dijous, 11 de desembre de 2014

Kampanjo por mecenati la Biblioteko-Arĥivejon Petro Nuez

http://www.verkami.com/locale/ca/projects/10066-bapn-preservem-la-memoria-de-l-esperantisme-catala#

Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) lanĉis amasfinancadan kampanjon por renovigi la Biblioteko-Arĥivon Petro Nuez (BAPN), kiu enhavas gravajn historiajn dokumentojn de antaŭ pli ol 100 jaroj. Ĝi urĝe bezonas restrukturiĝon, por protekti tiun gravan parton de la historio de Esperanto en Katalunio.

En la unua fazo de la kampanjo oni celas atingi 6000 eŭrojn por renovigi la plankon de la ejo kaj starigi kvar biliotekajn bretarojn. En estonta dua fazo, la kampanjo celas kolekti pliajn 4000 eŭrojn por aldoni du pliajn bretarojn, tablon kaj seĝon novajn kaj la komputilaĵojn necesajn por katalogi la enhavon de la BAPN, kiu estos parto de la naskiĝanta tutmonda katalogo de esperanto-bibliotekoj.

Biblioteko Arkivo Petro Nuez (BAPN) estas biblioteko-arĥivo de Kataluna Esperanto-Asocio registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio.

La kampanjo estas en la retejo Verkami, la pionira amasfinancada interretejo de
Katalunio, kies nomo venas de la esperantaj vortoj “verki” kaj “ami”.

La proponataj rekomencoj por la donacoj povas esti simpla danko kaj inivto al inaŭguro, publikigo de la nomo en ŝildo sur la muro de la ejo, sed oni ankaŭ proponas vespermanĝojn, gastigadojn, ciceronadojn, kulturajn profesiajn vizitojn en Esperanto, kvalitajn artajn bierojn kun esperanta nomo, ekzemplerojn de La Eta Princo, Asteriks, aŭ la lastajn eldonajn novaĵojn de la kataluna asocio, kursojn, t-ĉemizojn, diskojn kaj eĉ koncertojn de Kaj Tiel Plu. La plej donemajn mecenatojn eĉ honorigos la Katalunaj Kongresoj de Esperanto.

http://vkm.is/bapn
http://www.verkami.com/locale/ca/projects/10066-bapn-preservem-la-memoria-de-l-esperantisme-catala#

dilluns, 8 de desembre de 2014

Maur Ametller, la kataluna Da Vinci


Li ne kreis ion kio grave ŝanĝus la mondon sed li estis admirita pro lia inventemo kaj lia kapablo antaŭvidi la futuron. Naturesploristo, muzikisto kaj inventisto, Maur Ametller  kredis je Dio sed ankaŭ je la fiziko.
Tiu ĉi multfaka monaĥo, kiu vivis inter la monaĥejoj de Montserrat kaj de Sant Benet, montriĝas kiel klara ekzemplo de la scienca spirito kiu karakterizis la Klerismo.

La 16an de novembro de 1802, la monaĥoj de Montserrat  ekscite atendis viziton altnivelan. Estis jam kutimo ke, de tempo al tempo, iu elstara homo alvenis ĝis la sankta monto, sed ĉifoje temis pri tuta reĝa familio, Karlo la 4a, lia edzino (la reĝino Maria Luisa) kaj la reĝidinoj Maria Antonia kaj Izabela.
Laŭ oni rakontas en Analecta Montserratensia, la gereĝoj omaĝis al la Moreneta (la Virgulino de Montserrat), vizitis la salonojn de la monaĥejo kaj rifuzis foriri sen antaŭa konatiĝo kun unu el la membroj de la komunumo: la pastro Maur Ametller, etstatura monaĥo, gaja kaj iom ekstravaganca. Kion faris tiu izolita monaĥo en sia ĉelo tiel ke lia famo atingis la kortumon de Madrido?
La fakto estas, ke la reĝoj aŭdis pri nova kaj originala muzikinstrumento nomata velakordo, unu el la multaj inventoj de la benedikta monaĥo, kaj ili volis memokule vidi kiel aspektis kaj kiel sonis tiu kurioza inventaĵo. Kaj ili tute ne seniluziiĝis. Karlo la 4a kaj siaj akompanantoj miregis rigardante ĝin. La velakordo estis speco de klaviceno, nur ke ĝi havis formon de latina velo.
http://argellies.free.fr/images/clavicytherium.jpg
Vertikala klaviceno, eble simila al velakordo
Ĝia klavaro konsistis el kvar oktavoj, kun vertikala kesto kaj horizontalaj kordoj. Tiel, rakontis Maur Ametller, la muzikilo generas sonojn pli akutajn ol la klavicenoj kaj fortepianoj, du el la instrumentoj kiuj neniam mankis en la salonoj de la reĝa palaco.

La admirata sono de la velakordo

Post fari muzikan provprezenton al la gereĝoj, Maur plu rakontis kiel estis la krea procezo per kiu li ellaboris la instrumenton. Male ol la ceteraj muzikiloj el la sama familio, diris Ametller, la velakordo posedas tri kordojn el latuno po ĉiu noto, pinĉitaj per ŝtala nadlo. Tiuj kordoj produktas tre fortan metalsonon.
Alia singulara trajto, kiu kaŭzis surprizon al Karlo la 4a estis malkovri, ke ametller anstataŭigis la plumojn el anaso aŭ korvo, tipaj por klavicenoj, per peco el kartilago de balena dento, kiu estis pli fortika kaj samtempe pli fleksebla.
Laste, ĉar la velakordo montris sian keston rektavide, male ol pianoj, ĝia malferma sonoreco generis “mildegan sonon” kaj “ĉarman harmonion”, laŭ rakontas la tiuepokaj kronikoj.
Fine de la vizito, la monaĥo regalis la reĝan familion per eta koncerto.
La gereĝoj foriris fascinitaj, kaj ne nur pro la koncerto. La vizito al la ĉelo de la monaĥo estis ankaŭ spektaklo. Eĉ se temis pri diskreta spaco de la monaĥejo, la vivejo de la monaĥo jam delonge altiris “scivolemulojn naciajn kaj internaciajn”, laŭdire de la kronikoj mem.
Verdire, krom inventisto, la pastro Maur estis ankaŭ naturesploristo kaj tial  li sindediĉis al dissekcado kaj remburado de insektoj kaj papilioj, trobitaj en siaj montaj ekskursoj dum dekses jaroj.
La reĝino Maria Luisa miregis antaŭ la granda diverseco el sekigitaj insektoj ekspoziciitaj sur etaj fikstabuloj. Kaj aldone, Ametller eĉ pli surprizis la reĝinon sidigante ŝin sur speciala seĝo dekoraciita per papilioj.
Pro lia tuta laborkreado, Karlo la 4a koncedis al Maur Ametller tutvivan pension kiu altis 5 realoj, destinitaj kovri la elspezojn de la esplorlaboroj.

