diumenge, 30 de juliol del 2017

Kataluna partopreno en la Seula UK


   

Laŭ la kutimo, dum la solena inaŭguro de la kongreso la naciaj sekcioj de UEA salutis la kongreson. Por la unua fojo, tion faris ankaŭ la reprezentanto de KEA (kune kun tiu de Tajvano). Tiun fakton elstarigis la ĵurnalaro ĉar temas pri du naciaj asocioj ne oficiale agnoskitaj de UEA, kiuj tamen havis sian lokon en la oficiala inaŭguro de la kongreso. En sia saluto, Rubeno Fernàndez esprimis sian deziron, ke la kataluna proceso estu modelo de paca solvo de konfliktoj.
En la scienca parto de la kongreso, rimarkindas la internacia kongresa universitato pri diversaj temoj, nome : lingvo, historio, filozofio, sociologio, ktp. Kunlabore kun AIS, kvar el tiuj sesioj ankaŭ fariĝis universitataj kursoj. Rubeno Fernàndez mem (Universitato de Barcelono) estis la profesoro de unu el tiuj kursoj, kie li prelegis pri la evoluo de la socilingvistika situacio en Havajo, temo de lia prilaborata doktoriga tezo. Alia kataluna profesoro, Xavier Alcalde (esploristo ĉe la Scuola Normale Superiore, en Florenco), instruis kurson pri la socia movado de solidareco kun la rifuĝintoj en Eŭropo.
La katalunaj partoprenintoj aktive rolis en aliaj sciencaj eventoj. Tiel, Fernàndez estis unu el la prelegintoj en la altnivela internacia simpozio kunorganizita de ILEI kaj Universitato Hankuk pri eksterlandaj studoj. Tiu simpozio okazis tute en Esperanto, kun samtempa traduko en la korean lingvon. Aliflanke, Alcalde estis unu el la kontribuantoj en la Esperantologia Konferenco, kiu kunvenigas ĉiujare la fakulojn pri la internacia lingvo kaj la esperanta movado.
Se temas pri la beletra fako, ĉi jare la diversaj ĵurioj de la Beletraj Konkursoj estis postulemaj kaj ne aljuĝis la unuan premion en diversaj kategorioj, escepte de poezio. Precipe, la unuan premion en la branĉo poezio estis aljuĝita al la majorka esperantisto Nicolau Dols pro lia verko Pasio. Poemo en ses stacioj. Aldone, Xavier Alcalde ricevis la trian premion kaj honoran mencion en la branĉo Eseo.
Unu el la plej interesaj eventoj dum tiu semajno estis internacia seminario en la Korea Parlamento pri la ebleco de reunuiĝo de ambaŭ Koreioj, kiu okazis en Esperanto kaj en la korea lingvo, en kiu partoprenis 130 homoj el 21 landoj kaj kiu ebligis interŝanĝi la bildon pri tiu afero, kiu ekzistas en la diversaj mondopartoj.
En la oficiala solena fermo, ĉeestis la prezidan tablon nian samasocianon Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO. Dum tiu solena fermo oni transdonis ok diplomojn pri elstara agado al homoj el ĉiuj mondpartoj kiuj elstaris pro aktiveco kaj eksterordinara sindediĉo al Esperanto. Tiu ĉi jaro, inter ili ricevis la agnoskon Eduardo Vivancos, kataluna anarkiisto kun fascina persona historio. Post lia partopreno en la hispana milito, li pasigis kvin jarojn en la francaj koncentrejoj kaj fine ekzliĝis en Kanadon. Kiel elstarigis la UEA-estraro, dum lia tuta vivo li fervore laboris por Esperanto. Li fariiĝis agnoskita figuro de la anarkiisma esperantismo kaj ankaŭ motoro de la esperanta movado en Toronto.
Jen monda kongreso kun rimarkinda kataluna partopreno. Venontjare la UK okazos en Lisbono. Ĉu ni revidos nin tie ?
Fonto de la informo: esperanto.cat

dimecres, 5 de juliol del 2017

La kataluna registaro eksplikas la referendumon

Un miler de persones van escoltar l’exposició de Puigdemont, Junqueras, Rovira i Turull. / PERE VIRGILI
Sidejo de TNC
La partioj de la kataluna registaro (Junts x Sí kaj CUP) prezentas la leĝon por voĉdoni kaj okupiĝos iom pli poste pri la censo, la balotujoj kaj la transirleĝaro

