....kaj ni komencos malfermi pordojn al kompreno de la alia pli grava renaskiĝo. Ĉiu naskiĝanta homo konsistas el ekzakte la samaj kosmaj elementoj, nur varias la ordigo, je preskaŭ ne imageble nanoskopa skalo. Ĉu lamaoj kapablas iel mastrumi tiun ordigon? Kelkaj sciencfakoj esploras tiun eblecon. Tamen mi jam kuraĝas certigi al vi ke homoj ne povas tute ripetiĝi, eĉ per klonteknologio. Ĉu vi povas esti la sama homo hodiaŭ kaj morgaŭ? Nur en scienfikcia rakonto tio eblas. Kaj jen la filozofia paradoksa demando: se la homo kiu mi estis hieraŭ, jam mortis...al kiu diable interesas ĉu reenkarniĝo ekzistas aŭ ne?

dijous, 14 de setembre de 2006

klaŭna mondo

Jen nia mondo. La mondo estas plena de klaŭnoj diverspecaj, kelkaj bonaj kiel Ĉarlie Ĉaplin, Harpo Marx, Ĉarlie Rivel, Rowan Atkinson, Monthy PitonGary Grant...kelkaj malbonaj, tiuj kiuj kredas ke la resto de la homaro estas mense handikapita (la nomojn vi mem skribu laŭplaĉe).
Post Esperanto unu el miaj hobioj estas la humuro kaj neeviteble iam mi falis en la reton de la klaŭnuloj. Mi faris tri enkondukajn kursojn, por mi mirindaj. Mi malkovris ke klaŭno estas multe pli ol profesio, ĝi celas liberigi vin de balastaj adoltaĵoj de premaj tabuoj, de misutilaj lernitaĵoj. Claŭde Piron, nia kara psikiatro, iam nomis sin "plifeliĉigisto" (mi pardonpetas se mi ne ĝustas). Klaŭnoj estas "feliĉidruidoj", ili konstante ellaboras eliksirojn por krei feliĉajn homojn, almenaŭ por tempeto.
Bonaj klaŭnoj estas magiistoj kiuj sukcesas vidigi la infanojn kiuj loĝas interne de ĉiu homo. Klaŭnoj liberigas nin per ridoj kaj ridigoj. Klaŭno foje aspektas freneza, ĉefe kiam li/ŝi sukcesas esti natura. Kaj klaŭno plej amuzas kiam li/ŝi mem amuziĝas. Sed ne pensu ke klaŭno bezonas ruĝan nazon, tute ne, lia tuta korpo kaj menso estas granda ruĝa nazo. Klaŭno estas pli proksima al vivstilo ol profesio. Facilas trovi en ĝi filozofion, psikologion kaj mistikismon tre utilan al kiu ajn homo. Mi varme rekomendas al vi provi almenaŭ unu fojon en via vivo. Certe vi ne pentos, krom se vi timas esti pli feliĉa. Abundan informadon en la hispana kaj iomete en la angla vi trovos en la jena retejo: www.clownplanet.com . Mi kun granda plezuro iniciatos amikecon kun geesperantistoj kiuj deziros provi la ĝojeliksiron (aŭ eble vi jam provis? tute same ;).

dimarts, 12 de setembre de 2006

Forpasis William

Forpasis William Auld. Por multaj esperantistoj William estis en plej alta pinto de la esperanta literaturo. Estante modelo sekvinda kaj atentinda de pluraj postaj verkistoj li eĉ estis proponita kiel kandidato por la nobelpremio en 1999. Iom resume mi transkribas ĉi tie parton de la verkaro de ĉi altestimata homo.
Estu mia hodiaŭa blogo omaĝo al unu el la plej elstaraj majstroj kies fekunda talento donis al esperanto altan rangon.

AULD, William. 1924. Skoto; vicestro de liceo. Eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947. Redaktoro de "Esperanto en Skotlando" (1949-55), de "Esperanto" de UEA (1955-58, 1961-62), de "Monda Kulturo" (1962-63), de "Norda Prismo" (1968-1972), de "La brita esperantisto" (1973 ĝis hodiaŭ), de "Fonto" (1980 ĝis hodiaŭ). Vicprezidanto de UEA (1977-80). Prezidanto de la Akademio (1979-1983).

