divendres, 29 de març del 2019

600.000 artikoloj en la kataluna Vikipedio

La kataluna versio de Vikipedio jam preterpasis 600.000 artikolojn kaj ĝi ricevis 200 milionojn da konsultoj. Entute ĝi estas la 20a lingvo laŭ la nombro de artikoloj.

dijous, 28 de març del 2019

La rokelstaraĵo Cavall Bernat (Ĉevalo Bernat) de Montserrat

Imaxe relacionada

Ne gravas el kiu angulo vi ĝin rigardos, Cavall Bernat ne havas ĉevalan formon. Kelkaj aŭtoroj parolis pri tiu formo sed envere oni bezonas grandan imagpovon por tia konfirmo. Male multaj estas konvinkitaj ke tiu imagita formo nur kaŝas la realon: la nomo, laŭ la etimologio, venas el "carall" (kaco).
La popola kulturo donis gravecon al la "malsupraj" partoj de la korpo, la sekso kaj la "malpuraĵoj". Diverstipaj puoj kaj voluptemoj estis parto de la festoj, kune kun manĝado, drinkado kaj kuŝado. En tiu kunteksto oni povas kompreni ke, en la 10a jarcento, iu skribis pri la "kaco" de Selva de Mar nomante ĝin "mons qui habet inhonestum nomen". Same oni povas kompreni ke tiu "carall" estis nomŝanĝita al "cavall". Laŭ Enric Moreu-rey (1999), la komenco de la mezepoko estis pli tolerema kaj malpli hipokrita, tiel ke "carall" estis ofta nomo por aludi rokojn kun virorgana formo.
Fragmento elkatalunigita el:

dissabte, 23 de març del 2019

Cero apellidos catalanes / Nul katalunaj familinomoj - Xavi Díez (6)

Bildo por artikolo: Nul katalunaj familinomoj
Sed eble tio kio plej alarmigas la sektorojn plej malmodernajn de la ŝtato - tiuj kiuj planas la politikajn kaj sociajn strategiojn - estas ĝuste la profundajn ŝanĝojn kiuj igas Katalunion spaco malpli hispaneca, kvankam ne nepre pli kataluna sed pli globala. Fakte, tiuj kiuj sin nomas "konstituciistoj", kiuj rigore dirite estus "unuigistoj", en la senco ke ili aspiras roli kiel la monarkiaj protestantoj de Ulstero, manifestas profundan timon al kreskanta malgraviĝo en la publika debato kaj al perdo de influpovo ene de la kataluna socio. Iamaniere, ili estas la pledantoj por "hispana Katalunio" senigita de kiu ajn signo de identeco kiu singularigu ĝin en komparo kun Madrido, Valadolido aŭ Sevilo, submetita al la ekonomiaj interesoj kaj al la kultura konceptiĝo de la hispana ĉefurbo. Pro tio ilia obsedo kontraŭ la katalunaj lingvo, eduksistemo kaj amaskomunikiloj, krom la profunda minusvalorigo de la parto de Katalunio kiu ne situas for de la metropola areo de Barcelono.

Alivorte, la 117.000 loĝantoj de Katalunio naskiĝintaj en Ekstremaduro kunvivas kun 207.000 katalunoj naskiĝintaj en Maroko. Laŭ la kontinua censado, estas 1,3 milionoj da loĝantoj naskiĝintaj en Hispanio, fronte al 1,4 milionoj naskiĝintaj eksterlande. Tio implicas novan reinventadon de la kataluneco, kaj tio generas angoron ĉe kelkaj. Speciale kiam grava parto de la politikaj gvidantoj de PP kaj C's montras sin malamike kontraŭ migrantoj (ne la siajn, evidente), aŭ en unuigistaj manifestacioj (al kiuj aliĝas kutime ekstremdekstruloj kiuj ofte agresis homojn afrik- aŭ aziaspektajn), la ideo pri iu Katalunio kies hispana distingilo ne malaperu sed mutaciu kaj evoluu pro kontakto kun aliaj kulturoj  kaj kosmovidoj ŝajnas al ili herezon. Ĉar konstateblas ke, tiu ĉi malamo kaj minusvalorigo de la kataluna singulareco, kaŝas iun timon al tio kion oni povus nomi elklasigon. Ĉar en iu Kataluna Respubliko, ĉu ekstremadurano ne devus havi la samajn rajtojn kaj devojn kiel iu argeliano, iu argentinano aŭ iu ilerdano? Tiuj kiuj kredas ke la sola nacio, la hispana, estas la sola ekzistanta, determinita pro sangolinio kaj genealogio (mi rememorigas ke en Hispanio regas la Ius Sanguinis, dum samtempe mi konas neniun sendependiston kiu ne konsideru grave starigi la Ius Solis), tiuj nervoziĝas antaŭ la egaleco kiun ili mem postulas.

