dimecres, 30 de setembre de 2015

Mandato por la sendependeco

Post la komunuma balotado okazinta en Katalunio pasintdimanĉe, rezultis venko de la partioj subtenentaj la planon por sendependiĝo (Junts pel Sí + CUP) rilate al la partioj kiuj sin manifestis kontrauaj (Ciutadans, PSC, PP). Aparte restis partio (Catalunya Sí Que es Pot), kiu sin detenis kaj proponis referendumon pri la afero.


dissabte, 5 de setembre de 2015

Enketo de ĵurnalo El Punt

Tiu ĉi grafikbildo estas komplemento kaj iel ĝisdatigo de tiu publikigita en la blogo la 22an de julio. Laŭ ĝi, sendependismaj partianoj (Junts pel sí + CUP) atingus absolutan majoritaton la venontan 27an de septembro.
Rilata artikolo legeblas en Nuntempe: klaku ĉi tie

Fonto: Vilaweb

dimecres, 2 de setembre de 2015

Voltaire pri Katalunio

Atelier de Nicolas de Largillière, portrait de Voltaire, détail (musée Carnavalet) -002.jpg
François Marie Arouet "Voltaire"

"Katalunio estas unu el la plej fekundaj landoj de la mondo kaj tre bone situita. Ĝin akvumas belaj riveroj, rojoj kaj fontoj, kontraste al malnova kaj nova Kastilioj, kiuj mankas je tio. Katalunio produktas ĉion bezonatan por satigi la proprajn necesojn kaj ĉion por ĝui: arbojn, grenon, fruktojn, legomojn el ĉiu speco. Barcelono estas unu el la plej belaj havenoj en Eŭropo kaj la lando provizas ĉion bezonatan por la konstruado de ŝipoj. Ĝiaj montaroj plenas de marmoraj, jaspaj, kristalrokaj minoj, eĉ troveblas multaj noblaj gemoj. Ankaŭ abundas minoj el fero, stano, plumbo, aluno, sulfatoj; la orienta marbordo produktas koralon. Resume, Katalunio povas aranĝi sin sen la tuta universo sed siaj najbaroj ne povas aranĝi sin sen Katalunio. Male ol oni povus pensi, la riĉeco kaj la delicoj ne igis la loĝantojn molkarakterajn. Ili restis ĉiam militemaj kaj la montaranoj montriĝas aparte ferocaj. Tamen, malgraŭ ilia kuraĝo kaj grandega amo al libereco, ili estis ĉiam submetitaj: konkeritaj far la romanoj, la gotoj, la vandaloj, la saracenoj. Ili iam liberiĝis el la saracena jugo kaj situiĝis sub la protekto de Karolo la Granda. Ili apartenis al la Aragona Domo kaj poste al la Aŭstria. Ni vidis ke, sub la regado de Filipo la 5a, irititaj pro la Grafo-Duko de Olivares, unua ministro, ili sin liveris al Ludoviko la 13a en 1640. Oni respektis ĉiujn iliajn rajtojn kaj estis konsideritaj pli kiel protektitoj ol kiel regatoj; Ili resituis sub la aŭstria regado en 1652; kaj dum la Milito de la Hispana Sukcedo ili partianiĝis por la Ĉefduko Karolo la 6a kontrau Filipo la 5a. Ilia obstina rezistado pruvis ke Filipo, malgraŭ li liberiĝis el sia rivalo, ne povis redukti la katalunojn sola. Ludoviko la 14a, kiu en la lastaj tempoj de la milito povis liveri al sia nepo nek ŝipojn nek soldatojn por batali kontrau Karolo, sia rivalo, ja povis ĉion sendi por batali kontraŭ la ribelintaj regatoj. Franca eskvadro blokis la havenon de Barcelono kaj la marŝalo Berwick sieĝis la urbon surtere. La reĝino de Anglio, pli fidela al siaj traktatoj ol al la interesoj de sia lando, ne helpis la urbon, afero kiu indignigis la anglojn, sin riproĉantaj simile kiel sin riproĉis la romianoj kiuj permesis la detruon de Sagunto. La germana imperiestro promesis senutilan sukuron. La sieĝitoj sin defendis kun kuraĝo duobligita pro la fervoro; la pastroj, la monaĥoj, kuris kun armiloj al la tranĉeoj kvazau temus pri religia milito. La fantomo de la libereco igis ilin surdaj al la proponoj de ilia suvereno. Pli ol kvincent ekleziuloj mortis kun armiloj ĉemane; Ni povas imagi ĝis kiu grado iliaj diskursoj kaj ekzemplo instigis siajn kuncivitanojn. Ili hisis sur la tranĉeo nigran flagon kaj eltenis pli ol unu atakon. Fine, jam penetrintaj la sieĝantoj, la sieĝitoj plu batalis tra la stratoj; retiriĝinte al la nova urbo, dum la malnova estis okupaciita. Post la kapitulaco, la venkitoj petis respekton al siaj privilegioj (12a de septembro 1714). Oni koncedis al ili nur respekti ilian vivon kaj la propietaĵojn. Plej multaj privilegioj estis forprenitaj kaj, el ĉiuj ribelintaj monaĥoj, nur sesdek estis punitaj kaj, indulgeme, ili estis kondamnitaj al galerpunioj. Filipo la 5a multe pli severe mistraktis la urbon Xàtiva dum la milito; oni detruis ĝin ĝis la fundamentoj, kiel leciono. Tamen oni povas ruinigi malgravan urbeton sed ne grandan urbon kun belega haveno, utila al la interesoj de la ŝtato. Tiu ĉi kataluna fervoro,kiu ne montriĝis en la epoko de Karolo la 6a kaj kiu ŝpruciĝis konstatinte la posta manko de helpoj, estis la lasta flamo de la incendio kiu longe kaj vaste detruis la plej belan parton de Eŭropo, pro la testamento de Karolo la 2a, reĝo de Hispanio."  