La ribelema monaĥo

La vivo de Francesc Ametller –tiu ĉi estas lia baptonomo- komenciĝis la 6an de aŭgusto de 1749, en Palafrugell. En 1758 li aliĝis al la mesoservantaro de la monaĥejo de Montserrat, kie la monaĥo Benet Julià Ros instruis al li muzikon. Li estis deksesjara kiam lia patro malpermesis al li inici sin en la novicadon de la benedikta komunumo. Tamen li neniam rezignis pri la ideo reveni iam al la sankta monto.
Post tio pasis du jardekoj. Estante 37-jara, li fariĝis tro maljuna por la inicado sed li kunhavis bonajn avalojn: li estis iam mesoservanto, li estis sacerdoto de antaŭ multaj jaroj kaj li estis plenuminta longan muzikkarieron en Figueres kaj oficis kiel kantorestro en la katedralo de Tarragona. Danke al ĉio tio, la 14an de oktobro de 1786 li iĝis pastro Maur, nomo kiun li ricevis en la momento survesti la benediktan kostumon.
La muziko ne nur helpis lin eniri la monaĥejon sed ankaŭ pro ĝi li estis baldaŭ laŭdata. Surprizante pro lia eksterordinara baritona voĉo, li fariĝis post nelonge majora kantoro. Tiu ĉi posteno signifis gvidi la kantojn de la monaĥoj, indiki kiujn kantojn oni devas prezenti en ĉiu diservo kaj prizorgi la muziklibrojn. Paralele al tio, Maur ankaŭ trovis tempon por komponado. Inter liaj verkoj indas mencii la kanton Salve solemne, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas kantata en la postvesperaj preĝoj, polifonian Pasion, du himnojn je kvar voĉoj –Pange lingua gloriosi (kantata dum paska jaŭdo) kaj  Vexilla Regis Prodeunt (kantata dum paska vendredo)- kaj laste, la paŝojn de Palmo-dimanĉo kaj paska vendredo. Krome li enkondukis novajn teknikojn en la kantadon, kiuj plialtigis la pompon kaj elstarigis la koruson de Montserrat.
Malgraŭ  tio, li estis plurfoje akuzita pro tio ke oni konsideris lin tro sendependema kaj kontestema. Sendube la strikta monaĥa vivo fojfoje subpremis lian grandan kapablon inventi. Nur inter la jaroj 1809 kaj 1810, la abato de Montserrat akuzis lin pro instigo al malobeo, fuĝoj al Manresa, malobservo de la pentopunoj kaj eĉ provo eskapi el la enfermigo je kiu li estis punita “perforte rompante la pordofermilon de sia ĉelo”.
Verdire Maur emis ofte malaperi longajn horojn, padumante sur la montaro kun la celo trovi kaj kapti ekstravagancajn vivspecimenojn. Danke al tiuj ekkursoj, li estis la unua kiu mezuris la altecon de la Montserrata montaro. Malgraŭ ĉio, tiu plezura vivo –muziko, preĝado, naturo kaj inventemo, laŭ la vivfilozofio de Maur Ametller- ne longis por ĉiam. Dum la milito kontraŭ la napoleonaj armeoj, la 25an de julio de 1811, la francaj trupoj atakis Montserraton. La monaĥoj kiuj ne kaŝis sin estis murditaj. Maur, kiu bone konis la geografion de Montserrat, sukcesis eskapi dumnokte kune kun aliaj monaĥoj kaj kaŝi sin en rifuĝejo de li konata.
Ankaŭ al li oni danku lian agon, kiam la 10an de oktobro de la sama jaro, dum la dua atako de la francoj, li kaŝis la figuron de la Moreneta en la preĝejo de Sant Dimes. La tuta abatejo estis disrabita, detruita kaj bruligita. La templo, la arĥivejo, la biblioteko kaj ankaŭ la ĉelon de la pastro Maur estis cindrigitaj. Tiunokte Katalunio perdis nekalkuleblan kulturheredaĵon. Post la eventoj li decidis transloĝiĝi al la monaĥejo de Sant Benet del Bages, la loko elektita de la montserrataj monaĥoj por retiriĝi en sia maljunaĝo.
La ŝanĝoj en la pejzaĝo, antaŭe montoj kaj nun agrokulturaj kampoj ĉirkaŭ Sant Benet, vekis en li denove la inventemon, ĉifoje ligita al hidraŭlikaj maŝinoj. En sia nuna monaĥejo ofte estis problemoj pri akvoprovizo, tial Maur inventis norion. Por plibonigi la vivon de la kamparanoj li dezajnis semmaŝinon kaj aparaton por purigi la irigaciajn kanaletojn. Li eĉ havis tempon por skizi grumaŝinon por pli efike dreni la sablon, kio cetere vekis la intereson de la marŝalo de Katalunio pro la eblo ĝin apliki en la barcelona haveno.
Post iom da tempo liaj inventoj estis montrataj en diversaj ekspozicioj en Barcelono kaj ne pasis multe da tempo ĝis kiam li estis serioze konsiderata sciencisto. Tiam oni permesis al li membriĝi en la Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Barcelono.
Maur Ametller mortis la 14an de februaro de 1833 en sia ĉelo. Li estis tiam 83-jara.
.
La artikolon verkis katalunlingve: Maria Coll kaj Llorenç Ferrer.
Ĝi estis publikigita en la revuo Sàpiens, numero 126, februaro 2013.

divendres, 21 de novembre de 2014

Ĝisdatiga enketo al katalunaj civitanoj

Se hodiaŭ okazus voĉdonado por elekti la membrojn de la kataluna parlamento, la rezulto estus jena laŭ enketo de Gesop publikigita de la ĵurnalo El Periódico:

Surklaku por grandigi

Ĉe la dekstra kolumno de la blogo vi trovos informajn ligilojn pri la diversaj partioj. Konsiderataj dekstremaj estas: CiU, C's, PPC. Konsiderataj maldekstremaj estas: ERC, Podem, ICV-EUiA, PSC, CUP. Konsiderataj eksplicite sendependiĝemaj: ERC, CiU, CUP Favoraj al libera decido/elekto far la civitanaro: Podem, ICV-EUiA, PSC. Kontraŭaj al iu ajn ŝtatŝanĝo: C's, PPC.

