
Alidirite,la homa inteligento ŝuldiĝas al specialiĝo de la kulturo kaj ne al ĝenerala inteligento asociigita al pli granda cerbo, laŭ esploro disvolvita dum la lastaj 4 jaroj far internacia skipo. Inter la analizistoj troviĝas la hispanoj Josep Call kaj Victoria Hernández-Lloreda.
Tiu esplorlaboro estos publikigita morgaŭ, 7a de septembro, en la revuo Science. Ĝi estis bazita sur testoj al 106 ĉimpanzoj, 32 orangutanoj kaj 105 infanoj 2-jaraj.
(elkatalunigita artikolero de El Periodico, vidu ĉi tie)
1 comentari:
Dankon pro la atentigo; mi legis la tre interesan raporton (http://www.sciencedaily.com/releases/2007/09/070906144113.htm). Strange, tamen, alia versio de la raporto atribuas la sociajn lertecojn mem al pli grandaj cerboj (http://news.nationalgeographic.com/news/2007/09/070906-human-brain.html).
Mi konfesas je ioma konfuziteco :) Ĉiuokaze, laŭ mia memoro la precipa korelativo de inteligento estas la grandeco de la cerbo relative je la grandeco de la cetera korpo... aŭ simile.
Ken
Publica un comentari a l'entrada