Sed ekzistas aliaj faktoroj kiuj same generas angoron. Mi jam klarigis ke, estas kataluno ĉiu kiu loĝas, laboras (aŭ ne) en Katalunio kaj ne estas malamika al ĝi. Alivorte, estas kataluno ĉiu ajn kiu deziras ĝin esti. Etna katalunio ne povus progresi. Laŭ la Instituto pri Statistiko de Katalunio, nur 24% de la katalunaj loĝantoj havas kvar geavojn naskiĝintaj en Katalunio (kaj ĉ. 16% havas "ok katalunajn familinomojn"). Kontraste, laŭ la enketoj, la procento da sendependistoj de la lastaj jaroj moviĝas inter 45% kaj 55%, kio supreniras ĝis 60% se ni kalkulas tiujn naskiĝintaj en Katalunio, kvankam ankaŭ inter la malpliaĝaj ol 40-jaraj, kaj kreskanta. Pliaj kuriozaĵoj, 31% de la sendependistoj havas neniun avon naskiĝinta en Katalunio. La procento kreskas ju pli la enketitoj difinas sin maldekstremaj aŭ posedas pli altan kulturedukon. Tio pri la alta kulturnivelo ne signifas iu ajn "komplekson de superuleco" sed ŝuldiĝas al la fakto ke ili ofte estas homoj kiuj plej kontaktis kun la plureco de la lando. Pro tio, se ne estus pro la fiintencoj de tiuj kiuj klopodas malprestiĝigi la sendependismon kaj la sendependistojn, komparante ilin al rasistoj aŭ supereculoj, la identeco ne rilatas al genealogio, eĉ ne al naskiĝorigino, sed simple al la propra volo, Nul katalunaj familinomoj, kiel en la kazo de la aŭtoro de ĉi artikolo aŭ kiel la kazo de Antonio Baños, aŭ David Fernández, donas al ni plenan liberecon por diri kion ajn ni volas.

Kiu estas kataluno? Ni refaru la demandon Kiu estas hispano? Preter la administracia dimensio, ĉu estas hispano la brita loĝanto de la Costa del Sol (suda mediteranea marbordo) kiu ne parolas kaj ne emas paroli eĉ unu vorton en la hispana, kiu ignoras la najbarojn, kiu vivas en sia propra mondo kaj plendas ke neniu parolas la anglan? La respondo estas evidenta. Ĝuste pro tio, la kataluna identeco,fleksema kaj relativa, estas kontraŭa al esencismo. Je la fino, la sendependeco rilatas al la dominanta respublikismo de la katalunoj. Pro tio la frankoismo deklaris al ni la militon.

Fonto: Diario 16
Por legi la kompletan artikolon klaku: ĉi tie


dimarts, 19 de març del 2019

Cero apellidos catalanes / Nul katalunaj familinomoj - Xavi díez (5)