dimecres, 12 de novembre de 2014

Font de la Reina / Fonto de la Reĝino

La vilaĝo ĉirkaŭ la Font de la Reina estis strategia loko sur la vojo de Igualada al Piera, tio klarigas ankaŭ la iaman ekziston tie de diversaj gastejoj. Apud la arka portalo de unu tiuj gastejoj por vojaĝantoj, Can Carol (16a-17a jarcento), troveblas novklasika fonto skulptita laŭ la formo de ina brusto, el kies mampintoj elfluas akvo.
Oni kredas ke ĝi estis skulptita memore al la reĝino Peronella de Aragono, edzino de Ramon Berenguer la 4a kiu, en 1151, vojaĝante al Barcelono, trairis la vilaĝon.


dissabte, 8 de novembre de 2014

Chomsky, Fo kaj Camilleri subskribas la manifeston por la 9-N

 Chomsky.jpg
Krom tiuj, ankaŭ  Johan Cruyff, la verkisto Tariq Ali, la ĉina disidento Wuer Kaixi kaj la ĵurnalisto Ignacio Ramonet,  subtenas la tekston de la manifesto. Entute jam 25 elstaruloj aliĝis al la peto.

La teatroverkisto kaj literatura nobelpremiito Dario FO, la nordamerika lingvisto Noam Chomsky kune kun aliaj dektri mondfamuloj aliĝis al la manifesto kiu depostulas la rajton de la katalunoj decidi pri sia politika estonteco.
La liston prezidas la nobelpremiitoj Pau Desmond Tutu kaj Adolfo Perez Esquivel. Aliaj postaj aliĝantoj estis la eksfutbalisto kaj trejnisto Johan Cruyff, la ĉina disidento Wuer Kaixi, la antikva sudafrika ministro Ronald Kasrils, la pakistana verkisto Tariq Ali, la saĥarov-premiito pri Penslibereco de la Eŭropa Parlamento Hu Jia, la itala verkisto Andrea Camilleri, la irlanda verkisto Colm Tóibín, la ĵurnalisto Ignacio Ramonet, la ĉeĥa arkitekto Borek Sipek, la latva komponisto Peteris Vasks kaj la latva komponisto kaj aŭtoro de la himno de la Balta Vojo Martins Brauns.

La manifesto defendas ke , inspirite en la precedencoj de Kebekio kaj Skotlando, "la plej bona maniero solvi legitimajn internajn disputojn estas uzi la ilojn kiujn disponigas demokratio. Eviti la voĉdonadon de la katalunoj ŝajne kontraŭdiras la principojn sur kiuj baziĝas demokratiaj socioj".
Laste, la teksto alvokas al la registaroj hispana kaj kataluna kaj al siaj koncernaj institucioj por ke ili ebligu referendumon kaj postan intertraktadon "bonvolan kaj bazitan sur la rezulto".

Tradukita el la ĵurnalo El Punt Avui, sabaton 8a de novembro 2014

divendres, 31 d’octubre de 2014

Lasta enketo pri balotemo de la katalunoj


  La voĉdonoj por sendependiĝo okaze de la konsulto antaŭvidita por la 9a de novembro, laŭ nuna enketo, atingus 49'4%. Tion asertas la rezulto de enketo farita de CEO (Centre d'Estudis d'Opinió), organizo specialiĝinta en la esplorado de la opinioj de la civitanaro. Voĉdonoj kontraŭaj al la sendependiĝo estus entute 19'7% de la totalo. Dume, 12'6% el la voĉdonantoj respondus jes al propra ŝtato sed ne al sendependeco de tiu ŝtato. 7% el la enketitoj ankoraŭ ne decidis kaj 6'9% sindetenus. Ni memorigas ke la demando de la konsulto estos duopa: 1-ĉu vi deziras ke katalunio iĝu ŝtato? 2-En jesa kazo...ĉu vi deziras ke tiu ŝtato estu sendependa?                                La enketo ankaŭ informas pri la nunaj preferoj okaze de balotado por elekti la membrojn de la kataluna parlamento: ERC (Respublikana Kataluna Maldekstro, centro-maldekstruloj) venkus kaj ricevus 38-39 sidlokojn, CiU (Katalunisma dekstrularo) ricevus 32-33, PSC (Partio de la Socialistoj de Katalunio) ricevus 14-16, PP (Hispana dekstrularo) ricevus 11-13, Podem (Maldekstruloj inspiritaj de la indignula movado 15-M) ricevus 10-11, ICV-EUiA (maldekstruloj postkomunistoj) ricevus 8-9, Ciutadans (liberaloj-kontraŭsendependistoj) ricevus 8-9, CUP (radikala maldekstro) ricevus 8-9. Plia informiĝo en la kataluna: Vilaweb

dijous, 9 d’octubre de 2014

Primona historio: La peseto


http://www.fuenterrebollo.com/pesetafrancesa.gif


La peseto (hispane kaj galege peseta, katalune pesseta, eŭske pezeta) estis la legala hispana monunuo ĝis la enkonduko de la eŭro en 1999.Ĝia kompleta malapero efektiviĝis la unuan de marto 2002. 1 eŭro egalis al 166,386 pesetoj. La peseto estis dividita principe en 100 cendoj, kvankam tiu frakcio jam delonge ne estis uzata. Ĝi estis uzata ankaŭ en Andoro,kune kun la franca franko.
La Diccionario de Autoridades de 1737 (Vortaro de Aŭtoritatuloj de 1737) difinis la peseton kiel "peco kiu valoras 2 arĝentaj realoj laŭ la provinca monero, formita el ronda figuro. La nomo peseta probable venas el diminutivo de la kataluna nomo peça (peco), nomo kiun oni aplikis en la 15a jarcento al kelkaj arĝentmoneroj. El la kataluna ĝi transiris al la lingvoj de la iberia duoninsulo. Pliaj informoj en vikipedio

http://pictures2.todocoleccion.net/tc/2013/10/28/39710639.jpg
1 peseto kaj 50 cendoj, eldonigita de la barcelona urbestraro







http://www.grijalvo.com/K_galera/Una_peseta_22_07_1953_Marqu.jpg

dilluns, 6 d’octubre de 2014

La Sanktejo de la Dipatrino de Montserrat

Tiu ĉi konstruaĵo estas verko de la elstara kaj plurfaceta artisto Josep Maria Jujol, ĝia konstruado komenciĝis en la jaro 1925, danke al la kunlaboro de la lokaj vilaĝanoj kiuj sin dediĉis al la prilaborado de la necesaj pecoj konsistantaj el riverŝtonoj.
La tereno estis cedita de la familio Vives. La bazo estas ŝipforma, orientita al Montserrat. La centra parto imitas homturon (vidu: Xiquets de Valls), kaj la ĉirkaŭaj kupoloj imitas la rokojn de la Montserrata montaro.
En 1990 oni rekomencis la laborojn, kiuj estis interrompitaj pro la hispana intercivitana milito kaj la konstruaĵo estis finita kaj inaŭgurita en 1999.

