dijous, 11 de desembre del 2014

Kampanjo por mecenati la Biblioteko-Arĥivejon Petro Nuez

http://www.verkami.com/locale/ca/projects/10066-bapn-preservem-la-memoria-de-l-esperantisme-catala#

Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) lanĉis amasfinancadan kampanjon por renovigi la Biblioteko-Arĥivon Petro Nuez (BAPN), kiu enhavas gravajn historiajn dokumentojn de antaŭ pli ol 100 jaroj. Ĝi urĝe bezonas restrukturiĝon, por protekti tiun gravan parton de la historio de Esperanto en Katalunio.

En la unua fazo de la kampanjo oni celas atingi 6000 eŭrojn por renovigi la plankon de la ejo kaj starigi kvar biliotekajn bretarojn. En estonta dua fazo, la kampanjo celas kolekti pliajn 4000 eŭrojn por aldoni du pliajn bretarojn, tablon kaj seĝon novajn kaj la komputilaĵojn necesajn por katalogi la enhavon de la BAPN, kiu estos parto de la naskiĝanta tutmonda katalogo de esperanto-bibliotekoj.

Biblioteko Arkivo Petro Nuez (BAPN) estas biblioteko-arĥivo de Kataluna Esperanto-Asocio registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio.

La kampanjo estas en la retejo Verkami, la pionira amasfinancada interretejo de
Katalunio, kies nomo venas de la esperantaj vortoj “verki” kaj “ami”.

La proponataj rekomencoj por la donacoj povas esti simpla danko kaj inivto al inaŭguro, publikigo de la nomo en ŝildo sur la muro de la ejo, sed oni ankaŭ proponas vespermanĝojn, gastigadojn, ciceronadojn, kulturajn profesiajn vizitojn en Esperanto, kvalitajn artajn bierojn kun esperanta nomo, ekzemplerojn de La Eta Princo, Asteriks, aŭ la lastajn eldonajn novaĵojn de la kataluna asocio, kursojn, t-ĉemizojn, diskojn kaj eĉ koncertojn de Kaj Tiel Plu. La plej donemajn mecenatojn eĉ honorigos la Katalunaj Kongresoj de Esperanto.

http://vkm.is/bapn
http://www.verkami.com/locale/ca/projects/10066-bapn-preservem-la-memoria-de-l-esperantisme-catala#

dilluns, 8 de desembre del 2014

Maur Ametller, la kataluna Da Vinci


Li ne kreis ion kio grave ŝanĝus la mondon sed li estis admirita pro lia inventemo kaj lia kapablo antaŭvidi la futuron. Naturesploristo, muzikisto kaj inventisto, Maur Ametller  kredis je Dio sed ankaŭ je la fiziko.
Tiu ĉi multfaka monaĥo, kiu vivis inter la monaĥejoj de Montserrat kaj de Sant Benet, montriĝas kiel klara ekzemplo de la scienca spirito kiu karakterizis la Klerismo.

La 16an de novembro de 1802, la monaĥoj de Montserrat  ekscite atendis viziton altnivelan. Estis jam kutimo ke, de tempo al tempo, iu elstara homo alvenis ĝis la sankta monto, sed ĉifoje temis pri tuta reĝa familio, Karlo la 4a, lia edzino (la reĝino Maria Luisa) kaj la reĝidinoj Maria Antonia kaj Izabela.
Laŭ oni rakontas en Analecta Montserratensia, la gereĝoj omaĝis al la Moreneta (la Virgulino de Montserrat), vizitis la salonojn de la monaĥejo kaj rifuzis foriri sen antaŭa konatiĝo kun unu el la membroj de la komunumo: la pastro Maur Ametller, etstatura monaĥo, gaja kaj iom ekstravaganca. Kion faris tiu izolita monaĥo en sia ĉelo tiel ke lia famo atingis la kortumon de Madrido?
La fakto estas, ke la reĝoj aŭdis pri nova kaj originala muzikinstrumento nomata velakordo, unu el la multaj inventoj de la benedikta monaĥo, kaj ili volis memokule vidi kiel aspektis kaj kiel sonis tiu kurioza inventaĵo. Kaj ili tute ne seniluziiĝis. Karlo la 4a kaj siaj akompanantoj miregis rigardante ĝin. La velakordo estis speco de klaviceno, nur ke ĝi havis formon de latina velo.
http://argellies.free.fr/images/clavicytherium.jpg
Vertikala klaviceno, eble simila al velakordo
Ĝia klavaro konsistis el kvar oktavoj, kun vertikala kesto kaj horizontalaj kordoj. Tiel, rakontis Maur Ametller, la muzikilo generas sonojn pli akutajn ol la klavicenoj kaj fortepianoj, du el la instrumentoj kiuj neniam mankis en la salonoj de la reĝa palaco.