Tiu ĉi ideo estas vere klardifina. Al la kataluneco, fakte politika civitaneco, la ideo aliĝi al la nacio pere de vol-iniciato, komprenigas  la sukceson de la (katalun)lingva enmergiĝo. Male al la katalunofobia propagando kaj la absurdaj akuzoj pri superuleco, estis ĝuste la gepatroj de andaluzoj, ekstremaduranoj aŭ murcianoj kiuj pledis por ke la edukaj aŭtoritatoj uzu la katalunan kiel peran lingvon. Temis pri socia strategio. Tiuj familioj konsideris ke iliaj gefiloj devus regi la lingvon de la lando por pli facile progresi en la labormondo, sed ankaŭ por interagi samnivele kun la lokaj civitanoj kiuj akceptis ilin. La kataluna estis pasporto al socia pliboniĝo kaj ankaŭ montro de respekto al la socio kiu bonvenigis ilin kaj maniero interagi egalkondiĉe kun la loka loĝantaro. La fakto regi la katalunan implicis certan kapablon sin miksi socie kaj familie en socio kutimita al la diverseco. La amikogrupoj estas miksaj, la familioj estas miksaj kaj, pasintaj pluraj jardekoj post la migro-nostalgio, la plejmulto el la kataluna socio pensas pri la nuno kaj en la estonto pli ol pri la pasinto. Al multaj filoj kaj nepoj de andaluzoj aŭ esktremaduranoj estas absurde ke ilia origino determinu liajn ampreferojn, en kunteksto en kiu la identeco mutacias tre rapide. Regi du lingvoj permesas mergiĝi en du kosmovidojn sed uzi la lingvon de la lando estas signifoplena, ĝi manifestas la deziron partopreni en la kolektiva kaj konstanta konstruado de ŝanĝiĝema indenteco. La idento-dueco (tiu demografia sektoro kiun oni situas en la 40% kiu sentas sin samgrade hispano kaj kataluno) plu stabiliĝis en la lastaj jardekoj malgraŭ la kreskanta sieĝo al la kataluna identeco enpuŝita de la frankoisma bunkero. Kaj, pro tio, la grupo "mi sentas min pli hispana ol kataluna aŭ nur hispana" minimumiĝis (ĝin reprezentis 10,2% en  2016 kaj plu malgrandiĝas).

Veras ke, ekde la 1990aj jaroj, especiale danke al homoj kiel la hispana eksprezidento Aznar, okazis konstantaj kampanjoj por subfosi instituciojn kaj identecon. Alivorte, la agresemo de la frankoismo renaskiĝis ene de demokratio pli kaj pli dubinda. Certagrade, la kontraŭkatalunismo, kun ĝiaj obsedoj kontraŭ la publika ĉeesto de la lingvo (ankoraŭ multaj surpriziĝas pri la nombro de doktoraj tezoj en kataluna kaj angla superas tiun de la tezoj en la hispana aŭ ke la konsumo de radio aŭ gazetoj jam superis la hispanlingvajn), la lingva enmergiĝo, TV3 (publika kataluna televido) provokis opinietoson tre malamikan kontraŭ Katalunio.

Kial? Pli for dela moral dimensio, subkuŝas la ideo ke ili perdas Katalunion. Male al la milfoje ripetitaj mensogoj de la komunikiloj, tio ne ŝuldiĝas al la perfida naciismo, al la perfida Albiono, al la rusaj kaŝagentoj aŭ al la imagitaj konspiroj kaj ribeloj. Veras ke la emocia malkonekto spertita de multaj katalunoj ŝuldiĝas al la katalunofobio de kelkaj kaj al la komplica silento de aliaj, sed ekzistas aliaj pli profundaj procezoj kiuj klarigas la paŝon post paŝan disiĝon inter Hispanio kaj Katalunio. Ni aludas, ekzemple, la diverĝa politika kulturo: unu bazita sur la postvivo de la frankoismo en strategiaj institucioj dum alia estas bazita sur la aktiva kontraŭfaŝismo, kiu klarigas, ekzemple, la ekziston de partiaro pli simila al la kontienta logiko ol al la iberia. Ni parolas ankaŭ pri identeco, la hispana deveninta de la kastilia, rokeca, neŝanĝebla, ekskludema, nefacile akceptanta plurecon kaj maltolerema al la disidentoj dum la alia, la kataluna, aktivema, heterogena, mutaciema kiu, ĝuste por supervivi, devas sin reinventi je ĉiu nova generacio. Krome, facilas esti kataluno, sufiĉas la volo ĝin esti.

Fonto: Diario 16
Por legi la artikolon disde la komenco: Ipernity

diumenge, 17 de març del 2019

Memdetermino ne estas delikto

Hieraŭ en Madrido dekmiloj da manifestantoj venintaj el plej diversaj komunumoj de la hispana ŝtato, kolektiĝis por kunkrii "memdetermino ne estas delikto, demokratio estas decidi". Oni denuncis ankaŭ la farsan juĝadon de sendependismaj aktivistoj kaj politikistoj kaj ilian maljustan enprizonigon. Diversaj diskursoj estis vaste aplaŭditaj kaj plurfoje oni esprimis kontraŭfaŝismajn frapfrazojn, i. a., No pasarán! (Ili ne pasos!). Ĉe la fino de la aranĝo, la partoprenantoj kunkantis L'Estaca (La paliso), la plej fama kanto kontraŭ la frankoisma reĝimo (kaj simbole kontraŭ ĉiuj aŭtoritatismaj reĝimoj). Multaj kaj tre diversaj manifestantoj deklaris ankaŭ sian simpation al respublikismo kaj la deziron aboli la monarkion, kiun oni konsideras komplican de la nuntempa aŭtoritarismo kaj la politikaj koruptuloj, eĉ ĝi mem estas akuzata de koruptiĝo fare de multaj civitanoj kaj organizoj.