.
Voltaire, La jarcento de Ludoviko la 14a (1751) ĉapitro 23

diumenge, 23 d’agost de 2015

Historiaj eroj: La Mancomunitat de Catalunya

Prezidantaj deputitoj de Barcelono, Ĝirono, Ilerdo kaj Taragono kiuj redaktis la bazojn de la Mancomunitat de Catalunya

La Mancomunitat estis kataluna politika kaj administracia organizo kiu konsistis el la provincaj deputitaroj el Barcelono (Barcelona), Ilerdo (Lleida), Ĝirono (Girona) kaj Taragono (Tarragona).
Ĝin oni kreis la 6an de aprilo 1914a. La tiama katalunisma movado klopodis por registara institucio kiu reprezentu la tutan katalunan teritorion, dividita laŭ kvar provincoj ekde 1833.
Asembleo de provincaj deputitoj aprobis en 1911 la bazojn por krei superprovincan organizon kiu reprezentu la katalunan unuecon, sub la nomo Mancomunitat de Catalunya.
La projekto estis bonvole akceptita de la tiama prezidanto de la hispana registaro, la liberalulo José Canalejas, sed lia frua morto pro murdo kaj la opozicio de centralismaj politikistoj prokrastigis ĝian aprobon.
Finfine, reĝa dekreto de la 18a de decembro 1913a, promulgita de la registaro gvidata de Eduardo Dato, konservativulo, permesis al la provincaj deputitejoj “mankomuniĝi” (unuiĝi) por administraciaj celoj.
La 6an de aprilo 1914a, okazis en Barcelono ĝenerala asembleo de la kvar katalunaj provincaj deputitaroj, kiuj elektis Enric Prat de la Riba-n, ĉefgvidanton de la projekto ekde la unua momento.
La strukturo de la Mancomunitat baziĝis sur tri fundamentaj organoj: la Ĝenerala Asembleo, la Permanenta Konsilio kaj la Prezidanteco.
La institucio plenfunkciis ĝis la altrudo de la diktaturo de Miguel Primo de Rivera, kiam estis eloficigitaj plej multaj el la deputitoj kaj oni  nomumis prezidanton la monarkisman Alfons Sala (1923).
Post aprobo de la nova leĝo pri provincaj statutoj, far la Milita Direktorio en la jaro 1925, la Mancomunitat estis abolita. Ĝia agado sur la kampoj kultura, eduka, sanserva kaj publikkonstrua, speciale pri konstruado de novaj ŝoseoj kaj telefonreto, estis vere grava por la modernigo de Katalunio kaj por la firmiĝo de ĝia nacia konscio.