La admirata sono de la velakordo

Post fari muzikan provprezenton al la gereĝoj, Maur plu rakontis kiel estis la krea procezo per kiu li ellaboris la instrumenton. Male ol la ceteraj muzikiloj el la sama familio, diris Ametller, la velakordo posedas tri kordojn el latuno po ĉiu noto, pinĉitaj per ŝtala nadlo. Tiuj kordoj produktas tre fortan metalsonon.
Alia singulara trajto, kiu kaŭzis surprizon al Karlo la 4a estis malkovri, ke ametller anstataŭigis la plumojn el anaso aŭ korvo, tipaj por klavicenoj, per peco el kartilago de balena dento, kiu estis pli fortika kaj samtempe pli fleksebla.
Laste, ĉar la velakordo montris sian keston rektavide, male ol pianoj, ĝia malferma sonoreco generis “mildegan sonon” kaj “ĉarman harmonion”, laŭ rakontas la tiuepokaj kronikoj.
Fine de la vizito, la monaĥo regalis la reĝan familion per eta koncerto.
La gereĝoj foriris fascinitaj, kaj ne nur pro la koncerto. La vizito al la ĉelo de la monaĥo estis ankaŭ spektaklo. Eĉ se temis pri diskreta spaco de la monaĥejo, la vivejo de la monaĥo jam delonge altiris “scivolemulojn naciajn kaj internaciajn”, laŭdire de la kronikoj mem.
Verdire, krom inventisto, la pastro Maur estis ankaŭ naturesploristo kaj tial  li sindediĉis al dissekcado kaj remburado de insektoj kaj papilioj, trobitaj en siaj montaj ekskursoj dum dekses jaroj.
La reĝino Maria Luisa miregis antaŭ la granda diverseco el sekigitaj insektoj ekspoziciitaj sur etaj fikstabuloj. Kaj aldone, Ametller eĉ pli surprizis la reĝinon sidigante ŝin sur speciala seĝo dekoraciita per papilioj.
Pro lia tuta laborkreado, Karlo la 4a koncedis al Maur Ametller tutvivan pension kiu altis 5 realoj, destinitaj kovri la elspezojn de la esplorlaboroj.