Sube: video ellaborita de la Kataluna Nacia Asembleo

dissabte, 16 de març del 2019

Cero apellidos catalanes / Nul katalunaj familinomoj - Xavi Díez (4)

Dum la tuta frankoisma periodo, diversaj hom-ondegoj da migrantoj alvenis en Katalunion. Malofte oni klarigas ke, multaj el ili, estis malvenkintoj kaj filoj de malvenkintoj de la civila milito, kaj tiel, resti en siaj vilaĝoj implicis sisteman subpremadon aŭ degradiĝo al "paria" kondiĉo en sia koncerna origina komunumo. Fuĝi al Katalunio, kie la vivo ne estis facila, taŭgis por travivi nerimarkite sed, malgraŭ ĉio, por multaj el ili estis pli komforte vivi en loko kie plej multaj el la popolanoj estis malamikaj al la frankoismo. Ankaŭ veras ke venis alia tipo de "migrantoj": notinda nombro de funkciuloj de la reĝimo, falangistoj, militistoj, policanoj kaj iliaj familianoj, kies misio konsistis ĝuste el subpremado de la disidenta parto de la popolo. Multaj el tiuj establis aliancojn kun sektoroj de la kataluna burĝaro kastiliigita kaj simpatia al la diktaturo. Rimarkida parto el ili kaj iliaj posteuloj estis tiuj kiuj kunkreis areojn kaj politikajn partiojn kiel Ciudadanos aŭ elitoj de Partido Popular, kio klarigas ilia obsedo kontraŭ la katalunismo, krom tio ke, ili ankaŭ nutrigas la perforteman ekstremdekstron protektitan de la jura povo kaj la polico. Sekve kompreneblas ke, en iliaj manifestacioj oni ovacias la domon de la ĉefpolicejo en Via Laietana (Barcelono), morna ejo konata pro iamaj torturoj kaj eksterjusticaj ekzekutoj, verdire iaspeca eŭropa Abu Grahib.

Veras ke, demografie, la kataluna loĝantaro pasis el 2,8 milionoj, laŭ la censo de 1940, al 5,1 milionoj en 1970 (aparte grava estis la hom-ondego de enmigrantoj, ĉefe pli pro ekonomia motivo ol politika, okazinta en la jardeko 1960a, kiam oni pasis de 3,9 al 5,1 milionoj). Same veras ke, ene de la frankoismaj elitoj, oni deziris potencigi "hispanigon" de la kataluna socio, instigata plenintence. Evidente tiu multobligo de la socio (onidire la loĝantoj de 1975 plejmulte estis naskiĝintaj ekster Katalunio), implicis enorman defion por la supervivo de la kataluna identeco. Ĝuste pro tio, unuiĝintaj kontraŭ la frankoismo, oni starigis nevortigitan aliancon inter la modera katalunismo de la urbaj mezklasoj kaj kelkaj sektoroj ke la kataluna burĝaro kaj la kaŝita laborista movado. Tiu kvazaŭ sekreta interkonsento estas ofte reprezentata per la figuroj de Jordi Pujol (dua kataluna prezidento post la transiro al demokratio) kaj Paco Candel (ĵurnalisto kaj verkisto). En la unua kazo, distanciĝinte el Vandellós, konsideranta "kataluna, ĉiu ajn kiu vivas kaj laboras en Katalunio" (la dua parto de la frazo ofte estis forgesita) kaj "ne malamikas al ĝi (Katalunio)". Tiu ĉi nuanco estas tre grava ĉar granda parto de la politikaj reprezentantoj kiuj sin nomas "konstituciistoj", bazas siajn diskursojn sur atakoj kaj disdegno al Katalunio, ĝia lingvo kaj ĝiaj kulturaj trajtoj. Fakte ili celas redukti Katalunion al regiono asimilita  de la oficial hispaneco.
En la dua kazo, tiu de Candel, aŭtoro de unu el la plej fundamentaj tekstoj de la pasinta jarcento "Los otros catalanes" ("La aliaj katalunoj"), ĉar li potencigas la vidpunkton de plurala kaj transversa kataluneco, tre interesa mesaĝo kiu estis akceptata dum jardekoj, ankaŭ nun, mesaĝo kiu povus resumiĝi al tio, ke ĉiu povas apliki sian katalunecon laŭ siaj propraj karakterizoj. Alivorte, la kataluneco ne baziĝas sur neŝanĝeblaj esencoj sed male, ĝi estas reprezentata de mikso, aldonado de diversaj komponantoj kiuj permesas reinventi la identecon generacion post generacio. Tio implicas ke, Katalunio akceptas, iamaniere, ideon pri identeco "postnacia", simile al la usona, kanada aŭ argentina manieroj, for de la koncepto Ius Sanguinis (sango-rajto) karakterizanta Germanion aŭ Hispanion kies identeco estas determinita de sia etneco (estas hispanoj la idoj de hispanoj) kaj pasinto (kutime reinventita surbaze de mitoj), neŝanĝebla kaj postulanta kulturan asimiladon en agordo kun la kastilia modelo. Kiu ajn elemento kiu eskapu al tiuj karakterizoj estos rifuzita aŭ estos reduktita al neserioza kaj subalterna kategorio.