Verkoj:Poemaroj:
Spiro de l' pasio (1952)La infana raso (1956) Unufingraj melodioj (1960)Humoroj (1969)Rimleteroj (kun Marjorie Boulton, 1976)El unu verda vivo (1978)En barko senpilota (1987)Unu el ni (1992)Antologioj:
Angla antologio 1000-1800 (poezia redaktoro, 1957)Esperanta antologio (1958/1984)25 jaroj (poezia redaktoro, 1977)Skota antologio (kunredaktoro, 1978)Sub signo de socia muzo (1987)Nova Esperanta Krestomatio (1991)Plena poemaro: Miĥalski (red. 1994)Tempo fuĝas (1996)

Tradukaĵoj
el la angla:
La balenodento, de Jack London (1952)Epifanio, de Shakespeare (1977)La urbo de terura nokto, de James Thomson (1977)Don Johano, Kanto 1, de Byron (1979)La robaioj de Omar Kajam, de Edward Fitzgerald (1980)La sonetoj, de Shakespeare (1981)Fenikso tro ofta, de Christopher Fry (1984)Montara vilaĝo, de Chun-chan Je (1984)La graveco de la Fideliĝo, de Oscar Wilde (1987)La komedio de eraroj, de Shakespeare (kun Asen M. Simeonov, 1987)Omaĝoj. Poemtradukoj (1987)Gazaloj de Hafez (1988)Spartako, de Leslie Mitchell (1993)La stratoj de Aŝkelono, de Harry Harrison (1994)Teri-strato, de Douglas Dunn (1995)La kunularo de l' ringo, de J.R.R. Tolkien (1995)La du turegoj, de J.R.R. Tolkien (1995)La reveno de la reĝo, de J. R. R. Tolkien (1997)La ĉashundo de baskerviloj, de Arthur Conan Doyle (1998)La Hobito, au tien kaj reen, de J. R. R. Tolkien (kun Chris Gledhill, 2000)

el la skota:
Kantoj, poemoj kaj satiroj, de Robert Burns (kun Reto Rossetti, 1977)

el la sveda:
Aniaro, de Harry Martinson (kun Bertil Nilsson, 1979)

Kantaroj:
Floroj sen kompar' (kun Margaret Hill, 1973)Kantanta mia bird' (kun Margaret Hill, 1973)Dum la noktoj (kun Margaret kaj David Hill, 1976)

Lernolibroj:
Esperanto: A New Approach (1965)Paŝoj al plena posedo (1968)A first course in Esperanto (1972)Traduku! (1993)

Bibliografio:
Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo (1996, kun E. Grimley Evans)Esearoj: Facetoj de Esperanto (1976)Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978)Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979)Vereco, distro, stilo (1981)Kulturo kaj internacia lingvo (1986)La fenomeno Esperanto (1988)La skota lingvo, hodiaŭ kaj hieraŭ (1988)

divendres, 8 de setembre de 2006

Proksimiĝas la 11a

Katalunio estas unu el la probable malmultaj popoloj kiu instituciigis historian malvenkon kiel la ĉefan nacian tagon. La 11an de septembro de 1714 katalunio perdis definitive sian rajton al suvereneco. Sed ĉiuj popoloj ŝatas havi sian mitologion kaj en 1714 katalunoj rezistis ĝis la elĉerpiĝo de fortoj kaj esperoj. Ĉiujare oni celebras tiun tagon – la Diada de Catalunya – per surstrataj manifestacioj, publikaj prelegoj, politikaj deklaroj, socimovadaj budaroj kaj instituciaj omaĝoj. Memkompreneble la politikaj enhavoj estis evititaj dum la hispanaj diktaturaj epokoj. Plej memorinda estis la 11a de septembro de 1977, kiam ĉ. 1 miliono da homoj kolektiĝis en la centro de Barcelono je la klamo llibertat, amnistia i estatut d’aŭtonomia! (libereco, amnesto kaj aŭtonomecstatuto).
Nuntempe Katalunio ĝuas relative grandan decidpovon pere de propra registaro La Generalitat kaj koncerna Statuto, antaŭnelonge renovigita. Tio kontentigas parton de la civitanaro sed aspektas nesufiĉa al alia parto. Ĉiuokaze la Diada de Catalunya daŭre konservas sian depostuleman karakteron, preter naive folklorecaj nacitagoj. Kaj pri tio mi ĝojas.
11 de septembro. Eta historio.
La Sukcedo-Milito (1702-1714) frontigis Katalunion kaj la landojn de la Aragona Krono kontraŭ Kastilio, kadre de eŭropa internacia konflikto. Unu el la ĉefaj sekvoj de la malvenko estis la abolo de la leĝaroj de la Kataluna Princlando, la laŭord(on)a dissolvado de la landaj institucioj. Resume: la fino de la kataluna suvereneco .

dijous, 7 de setembre de 2006

Recenzo

Kun (sen:) permeso de Reinaldo Marcelo, mi transkribas en mian blogon parton de lia recenzo pri libro kiun mi kredas tre konvena por nia esperantistaro:

Kronikoj de niaj frustriĝoj „Popolo, kiu ne kuraĝas ridi pri si mem, ne estas matura.” (Raymond Schwartz) Memkritiko, same kiel sinmokado, ofte rezultas el klara memkonscio. Stultaj estas do socioj aŭ homgrupoj, kiuj prenas sin mem tro serioze kaj, blindigitaj de siaj veroj, ne povas vidi sin en la spegulo de lakonscio. Ni, heroaj kaj samtempe klaŭnecaj donkiĥotoj de Esperantujo, estus povraj estaĵoj, se ni, de tempo al tempo, ne igus nin objekto de nia propra rido. Aliflanke, obstina malkapablo ridi pri si mem kreas paradokson: ĝi vekas ridemon. Nu, kial ni tiel ofte priridas la Civiton, eĉ se tiu ridado estas kamuflita per la eleganto de niaj retorikaĵoj? Ĉi tie temas tamen pri alispeca mokado, grava atingo, pri kiu ni povas pli fiere fanfaroni ol pri la multnombraj sablokasteloj, kiujn ni, esperantistoj, ŝatas konstrui. Samideanoj, kolekto de „satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj esperantistoj”, kompilitaj de Aleksander Korĵenkov, Sten Johansson kaj Valentin Melnikov, kondukas nin al ridado, ridetoj, fojfoje melankoliaj ridoj, ĉar finfine ĝi memorigas nin pri nia homeco. Ridante de teksto al teksto (datitaj de 1914 ĝis 2005), la leganto pasos tra diverskolora galerio de verkistoj, el kiuj estas okazaj kaj „plentempaj” humuristoj: Vasilij Devjatnin, Julio Baghy, Trevor Steele, E. Wende, Raymond Schwartz, Liven Dek. Jen nur kelkaj el 21 aŭtoroj, kiuj konsistigas la kolekton. Ili plejparte karikature bildigas la fuŝaĵojn de esperantistoj kaj/aŭ de ilia verda mondeto. Escepto estas Gonçalo Neves, kiu iras iom kontraŭdirekte en Fakistoj: en scienca kongreso, la partoprenantaj sciencistoj – pentritaj de la aŭtoro kiel homoj, kiuj pli kaj pli multe specialistiĝas pri pli kaj pli malmulto – estas bise kaj fajfe aklamitaj, kvazaŭ film-steluloj. Tiu situacio pluas ĝis alpaŝas la podion, la lasta ĉe la lastaj, iu „etkreska barbulo okulvitra” por prezenti al la publiko dekses-regulan helplingvon. La sekvo estas antaŭvidebla, eĉ se mankas al la leganto iom da imagpovo: la publiko lin forpuŝas per „eksploda malaplaŭdo”, ĉar al ĝi plaĉas nur „amplekse kompleksaj” eltrovaĵoj. Simplas la ideo, sed la rakonto estas teksita tiel (kun evidentaj markoj de la poeta talento), ke la leganto ne sukcesos deteni sin de ridado..>

Reinaldo Marcelo FERREIRA

> 21 aŭtoroj: Samideanoj: satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri> esperantistoj. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2006. 80 paĝoj, glue bindita..

dimecres, 6 de setembre de 2006

La kontaktejo

Jam sufiĉe multaj esperantistoj konas pri la ekzisto de Barcelona Esperanto-Kontaktejo sed mi volas profiti blogon por ĝisdatigi la informojn pri ĝi.
BEK estas unu el la nunaj malmultaj esperanto-referencoj en Barcelono, kune kun la departemento de Esperanto de la Klubo de Amikoj de Unesko kaj la muzikdrinkejo Badlands.
BEK plenumas diversajn funkciojn: estante ordinara brokanta librovendejo en ĝi eblas informi al ĝenerala publiko pri la ekzisto kaj atingoj de la esperanta movado kaj komunumo, krom tio, dank' al la fakto disponi pri diversaj ĉambroj, eblas gastigi vojaĝantojn preskaŭ dum la tuta jaro, kvankam vizitoj emas pliabundi en somera epoko. Tria grava funkcio de BEK estas instruado. En diversaj epokoj okazis ĉeestaj kursoj kaj helpis en interretaj.
Ĉijare nia plano estas la kreado de lernoĉambro proponota al memlernantoj de la lingvo. Per unu sola pago en la komenco, la lernantoj povos uzi e-bibliotekon, aŭskulti e-muzikon, uzi interreton, ricevi akuratajn informojn kaj peti helpon kaj superviziion dum la lernado. Aliaj proponoj estas la uzo de ĉambro por renkontiĝoj kaj kunvenoj kaj la partopreno aŭ kunlaboro en e-projektoj kongruaj kun la filozofio de BEK. Sporade la kontaktejo povas eldoni reklaman kaj informan materialon.
La nuna horaro por la publiko estas 10 h. - 14 h. kaj 17 h. - 20 h. Krom tio eblas interkonsenti telefone kaj rete.
Ĉiu ajn esperantisto estos bonvena en Barcelona Kontaktejo. Via vizito riĉigos ĝin kaj la esperantan mondprojekton, guton post guto...;)