Pliaj informoj (katalune): www.montferri.altanet.org
La vilaĝo Montferri en vikipedio

dissabte, 4 d’octubre de 2014

Kiam Katalunio estis suverena? Historiaj eroj

 
En la jaro 1137, la geedziĝo inter la grafo de Barcelono, Ramon Berenguer la 4a kaj Peronella, filino de la reĝo de Aragono, signifis la dinastian unuiĝon de Katalunio kaj Aragono sed ne politikan kaj socian kunfandiĝon. Temis, do, pri federacio de ŝtatoj en kiu, ĉiu el ili, plukonservis sian leĝaron kaj instituciojn, kvankam ambaŭ estis regitaj sub unu sola krono.

 

Ofte oni konsideris ke, ĉar Katalunio estis princlando kaj ne regno, ĝia povo estis malplia aŭ submetita al tiu de Aragona Krono. En nia epoko, tiu ĉi miskompreno eĉ pli akcentiĝis kiam oni komencis samidentigi la malnovajn regnojn kun la modernaj ŝtatoj: la Regno de Francio, la Regno de Hispanio,..Sed, fakte, en mezepoko, la teritoriaj titoloj, ĉu regnoj, graflandoj aŭ markizlandoj, ne estis gravaj ĉar la interrilatoj estis ĉefe inter unuopuloj: ĉu esti reĝo aŭ ĉu esti grafo samvaloris rilate al montro kaj uzo de povo.

Sekve, la grafo de Barcelono estis suverena aŭ reĝa; t.e. super li estis neniu aŭtoritatulo. Tio komenciĝis per Borrell la 2a, kiu ne renovigis la ĵuron pri fideleco al la francaj reĝoj kaj tiel estis skribite en la Traktato de Corbeil en 1258, inter Jaume I (Jakovo la 1a) kaj la reĝo de Francio, Ludoviko la 9a.
Fakte, eĉ la pakto inter Franco kaj Juan de Borbón (Johano la Burbono, avo de la nuna reĝo), pri kiu devus esti la titolo uzata de tiu lasta, havas tiun signifon: li konatiĝis kiel Grafon de Barcelono, kio en ĉiuj aspektoj, el la vidpunkto de la dinastia legitimeco, samnivelas kun la reĝo de Aragono, de Kastilio aŭ de Leono.

Tiel do, la dinastia unuiĝo kun Aragono neniel signifis kunlabori kun aliaj ŝtatoj de la duonisulo en la konstruado de tio kion oni poste nomos Hispanio. Preter la konkero de la saracena Regno de Valencio far Jaume I, la ekspansia politiko de la barcelona dinastio direktiĝis al la nordo kaj al la maro. La penetro en Okcitanion, en suda Francio, finiĝis en 1213, per la morto de la grafo-reĝo Petro la Katolika en la batalo de Muret.
Pli sukcesa estis la mara aventuro, ĉar en la jarcentoj 13a kaj 14a, la krono katalunaragona igis tributdevaj kelkajn nordafrikajn ŝtatojn kaj la regnojn de Majorko, Sardio, Sicilio kaj Napolo, la dukatojn de Ateno kaj Neopatrio kaj la graflandon de Malto.
Entute tio montras la europecan kaj mediteranean aspirojn de Katalunio.



Artikolo tradukita el Sapiens, numero 127, marto 2013.

divendres, 3 d’octubre de 2014

Kapnoticoj de Vilaweb (retgazeto)

 Els partits, compromesos a tirar endavant la consulta del 9-N
- La partioj, firme deciditaj antauenpuŝi la konsulton.
.
 'Els catalans, compromesos a fer el referèndum', notícia d'última hora a la BBC

- 70% el la katalunoj estas favoraj al la konsulto de la 9a de novembro.
.
 El govern espanyol portarà als tribunals la comissió de control del 9-N
- La hispana registaro denuncos antau tribunalo la kontrolan komisionon de la konsulto.
.
 
- Irene Rigau: "Albert Ribera" estas sukcesekzemplo de la lingva submergiĝo-sistemo".
.
 Les clatellades dels mitjans internacionals a Rajoy
- La kritikoj de la internaciaj amaskomunikiloj al Rajoy.
.
 La magnitud de la V de la Diada comparant-la amb la protesta a Hong Kong
- La grandeco de la kataluna V-manifestacio komparita kun la protesto de Hong-Kongo.
.
 El batlle del PSC de Torredembarra penja l'estelada al balcó de l'ajuntament
- La urbestro de Torredembarra (socialisto) pendigas la sendependistan flagon ĉe balkono de la urbodomo.
.
 La policia desallotja l'acampada de la plaça de Catalunya en favor del 9-N
- La polico elpelas la tendumantojn porkonsultaj de placo Catalunya (Barcelono).
.
 Una viquimarató per a fer augmentar el prestigi del català a la xarxa
- Vikimaratono por plialtigi la prestiĝon de la kataluna en la reto.
.
 El parlament català aprova la primera llei que sanciona l'homofòbia
- La kataluna parlamento aprobas la unuan leĝon kiu punas la gejfobion.
.

Fonto: Vilaweb

divendres, 4 d’abril de 2014

Haltigo de la aktiveco

La blogo Katalunio haltigos sian aktivecon dum iom da tempo. Ni memorigas ke por konsultoj kaj demandoj rilate al Esperanto en Katalunio vi povas turniĝi al Kataluna Esperanto-Asocio.