La eventoj kun ioma kunteksto:

1914 – La 6an de aprilo naskiĝas la Mancomunitat. Enric Prat de la Riba estas elektita prezidanto. La hispana Ministro pri Internaj Aferoj, Sanchez Guerra, subskribas la reĝan dekreton per kiu oni aprobas la statuton de la Mancomunitat de Catalunya.
1917 – La katalunaj parlamentanoj petas pli da aŭtonomeco por Katalunio. La 1an de aŭgusto mortas Prat de la Riba. Germanaj submarŝipoj sinkigas hispanajn ŝipojn. Kunveno de hispanaj parlamentanoj en Barcelono. 13an de augusto, ĝenerala striko. 29an de novembro, Josep Puig i Cadafalch iĝas prezidanto de la Mancomunitat.
1918 – La katalunaj parlamentanoj redaktas la bazojn por la autonomeco. Pluraj atencoj kontraŭ laboristoj, mastroj, submastroj kaj policanoj. Ĝis 1923 mortis 271 homoj. Oni prezentas en Madrido la bazojn por la aŭtonomeco de Katalunio. La hispana kongreso rifuzas la proponon. Francesc Cambó nomumita Ministro pri Disvolvo.
1919 – Kune Mancomunitat kaj parlamentanoj redaktas projekton de statuto. De la 5a de februaro ĝis la 17a de marto, striko de La Canadenca. La grafo Romanones, prezidanto de la Ministra Konsilio, deklaras Militan Staton en Katalunio.
1920 – La kvar katalunaj deputitaroj plenumas la transdonon de ĉiuj servoj kaj rimedoj al la Mancomunitat. La generalo Martínez Anido estas nomumita Civila Guberniestro de Barcelono. Pistoluloj de Sindicat Lliure (Libera Sindikato) murdas la advokaton Francesc Layret.
1921 – Estas murdita la prezidento Eduardo Dato. Batalo de El Annual, inter Rif-trupoj kaj la hispana armeo.
1922Francesc Macià fondas la partion Estat Català (Kataluna Ŝtato).
1923 – Estas murdita la sindikata gvidanto Salvador Seguí, el Noi del Sucre (la Knabo de la Sukero). La Lliga malvenkas en la elektoj de la 10a de junio. Somere estas kunvokitaj strikoj en la sektoroj elektra, transporta kaj aliaj. La soldatoj okupas la stratojn. 13an de septembro, la marŝalo de Katalunio, Miguel Primo de Rivera, gvidas puĉon. La reĝo kunvokas lin por formi registaron. 18an de septembro, publikiĝas reĝa dekreto kontraŭ separatismo, laŭ kiu oni malpermesas la katalunan kiel oficialan lingvon kaj ankaŭ la publikan montron de la kataluna flago.
La 24an de decembro, Puig i Cadafalch transloĝiĝas francien sen demisii kiel prezidanto de la Mancomunitat.
1924 – La generalo Carlos de Losada okupas la prezidantecon de la Mancomunitat. Li estos poste anstataŭita de Alfons Sala, kiu havos la mision dissolvi la Mancomunitat. Komenciĝas la elsendoj de Radio Barcelona, la unua radio de la ŝtato.

Teksto=> 6an de aprilo de 1914: ni jam havas la Mancomunitat de Catalunya-n!

Obligacio eldonita de La Mancomunitat

Prifesta manifesto: Revi landon, konstrui revon. Mancomunitat de Katalunio, 100 jaroj.

dijous, 20 d’agost de 2015

Lernu la katalunan tra Parla.cat

Resultat d'imatges de parla  cat web
Parla.cat estas platformo por faciligi la lernadon de la kataluna, surbaze de la franca, angla, germana, hispana kaj mem kataluna. Simile al Lernu.net, gxi provizas materialon por memstudi uzante modernaj rimedojn. Gxi enhavas, i. a., forumojn, posxtservon kaj babilujon.

dijous, 13 d’agost de 2015

Love Casa Batlló



La video Love Casa Batllo (2014), pri la domo de la kataluna arkitekto Antoni Gaudí, atingis la Grandan Premion en la Internacia Festivalo de Turismaj Filmoj de Riga (Latvio).Temas pri vidrakonto kiu montras la faman Casa Batlló-n de Barcelono kiel vivestaĵon, reliefigante la fantastan kaj superban imagpovon de Gaudí.