dimarts, 5 de setembre de 2006

La bekbotelo

Eble kelkaj sindemandas kio estas bekbotelo? tiu estas la nomo kiun mi kreis por difini tipe katalunan botelon uzata por trinkado de vino. Kiel vi povas vidi per la foto, ĝi posedas specialan konturon, la plej alta parto estas kolo tra kiu oni enverŝas la vinon kaj samtempe uzata por teni per la mano dum trinkado. La flanka konuso estas la elverŝilo kiu mallarĝigas la fluon de la vino, tio estas oportuna ĉar uzanto povas malproksimigi la botelon de la buŝo dum trinkado levante ĝin. Mallertuloj kutime vinumas mentonon kaj nazon dum tiu provo, kio oportunas por krei ridan kaj gajan etoson en piknikoj, lunĉoj kaj aliaj manĝaranĝoj.
La bekbotelo en la foto estas verkaĵo de Joan Brossa, unu el la plej famaj katalunaj artistoj, moviĝanta inter poezio, abstrakto, tradicio kaj eventuale humuro (propra opinio de fidu tro multe :).
En la blogejo mi adoptis ĝin pro miksaĵo de kelkaj ideoj. Unue mi planis la nomon mesaĝbotelo sed mi volis konekti ĝin al mia alia iniciato Barcelona Esperanto-Kontaktejo (BEK), do, la vorto bekbotelo fariĝis pli oportuna. Metafore la blogo celas satigi la scisoifon de esperantistoj vizitantaj, kaj tion oni povas fari de malproksime levante (klikante) per la mano (fingraro).
Ankaŭ la elektita foto aspektas oportuna ĉar la blogisto konsideras tre grave uzi humuron kaj ludon en la komunikado kun homoj. Nu, ludu per nia bekbotelo, duobla ses ricevos premion...se vi sukcesas eligi la ĵetkubojn tra la beko :-D

dilluns, 4 de setembre de 2006

zorgu pri virinoj


Hast,hast! Hodiaŭ la tago finiĝas kaj nur proksime de noktomezo mi memoris pri mia blogo. Sed jen tio, ke mi havas bildon kiun mi modifetis por igi ĝin komprenebla al esperantistoj.
Ĉar sekso estas unu el mia, almenaŭ mensaj, okupoj, ne estas strange ke erotikaĵoj aperu de tempo al tempo ĉi tie. Tiu ĉi estas la unua ĉirilate, mi esperas ke post la tempo mi aldonos eĉ pli amuzajn, he he. Espereble ĝi legeblos post la algluigo en la blogejo, se mi fiaskus, kiu ajn povas peti al mi sendon de la bildo per alia vojo ĉar mi konservos ĝin en mia arkivo. Por vidi pligrandigite simple kliku sur la bildo.

divendres, 1 de setembre de 2006

Kia Esperanto?

La ideo pri Esperanto povas varii de unu homo al alia kaj el tio ĝia uzo. Mi ne lernis Esperanton por interŝanĝi poŝtmarkojn kun ruso kaj brazilano, kvankam tio eventuale povas okazi. Mi lernis Esperanton por konkretigi mian ideon pri justeco kaj solidareco. Estante kataluno mi tre proksime travivis kion signifas vivi en medio kiu sufokigas minoritatan popolon kaj lingvon. Mi estis relative bonŝanca ĉar mi estis inter la unuaj homoj kiuj rajtis lerni sian propran lingvon en la mezlernejo. Sed tio estus longa rakonto...
Mi lernis Esperanton senpage kaj en relative mallonga tempo, des pli se ni konsideras la malabundon de lernomaterialo kaj rimedoj kiuj ekzistis en Katalunio komence de la 80-aj jaroj. Tio sentigis al mi ke la lingvo de Zamenhof estas esence malelita kaj la fakto ke ĝi apartenas al neniu homo aŭ popolo tuj logis min.
Kiel mi jam diris, mi ne volis esperanton por banalaĵoj. Ĝi estis revolucia invento ĉar venis el homo kiu malkonsentis kun siaj subpremantaj vivkondiĉoj, politikaj kaj sociaj. Esperanto estis sekvo de la "interna ideo", li sopiris al justeco kaj frateco kaj ekpensis rimedon por survoji al ili, pacan (eble ankaŭ paciencan, pac-sciencan) instrumenton. Verdire li ne estis la unua kiu planis starigi helpolingvon por la homaro sed verŝajne li estis la unua kiu rezignis pri flatado al la propra egoo. En perspektivo ja oni ricevas la impreson ke li estis vere altruisma kaj ankaŭ, bonŝance, ruza kaj inteligenta. Esperanto en Hispanio, komence de pasinta jarcento, tuj sukcesis ĉe la tendaro de anarkiistoj kaj katalunistoj kaj mi tre ĝojas ke tiu fenomeno ripetiĝas nun en mia lando. do, Esperanto ĉe ni daŭre revolucias kaj kontraŭimperiismas. Sanon al esperantistoj!

