diumenge, 29 d’octubre del 2017

Diskonigenda



Katalunio tra videoj e-subtekstigitaj




Tren petit de la Bisbal (omaĝo al trajneto)
Fem un salt (kanto por infanoj)
Clandestino (hispanlingva kanto)
Sense tu (ĉeftemo de kataluna tv-serio)
El caganer (kristnaska kataluna kanto)
La bicicleta de Xesco Boix (kanto por infanoj)
La gallineta (Lluís Llach) (kataluna kanto)
Km 0 (pri dekonstruado) (sociekonomia propono)
La meva terra és el mar (LAX'N'BUSTO) (kataluna kanto)
Obrint Pas, La flama (kataluna kanto)
Copons 2.0 ( pri socia eksperimento far magistrato en vilaĝo)
Tots som súpers, tots som grans (kanto por infanoj)
Bon dia a tothom! (kanto por infanoj)
Entrevista als dinamitzadors de JIS-Arrels (intervjuo al gvidantoj socihelpantoj)
Recollim selectivament ( instrua kanto)
Una conversación solamente (intervjuo pri onanismo)
Entrevista amb César del Servei Solidari ( intervjuo al gvidanto)
Festa Major - La Trinca - (kataluna kanto)
L'Home del carrer (kataluna kanto)
Tots els nens del meu carrer (kanto por infanoj)
La casa que vull -lluís Llach- (kataluna kanto)
L'home dibuixat (kataluna kanto)
Primavera (Miquel Martí i Pol) (poezio)
Els avantpassats - Història de Catalunya (rakonto pri historio)
Mosso argentino (humura skeĉo)
Ja surt el sol (populara kanto)
Qualsevol nit pot sortir el sol (kataluna kanto)
El modernisme català (instrua bildaro)
Una altra galàxia (Pastora) (kataluna kanto)
Kio estas Katalunio? (Què és Catalunya? pri la konveno uzi la katalunan far firmaoj)
Entrevista sobre esperanto (BTV a la Llibreria Clàssic / BCN-Kontaktejo)
Bruc, la llegenda (antaŭprezento de filmo, kun Montserrat-scenejo)
Espanya, carinyo, lo nostre no funciona (muzikvideo de Mali Vanili)
Concert per la LLibertat (Koncerto por la Libereco. Barcelono, 29 de juny 2013)
Amelie - Fes-ho realitat (Igu ĝin real') (Kataluna muzikgrupo)
Al vent - Raimon- (populara kanto de valencia kantaŭtoro)
Camins - Sopa de Cabra ( Kataluna rockgrupo)
Esperança - Txarango ( Skastila kanto)
Trepitja fort - Lax'nbusto (kataluna muzikgrupo)
Documental refugees (intervjuo al katalunaj aktivistoj)
L'estaca - Lluís Llach (kontraŭfaŝisma kanto)

divendres, 27 d’octubre del 2017

Naskiĝo de la kataluna Respubliko. Teksto aprobita de la kataluna parlamento

Parlament de Catalunya

La kataluna Respubliko estas oportuno por korekti la nuntempajn demokratiajn kaj sociajn deficitojn kaj samtempe krei la bazon por socio pli prospera, pli justa, pli sekura, pli daŭripova kaj pli solidara.

Laŭ ĉio ĝis nun eksplikata, ni, demokratiaj reprezentantoj de la kataluna popolo, sekvante la liberan uzon de la rajto al memdecido, kaj en akordo kun la mandato ricevita  de la katalunia civitanaro,

KONSTITUIGAS la katalunan Respublikon kiel sendependan kaj suverenan ŝtaton, juran, demokratian kaj socian.

DECIDAS la efektivigon de la Leĝo pri jura kaj fonda transiro al la Respubliko.

INICIATAS la konstituciigan proceduron, demokratian, el civitana bazo, transsocian, partoprenigan kaj kun deviga rezulto.

DEKLARAS la volon malfermi negocadon kun la hispana ŝtato, sen antaŭkondiĉoj, kun la celo establi la bazon de kunlaborado kiu estu profita por ambaŭ partoj. Negocado estos, nepre, je nivelo de egaleco.

INFORMAS la internacian komunumon kaj la aŭtoritatojn de Unuiĝinta Eŭropo la konstituigon de la kataluna Respubliko kaj la proponon pri negocado kun la hispana Ŝtato.

INSTIGAS la internacian komunumon kaj la aŭtoritatojn de Unuiĝinta Eŭropo interveni por haltigi la perfortadon de la civilaj kaj politikaj rajtoj nuntempe okazantaj kaj sekvi la negocan procezon kun la hispana Ŝtato. Vi iĝu atestantoj.