Associació Catalana d'Esperanto

dijous, 27 de març de 2014

Shakira kantis katalune

Oni jam povas aŭskulti la katalunan kanton Boig per tu (Freneza por vi) de la muzikgrupo SAU per la voĉo de la kolombia kantistino Shakira. La diskografia eldonejo Sony disponigis ĝin al la ĝeneralaj amaskomunikiloj post la apero de neoficiala versio cirkulanta en Interreto.
La temo estas aŭskultebla per laplatformoj Spotify kaj iTunes.
Krom tio, la kantistino alŝutis al Youtube videon en kiu ŝi aperas kun sia skipo dum la registrado de la kanto.
Dum ĝia prezentado de sia nova disko en Barcelono, Shakira rakontis ke ŝi decidis registri tiun temon ĉar ĝi estas unu el la preferataj de sia amato, la futbalisto Gerard Piqué kaj ankaŭ ĉar tiu estas unu el la plej belaj kantoj el ĉiuj kiujn ŝi aŭdis iam antaŭe, laŭ propra diro.
La kataluna kanto aperas nur en la luksa eldono de la albumo kaj ne estas mostrata en la oficiala prezento-video de la kantistino.
Tamen en la du versioj de la disko ja aperas hispanlingva versio de la kanto kun la titolo Loca por ti.
Fonto de la informo: Ara
.

divendres, 14 de març de 2014

Valencilando restas sen katalunlingva televido


Post ĵusa kolektiva maldungo de 952 laboristoj okazinta en la institucia Valencilanda Radio-Televido (RTVV), mardon la 5an de novembro matene la Valencilanda Alta Kortumo publikigis verdikton nuligantan ĝin. La saman tagon vespere Alberto Fabra, prezidanto de la valencilanda registaro, anoncis la tujan fermon ― tiel frue kiel “la leĝaro ĝin permesos” ― de la “publika” societo. En la sama anonco, li asertis, ke ne estas sufiĉe da mono por redungi la laboristojn maldungitajn kaj teni la ĉefajn celojn de lia registaro, kiuj laŭ li estas “eduko, sano kaj sociala politiko”. La tuta estraro de RTVV demisiis pro manko de fido al la valencilanda registaro. Tio kaŭzis du tagojn de memmastrumado, dum kiuj la laboristoj regis la entreprenon, sed rapide estis nomumita nova estraro por definitive likvidi ĝin. La 27an de novembro la regiona parlamento, kie la partio de Fabra (Popola Partio, PP) havas la plimulton de parlamentanoj, aprobis la fermon de la societo. Je la 0a horo de la 29a de novembro la valencilanda registaro provis fermi la instalaĵojn de RTVV. La radiostacio tuj ĉesis elsendi, sed la laboristoj de la televida produktejo tenis sin firmaj kaj daŭrigis la elsendon ĝis la 12 h 19, kiam la likvidanta komisiono, akompanata de la polico, eniris la konstruaĵon kaj ĉesigis ĝin. Post multaj provoj, finfine Valencilando restis sen katalunlingva televido...+

Bv. plulegi la originalan artikolon ĉe Eŭropa Maldekstro.

dilluns, 10 de març de 2014

La historio de nia movado (memorigo-atentigo pri specifa verko)

 
21 artikoloj pri la Esperanto-movado en la katalunlingvaj teritorioj dum la periodo 1900-1940.
Verko prezentita ankaŭ kaj antaŭ nelonge en Ĉuvaŝio.

divendres, 7 de març de 2014

Kvar virinoj ĉe la pinto de la ŝanĝoj

Maldekstre-dekstren:
Muriel Casals (prezidanto de Òmnium Cultural , ĉefa katalunia kulturorganizo), Carme Forcadell (prezidanto de ANC, Kataluna Nacia Asembleo), Ada Colau (ĉefreprezentanto de PAH, Platformo de Afekciatoj pro Hipoteko) kaj Teresa Forcades (kunfondinto de la Konstituiga Kataluna Procezo)