Fonto: Youtube

dilluns, 10 d’agost de 2015

Mercè Rodoreda, plurlingve

Enkonduko de Vikipedio:
Mercè RodoredaMercè Rodoreda i Gurguí [[[kataluna lingvo|katalune]]: mərˈsɛ ruðuˈɾɛðə] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1908, mortis la 13-an de aprilo 1983) estis hispana romanistino en la Kataluna lingvo.
Ŝi estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej gravaj katalunaj romanistoj de la postmilita periodo. Ŝia romano La plaça del diamant ("La placo de la diamanto", 1962) fariĝis la plej aklamita kataluna romano de ĉiuj tempoj kaj ekde la jaro de ĝia unua publikigo, ĝi estis tradukita en pli ol 30 lingvoj. Ĝi temas pri ĉiutaĝaĵoj kaj intima vivo de personoj dum la milito kaj ankaŭ estas konsiderata de multaj kiel la plej bona romano temanta pri la Hispana Enlanda Milito. Pri ĝi oni filmis kaj kinan filmon kaj televidan.
Kaj jen fragmento, tradukita al pluraj lingvoj, el la rakonto El mar, el la libro La meva Cristina i altres contes:

Ili marŝis malrapide. Tiu plej alta estis solena viro, eleganta, kies barbo estis griza kaj vangoj ruĝetaj; tiu alia, maldika, nerazita, kies aspekto kvazaŭ ĵus resaniĝanta. Ili estis absorbiĝintaj en la konversacio kaj tiu plej alta haltis de tempo al tempo kaj karesis sian barbon kvazaŭ se li volus bone mezuri la dirotajn vortojn,

-Oni ne havas tempon por ĉion fari en la vivo. Ridi kaj plori, amuziĝi kaj malamuziĝi... ĵus naskiĝinte oni devas ekpretiĝi por mortiĝo. Ĉar la ploremo de la beboj klare montras ke tion ili sentas.

-Kion ili sentas?

-La disa flaro de la morto... Iom pli poste oni alkutimiĝas al ĝi...
La blogero fontas el antikva anonco publikigita en Ipernity
Eblas plu legi pri Rodoreda en la koncernaj vikipediartikoloj (entute per 43 lingvoj).

dimecres, 22 de juliol de 2015

Sendependismaj partioj atingos majoritaton laŭ sondado de Público


Laŭ iu kalkulo de voĉdonoj surbaze de antaŭaj sondadoj, la sendependismaj listoj atingos absolutan majoritaton.

Público ĝisdatigis sian Kontinuan Observejon pri elektadoj per informado pri la balotoj okazontaj la venontan 27an de septembro en Katalunio. Laŭ ĝi, la sendependismaj listoj Junts pel Sí (Kune por Jes) kaj CUP entute sumus ĝis la absoluta majoritato en la Katalunia Parlamento. Malgraŭ ke ĝi estis prezentita kiel enketo, la laboraĵo ne estas ekzakte tia. Temas pri kalkulo de voĉdonoj surbaze de sondadoj publikigitaj antaŭ la starigo de la listo Junts pel Sí. Tial, la prezentitaj datumoj ne baziĝas sur rektaj telefonenketoj sed sur procenta analizo de la rezulto de antaŭaj sondadoj. En tiuj sondadoj oni ne povis demandi pri Junts pel Sí ĉar ĝi ankoraŭ ne ekzistis, tial la kalkulo perdas sian valoron.

Malgraŭ ĉio, en la sociaj retoj oni abunde komentis la rezultojn de la ĝisdatigo de la Kontinua Observejo, en kiu la komuna listo de CDC, ERC kaj aliaj suverenismaj grupoj, sumus 59 deputitojn kaj CUP, 10 pliajn. La parlamento kompletiĝus per 23 deputitoj de la maldekstra Catalunya Sí que es Pot (Katalunio Jes oni Povas), 21 de la novdekstra Ciutadans, 10 de la socialisma PSC, 9 de hispandekstra PP kaj 3 de UDC, katalunaj kristiandemokratoj.

Junts pel Sí kaj CUP sumus 46,4% de la validaj voĉdonoj. Catalunya Sí que es Pot estus en dua pozicio, kun ĉ. 17%. Ciutadans (C's), en tria pozicio kun 15,7%. PSC atingus 7,6% kaj PP 6,7%.

