divendres, 21 de setembre del 2007

Mirinda sukceso

Pro evidentaj kialoj, Esperanto ne multe integriĝis en la ordinara vivo de plej multaj homoj. Se mi enketus sur la strato al homoj demandante ĉu ili konas vortojn en aliaj lingvoj verŝajne mi ricevus plurajn specimenojn: sajonara, bon nuit, hello, fiesta, mamma mia, fado,...Se la demando temus pri Esperanto verŝajne la respondo tre proksimiĝus al nulo, tamen, almenaŭ por hispanoj kaj katalunoj de mia generacio, estas esperanta vorto kiu tre populariĝis kvankam neniu sciis pri ĝia esperanta origino: Mirinda.
Mirinda estas iaspeca limonado kreita kaj lanĉita de hispana entreprenisto, onidire esperanto-parolanto. Ĝi estis komercigita kun diversaj gustoj: oranĝa (eble la plej sukcesa), citrona, poma, fraga, ananasa kaj vinbera. Ĝia distribuado estis mondskala. En la 1970aj jaroj, Mirinda donacadis diskojn el la tiamaj popularaj ensembloj kaj kantistoj: Los Pekenikes, Karina, Massiel, Fórmula V kaj aliaj. Post ioma tempo ĝi estis vendita al Pepsico kaj ankoraŭ nun ĝi konkurencas kun Fanta kaj Coca-cola. En vikipedio vi trovos informojn en araba, dana, germana, angla kaj hispana lingvoj.
Kuriozaĵo. La hispana reĝisoro Álex de la Iglesia debutis kaj ekakiris famon per sia etfilmo Mirindas Asesinas (Murdaj Mirinda-oj), kiun vi povas spekti ĉe la maldekstra kolumno. Klarigo pri la komenco: strangulo eniras trinkejon kaj petas al kelnero ĉu li povas doni Mirinda-n al li. Kelnero servas ĝin kaj la strangulo fortrinkas kaj intencas foriri, tiam kelnero postulas pagon. La strangulo respondas ke tio ne justas ĉar li petis donon kaj ne vendon, li post bedaŭro de la miskompreno senkompate pafadas la kelneron...