La ribelema monaĥo

La vivo de Francesc Ametller –tiu ĉi estas lia baptonomo- komenciĝis la 6an de aŭgusto de 1749, en Palafrugell. En 1758 li aliĝis al la mesoservantaro de la monaĥejo de Montserrat, kie la monaĥo Benet Julià Ros instruis al li muzikon. Li estis deksesjara kiam lia patro malpermesis al li inici sin en la novicadon de la benedikta komunumo. Tamen li neniam rezignis pri la ideo reveni iam al la sankta monto.
Post tio pasis du jardekoj. Estante 37-jara, li fariĝis tro maljuna por la inicado sed li kunhavis bonajn avalojn: li estis iam mesoservanto, li estis sacerdoto de antaŭ multaj jaroj kaj li estis plenuminta longan muzikkarieron en Figueres kaj oficis kiel kantorestro en la katedralo de Tarragona. Danke al ĉio tio, la 14an de oktobro de 1786 li iĝis pastro Maur, nomo kiun li ricevis en la momento survesti la benediktan kostumon.
La muziko ne nur helpis lin eniri la monaĥejon sed ankaŭ pro ĝi li estis baldaŭ laŭdata. Surprizante pro lia eksterordinara baritona voĉo, li fariĝis post nelonge majora kantoro. Tiu ĉi posteno signifis gvidi la kantojn de la monaĥoj, indiki kiujn kantojn oni devas prezenti en ĉiu diservo kaj prizorgi la muziklibrojn. Paralele al tio, Maur ankaŭ trovis tempon por komponado. Inter liaj verkoj indas mencii la kanton Salve solemne, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas kantata en la postvesperaj preĝoj, polifonian Pasion, du himnojn je kvar voĉoj –Pange lingua gloriosi (kantata dum paska jaŭdo) kaj  Vexilla Regis Prodeunt (kantata dum paska vendredo)- kaj laste, la paŝojn de Palmo-dimanĉo kaj paska vendredo. Krome li enkondukis novajn teknikojn en la kantadon, kiuj plialtigis la pompon kaj elstarigis la koruson de Montserrat.
Malgraŭ  tio, li estis plurfoje akuzita pro tio ke oni konsideris lin tro sendependema kaj kontestema. Sendube la strikta monaĥa vivo fojfoje subpremis lian grandan kapablon inventi. Nur inter la jaroj 1809 kaj 1810, la abato de Montserrat akuzis lin pro instigo al malobeo, fuĝoj al Manresa, malobservo de la pentopunoj kaj eĉ provo eskapi el la enfermigo je kiu li estis punita “perforte rompante la pordofermilon de sia ĉelo”.
Verdire Maur emis ofte malaperi longajn horojn, padumante sur la montaro kun la celo trovi kaj kapti ekstravagancajn vivspecimenojn. Danke al tiuj ekkursoj, li estis la unua kiu mezuris la altecon de la Montserrata montaro. Malgraŭ ĉio, tiu plezura vivo –muziko, preĝado, naturo kaj inventemo, laŭ la vivfilozofio de Maur Ametller- ne longis por ĉiam. Dum la milito kontraŭ la napoleonaj armeoj, la 25an de julio de 1811, la francaj trupoj atakis Montserraton. La monaĥoj kiuj ne kaŝis sin estis murditaj. Maur, kiu bone konis la geografion de Montserrat, sukcesis eskapi dumnokte kune kun aliaj monaĥoj kaj kaŝi sin en rifuĝejo de li konata.
Ankaŭ al li oni danku lian agon, kiam la 10an de oktobro de la sama jaro, dum la dua atako de la francoj, li kaŝis la figuron de la Moreneta en la preĝejo de Sant Dimes. La tuta abatejo estis disrabita, detruita kaj bruligita. La templo, la arĥivejo, la biblioteko kaj ankaŭ la ĉelon de la pastro Maur estis cindrigitaj. Tiunokte Katalunio perdis nekalkuleblan kulturheredaĵon. Post la eventoj li decidis transloĝiĝi al la monaĥejo de Sant Benet del Bages, la loko elektita de la montserrataj monaĥoj por retiriĝi en sia maljunaĝo.
La ŝanĝoj en la pejzaĝo, antaŭe montoj kaj nun agrokulturaj kampoj ĉirkaŭ Sant Benet, vekis en li denove la inventemon, ĉifoje ligita al hidraŭlikaj maŝinoj. En sia nuna monaĥejo ofte estis problemoj pri akvoprovizo, tial Maur inventis norion. Por plibonigi la vivon de la kamparanoj li dezajnis semmaŝinon kaj aparaton por purigi la irigaciajn kanaletojn. Li eĉ havis tempon por skizi grumaŝinon por pli efike dreni la sablon, kio cetere vekis la intereson de la marŝalo de Katalunio pro la eblo ĝin apliki en la barcelona haveno.
Post iom da tempo liaj inventoj estis montrataj en diversaj ekspozicioj en Barcelono kaj ne pasis multe da tempo ĝis kiam li estis serioze konsiderata sciencisto. Tiam oni permesis al li membriĝi en la Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Barcelono.
Maur Ametller mortis la 14an de februaro de 1833 en sia ĉelo. Li estis tiam 83-jara.
.
La artikolon verkis katalunlingve: Maria Coll kaj Llorenç Ferrer.
Ĝi estis publikigita en la revuo Sàpiens, numero 126, februaro 2013.