Fonto: Vilaweb.
Plia ligil-informado pri partioj  troveblas ĉe la dekstra kolumno de la blogo. Lasta aldono (hispanlingve): La politika mapo de Katalunio en 2015


dimecres, 27 de maig de 2015

La municipaj balotoj kaj la lingva diverseco

Flanke de ĉies voĉdonaj preferoj, estas nekutime, ke la katalunaj politikaj partioj tradukas ties kampanjan materialon al aliaj lingvoj. Tial, ni volas elstarigi la penon de la kandidat-listo Barcelona en Comú, proponanta sian materialon en Esperanto, en la ĉina, en la gvarania, en la rumana, en la portugala, en la persa, en la itala, en la urdua, en la greka, en la finna, en la angla, en la araba kaj en la turka.
Ni, do, salutas tiun rekonon al la graveco de la lingva diverseco kaj de la diversaj lingvaj komunumoj loĝantaj en Barcelono. Estus bele se la aliaj partioj sekvus la ekzemplon de tiu iniciato kaj plurlingvigus sian kampanjan materialon. Tial, la 24an de majo, ni ĝuus balotadon, ne nur demokratian kaj liberan, sed ankaŭ lingve daŭripovan.

Fonto: Kataluna Esperanto-Asocio

dissabte, 16 de maig de 2015

Katalunaj verkistoj legitaj en Eŭropo

Surklaku por grandigo
Fonto: ĵurnalo Ara
Noto: completa mapo legeblas en tiu ĉi originala bildo (malsupre, de  maldekstre-dekstren: hispana, itala, hebrea, serba kaj greka)

dimarts, 12 de maig de 2015

La dana parlamento debatos hodiaŭ pri la rajto de la katalunoj al memdecido

La ministro pri Eksterlandaj Aferoj devos respondi al demando. La debato prokrastiĝus se oni kunvokus al elektado antaŭ la komenco de la sesio.

Hodiaŭ la dana parlamento debatos pri la kataluna kazo, post la tiucela peto de la maldekstraj deputitoj de Enhedslisten (Ruĝa kaj Verda Alianzo). Tiu ĉi partio, kun 12 el la 179 deputitoj de la parlamento, esprimos demandon al la ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Martin Lidegaard. Laŭenhave: "Konstatinte la larĝan plimulton de la kataluna parlamento, kataluna socio kaj kataluna registaro, kiuj deziras la okazigon de referendumo pri sendependeco, kiel, tiurilate, la dana registaro petos respekton al la rajto pri popola memdecido?"

Fonto de la eltiraĵo: Vilaweb

divendres, 10 d’abril de 2015

George Orwell, Homage to Catalonia

En sia verko Homage to Catalonia (Esperante Omaĝo al Katalunio) George Orwell rakontas sian partoprenon en la Hispana milito en la POUM. Skribita per la unua persono, ĝi pritemas la faktojn inter decembro 1936 kaj junio 1937.

 Homage to Catalonia, Cover, 1st Edition.jpg

La verko komenciĝas tiam, kiam Orwell alvenas en Hispanio por aniĝi en la respublikanaj armeoj. Li troviĝis en la POUM. En batalo li estis grave vundita je la gorĝo kaj devis forlasi la truparon.

La ĉeftemo de la libro estas la priskribo pri kio estas milito el  eksteroficiala vidpunkto, pli homa, bazite sur liaj propraj travivaĵoj. Tial ne ŝparas al la leganto detalojn dum la rakontado de la ĉiutaga vivo de soldato (la kvin gravaj aferoj en milito, la malvarmo, la malakurateco, manko de religiemo, priskribo de la armiloj...).Li dediĉas ankaŭ multajn paĝojn al klarigo pri la partioj kaj la multnombraj politikaj strategioj kiuj estis disvolvitaj. Kelkfoje li proponis version de la okazintaĵoj malsaman al tiu de la propaganda gazetaro. Ekzemple, li dediĉas kelkajn paĝojn refuti ke la homoj de POUM estis kamuflitaj frankistoj.

