dimarts, 6 de juny de 2017

Kial Eŭropo devus bonvenigi referendumon en Katalunio

La historiaj katalunaj plendoj rilate Hispanion intensiĝis lastatempe. La hispana rifuzo konsideri la ripetitajn proponojn el Katalunio, inkluzive de sincera provo re-trakti la 1979-an statuton pri aŭtonomeco, kondukis al senelirejo. Komence en 2005, nova teksto estis verkita kaj aprobita de la kataluna parlamento kaj poste ratifita de la hispana “Cortes” [duĉambra parlamento], sed ne antaŭ ol oni fortranĉis partojn de ĉefaj aspektoj aŭ simple oni forviŝis ilin. Fine la nova statuto estis referendume aprobita de rezignacia kataluna popolo. Tamen, ankoraŭ en 2010 ne senpartia Konstitucia Tribunalo verdiktis, ke pluraj statuteroj estas malkonstituciaj kaj trudis mallarĝigan interpreton de multaj aliaj. En la praktiko, la nova teksto, anstataŭ plibonigi la antaŭan leĝon, utilis por limigi la katalunan memregadon kaj la tuto montris kiel malmulte la hispana flanko pretis antaŭeniri en tiu direkto. En tiu momento klare montriĝis, ke la aktuala sistemo de teritoria administrado, establita en 1978 post longa periodo de centra regado, estas uzata por eternigi la situacion de la katalunoj kiel daŭra minoritato en Hispanio. En la nuna momento kreskanta kvanto da katalunoj sentas, ke iliaj komunaj aferoj estas regataj de Madrido senkonsidere de iliaj bezonoj kaj ofte kontraŭ iliaj esencaj interesoj. Multaj perdis ĉian esperon de sincera interkonsento kun la hispana reganta klaso.
La kataluna registaro klopodis organizi referendumon pri la rilato kiun la kataluna socio devus havi kun Hispanio: ĉu ia varianto de la nuna politika subiĝo, ĉu ekigo de nova sendependa ŝtato. Tio estis la rimedo elektita de Kebekio en 1995 kaj de Skotlando en 2014 kaj respektita de la registaroj de Kanado kaj de Britio. Tamen, la hispanaj regantoj surbaze de mallarĝa – iuj diras “partia” – interpreto de la konstitucio deklaris tian referendumon kontraŭleĝa kaj ĵuris malebligi ĝin. Ili agas ankaŭ por subfosi ĝian preparadon. Pro ilia reago kontraŭ supozitaj malobeoj de elektitaj katalunaj reprezentantoj, la ŝtataj instancoj ŝajnas reveni al manieroj de la diktatoreca pasinteco, tiel minacante la esencajn pilierojn de demokratia regado.
Fonto de la artikolo: Vilaweb