dimarts, 18 de setembre del 2007

Odiseo mensmaŝinas

Ciklopo regnis en insul'
ĝis venis ŝiphazarde
mikroskopa itakul'
Inĝenia batalado iĝis ek
inter Odiseo kaj Ciklop'
venkis la etul'
la ciklopo iĝis fek'
de tiam la grandulo ege timas
kaj Odiseo mensmaŝinas
timu vi, prepotencul'
ĉar vin atingos itakul'

jen epizodo historia
ĉu mitologia?
al Homero turnu vi
se al vi gravas tio ĉi

1 comentari:

ChuS ha dit...

Hehe

Tre bona tekso. Mi ŝategas la historiojn de la grekroma mitologio. Mi ne legis la Odiseado sed mi konas la historion kaj mi ŝatis multe legi tiun tekson .

Ĉu estas via?