Homage to Catalonia estas mirinda verko el historia vidpunkto: ne pro la priskribo de longegaj bataloj, nek pro la listo de nomoj kaj mortintoj, nek pro la konkretas datoj sed pro la formo laŭ kiu Orwell rigardas la militon. Unualoke, la fakto ke li ne estas hispana donas al li iom da neŭtrala karakterizo kiel rakontanto. Dualoke, la vidpunkto el interno estas plej adekvata al la romano kiun li verkas. Kaj laste, multaj el liaj priskriboj proksimiĝas al primorismo, kvazaŭ temus pri tekstoj rilataj al moroj kiuj komplementas la okazintaĵojn:

"En la tranĉea milito kvin aferoj plej gravas: la lignaĵoj, la manĝo, la tabako, la kandeloj kaj la malamiko; ni konstante malpuris, malmulte dormis, trinkis teruran akvon" fekaĵoj abundis ĉie."

Li aparte kritikis la sensperton de multaj soldatoj kaj la ĉeeston de adoleskantoj:

"...buboj ĉifonaj, armitaj per duonrompitaj fusiloj kiujn ili preskau ne scipovis uzi."

Li neniam forgesis kritikon al la disponigita aĉa armilaro:


"...la municio ofte mankis kaj malbonegis, ni ne havis metalajn kaskojn, nek bajonetojn, kaj apenaŭ revolverojn [...] , manbombojn ni havis unu po ĉiu grupo de kvin aŭ dek homoj, ni ne havis mapojn, nek teleskopojn, nek periskopojn, nek lokalizraketojn, nek ilojn. Ecx ni havis fusilojn kun la fikutimo mem ekpafiĝi."



Fonto de la traduko: Viquipèdia

dimecres, 1 d’abril de 2015

Kampanjo por aldoni la katalunan...

Kampanjo por aldoni la katalunan en la memorialo al la viktimoj de la aviadila tragedio de la okcitanaj Alpoj
La kataluna registaro certas ke oni komprenos.
Fonto: esperanto.cat

Komenciĝis premkampanjo per la retejo Change.org, por peti, ke oni aldonu la katalunan en la monumento starigita en Sanha (Okcitanio), omaĝe al la cent kvindek viktimoj de la tragedio de la aviadilo de Germanwings la 24an de marto 2015. Nuntempe la memorialo estas en kvar lingvoj : franca, germana, hispana kaj angla, kaj legeblas : “Memore al la viktimoj de la aviada katastrofo de la 24a de marto 2015”.
La proparolanto de la registaro de Katalunio, Francesc Homs, manifestis la deziron de la kataluna registaro, ke oni aldonu la katalunan lingvon. Tiusence Homs certas, ke oni komprenos. “Laŭ niaj informoj, oni aldonos la katalunan kaj oni faros laŭ la origino de la viktimoj”, li diris.
Siaflanke, la prezidanto de Kataluna Nacia Asembleo, Carme Forcadell, plendis ĉe Twitter, ke la kataluna forestas, konsiderante, ke duoncento de la viktimoj estis katalunoj.



dimecres, 11 de març de 2015

Pli pri la barikadema Barcelono de la 5a UK

En 1909, la hispana registaro vokis la rezervitojn de la armeo por batali en Maroko. En Hispanio, la malriĉuloj estis koleriĝintaj pro tio, ke la filoj de la riĉuloj povis aĉeti sian nedevigon plenumi la militservon en eksterlando kaj pro tio ke, la familioj de la edziĝintaj rezervitoj finiĝadis en mizero kiam la vivrimedaj provizantoj estis for, en la servado.                                                                                                                                                                                                                                                                               En Barcelono, la kataluna ĉefurbo, la plej industriigita regiono, la gvidantoj de la laboristoj kunvokis al ĝenerala striko por ke la registaro konsideru la edziĝintojn liberaj el la devo militservi. La registaro malakceptis la proponon kaj la 26an de julio ekkomencis la ĝenerala striko, kiu transformiĝis al amasa detruado. La laboristoj disrabis en la armilejoj kaj konstruis barikadojn sur la stratoj; oni starigis revoluciajn komitatojn de laboristoj kaj deklaris la Respublikon.                                                                                                                                                                                                                                                     La protesto disvastiĝis al pluraj urboj en Katalunio sed ne al la cetera Hispanio kaj, sen klaraj gvidantoj nek celoj, la tuto estis kondamnita al malsukceso. La kolero de la laboristo turniĝis kontraŭ la Eklezio, kiu estis konsiderita de ili kiel la ĉefa defendanto de la statu quo (reganta ordo) pere de ĝia influo en la eduksistemo. Dum la periodo konata kiel Semana Tràgica (Tragika Semajno), oni bruligis pli ol 20 preĝejojn kaj 40 monaĥejojn kaj la armeo decidis utiligi la artilerion por faligi la barikadojn.                                                                                                                                                                                                                     La aŭtoritatuloj, kiuj volis havi iun "kulpulon", arestis Francesc-on Ferrer, filosofo kaj anarkiisto, kiu, malgraŭ lia neinterveno en la revoluciaj okazintaĵoj, estis juĝita far milita tribunalo kaj poste ekzekutita.                       La revolucio transiris de Hispanio al la najbara Portugalio kaj en 1910, la reĝo Manuel, kies patro kaj frato estis murditaj, estis detronigita dum revolucio kiu finiĝis per la proklamo de la Respubliko. Unu jaron poste, ili starigis la universalan voĉdonrajton por viroj kaj virinoj.

