diumenge, 22 de juliol del 2018

La prezidanto de Estonio, Kersti Kaljulaid, petas liberigon de niaj politikaj prizonuloj

NORMA, la plej bona komiksvendejo en la mondo

Premi a Norma com la millor llibreria de còmic del món
Norma Còmics, elstara referencpunkto por ĉiuj komiksamanto, kiu situas en promenstrato Sant Joan de Barcelono kaj malfermita de antaŭ 35 jaroj, estis internacie aljuĝita kaj rekonita ĉimatene, en Comic Con de San Diego, per la Premio Eissner al la plej bona librovendejo tiufaka.
Norma-Eldonejo ricevis ankaŭ premion pro la plej bona dizajno en la omaĝa kuneldonado de Akira okaze de ĝia 35a datreveno, far la dizajnistoj Phil Balsman kaj Akira Saito.
En 2012 gajnis la premion Akira Comics, de Madrido.

Fonto: El Periódico

dissabte, 14 de juliol del 2018

Hodiaŭ en Barcelono, denove miloj da homoj por la libereco

Klaku ĉi tie

"Eĉ ne unu paŝon malantaŭen" Muzikvideo dediĉita al prizonuloj kaj ekzilitoj


Diversaj kantaŭtoroj kaj muzikgrupoj komponis la kanton Ni un pas enrere! por omaĝi la politikajn prizonulojn kaj la ekzilitojn, krom aliajn punitajn sendependismajn gvidaktivistojn kaj la homojn kiuj ebligis la referendumon de la pasinta 1a de oktobro. Els Catarres, Buhos, Brams, Sopa de Cabra, Gossos, Gemma Humet kaj Cesk Freixas estas kelkaj el la muzikistoj.

Lasta bildo => [Us volem a casa = Ni volas vin hejme]

Ĉe Vilaweb eblas legi la tekston de la kanto (en la kataluna)

divendres, 13 de juliol del 2018

Malkovrita manuskripto kiu konfirmas la naskiĝon de la kataluna registaro en la jaro 1359

Escut de la Generalitat a la façana del Parlament

La dokumento, el la dekkvina jarcento, estis misklasigita en la Arkivejo de la Aragona Krono

Manuskripto, kiu estis mise katalogita en la Arkivejo de la Aragona Krono,konfirmas ke La Generalitat (Kataluna Registaro) naskiĝis en 1359. La dokumento, kiu kompilas la originalan normaron de La Generalitat de Catalunya, estis lokalizita de Pere Ripoll, doktoro pri Juro per la Universitato Pompeu Fabra.

La manuskripto, nomata Llibre dels vuit senyals (Libro de la ok signaloj), estis verkita inter 1415 kaj 1425.

Ripoll trovis la manuskripton dum lia laborado pri sia tezo "Llibre dels Vuit Senyals (15th century): an Edition, Legal and Comparative Study", en kiu li planis studi la instituciojn aperantajn en tuta Eŭropo kun celoj similaj al tiuj de la Diputació General (Generala Deputitejo aŭ Kataluna Registaro, nome Generalitat).
La tezo atingis la poentrangon "eminenta"- kun laŭdo (cum laude).

La eltrovaĵo permesos studi la ĝerman jurreĝimon de La Generalitat. Oni ĝin redaktis responde al la nekomprenemo kiun la Ĝenerala Deputitejo vekis ĉe la Trastamara dinastio, kiel klarigis Ripoll en Catalunya Ràdio:
"Ĝi celis montri leĝan solidecon kaj juran bazon kiuj ne dependis de la reĝo kaj kiu povis esti modifata nur pere de pakto inter leĝdonaj korpoj kaj la reĝoj. Temis pri institucio separita de la monarkio".
La UPF (Universitato) informas ke la dokumento kompilas la normojn kaj jurkampon aprobitajn de la Kataluna Parlamento, kiu donis al la institucio povon sur la tereno de jura kaj administra memorganizado, financoj kaj impostado. Ĝi ĝuis ankaŭ financan blendadon.
Tomàs de Montagut, profesoro pri Juro en la univesritato UPF kaj kundirektoro de la tezo, ankaŭ valorigis la gravecon de la manuskripton:
"Ĝi evidentigas ke Katalunio estis duisma monarkio, en kiu la reĝo devis pakti kun la parlamento, kaj la normaro kiu blendis tiun ĉi juran paktismon troveblas en la libro."

Fonto: TV3

Narcís Monturiol, elstara inventisto

(Artikolo en Vikipedio)



dimecres, 11 de juliol del 2018

La Rumba catalana (La kataluna Rumbo)



La Rumba catalana (Kataluna Rumbo) estas ĝenro disvolvita fare de la kataluna cigana komunumo de Barcelono, ekde la 1950-aj jaroj. Ĝia ĉefa trajto estas la pruntepreno de ritmoj de la flamenka rumbo kun influaĵoj de rock kaj kubana muziko.
Pli konkrete, ĝi naskiĝis en la kvartaloj Gracia,  Hostafrancs kaj carrer de la Cera (Strato de la Vakso). La ĝenro baziĝas sur la fandiĝo de andaluzaj kantoj el leĝera sono kun  bazaj kleoj afriko-kubanaj. La ritmo estas 4/4 kaj regiloj de guarancho kaj sondanco (antila danctipo).
La rumbon akompanas voĉoj kaj aplaŭdoj kun gitaro, diverstipaj drumiloj, iom post iom riĉigata per blovinstrumentoj, pianoj, elektraj basgitaroj kaj klavaroj. Nuntempe, la artisto Oscar Casañas inkluzivigis hiphoptrajtojn en la katalunan rumbon  
La ĉefaj reprezentantoj kaj popularigantoj de la kataluna rumbo en Barcelona estis Peret, Antonio González "El Pescaílla" kaj Josep María Valentí "El Chacho". Pli aposteriore menciindas Las Grecas, Los Amaya kaj la triopo Rumba Tres.
Gato Pérez, revigligis la rumbon en la 1970-aj jaroj. Per tio komenciĝis nova epoko en tiu ĉi ĝenro, kun novaj kreaĵoj kiuj alproksimigis la rumbon al jazo kaj salso.
En la 1990-aj jaroj la evoluon gvidas kantistoj kaj ensembloj kiel Sabor de Gracia, La Cabra Mecánica, Estopa, Melendi, Ojos de Brujo....kiuj aldonas novajn stilojn, svingo, skao, regeo, ktp. per kio naskiĝas la tiel nomata rumba fusión ( rumba fandiĝo)
La ĉefaj renovigistoj estis Manu Chao kaj lia grupo Mano Negra. Tiu ĉi subĝenro estas influita de la Nova Flamenko (Kiko Veneno, Mártires del Compás, Pata Negra). Elstaras sur tiu kampo la katalunaj Muchachito Bombo Infierno, La Pegatina, Txarango, Bongo Botrako, La Troba Kung-fú, La Família Rústika, Bonobos Música kaj Banda del Panda.