Fonto: Diario 16

dimecres, 13 de març del 2019

Cero apellidos catalanes / Nul katalunaj familinomoj - Xavi Díez (3)

Kie ne eblas diskuto (krom inter tiuj kiuj ripetas milfoje la mensogon pri la supozita "kataluna rasismo") esta pri la fakto ke Katalunio estas nacio sen iu ajn aparta etnokaraktero. Maksimume oni povas akcepti ke ĝi estas kultura nacio, kvankam el mia vidpunkto kiel historiisto, mi kredas ke temas pri postnacia identogrupo, bazita sur la volo tion esti kaj la rezisto esti asimilita de malamika ŝtato.

Vicens Vives, en konata verko de 1954 "Noticia de Cataluña" ("Novaĵo pri Katalunio") [la cenzuro malpermesis ĝian publikigon per la originala titolo "Nosotros los catalanes" ("Ni la katalunoj")] konsideras la teritorion "paso-lando", en kiu setlis diversaj popoloj kaj homoj, kunformante heterogenan miksiĝon en konstanta konstruado. Unu ekzemplon, dum la jarcentoj 16a-17a, surbaze de la censoj kaj la tiuepokaj dokumentoj, oni prividas ke ĉirkaŭ 40% de la laborfortoj konstituis okcitanaj enmigrintoj, fuĝintoj el la feŭdismo de suda Francio. La moderna Barcelono, havena kaj kosmopolita, kune kun multaj aliaj ĉemaraj zonoj, allogis diasporon de kompetentaj merkatistoj kaj teknikistoj el la tuta kontinento, speciale el la italaj marbordoj. Fine de la 19a jarcento, kun loĝantaro nombranta 2 milionoj, la demografia kresko devenis ĉefe de Valencilando kaj Aragono. Komence de la 20a jarcento, komencis la alvenado de andaluzoj, multaj el ili fuĝintaj el la rura submetado kaj la polica persekutado en epoko de gravaj sociaj movadoj. Barcelono, ĉefurbo de la anarkiismo, estis rifuĝejo kaj kaŝejo por ĉiuj persekutatoj.

Sed sendube, tio kion oni ofte forgesis, estas ke Katalunio, kun 2,7 milionoj da loĝantoj antaŭ la hispana milito, akceptis pli ol 1 milionon da rifuĝintoj el la aeroj okupitaj de la faŝisma armeo. Miliono da rifuĝintoj kiuj eskapis el certa morto aŭ subpremado kiu, sen troigo, la brita historiisto Paul Preston nomis la "hispana holokaŭsto". Multaj el ili sukcesis ekziliĝi fine de la milito (440.000 estas la nombro de la respublikana amas-elmigrado en 1939), kvankam multaj aliaj povis resti, aliĝante sin al la kataluna socio malamika al la frankoismo.