dimarts, 25 de febrer de 2014

La okcitana en Katalunio

 http://3.bp.blogspot.com/_GVUi9bJEcEs/TJppV8xXDEI/AAAAAAAABDg/Ll1PienFnIQ/s1600/450px-Europe2005_bossost-aranes1.jpg
La 22an de septembro la parlamento de Katalunio per 117 voĉoj kontraŭ 17 aprobis la novan leĝon pri la okcitana lingvo, kiu disvolvas la artikolon 6.5 de la nova katalunia ĉefleĝo ("statuto de aŭtonomeco") aprobita en 2006. Ĉi tiu artikolo deklaras, ke „la okcitana lingvo, nomata arana en Arano, estas la lingvo propra al tiu teritorio kaj estas oficiala en Katalunio”. Kiel sukcesi, ke lingvo parolata de malpli ol milono de la katalunia loĝantaro en anguleto de la lando estu efektive, kaj ne nur laŭvorte, unu el la tri oficialaj lingvoj de la tuta aŭtonoma komunumo, kune kun la kataluna kaj la hispana, estis la defio de tiu ĉi leĝo.
Arano estas malgranda regiono (634 km2) kun ĉ. 10 000 loĝantoj situanta en la nord-okcidenta angulo de la Kataluna Aŭtonoma Komunumo (32 000 km2 kaj 7,5 milionoj da loĝantoj). Ĝia situo en la norda flanko de la centraj Pireneoj komprenigas, ke la indiĝena lingvo estas la okcitana, parolata en la tuj senpera suda triono de Francio kaj en pluraj alpaj valoj de Piemonto fare de eble 3 milionoj da homoj en teritorio kun entute ĉ. 15 milionoj da loĝantoj. Tamen la ekonomia prospero de Arano en la lastaj jardekoj danke al turismo puŝis la denaskajn okcitanlingvanojn en minoritatecon: 39% de la arananoj estas denaske hispanlingvaj, 24% okcitanlingvaj, 15% katalunlingvaj, 6% galeglingvaj kaj 15% alilingvaj. Tiuj datumoj komprenigas efektivan endaĝeritecon de la okcitana en Arano kaj tiu estas la takso de Unesko en sia lingvoatlaso pri endaĝerigitaj lingvoj. Tamen komprenas la okcitanan ĉ. 90% de la loĝantaro kaj scias ĝin paroli pli ol 60%. Certe al tio helpas, ke la okcitana estas preskaŭ interkomprenebla kun la kataluna kaj ne malproksima de la hispana kaj la galega.
La protekto de la okcitana lingvo en Arano komenciĝis jam per la unua katalunia ĉefleĝo post la faŝisma diktaturo en 1979 kaj la unua leĝo pri lingvonormaligo de 1983. Ĉi tiu leĝo per aparta artikolo pritraktis la uzadon de la okcitana en Arano, en kiu ĝi difinis la neceson antaŭenpuŝi la ĝeneralan konon de la lingvo en la regiono, ĝian uzadon en publikaj aranĝoj kaj en amaskomunikiloj, ĝian instruadon en la lernejo kiel studobjekto kaj kiel lingvo de instruado. Ĝi krome deklaris la okcitanajn loknomojn la solaj oficialaj en la regiono, analoge, kiel en diversaj aliaj agadoj, al la kataluna en la cetera parto de la aŭtonoma komunumo. Ĝi krome deklaris, ke ĉiu oficiala lingvoreglamento devos havi apartan zorgon pri la uzado de la okcitana en Arano. En tiu kunteksto de 1984 la okcitana ekfariĝis pera lingvo de instruado en la elementaj lernejoj. Krome la leĝo pri Arano de 1990, kiu donis al ĝi specialan aŭtonomecon, deklaris la okcitanan oficiala lingvo de la regiono kaj la nova leĝo pri lingvonormaligo de 1998 plifortigis la protekton de la okcitana kaj la iniciatojn favore al ĝi. Ĉiuj ĉi agadoj kaj aliaj donadis al la okcitana lingvo en Arano egalajn instrumentojn al la kataluna en la cetera parto de la teritorio. La ĉefleĝo de 2006 kaj la ĵus aprobita leĝo daŭrigas kaj profundigas tiun vojon, ebligante al la okcitanlingvanojn uzi sian lingvon ne nur kun la loka administracio en Arano, sed ankaŭ kun la centra administracio de la kataluna registaro, skribe kaj parole, ekz. se ili uzas ĝian unuigitan telefonan informservon. La nova leĝo postulas, ke la administracio en Arano uzu la okcitanan kiel ĝeneralan lingvon kaj ke ĉiuj servoj kaj organizoj en Arano dependantaj de la kataluna, arana aŭ municipaj registaroj (t.e. ankaŭ la privataj entreprenoj laborantaj por ili) uzu ankaŭ ĝin en siaj skribaj kaj parolaj rilatoj kun la civitanoj. Ĝi devigas la publikajn aŭdvidajn amaskomunikilojn dependantajn de la kataluna registaro precipe uzi la okcitanan en Arano, sed ankaŭ celas certigi ĝian ioman uzadon en la cetera parto de la teritorio. Krome ĉiuj publikaj kaj privataj dokumentoj en la okcitana fariĝas plene validaj kaj ĉiuj leĝoj de la Parlamento de Katalunio estos tradukataj al la okcitana kaj havos oficialan valoron (fakte la parlamenta TTT-ejo jam havas okcitanlingvan version, kvankam ankoraŭ ne tiu de la kataluna registaro). Ĉi-rilate, kompreneble la oficiala okcitana lingvo estas plene uzebla en la katalunia parlamento, kiel montriĝis en la sesio, en kiu la leĝo estis aprobita.
En la instrua sistemo la okcitana fariĝos la ĝenerala lingvo de instruado en Arano. Nuntempe, post diversaj ŝanĝoj de modelo en la lastaj 25 jaroj, tie ekzistas universala lingvomergado en la okcitana en la publika (senpaga) sistemo. La okcitana estas principe la sola pera lingvo de instruado de la tri jaroj da infanĝardeno kaj de la ses elementlernejaj kursoj, dum ĝi poste estas uzata kune kun la kataluna kaj la hispana kiel instrulingvo en la ses jaroj de la mezlernejo (sistemo tute analoga al la uzata por la kataluna en la cetera parto de la aŭtonoma komunumo). Tamen ŝajnas, ke tiu modelo ne estas plene funkcianta en la ĉefurbo, Vielha, pro manko de lingvokapablaj instruistoj. La leĝo pretendas solvi tiun misfunkcion, kvankam la plej facila solvo – la dungo de translimaj fakuloj – ŝajnas leĝe malfacila pro ilia nescio de la hispana (la norma kataluna estus verŝajne tre rapide lernebla por ili). Aliflanke la leĝo postulas, ke la instruadon de la lingva kaj historia specifeco de Arano oni enkonduku en la tutkataluniajn lernejajn programoj. Tio verdire jam okazis, sed ne pro leĝa elpaŝo. Entute ĉio ĉi postulos i.a. apartajn trejnajn programojn por profesiuloj, ekzemple inter instruistoj, kiujn la leĝo parte antaŭvidas kaj kiuj parte estos poste disvolvataj.
Aliflanke la oficialigo de la okcitana per la ĉefleĝo de 2006 nerekte engaĝas en diversaj aspektoj ankaŭ la hispanan registaron. Ekzemple, povas okazi, ke se regione oficialaj lingvoj ekĝuas iujn rajtojn en la eŭrop-uniaj institucioj, kiel en la Parlamento, la oficialigo de la okcitana en Katalunio permesos, ke ankaŭ la centoble pli multnombraj franciaj kaj italiaj okcitanoj ĝuu ilin, kvankam ĉe ili la leĝa statuso de la lingvo staras tre for de tiu atingita en Katalunio – ĉefe en Francio. Por tio estas aparte grava la ekuzo de la nomo „okcitana” por la lingvo en la lastaj leĝoj, anstataŭ la dialekta nomo „arana”, kiu bedaŭrinde estis la sola uzata en la unuaj leĝaj tekstoj en Katalunio. Laste, la leĝo montras ankaŭ kiel ekz. Hispanio povus pli juste kaj egalece mastrumi sian lingvan diversecon. Kiam de jaroj oni sensukcese provadas enkonduki la eblon, ke en la hispania senato – la teritoria ĉambro de la hispana parlamento – popolreprezentantoj povu paroli en la teritorie oficialaj lingvoj, evidentiĝas, ke ekzistas sento ĉe vasta plimulto de la majoritatlingvanoj (kaj en parto de la minoritatanoj), ke la hispana estas ne nur la lingvo kun signife pli multaj parolantoj, sed ankaŭ ke ĝi ial estas pli digna ol kiu ajn alia uzata en la ŝtato. La aliaj lingvoj estas uzeblaj nur en siaj teritorioj kaj ili laŭeble ne estu videblaj ekster ili. Ke ilin oni sentas iel hontindaj kaj kaŝindaj montras ekzemple, ke senescepte ĉiuj ŝtataj televidoj, inkluzive de la publikaj, petas al minoritatlingvanoj esprimi sin en la hispana lingvo antaŭ la kameraoj, eĉ se okaze de kolektiva intervjuo ili ĵus respondis la saman demandon en loka lingvo. Kontraste, la katalunia leĝo pri la okcitana deiras el tute alia perspektivo kaj sentemo: ĉiuj lingvoj meritas la saman respekton, same kiel ĉiuj civitanoj, sendepende de ilia denaska lingvo. Tamen certe ne eblas facilanime pritrakti ĉiujn parolatajn lingvojn en teritorio, kvazaŭ ili estus same disvastigitaj en la socio, ĉar tio praktike malebligus la efektivan defendon de la rajtoj de la civitanoj uzadi siajn lingvojn. La leĝo, do, montras, kiel Hispanio povus tutŝtate oficialigi ankaŭ aliajn lingvojn krom la hispana kaj ekagi por ilia dignigo en la parlamento, amaskomunikiloj, lernejoj ktp.
Entute, la nova leĝo kaj la jama agado por la okcitana en Arano en la lastaj preskaŭ tri jardekoj montras, ke eblas firma laŭŝtupa politiko por protekti la lingvojn kaj la lingvajn rajtojn de la civitanoj. Katalunio evidentigas tion per sia agado favore al la kataluna kaj la okcitana lingvoj, kvankam nuntempe ili estas klare minoritataj kiel denaskaj lingvoj same en Katalunio kiel en Arano – kaj tiuj politikoj ĝuas la longedaŭran vastegan subtenon de ĉ. 90% de la loĝantaro. Se tio ne okazas en aliaj landoj, ekz. en Francio aŭ en partoj de Hispanio, evidentiĝas, ke ne estas pro neeblo, sed pro politika deziro ne doni egalajn rajtojn al la civitanoj kaj malaperigi la landan lingvan riĉecon.  
La aŭtoro dankas Ferriol Macip i Bonet pro liaj komentoj kaj riĉigaj informoj post legado de malneto de tiu ĉi artikolo.
Artikolo aperinta en Etnismo, decembro 2010.
 http://www.himalaiabaqueira.com/wp-content/uploads/2012/10/bandera-aranesa-.jpg