dijous, 31 d’agost de 2006

La spirita flanko

Om mani padme hung. Krom blogisto kaj esperantisto mi estas ankaŭ budhisto. Jen rimaĵo al kiu mi povus aligi aliajn istojn. Sed vi eble demandos, kial budhisto? Nu, la afero havas simplan respondon, mi ĉiam posedis spiritan "internan ideon" kiu estis dum longe orfa je strukturiĝo.
Kiam la unuaj informoj pri budhismo alvenis al mi, mi emis ilin ignori ĉar ili aperis sub religia vestaĵo kaj tio estis neakceptebla por la ateista blogisto. Sed "guton post guto"...Unu mia amiko estiĝis kvazaŭ kuriero aŭ leterportisto de Budho. Per li mi malkovris la filozofian teorion kaj la sciencan praktikon. Meditado kaj legado de libroj ja jes estis akcepteblaj.
Mi eniris en la budhisman kampon tra la pordoj de la tibeta budhismo, kiu estas plenplena je ikonografio, tekstoj, majstroj, kaj tradicio. Tuta universo, ne strange ke plej multaj homoj tuj vidas en ĝi religion. Sed la ĝenerala ideo povas abrupte ŝanĝiĝi kiam ni transiras al esence japana konceptiĝo de budhismo, la tiel nomata Zen', la unua formo de budhismo kiu estis bonvenata en Okcidento. Jam pli malfacilas meti Zenon en la sakon de kristanismo, islamo, judaismo, ktp.
La ĉefa metoda diferenco inter la okcidenta scienco kaj budhismo estas tiu, ke la unua pristudas la objektojn sen konsideri la observanton dum la dua ne distingas inter observanto kaj observato. Tamen, lastatempe la landlimo inter ambaŭ komencas forfali dank' al la kvantuma fiziko. Ege rekomendinda filmo pri tio estas Kaj kion vi scias? de William Arntz, Betsy Chasse, kaj Mark Vicente http://www.whatthebleep.com/whatthebleep/
Se iu scivolas pri budhisma muzikrecitado "mantroj" jen paĝo kun MP3-aĵoj: http://www.salves.com.br/mantras.htm

dimecres, 30 d’agost de 2006

ooooooooo.....

OOOO... kej, Supozeble interesas ion scii pri la blogisto kiam oni decidis viziti blogon. Mia esperanta vivo komenciĝis en 1982, ĉe araneaĵoplena biblioteko, en konstruaĵo kiu antaŭe estis sidejo de kooperativo de manteksistoj. Mia instruisto estis afabla kaj bonkora maljunulo kun longa esperantovivo sur siaj ŝultroj.
Mi entreprenis lerni Esperanton pro ĝia ideala, aŭ eble ni diru, interna ideo. Tiu moto, ĉiu popolo sian lingvon kaj unu lingvo por ĉiuj, definitive faligis min en la araneaĵon. En tiu tempo mi estis 22 jara, do mia unua celo estis junaj homoj kaj junaj iniciatoj. Ne longe post mia ekrego de la lingvo kaj kun helpo de neesperantista amiko, mi naskis Heroo de Esperanto-n fanzino kun la subtitolo La plej loka gazeto. Kiel vi verŝajne prividas, ĝi temis pri tre modesta kaj simplaeldonita humura gazeto sed ĝi rolis kiel plusa instigilo por la posta naskiĝo de Kataluno, la bulteno de Kataluna Esperanto-Junularo, jam pli regula kaj kvalita pro la implikiĝo de pluraj entuziasmaj gejunuloj. Por trafoliumo de tiuj kaj aliaj revuoj vi povas viziti CES (Sabadell), Biblioteko Molera (Moià) au MES (Sant Pau d'Ordal, Subirats).