MANIFESTAS la volon kunkonstrui eŭropan projekton kiu firmigu la sociajn kaj demokratiajn rajtojn de la civitanaro kaj samtempe pluteni niaflanke la engaĝiĝon en la aplikado de la jura normaro de Unuiĝinta Eŭropo, kaj de la hispana Ŝtato kaj la kataluna aŭtonomio en akordo kun tiu normaro.

DEKLARAS ke Katalunio havas tutklaran volon aliĝi, kiel eble plej rapide, al la internacia komunumo. La nova ŝtato celas respekti la internaciajn devigojn kiuj estas nuntempe aplikataj en sia teritorio kaj deziras plu esti parto de la internaciaj traktatoj en kiuj partoprenas nuntempe la Hispana Reĝlando.

ALVOKAS la ŝtatojn kaj la internaciajn organizojn, rekoni la katalunan Respublikon kiel sendependan kaj suverenan Ŝtaton.

PETAS al la Ĝeneralitat-registaro alpreni la bezonatajn ilojn por ebligi la plenan efektivigon de tiu ĉi Deklaro pri sendependeco kaj tion enhavatan en la Leĝo pri jura kaj fonda transiro al la Respubliko.

PROPONAS al ĉiuj civitanoj kaj civitaninoj de la kataluna Respubliko iĝi  meritaj je la libereco kiun oni donis al si mem kaj konstrui Ŝtaton kiu transportu al agado kaj konduto la kolektivajn inspirojn.

La legitimaj reprezentantoj de la kataluna popolo:


Barcelono, 10a de oktobro 2017

Por vidi la originalan tekston, inkluzivanta enkondukon, klaku sur:  Declaració Independència


dijous, 26 d’octubre del 2017

La proklamo de la kataluna respubliko en la manoj de la kataluna parlamento

La registara koalicio Junts pel Sí (PDcat kaj ERC) proponos morgaŭ al la parlamento plenumi la mandaton de la referendumo okazigita la pasintan 1an de oktobro.
Fonto (katalune): ARA

dimecres, 25 d’octubre del 2017

Anonymus OpKatalunio


Anonymus informas ke ĝi atakis la retpaĝon de la Hispania Reĝdomo. La aktivisma grupo daŭrigas la Operacion Katalunio la sekvan tagon post la atako al la retpaĝo de CNI (Ŝtata Sekretservo)

El lloc web de la Casa del Rei, no disponible aquest dimarts a la nit

Temas pri la tiel nomata dua fazo de la operacio
Pasintlunde la aktivistoj informis ke ili ne ĉesigos la atakojn dum oni tenados politikajn malliberulojn, en aludo al la gvidantoj de la asocioj ANC kaj Omnium Cultural, Jordi Sànchez kaj Jordi Cuixart, enprizonigitaj en Soto del Real


Anonymus ankaŭ atakis la retpaĝon de Turespaña/Tourspain, publika organizo de la ŝtato kiu sin dediĉas al turismo. En la sama gvidlinio, la aktivistoj diskonigis retpoŝtojn kaj telefonnumerojn de membroj de la hispana registaro



En la unua fazo la grupo atakis la retpaĝon de la Konstitucia Tribunalo

diumenge, 22 d’octubre del 2017

La Paliso en korsa lingvo

L'estaca (La Paliso) estas la kanto kiu fariĝis la ĉefa himno de katalunoj kaj hispanoj kontraŭ la diktatoro Franco. Ĝi iĝis ankaŭ la himno de la pola sindikato Solidarnosc.




Legu la esperantan version de Marcella ĉe: Sat-Kulturo kaj auskultu specimenon ĉe Vinilkosmo

Hodiaŭaj frontpaĝoj de mondĵurnaloj mencias la ago-reagon en Katalunio

Trafoliumu la diversajn ĵurnalojn klakante sur la bildo.

dissabte, 21 d’octubre del 2017

La sendependeco de la hispana justico

Laŭ informo de la Monda Ekonomika Forumo, Hispanio situas en la loko 58 (el 137 analizitaj) de  listo kiu valorigas la sendependecon de la juĝistaro.


La informo, publikigita la pasintan 26an de septembro, montras indekson laŭ la sendependeco de la juĝosistemo de lando rilate al la influo far la registaroj, homoj aŭ firmaoj. Tiel, por trovi Hispanion, oni devas malsupreniri ĝis la loko 58, kun la indeksvaloro 4,2.
La plej altajn indeksvalorojn atingas Finlando (6;8), NovZelando (6,7), Norvegio (6,6) kaj Svislando (6,5).