La kataluna registaro ĉesigis monatojn da konjektado kaj prezentis parton de la juraj konsistaĵoj de la evento okazonta la proksiman unuan de oktobro, la leĝo de la referendumo pri memdecido. Leĝo kiu, malgraŭ ne solvi ĉiujn dubojn (mankas dua jura parto, transirleĝoj kaj logistikaj detaloj kiel censo kaj balotujoj), certe montras la leĝan arkitekturon de la referendumo. Unu tagon post la elpostenigo de Jordi Biaget, la kataluna registaro elmontriĝis unueca, firma kaj garantiema. Tiu mesaĝo trankviligis la ĝeneralan dubetoson generitan de la sekretecaj preparoj.

La prezento, dividita en du partoj - matene far la partioj kaj vespere far la registaro - celis transdoni diversjan mesaĝojn: la referendumo ja okazos, la balotado havos maksimumajn garantiojn kaj la rezulto estos deviga. "La Unuan de Oktobro la voĉdono decidos", resumis la prezidanto Carles Puigdemont antaŭ milo da homoj renkontiĝintaj en la sidejo de la Kataluna Nacia Teatro (TNC).

Kiel tio videblas en la leĝo? La leĝo, kiel jam estis raportita de ARA hieraŭ, kalkulas en sia 4a artikolo la proklamon de la sendependeco "du tagojn post konfirmo de rezultatoj", en la kazo ke en la voĉdonado venkos la jeso. La garantioj baziĝas sur Sindikateca Balotorganismo ligita al la parlamento, kiu funkcios same kiel nuntempe ekzistanta Junta Electoral (Konsilio pri Elektoj).
La Sindikateca Balotorganismo serĉos internaciajn observantojn por la procezo. 34 artikoloj de la nova regularo kopias aspektojn de la nuntempa hispana leĝo pri elektoj kaj la leĝo pri konsultoj de la antaŭa registaro prezidita de José Montilla, antaŭ nelonge nuligita de la Konstitucia Tribunalo.


Registaro kaj partioj klopodis rimarkigi la legalecon de la leĝo: la referendumo - ili insistis - estas subtenata de la rajto al memdecido, kalkulita en internaciaj traktatoj subskribitaj de la hispana ŝtato. Sed alveninta la momento de kunfrapo kun la ŝtato - la hispana ministrino Soraya Sáenz de Santamaria avertis ke ili povas nuligi la leĝon "tuj post 24 horojn"-, tiel do, gravos la respondo de la homoj: "La partopreno kaj la rezulto ne dependos de ajna leĝo, dependos nur de ni, de la homoj. Neniu ago de la ŝtato povos paralizigi la homojn, la venkon ebligos la homoj", emfazis Puigdemont.

Tiu ĉi traduko estas parto de novaĵo aperinta en: ARA





dissabte, 1 de juliol del 2017

La kongreso de la steloj

Àger-Montsec (pr. "aĵe-montsek"), en la antaŭ-pirenea montaro, estas zono kun Stelluma Certigo, kio signifas ke temas pri areo kiu havas bonegan ĉielkvaliton por esplori la Universon. Venu, aŭskultu en esperanto kaj ĝuu, kaj planetarian sesion ĉe Okulo de Montsec kondukita de la prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj, profesoro Amri Wandel , kaj observadan sesion de la ĉielo ĉe la parko de teleskopoj kondukita de astronomo de Calar Alto , David Galadí-Enríquez , en unika instalaĵo en la mondo:



Krom tiuj du doktoroj pri astrofiziko, jen eminentaj esperantistoj kiuj riĉigas nian programon per imponaj prelegoj: Miguel Fernández, Miguel Gutiérrez, Abel Montagut, kaj aliaj programeroj kun Michael Boris, Jorge Camacho, Mon Cardona, Montserrat Franquesa, Esther Inglada, Pedro M. Martin Burutxaga, Ramon Perera, Pedro Sanz, Carles Vela. Estas ankaŭ ne-esperantistaj program-kontribuantoj: Christian Aguilera Couceiro, Jordi Bilbeny kaj Benito Muros.
Rimarkindas ankaŭ la inaŭgura prelego "Pacistoj en mondo eterne militanta, en la centjariĝo de la morto de Zamenhof" de Xavier Alcalde, katalune kaj Alfons Tur, esperante.

Informa fonto: Esperanto.cat