Fonto: Diario 16


dilluns, 11 de març del 2019

Cero apellidos catalanes / Nul katalunaj familinomoj (2) - Xavier Díez

Revene al la komenco. Estas kurioze kvalifiki kiel "nazia"-n  tiu sendependismo kiu ĝuste venas el la rezistado kontraŭ la frankoismo, kiu malferme partoprenis en la dua mondmilito ĉe la flanko de la aliancanoj kaj rezistantoj (kompare al tiu Hispanio kiu sendis 50.000 soldatojn vestitajn per la uniformo de la Wehrmacht kaj kiu kunrespondecas en la militkrimo de la batalo de Leningrado). Sed ja oni scias, la nuntempaj ĵurnalismaj propagandistoj adoptis la moton de Goebbels: mensogo milfoje dirata povas iĝi vero.



Ajna mensogo, por iĝi kredebla, devas enhavi verelementojn. Veras ke ene de katalunismaj intelektulaj rondoj de la 1930-aj jaroj, oni ellaboris kaj disvastigis kelkajn ideojn pri malestimo al la rura hispana enmigrintaro. Raportaĵojn kiel tiuj de Carles Sentís aŭ Josep Maria Planes, nutris la miton de la "murciano", ne tiom pro atako al la origino sed pro tio ke multaj el ili ensociiĝis en Katalunio tra la anarkiisma sindikato CNT, kiu prezentis rivalecon kaj konflikton fronte al la progresisma kaj respublikana katalunismo de tiu epoko. Sed estis verŝajne la statistikisto kaj demografiisto Josep Anton Vandellòs kiu, pere de sia libro "Catalunya, poble decadent" (Katalunio, dekadenca popolo) intelektuligis la malestimon kontraŭ la enmigrado nekatalunlingva, konsideranta ke povus okazi lingva kaj kultura substituado se oni ne solvus la severan deficiton de katalunnaskiĝoj (tion kion la demografiisto Anna Cabré nomas la "kataluna sistemo de reproduktado) kaj tiel malfermiĝis la pordo al fremda popoliĝo.




Kio malbonas prezentante tiujn izolitajn kazojn kaj levante anekdotojn al nivelo de kategorio estas tio, ke oni tordas la realon. Ekde komenco de la 20-a jarcento ĝis la juĝado de Nuremberg, la eugeniko modis kaj estis konsiderata politika propono kun certa prestiĝo inter la intelektuloj. Temis pri propono plaĉa al la nazismo kaj eĉ al anarkiistoj, kiuj disvastigis tiun ideojn per gazetoj kiel Eugenia, Salud y Fuerza (Sano kaj Forto), Estudios, Generación Consciente (Konscia Generacio) kaj aliaj. Fakte, eĉ mem la anarkiisma movado, kiu tiom multe integrigis al Katalunio rurajn enmigrintojn el la sudo, akre malestimis al kelkaj kulturaj praktikoj (kruelecon al bestoj, alkoholismon, prostituadon kaj sekve ligitajn malsanojn, ili favoris al naskiĝlimigo kaj steriligo de tiuj kiuj ne estis konsiderataj naskotaŭgaj). Fakte, antaŭ la germanaj eŭgenikaj leĝoj, tiaj politikoj jam estis aplikataj en kelkaj ŝtatoj de NordAmeriko aŭ en Skandinavio.


Ankaŭ la frankoismo sentis sin proksima al tiu ideo, surbaze de la hispana Mengele, la psikiatro Antonio Vallejo-Nájera, obsedita elimini la "ruĝan genon" de la hispana socio kaj respondeca pri la ŝtelado de miloj da infanoj al respublikanaj familioj, kun la entuziasma partopreno de la katolika eklezio.

