dissabte, 25 de març del 2017

Spekto-rekordo

Preskaŭ cent milionojn da spektoj. Post iom pli ol kvin monatoj de la homtura ĉefkonkurso okazinta en urbo Tarragona, oni plu spektadas kaj dividas la videon pri la konstruado de turo nomata tri el dek, farita de la grupo Castellers de Vilafranca. La videon diskonigis tra Facebook la skipo de Red Bull TV. En unu semajno ĝi atingis kvindek milionojn da spektoj kaj la nombro plu kreskadas. 


diumenge, 12 de març del 2017

Manifestacio por la rifuĝintoj en Barcelono



18/2/2017
Foto:JOSEP LAGO / AFP
La urbestrino de Barcelono alvokis la manifestaciantojn «plenigi la stratojn» por tiu marŝado nomita «Ni volas akcepti ilin». 
160 000 manifestaciantoj kolektiĝis sabaton 18an de februaro en Barcelono, laŭ taksado de la municipa polico. Ili postulis de Hispanio, ke ĝi akceptu «ekde nun» milojn da rifuĝintoj, kiel promesite en 2015. La maldekstra urbestrinoAda Colau, alvokis la manifestaciantojn «plenigi la stratojn» por tiu marŝado nomita «Ni volas akcepti ilin». Multaj el ili portis la afiŝtabulon «ne plu da ekskuzoj, akceptu ilin nun», laŭlonge de Via Laietana, avenuo kiu trairas la malnovan urbon, ĝis la haveno. La manifestacio simbole finiĝis borde de la Mediteraneo, en kiu pli ol 5 000 migrantoj mortis.
Nur 1000 migrantoj estis akceptitaj
Laŭ siaj engaĝiĝoj kun Eŭropa UnioHispanio devis akcepti 16 000 azilpetantojn jam alvenintajn en aliaj landoj, kaj tio ekde 2015. Barcelono prezentis ekde aŭgusto 2015 planon por akcepti rifuĝintojn devenantajn de Sirio, Irako, Afganio aŭ EritreoSed nur 1 100 migrantoj alvenis ĝis nun.
Sabaton 15an de februaro, la prezidentino de la provinca deputitaro de Barcelono, Mercè Conesa, juĝis «hontinda», ke Hispanio ne respektis sian promeson. Apud urbestroj de Katalunio, ŝi petis de la "Eŭropa Komisiono", ke ĝi «komencu puni severe» la landojn, kiuj ne respektas sian engaĝiĝon.       

Fonto de la artikolo: Neniam milito inter ni