diumenge, 10 de desembre de 2017

La blazono de Barcelono


Escut de Barcelona.svgLa blazono de Barcelono estas kombino de la kruco de Sankta Georgo, patrono de la urbo (koincidanta kun la heraldika emblemo de la katedralo kaj la eklezia departemento de Barcelono) kaj la antikvaj heraldikaj reĝinsignoj de la urbo, tiuj de la grafoj de Barcelono,kiuj konsistas el kvar bastonoj (plej ofte nomataj stangoj) ruĝaj sur ora (flava) kampo, el kiuj originas la ŝildo de Katalunio kaj la Aragona Krono (ekde 1137, okaze de la geedziĝo de la grafo Ramon Berenguer la 4a kun Peronella, filino de la aragona reĝo Ramiro la 2a.

La reĝo Pere III (Petro la tria) kromnomata La Ceremonia, koncedis la reĝan ŝildfiguron al la urbo la 4an  de julio de 1345; la kruco kiel distingilo de la urbo troveblas jam en sigelo de 1288. La supra krono indikas ke Barcelono estis la restadejo de la reĝoj de la Aragona Krono.


Fonto: Viquipèdia

divendres, 8 de desembre de 2017

Prezento de la libro Tagoj kaj Ruinoj en Barcelono

Okaze de la Zamenhofa festotago, oni prezentos en Barcelono la libron verkitan de Jaume Grau Casas 
Tagoj kaj Ruinoj

Surklaku por legi

dijous, 7 de desembre de 2017

Manifestacio en Bruselo

45 000 katalunoj manifestacias en Bruselo por denonci la mankon de demokratieco en Hispanio kaj por peti esprimliberecon kaj ellason al politikaj malliberigitoj.


dimecres, 6 de desembre de 2017

Laste pri la kataluna prezidento Puigdemont

La hispana justico nuligis la internacian ordonon pri aresto kontraŭ Carles Puigdemont, sed plu validas la ordono pri aresto sur Hispania teritorio.

dimarts, 5 de desembre de 2017

Enketo pri valorigo de la diversaj politikaj gvidantoj

Alklaku por grandigo ^

Oni enketis en Katalunio kadre de la kampanjo por elekti la venontan katalunan parlamenton

Proksimuma politika orientiĝo:

ERC: Maldekstra-Sendependisma
CeC-Podem: Maldekstra-Konfederaciema
JxCat: CentroDekstra-Naciisma/Sendependisma
PSC: Maldekstra-Uniisma=> Federaciisma
CUP: Maldekstra/Liberecana- Sendependisma
Ciudadanos: Dekstra/liberala-Uniisma
PP: Dekstra/Konservativa- Uniisma


Why yellow colour is banned in Catalonia

Go to: BBC


diumenge, 3 de desembre de 2017

Pri la origino de la suverenisma procezo en Katalunio

Artikolo de David Miró. 27/11/2017


Resultado de imaxes para campanya contra l'estatut
PP kampanjis kontraŭ la kataluna statuto (2006), kio ekinstigis la suverenismon

Inter 2007 kaj 2010 Madrid ricevis avertojn pri tio, ke pritondi la katalunan statuton provokus profundan krizon

Antaŭ ok jaroj, en tago kiel hodiaŭ, la katalunaj ĵurnaloj publikigis komunan editon sub la titolo La digneco de Katalunio. En ĝi oni atentigis pri la katastrofaj efektoj por la konstitucia sistemo naskiĝinta en 1978 kiu sekvus el verdikto de la Konstitucia Tribunalo kontraŭ la kataluna statuto aprobita tri jarojn antaŭe. La edito denuncis ke "estas homoj kiuj revas pri fera kirurgio por elradike forpeli la kompleksecon de Hispanio". Oni finis avertante la publikan opinion kaj la politikistojn: "Ni ne troviĝas antaŭ malvigla socio, kuŝanta kaj preta spekti trankvile la malboniĝon de sia digneco". Inter la ĵurnaloj kiuj subskribis la tekston, kiu kaŭzis skandalegon en Madrido, estis, indas rimarki, La Vanguardia kaj El Periódico.

Du jarojn antaŭe, en novembro de 2007, la tiama prezidanto de la kataluna registaro (Generalitat), José Montilla, jam estis avertinta, dum konferenco en Madrido, ke en Katalunio kreskadis la emocian distanciĝon koncerne al Hispanio. "Mi kredas ke, la unua pruvo de institucia lojaleco estas atentigi pri la gravaj politikaj konsekvencoj je meza kaj longtempa futuro, de iu grava emocia desafektiĝo de Katalunio rilate al Hispanio kaj la komunaj institucioj", li diris en diskurso kiu postrestis en la malgranda historio de la suverenisma procezo.

La konkludo estas tiu ĉi: en la periodo 2006-2010, ĉiuj en Katalunio estis konsciaj pri tio ke, iu verdikto kiu aliigus la Statuton havus katastrofajn konsekvencojn por la rilato kun Hispanio. Oni dediĉis enorman energion averti Madridon pri la danĝero, Ekde la socialistoj ĝis la entreprenistaj organizoj, kiuj en 2007 estis reklamintaj la administradon de la barcelona flughaveno de El Prat.
Ĉiuj sciis ke, se la Statuto malsukcesus, io malbonega okazus. Tio iĝis popola konscio. La maltrankvilo estis maksimuma ĉar estis multaj manovroj por influi en la Konstitucia Tribunalo, manovroj ne kaŝitaj, krom filtrado de informoj al la komunikiloj kiuj, iom post iom mornigis la esperojn pri la nova Statuto.