Fonto: Diario 16



diumenge, 10 de març del 2019

Cero apellidos catalanes / Nul katalunaj familinomoj (1) - Xavier Diez


Iĝis kutimo prezenti la katalunojn kiel "kredantaj sin superuloj"-n. Tio estas fenomeno rilata al la subita malkovro ke, rimarkinde alta nombro da ili, eble la majoritato de la loĝantoj en Katalunio mem, iĝis sendependistoj. Kaj eble senrimede. Ili rifuzas aparteni al la hispana Reĝlando. Tio estas freŝa sed ne nova fenomeno. Diversaj sociaj enketoj de la lastaj jardekoj montris nin kiel la malplej simpatiaj inter la samnacianoj. La kliŝoj priskribis nin kiel "avaraj", kun supereckomplekso kaj tre "centritaj en si mem", karakterizoj, cetere, kiuj tre similas al la antaŭjuĝoj pri la judoj en la eŭropaj socioj, ĉiam suspektaj reprezenti "fremdan elementon" ene de la komunumo. Eĉ mem la kontraŭjudaj ŝercoj estas uzataj kontraŭ la katalunoj en Hispanio. Nun, pro la sistema krizo de la reĝimo de 1978, pri kio gravege kunrespondecas la kataluna respublikana suverenismo, la procezo akriĝis. La misevoluo de la konflikto, ekde la zelota "aporellismo" ("A por ellos" = instigo sufoki la sendependistojn per polica subpremo) de amaskomunikiloj kaj juraj instancoj, manipulante la malbonajn instinktoj fare de kelkaj partioj, entute kontribuis al malhumanigo de sep milionoj kaj duono de homoj kiuj, sendepende de iliaj politikaj inklinoj, iĝas krimuligitaj pro tio kio ili estas. Aŭ eĉ pli malbone, oni starigis kategoriojn kvazaŭ tiuj milionoj da katalunoj kiuj decidis malligiĝi el Hispanio estus nepre perversuloj, ia speco de modernaj herezuloj al kiuj oni devas apliki "malinfektilon", kiel deklaris hispana ministro Josep Borrell.

Tiu ĉi interpreto de la historio estis potencigita  de la amaskomunikila oligopolo, kun aparta mencio de la televido, kiu en Hispanio neniam estis karakterizita je pluraleco. Tute male, kiel montris studo de esploristo el madrida universitato (Universidad Complutense), Javier Muñoz Soro, la agado de la hispanaj komunikiloj sekvas kontinuan linion kiu venas el la ĵurnalismo kreita dum la diktaturo, financita de entreprenistaj sektoroj intime ligitaj al frankoismo kaj kiu, tradicie, estis instrumento por potencigi la unuformecan kaj aŭtoritatecan spiriton de la hispana socio, tion komplementas kultura televido - en lando kun deficitaj legemo kaj kritik-konscio - kiu intence senvidebligas ĉiujn elementojn kiuj ne akordas kun ideo pri nacia identeco kiu konfuzige miksas Hispanion kaj Madridon aŭ potencigas la kliŝojn de la madrido-tipo.

Ni erarus se ni kredus ke la antaŭjuĝo kontraŭ la katalunoj esta nova. Fakte, la subpremo de la katalunoj esta unu el la elementoj sur kiu formiĝis la hispana identeco, ĉar oni ja scias ke ne multaj aferoj tiom multe koherigas socion kiel la fakto identigi malamikon, internan aŭ eksteran. Ne multaj scias, ke la pejorativa kromnomo "polacos" ("poloj"), originas en la unuaj jaroj de la hispana postmilito, kiam la frankoisma armeo, imitante la Wehrmacht, nomis tiel la katalunajn rekrutojn por memorigi al ili ilia kondiĉo de submetita popolo. La kontraŭkatalunaj diskursoj de Quevedo rilatis al ilia kontraŭmonarkia spirito: "Ili estas monstra abortaĵo de la politiko, liberaj kun mastro", tio estas, ili ne submetiĝis al la absolutisma spirito de la hispana monarkio. Fakte, unu el la idento-signoj de Katalunio esta ĝia malinklino al la povo kaj la liberecana tradicio. La historiisto Jaume Vicens Vives kalkulis ĝis 11 revoluciojn (la plej revolucia popolo en Eŭropo), kio estas tre malkomforta por reĝimo kiu venas rekte el la plej longa totalitarismo de Eŭropo, malkapabla seniĝi de kadukiĝinta monarkio kiu nuntempe ĉefas en la ŝtato.

Fonto: Diario 16


dissabte, 2 de març del 2019

Piedpremu faŝismon

Foto de Suso Moinhos.

E-poŝtkarto eldonita de la Propagandejo de la aŭtonoma registaro de Katalunio dum la hispana enlanda milito (1936-39)

Foto reproduktita en Facebook far Suso Moinhos
Viziteblas ankaŭ katalunlingva artikolo pri la rolo de esperanto en Katalunio dum la hispana milito
Alia artikolo (en Esperanto) iam redaktita de Toño del Barrio kaj Ulrich Lins: ĉi tie