Fonto: El Segre




Deklaro de Craig Murray, brita ambasadoro

"Eksigi parlamenton por trudi elektojn ĉar oni ne ŝatas kiel homoj balotis estas faŝismo"

Noto: La hispana registaro anoncis ke ĝi hodiaŭ komencos uzi la artikolon 155 de la hispana konstitucio por trudpreni la povojn de la kataluna parlamento.

dijous, 19 d’octubre del 2017


La 16an de oktobro 2017, la Hispana Nacia Tribunalo per la juĝisto Carmen Lamela, dekretis senkondiĉan kaj senkaŭcian prizonon por Jordi Cuixart kaj Jordi Sànchez, prezidantoj de la Kataluna Nacia Asembleo kaj Omnium Cultural respektive. Oni akuzas ilin pri ribelo pro la manifestacioj kiujn ili instigis el siaj respektivaj asocioj. Laŭ la Real Academia de la Lengua Española, ribelo signifas kolektivan kaj perfortan insurekcion kontraŭ la aŭtoritato, la publika ordo aŭ la militara disciplino, ne havante tamen la celon renversigi la ŝtatpovojn, kio estus pli grave.
Ĉiuj manifestacioj okazintaj en la lastaj 7 jaroj estis karakterizataj pro ilia absolute pacisma spirito. La hispanŝtata subpremado jam delonge transpasis limojn. Ne permesi balotadon kaj teni politikajn malliberulojn ne estas demokratio! 

Vi povas aliĝi al aliaj voĉoj kiuj petas la liberon de J. Cuixart kaj J. Sànchez subskribante ĉe jena paĝo

El día 16 de octubre de 2017 la Audiencia Nacional mediante la jueza Carmen Lamela decretó prisión incondicional sin fianza para Jordi Cuixart y Jordi Sànchez, presidentes de la Asamblea Nacional Catalana y Omnium Cultural, respectivamente. Se les acusa de sedición por las manifestaciones que han promovido desde sus respectivas asociaciones. Según la Real Academia de la Lengua Española sedición significa: alzamiento colectivo y violento contra la autoridad, el orden público o la disciplina militar, sin llegar a la gravedad de la rebelión. Todas las manifestaciones producidas a lo largo de estos 7 años se han caracterizado por su carácter absolutamente pacífico. La represión del estado español ya hace tiempo que ha ido demasiado lejos. NO DEJAR VOTAR Y TENER PRESOS POLÍTICOS NO ES DEMOCRACIA!

Pri la agado de la hispana polico ĉe ni

Klaku surbilde  por plu legi

Infanoj recitas poemon dum la Kataluna Kongreso de Esperanto en Àger

diumenge, 15 d’octubre del 2017

Lluís Companys

La 15-an de Oktobro de 1940 estis mortpafita LluísCompanys, prezidanto de la respublikana Generalitato de Katalunio



dimecres, 11 d’octubre del 2017

Frontpaĝe en ĵurnalo Ara




- La prezidento Puigdemont lasas en tempopaŭzon la deklaron de sendependeco por malfermi lastan pordon al dialogo
- Rajoy penas por trovi interkonsenton kaj apliki plej fortan reagon
- La fuĝo de firmaoj damaĝas nek  la monkapton nek la financadon
- Junts pel Sí kaj CUP subskribas la proponon pri la kataluna sendependeco
- De eŭforio al sencerteco, la sento de la spektantoj ĉirkaŭ la parlamento
- "Realpolitik" estas la vorto kiun Eŭropo atendis de Puigdemont
- Ekstremdekstruloj, pro la senpuneco, kuraĝas agresi eĉ antaŭ ĵurnalistoj sen timo al aresto
- UE valorigas la geston kaj konfidas je la spaco por interparolado
- La monda gazetaro interpretas la Deklaron kiel deklaron de intencoj. Katalunio en la frontpaĝo de multaj ĵurnaloj mondskale
- PSOE asertas ke ĝi pekis pri "bonkoreco" kaj konsideras ke Puigdemont ne malfermis pordon al dialogo
- CUP konsideras damaĝitan la konfidon en la katalunan registaron kaj konsideras la eblecon forlasi la parlamentan agadon
- Arrimadas (C's) interpretas efektiva la deklaron, Albiol (PP) tion dubas, Iceta (PSC) kaj Rabell (CSQP) neas la efektivecon.
- Pablo Iglesias (Podemos) dankas la saĝon de Puigdemont kaj lia decido ne deklari la sendependecon

