dimarts, 26 de juliol del 2016

Sendependismo kreskas

Fonto: https://nuntempe.wordpress.com/2016/07/22/sendependismo-kreskas/

Unuafoje la procentaĵo da homoj en Katalunio kiuj volas la sendependecon superas tiujn kiuj rifuzas ĝin.

La unuan fojon kiam oni demandis al la loĝantaro pere de enketo ĉu oni volas la sendependecon de Katalunion aŭ ne, estis en februaro 2015. Tiam 48% kontraŭis kaj 44% favoris. Unu jaron antaŭe la venko de la kontraŭuloj estis ankoraŭ pli klara (50% kontraŭe, 42.9% favore). De tiam la opinioj alproksimiĝis ĝis nun, kiamla sendependistoj klare venkas.
Laŭ partioj, 90% de la balotintoj por Junts pel Sí volas la sendependecon, same kiel 89.3% el tiuj de la partio CUP. De la partio Catalunuya Sí Que Es Pot, 30.5 volas la sendependecon, sum 50% rifuzas. La ĉefa respondeculo de la esploro, Jordi Argelaguet, diras ke la sendependismo ĉe la balotintoj de ĉi tiu partio kreskis 10% je la lasta esploro: en marto 2015 favoris 20.3%, kion li atribuas al manko de samideologia plimulto en la cetera Hispanio por realigi la politikon kiun deziras ilia partio. La plej multaj balotantoj de la partioj C’s, PSC kaj PP kontraŭas la sendependismon.

Kiam oni demandas pri pluraj politikaj situacioj, 41.6% el katalunoj konsideras ke Katalunio devas estis sendependa regno, 20.9% volas ke Katalunio estu ŝtata en federacia Hispanio, 26.5% volas ke Katalunio restu kiel unu el la 17 aŭtonomiaj regionoj (nuna statuso) kaj 4% volas ke Katalunio estu nur regiono de Hispanio. La balotintoj de CSQEP plej multe estas por la federacio (42.6%), malsame de tiuj de PSC kiuj preferas la statuson de aŭtonomia regiono (44.4%) ol federacia Hispanio (40.5%)