dilluns, 17 de febrer de 2014

Kiel vidas la aferon niaj kunaventuristoj

La kampanjo por la sendependeco en Skotlando, Yes Skotland, kalkulas en sia tendaro kolektivon de junaj artistoj kaj publicistoj kiuj preparas propagandan materialon por renversigi la malfavorajn rezultojn de la enketoj kaj pli proksimigi la venkon en la referendumo de la venonta 18an de septembro. Lasta specimeno pri la kampanjo estas reklamo reĝisorita de Jack Foster kaj Christopher Silver, en kiu oni argumentas: "ĉu vin lacigas aŭdi kion Skotlando ne povas fari? Kio okazus se tiu ne povas fari iĝus povas fari"?

Fonto de la tradukita informo: Vilaweb



dissabte, 8 de febrer de 2014

Videblo de esperanto dum la Hispana Milito

Afiŝo en esperanto eldonita de la Komisarejo

La Komisarejo pri propagando (katalune: Comissariat de Propaganda) estis organizo de la kataluna registaro kreita la 3-an de oktobro 1936 dum la hispana enlanda milito. Ĝia prezidanto estis la esperantisto Jaume Miravitlles i Navarra.
La Komisarejo pri Propagando eldonis propagandan materialon en formo de eldonaĵoj, afiŝoj kaj filmoj. Ekde oktobro 1936 aperis ĉiun duan semajnon ĝiaj Comunicats de Premsa(Gazetarkomunikojn) en Esperanto, kun la kulaboro de la Kontaŭfaŝista Esperantista Komitato de Katalunio.
La Komisarejo eldonis ankaŭ propagandan afiŝon pri la interveno de trupoj de Italio kaj Germanio, kun la teksto "Kion vi faras por eviti tion? – Esperantistoj de la tuta mondo, agu energie kontraŭ faŝismo".
La kataluna registaro ankaŭ patronis oficiale la komunan memoradon en 1937 de la 50-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto, per la organizado de ekspozicio en la Kulturdomo de Barcelono. Je tiu okazo oni eldonis diversan materialon, interalie katalogon pri la ekspozicio. Parto de la materialo estis utiligata post kelkaj monatoj en ekspozicio en diversaj landoj, kiun aŭspiciis la Komisarejo mem.
Fonto de la teksto: Vikipedio
Fonto de la bildo: Toño del Barrio
Plian ilustron pri la temo trovis Guillem Sevilla.

dilluns, 27 de gener de 2014

Libro pri ŝako senpage elŝutebla



Mi ĵus finis tradukon de didaktika libro pri ŝako, Juga i apren (Ludu kaj lernu), kiu celas potencigi sociemon kaj disvolvon de diversaj inteligentoj. Ĝi celas ĉefe bazlernejanojn sed ĝia abunda ilustrado kaj facila lingvo igas ĝin interesa por ĉiuj homoj.
Vi povas elŝuti ĝin tra la retejo de Educachess, klakante sur PDF-bildo kaj elektante esperanton en la menuo.

dijous, 23 de gener de 2014

Voko por internacia helpo

2014: Ĉu nun estas la momento de eksteraj helpantoj por puŝi antaŭen la katalunan procezon?

Katalunoj komencis sekvi vojon povanta konduki al sendependeco de ilia lando el Hispanio. La argumentoj per kiuj ili subtenas sian deziron sekvi tian vojon - historiaj, kulturaj, ekonomiaj, sociaj kaj politikaj - estas plene klarigitaj kaj pli kaj pli agnoskitaj en multaj medioj. Kelkaj decidis serĉi alternativon al la nuna politika aranĝo nur post kiam ĉiuj proponoj helpi remuldi la ŝtaton kiel veran "nacion de nacioj" trafis rifuzon, ofte kun aldonita humiligo. Lastatempe akriĝis la alia tendaro kaj regresis al malliberalaj politikoj, restaĵoj de diktatoreca pasinteco, supozeble superita en Hispanio. Multaj sentas, ke ne agi nun signifus akcepti la subigan rolon celantan Katalunion en la hispana skemo, same nun kiel historie, kaj fine kapitulacinte al la hispana celo de kompleta asimiligo.

Katalunoj faris propran planon kaj ĝis nun montris al la mondo kiel oni devas agi en similaj cirkonstancoj. Pacience, agante nur post kiam iliaj proponoj estis ree rifuzitaj. Ampleksige, kalkulante pri la fortoj de ĉiuj sociaj eroj kaj rifuzante neniun ial ajn. Pace, kunveninte je centoj de miloj surstrate por montri sian decidon, sen agresemo al la aliaj kaj rifuzinte ĉian formon de perforto. Demokrate, kun la elektitaj reprezentantoj agante laŭ la deziro de la popolo anstataŭ planinte desupre, kaj sukcesante kunvenigi en larĝan koalicion malsimilajn partnerojn el dekstremaj kaj maldekstremaj idearoj. Respondece, kun la plejparto de la politikaj fortoj - krom tiuj, kiuj ekskludis sin mem ek de la komenco - laborante por atingi interkonsenton kaj antaŭenpuŝi la procezon. Kaj kun malfermita menso: eĉ nun la kataluna gvidantaro sin oferas por ekzameni kun siaj hispanaj similuloj ĉian eblecon de marĉanda interkonsento pli ol adopti riskeman, unuflankan decidon. Se io tia ne havas ĉiujn ecojn de velura revolucio, kio havas?

