dimecres, 22 de juliol del 2015

Sendependismaj partioj atingos majoritaton laŭ sondado de Público


Laŭ iu kalkulo de voĉdonoj surbaze de antaŭaj sondadoj, la sendependismaj listoj atingos absolutan majoritaton.

Público ĝisdatigis sian Kontinuan Observejon pri elektadoj per informado pri la balotoj okazontaj la venontan 27an de septembro en Katalunio. Laŭ ĝi, la sendependismaj listoj Junts pel Sí (Kune por Jes) kaj CUP entute sumus ĝis la absoluta majoritato en la Katalunia Parlamento. Malgraŭ ke ĝi estis prezentita kiel enketo, la laboraĵo ne estas ekzakte tia. Temas pri kalkulo de voĉdonoj surbaze de sondadoj publikigitaj antaŭ la starigo de la listo Junts pel Sí. Tial, la prezentitaj datumoj ne baziĝas sur rektaj telefonenketoj sed sur procenta analizo de la rezulto de antaŭaj sondadoj. En tiuj sondadoj oni ne povis demandi pri Junts pel Sí ĉar ĝi ankoraŭ ne ekzistis, tial la kalkulo perdas sian valoron.

Malgraŭ ĉio, en la sociaj retoj oni abunde komentis la rezultojn de la ĝisdatigo de la Kontinua Observejo, en kiu la komuna listo de CDC, ERC kaj aliaj suverenismaj grupoj, sumus 59 deputitojn kaj CUP, 10 pliajn. La parlamento kompletiĝus per 23 deputitoj de la maldekstra Catalunya Sí que es Pot (Katalunio Jes oni Povas), 21 de la novdekstra Ciutadans, 10 de la socialisma PSC, 9 de hispandekstra PP kaj 3 de UDC, katalunaj kristiandemokratoj.

Junts pel Sí kaj CUP sumus 46,4% de la validaj voĉdonoj. Catalunya Sí que es Pot estus en dua pozicio, kun ĉ. 17%. Ciutadans (C's), en tria pozicio kun 15,7%. PSC atingus 7,6% kaj PP 6,7%.

Fonto: Vilaweb.
Plia ligil-informado pri partioj  troveblas ĉe la dekstra kolumno de la blogo. Lasta aldono (hispanlingve): La politika mapo de Katalunio en 2015