Lastminute (reagoj):
10:01 h - CUP defendas ke la sendependeco aplikiĝu "tuj" se la ŝtato uzos la artilkolon 155
10:00 h - Calvo (PSOE) "Ne povas esti internacia perado"
09:46 h - Rivera (C's) "Katalunio ne povas resti en paŭzo. Mi petis al Rajoy kunagadi"
09:39 h - Tardà (ERC) "La postulo de CUP por limigi la dialogon al unu monato estas ĝusta"
09:39 h - Rivera (C's) "Ili deklaras la sendependecon kaj poste la paŭzon por ĉantaĝi"
09:34 h - La Ibex-35 spiras kaj malfermiĝas kun verdaj numeroj en la tago post la diskurso de Puigdemont


dimarts, 10 d’octubre del 2017

Hodiaŭ Katalunio deklaros la sendependecon

Hodiaŭ la Kataluna Parlamento deklaros la sendependecon. La demokratia popolvolo anstataŭos mezepokajn geedziĝojn kaj malnovajn militojn.
Je la sesa posttagmeze okazos diskurso de la kataluna prezidento, Carles Puigdemont, pri la rezulto de la referendumo kaj ĝia sekvo. Ĉeestos la eventon pli ol mil ĵurnalistoj el diversaj mondopartoj.

diumenge, 8 d’octubre del 2017

La kataluna parlamento antaŭ la referendumo

Grafikaĵo montranta la rezulton de la lasta parlamenta elektado (27an de septembro 2015) en Katalunio.

Partioj por la sendependeco:  Junts pel Sí kaj Cup => 72 sidlokoj
Partioj kontraŭ sendependeco: C's, PSC kaj PP => 52 sidlokoj
Partio kiu sindetenis: CSQP => 11 sidlokoj


dimecres, 4 d’octubre del 2017

Mallonge


-La Eŭropa Parlamento diskutos hodiaŭ pri la kataluna referendumo kaj la perforta agado de la polico
-Homkolektiĝoj en pluraj katalunaj urboj
-La hispana reĝo rompas la lastan ponton kun Katalunio en televida akra interveno
-La ŝtata prokureco subtenas la polican agadon dum la balottago kaj rifuzas esplori la okazintaĵojn
-Valencio solidaras kun la katalunaj strikantoj kiuj denuncas la polican perfortemon
-La prezidanto de kataluna Partio Popular provokas sur strato kaj instigas la hispanan policon plu agi
-Internaciaj observantoj substrekas la volon baloti flanke de la civitanoj malgraŭ la ŝtata subpremado
-La kataluna prezidento petas al la hispana registaro akcepti internacian peradon
-Europaj ĵurnalistoj al Eŭropa Komunumo: Kiom da vunditoj vi bezonas por ekinterveni?
-Hoteloj de Calella (marborda urbo) elpelas policanojn kaj ĝendarmojn
-Unuiĝintaj Nacioj petas sendependan esploron pri la perforto kontraŭ katalunoj
-G. Piqué, kataluna membro de la hispania futbalteamo kriata kaj insultata dum trejnado en Madrido
-La prezidanto de Katalunio petas al la parlamento la proklamon de sendependeco


Fonto: Vilaweb

dimarts, 3 d’octubre del 2017

Ĝenerala striko kaj manifestacioj

Hodiaŭ en Katalunio estis kunvokitaj ĝenerala striko kaj manifestacioj por protesti kontraŭ la polica perforta subpremo. Dekmiloj da homoj partoprenis.



Pri la Hispana Konstitucio

Kelkaj obĵetas ke la kataluna referendumo estis organizita sen ĉiuj garantioj. Rilate al tio, indas memori ke la reganta Hispana Konstitucio estis aprobita sen oficiala censo, fermita kaj kun malregulaĵoj, laŭ artikolo publikigita de la ĵurnalo El País la 7an de decembro 1978. Krom tio, okazis malapero de multaj balotantoj kaj al la kaoso kontribuis la lastmomenta aldono de balotantoj aĝantaj inter 18 kaj 21 jarojn.
Fonto: El Nacional

dilluns, 2 d’octubre del 2017

La hispana registaro solvas la katalunan problemon

Rezultato de la referendumo pri sendependeco

"Jes" venkis en la konsulto per 90% el la voĉdonoj, surbaze de 2,2 milionoj de validaj balotiloj. La elekto "Ne" atingis 7,8 % el la voĉdonoj. Fonto: Nació Digital 
(Hispana polico perforte sturmis kaj malebligis enkalkuli la balotojn kolektitajn en 400 balotejoj)