2014 estos decidiga jaro por Katalunio. Ĉiuj signoj - la ekvilibro de la politikaj fortoj en la parlamento, la kongrueco de ĉiuj opini-enketoj kaj la imponaj manifestacioj, por ne mencii la mankon de kredeblaj alternativoj flanke de la uniisma tendaro - celas la fakton, ke oni atingis renverspunkton. Plimulto de la katalunoj deziras realan ŝanĝiĝon kaj iliaj reprezentantoj engaĝiĝis por doni al ili la rimedon por decidi la direkton, kiun tiu ŝanĝiĝo devus preni. Ilia propono - kaj evidenta rimedo por dispeli ĉian dubon pri la intencoj de la katalunoj - estas referendumo pri tiu punkto, tre simila al tiu planita por Skotlando en septembro. Neniu ekster Hispanio serioze pridubas la rajtecon de tia vojo, kaj tamen la hispana povularo - registaro kaj opozicio zelote malcedemaj pri tiu punkto - obstinegas en ĝia malebligo. Tia estas la afero komence de la nova jaro, en malkomforta senelirejo.

***

Ĝis nun la oficialaj deklaroj en la internaciaj medioj estas, ke la kataluna situacio estas interna afero de Hispanio. Ĉiuj konscias, tamen, ke iel ajn la sekvo, la efiko ne haltos ĉe la limo kaj, se oni ebligos stagnadon, la nuna malcerteco damaĝos ĉiujn: Katalunion, Hispanion kaj aliajn. Se la hispana flanko daŭre rifuzas marĉandi kaj se ĉiuj proponoj el Katalunio daŭre estos blokitaj surbaze de teknikaĵoj aŭ simple ignoritaj, tiam necesos ia engaĝiĝo de tria rolulo por solvi la senelirejon. La agado de eksteraj roluloj povas vere helpi Hispanion atingi propran renverspunkton. Eĉ se ili rifuzegas tian ideon, la tiea popolo ne malpli ol la politikistoj, ili devos akcepti la fakton, inspirite de la vortoj de Cameron pri Skotlando, ke la katalunoj ne povas esti retenitaj en Hispanio kontraŭ ilia volo.

Nur iom da silenta diplomatio eble estas ĉio necesa en la nuna stadio. Eksterlandaj roluloj influaj super finance ligita kaj politike vundita Hispanio povas deziri uzi tian influon por devigi ĝiajn politikistojn reagi. Jam ekestis iuj publikaj spuroj tiurilate kaj eble ankaŭ pli ol malmultaj privataj. Tamen, eĉ tiel frue, pli forta signalo ne estus maltaŭga, ĉefe por ekskluzivi miskondutojn kaj, ni esperu, perforton, flanke de tiuj, kiuj povas senti siajn interesojn minacitaj de la kataluna elekto.

Kaj devintus klari por ĉiuj, ke la situacio atingis stadion, kiam ĉia provo flankenlasi la katalunan popolon, ĉu neante al ili la rajton paroli, ĉu minacante ĝian gvidantaron aŭ penante kaŝe atingi lastmomentan interkonsenton, ne helpos solvi la problemon, nur prokrastigos ĝin kaj plimalbonigos ĝin. La nura akceptebla sekvo el demokrata vidpunkto en la nuna momento estas voĉdono kaj la senpera celo por ĉiuj devintus esti helpi trovi vojon por ke la katalunoj esprimu sian opinion. Kaj tiam, se ili vere decidiĝas pri sendependa ŝtato, estos la respondeco de ĉiuj kontroli la daŭrigon por garantii la estiĝon de la libere esprimita volo de la popolo.

(Tradukis el la angla originalo Ramon Perera)
fonto: Col·lectiu Emma

divendres, 17 de gener de 2014

Kampanjo por ke la kataluna prezidento ne renkontiĝu kun la ksenofobia Roberto Maroni

La trezidento de Lombardio, la xenofoba Roberto Maroni, prezentis hieraŭ en barcelono Expo Milano 2015.
Kaj hodiaŭ estas antaŭplanita renkontiĝo kun la prezidento Artur Mas, el kio Maroni volas elpreni maksimuman amaskomunikilan profiton. Tamen, la alveno de Maroni ne estis ignorata de la organizoj kiuj batalas kontraŭ faŝismo kaj ili petis al Mas nuligi la eventon. La organizo SOS Racisme diskonigis komunikon en kiu ili premas al la prezidento rifuzi la renkontiĝon kun la dirigento de  Lega Nord, partio karakterizata pro sia rasisma kaj faŝisma diskurso, kaj oni memorigas ke ĝi havas ligojn kun la Nacia Fronto de Le Pen kaj ankaŭ kun similideologia Plataforma x Catalunya.
Amical de Mauthausen ankaŭ aliĝis al la peto kaj tion videbligis tra Twitter, per la etikedo #MaroniFotElCamp (MaroniForiru). Kaj Unitat contra el Racisme i el Feixisme (Unueco kontraŭ Rasismo kaj Faŝismo) startigis kampanjon tra la platformo Change.org. kie eblas aldoni subskribojn por peti al Mas la ne-akcepton de la renkontiĝo.




                                         
Foto: Roberto Maroni hieraŭ en iu prezento okazinta en la Nacia Muzeo (MNAC)
Tiu ĉi estas parto el novaĵo aperinta en Vilaweb.

diumenge, 12 de gener de 2014

Kataluna retĵurnalo en la angla

La reta ĵurnalo Vilaweb disponigas, de antau ne longa tempo, novaĵojn pri Katalunio en angla lingvo. Vilaweb estas probable la plej populara retkomunikilo por katalunoj. Ĝia redakcio, kiu dekomence uzis la katalunan por kontribui al la normaligo de nia kulturo, decidis aldoni la anglan version post konstato de la graveco de la eventoj nuntempe okazantaj en Katalunio.


diumenge, 5 de gener de 2014

Katalunaj moneroj de la "venonta" Kataluna Sendependa Respubliko

Jam cirkulas, ĉefe en Twitter, la proponoj pri kiel aspektu la ontaj katalunaj eŭroj (eblas uzado de eŭroj far landoj eĉ sen rekta aparteno al Europa Unio).


1, 2 kaj 5 centimoj  = Katalunŝildo kadre de fenikso
10, 20 kaj 50   "     = Sankta Georgo kontraŭ la drako
1 kaj 2 eŭroj           = Figuro de "castellers" (konstruado de homturoj)