divendres, 20 de febrer de 2015

La Esperanto-movado en Katalunio


Els inicis del moviment esperantista a Catalunya - La komenca esperanto-movado en Katalunio                                         (Artikolfragmento de Francesc Poblet i Feijoo, historiisto kaj kunlaboranto de la revuo Lletres. Originale katalunlingva)                                                                                                                 La unua grava disvastiganto de esperanto en Katalunio estis, ekde 1905, la verkisto kaj katalunisma politikisto Frederic Pujulà i Vallès, pere de iliaj artikoloj en la revuo Joventut kaj la organizado de la 5a Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono en 1909. Tiam la urbo iĝis la ĉefurbo de la monda esperantismo kaj la evento signifis grandan impulson al la movado en tuta Katalunio. En la jaro 1910, oni kreis la nacian esperantistan organizon, la Kataluna Esperanto Federacio. Samjare, la konstituiga kongreso de la sindikato CNT (Nacia Konfederacio de la Laboro), erkomendis al la laboristaj societoj la uzon de Esperanto. Esperanto ĉiam estis varme akceptata ĉe la laboristaj grupoj, aparte inter anarkiismaj, pro ilia internaciisma karaktero, sed ankaŭ ĉe la katalunismaj grupoj, ĉar la esperantismo implicis la idealojn pri egaleco kaj frateco inter popoloj kaj lingvoj. Same, ĝi estis ligita ankaŭ al vegetaranismo, naturismo, spiritismo kaj framasonismo. Elstaraj homoj kiel Andreu Nin, Joan Amades kaj Carles Riba estis esperantistoj.                                                                                                                                   La Granda Milito signifis seniluziiĝon por la homoj plej idealismaj kaj humanismaj kaj la esperantismo iĝis unu plia viktimo. Oni devis atendi ĝis la 1920aj jaroj por la renaskiĝo de la movado, malgraŭ la subpremado far la diktatoro Primo de Rivera, kio kulminis per granda krizo en 1928, kiam la kataluna ĉeforganizo estis devigata submetiĝi al la hispana. En tiujara Kataluna Kongreso en Vinarós oni decidis ĉesi la aktivadon antaŭ ol akcepti la kondiĉojn de la diktaturo. Fakte, la esperantista movado ĉiam estis ligita al la defendo de la lando, ĝia lingvo kaj ĝia kulturo.                                                                                                                                                                                                                                     Post la alveno de la Respubliko, la esperantismo vaste ekspansiiĝis. Dum la intercivitana milito, estis okazo provi la komunikan utilon de Esperanto je internacia nivelo. La Generalitat (kataluna registaro) eldonis esperantlingvajn afiŝojn kaj aperis pluraj revuoj en la internacia lingvo, distribuataj dise tra la mondo. Tio signifis sekve, plian politikiĝon de la movado, klare ligita al la defendo de la libereco. Ĉiuj esperantaj grupoj de la lando unuiĝis por krei la Kontraŭfaŝisman Esperantistan Komitaton de Katalunio kaj iliaj aktivaĵoj plimultiĝis. Post la milita malvenko, la esperanto-movado iĝis komplete elartikigita. La frankisma subpremado agis tre severe tiukampe. Kelkaj esperantistoj provis sin organizi en la koncentrejoj de Nord-Katalunio, kie alvenis iom da helpo el la internacia esperanta komunumo. Oni devis atendi ĝis 1980 por vidi la fondiĝon de Kataluna Esperanto-Asocio, internacie rekonita kaj reprezentanta la kontinuon de la antikva Federacio, estante nun la ĉefa organizo de la katalunaj esperantistoj