Duobla pakto

Sed la hispana ŝtato ignoris ĉion, ĝi aplikis strikte la leĝajn mekanismojn kaj humiligis Katalunion manipulante teksto kiu estis frukto de duobla politika pakto (Parlamentoj kataluna kaj hispana) kaj kiu estis referendume konfirmita de la katalunaj civitanoj.

Ĉu povintus ne ekzisti, en tiaj cirkonstancoj, io kia la suverenisma procezo kiun ni fine vidis? Malfacile. La katalunia socia korpo havas karakterizojn (fortan senton pri identeco, profundan senton de memregado, ktp.), kiuj nepre puŝas al reago por rekuperi la perditan dignecon. Montilla pravis kaj pravis la komuna edito de la ĵurnaloj.

Sed post la verdikto estis eĉ pli malbone. Oni rekte ĉesigis la procezon pri transdono de administro-povoj, kaŭzante la morton  de la duflanka komisiono (antaŭ du tagoj, Mariano Rajoy fieris, en radia intervjuo, ke li transdonis neniun ajn povon al Katalunio). Oni malobservis la trian aldonan dispozicion pri investado en substrukturoj laŭ la ŝtatbuĝeto kaj, ekde 2014, la financosistemon, kiu evidentiĝis kadukinta kaj trompa. Krom ĉio ĉi, PP komencis procezon por recentraligo kiu igis la Statuton senutilaĵo...

La sendependismo kreskas sur la morto de la pristatuta pakto. Tiu estas la origino, kiel preskaŭ ĉiuj sciis kaj neniu priagis.

Nun ni imagu ke la verdikto pri la Statuto estus deklaranta la plenan konstituciecon de la teksto; ke la financo-sistemo estus respektantea  la laŭordan kriterion; ke la investo en strukturoj situus averaĝe je la proksimuma nivelo de la kataluna Malneta Enlanda Produkto (MEP); ke oni estus ekfunkciiganta la katalunan Imposto-Konsorcion; ke la kataluna estus senprobleme la "prioritata lingvo" en la administracia kampo kaj en la eduksistemo. Kaj la punkto plej grava: ŝtata registaro lojala, engaĝita en la aplikado de progresema aŭtonomismo.

La eraroj de la suverenismo

Sen ĉio ĉi, kiel oni povus esperi ke iu parto de la kataluna socio ne ribeliĝu? Oni povus akuzi la suverenisman procezon kaj ĝiajn gvidantojn pri multaj aferoj, pri manko de realismo, pri naiveco, pri kaŝo de la propraj malfortoj, pri falo en iuspecan miraĝon pro la gigantaj manifestacioj, kiuj pensigis pri subteno pli alta ol la reala, sed en nenio kazo oni povas diri ke la fenomeno estis inventita aŭ instigita de privataj interesoj.

Ĝi estis la respondo de konkreta socio, la kataluna, al konkreta ofensivo, tiu de la unuformiga hispanismo, kiu nun celas kulpigi la viktimon kaj sinprezenti kiel solvo antaŭ la samaj entreprenistoj kiuj, antaŭ 10 jaroj,  petis pri la flughaveno kaj kiuj hodiaŭ aplaŭdas al tiuj kiuj tion rifuzis.


dissabte, 2 de desembre de 2017

Katalunaj leĝoj blokitaj de la Konstitucia Tribunalo

Katalunaj leĝoj kiuj estis apelaciitaj kaj/aŭ nuligitaj de la  Hispana Konstitucia Tribunalo, periodo 2012-2016:

1- Leĝo pri aŭdvidaj aferoj (2/2012)
2- Leĝodekreto pri komercaj horaroj (4/2012, 2/2014)
3- Leĝodekreto pri impostoj al la bankoj (5/2012)
4- Leĝodekreto kontraŭ la energio-paŭpereco (6/2013)
5- Leĝo pri buĝetakompanoj (2/2014)
6- Leĝo pri popolaj konsultoj ne referendumaj (10/2014)
7- Leĝo pri popoldefendanto -ombudsmano- (2008, decido 3/2015)
8- Leĝo pri eksterlanda agado (3/2015)
9- Komisionaro por la Nacia Transiro (4/2015)
10- Imposto al Internet-peristoj (9/2015)
11- Kodo pri Konsumo de Katalunio (10/2015)
12- Reformigo de la leĝo pri komerco de Katalunio (10/2015)
13- Leĝo de Arano (10/2015)
14- Impostagentejo de Katalunio ((9/2015 - 11/2015)
15- Sendependenisma deklaro de la Parlamento (11/2015)
16- Komisio por la pristudado de konstituiga procezo (2/2016)
17- Departemento pri Eksteraj Aferoj (2/2016)
18- Leĝodekreto kontraŭ la energio-paŭpereco (4/2016)
19- Leĝo por imposto al vakaj domoj (4/2016)
20- Leĝo pri lokaj registaroj (4/2016)
21- Leĝo por la efektiva egaleco inter viroj kaj virinoj (4/2016)
22- Leĝo por malpermesi fràcking (3/2012, 4/2016)
23- Leĝo pri malpermeso de grandaj eksterurbaj superbazaroj (4/2016)
24- Imposto al nukleaj centraloj (4/2016)