dimarts, 24 de setembre del 2013

La Konstitua Procezo

En Katalunio, la Konstitua Procezo estas socia movado kiu iĝis publika la 10an de aprilo 2013. Ĝin oni kreis por antaŭenpuŝi iniciaton kiu celas ŝanĝon en la socia, politika kaj ekonomia modelo. Ĝi strebas ankaŭ al la fino de la kapitalismo kaj al sendependeco.

La unuaj iniciatintoj estis Arcadi Oliveres kaj Teresa Forcades. Jam estis publikigita la
Manifesto por la kunvoko de konstitua procezo en Katalunio. Kun la celo atingi la maksimuman nombron de aliĝantoj. Nur dum la unua semajno jam aliĝis pli ol 10.000 homoj.

Oni konstatis ke la grandaj mobilizadoj de la lastaj du jaroj montris potencialon por la socia batalado kaj vastan rifuzon de la politikoj kiuj pretendas solvi la krizon rekompensante al iliaj kaŭzantoj dum la plej multo de la popolo enŝuldiĝas por la tuta vivo.

Tial ni asertas ke la nuntempa politika, ekonomia kaj institucia modelo fiaskis kaj nepras krei novan modelon politikan kaj socian. Por tion atingi ni konsideras necese antaŭenpuŝi pripensan kaj kunfluan procezon kun ampleksa, plurala kaj partopreniga bazo kiu gastigu la tre diversajn kolektivojn kiuj jam delonge laboradas por pacaj kaj demokratiaj ŝanĝoj.

Tial oni proponis organizi kandidatiĝon, kiel eble plej ampleksa, por la venonta balotado al la Kataluna Parlamento. Ĝi havos la celon pledi por la Kunvoko de Konstitua Asembleo, kiu difinos novan ŝtatmodelon kaj sociekonomikan ordon.

Jen la dek bazaj punktoj de la Manifesto:

1 - Elproprigo de la privataj bankoj, defendo de publikaj kaj etikaj bankoj, bremso de la financa spekulado, justa fiskagado, aŭditado de la ŝuldo kaj ĉeso de la pago al  la mallegitima ŝuldo.

2 - Dignaj salajroj kaj pensioj, ne al maldungoj, reduktigo de la labora hornombro kaj distribuo de ĉiuj laborlokoj, inkluzive de hejmlaboroj kaj vartlaboroj ĝis nun ne pagitaj.

3 - Partopreniga demokratio, balotreformado, kontrolo de elektitaj postenuloj, elimino de la privilegioj de la politikistoj kaj severa persekuto de la korupto.

4 - Dignaj loĝejoj por ĉiuj homoj, haltigo de la elhejmigoj kaj liberigo de la domŝuldo per redono de la loĝejo, kun retroaktiva karaktero.

5 - Ne al privatigo, renversigo de la politikoj kiuj malpliigas servojn kaj potencigo de la publika sektoro sub socia kontrolo.

6 - Rajto pri la propra korpo kaj ne al la ĝenra perforto.

7 - Ekologia rekonvertiĝo de la ekonomio, elproprigo kaj socialigo de la energiaj entreprenoj kaj suvereneco pri nutrado.

8 - Civitanaj rajtoj por ĉiuj, ne al ksenofobio kaj nuligo de la leĝo pri eksterlandaneco.

9 - Publikaj amaskomunikiloj sub demokratia kontrolo, liberaj interreto kaj programaro kaj elmerkatigo de la kulturo.

10 - Internacia solidareco, ne al militoj, Katalunio sen armeo kaj for de NATO.


dimarts, 17 de setembre del 2013

Victi vincimus (venkitaj ni venkis)



"Iom antaŭ la disfalo de Barcelono, la generalo Villarroel komisiis iun asistanton, Martí Zubiria, iri al ekstero kun la misio konvinki la markison Poal konduki siajn trupojn en la urbon ĉar la atako de la burbonoj estis tuj okazonta. Poal rifuzis la proponon, asertante ke tio estus senutila peno. Ili arde diskutis, tiom ke eĉ la akompanantoj de Zubiria decidis resti ĉe Poal. En tiu preciza momento, Zubiria estis la barcelona armeano kiuj plej bone konsciis ke Barcelono estis jam komdamnita. Kion li faris?  Li revenis al la urbo.
Iamaniere, la suverenisman movadon oni povas interpreti kiel lukto inter ŝtataj fortoj kaj popolaj fortoj.
La scenaro permesas nuancojn, kompreneble: La ŝtato posedas ankaŭ popolbazajn organizojn kiuj ĝin subtenas kaj, siaflanke, la Generalitat (kataluna registaro) posedas instituciajn ilojn. Sed esence estas kiel dirite. La baza impulso de la suverenismo, ĝia spronfonto, venas el la socia bazo kaj la ĉefaj malhelpoj al ĝiaj depostuloj staras ĉe la ŝtataj institucioj kaj mekanismoj. Ŝtato kiu disponas pri povegaj instrumentoj. Ĝi havas la forton, la monopolon pri la forto; ĝi havas diskonigilojn, zelotojn kaj zelotajn diskonigilojn. Ĝi havas grandegan aron da iloj por premi homojn kaj kolektivojn. Male, la popolaj fortoj, al kiuj ĝi frontas, nur havas siajn korpojn, siajn volojn kaj sian memorganizemon. Kiel homoj, finfine, ili eraras, hezitas, posedas limigitajn fortojn. Kial Zubiria revenis al Barcelono?
Ni neniam scios. Verŝajne pro fideleco al Villarroel, al kelkaj konkretaj homoj. Mi ŝatas pensi ke li revenis pro la sama motivo kiu hieraŭ puŝis la homojn iri al la Kataluna Vojo. Ili ne faris tion ĉar ili pli malpli fidas je la venko de la revo, nek puŝis ilin ia fanatika impulso aŭ la deziro iun ĝeni. Ili iris, tutsimple, pro tiu humila sed profunda ĝojo kiu feliĉigas la homon pro la scio ke li/ŝi estas en la ĝusta tendaro."

Albert Sánchez Piñol, verkisto, aŭtoro de Victus.
Fragmento tradukita el artikolo aperinta en la ĵurnalo Ara, jaŭde la 12an de septembro 2013

divendres, 6 de setembre del 2013

Konstitua Procezo kunvokas al Kataluna Vojo kaj al encirkligo de katalunia ĉefbanko


La Konstitua Procezo, instigita de Teresa Forcades kaj Arcadi Oliveres ĵus anoncis la partoprenon de almenaŭ 3.000 homoj kiuj encirkligos La Caixa-n la venontan 11an de septembro, kun la celo fingromontri kiuj estas la respondeculoj de la krizo.
-Ni atendas la aliĝon de multaj pliaj homoj- ili informis tra komunikaĵo.
La homĉeno ĉirkaŭos la Caixa-konstruaĵon kaj konektos kun la Kataluna Vojo organizita de Kataluna Nacia Asembleo (KNA) en Barcelono, tra la strato Diagonal ĝis placo Francesc Macià kaj tra Gran Via Carles III ĝis Travessera de les Corts.
Fonto: Vilaweb


KEA informas pri la Kataluna Kongreso


La venontajn 1an, 2an kaj 3an de novembro (fakte ankaŭ la 31an de oktobro), okazos en Salardú (Val d'Aran) la 36a Kataluna Kongreso de Esperanto kaj 1a Okcitana Kongreso de Esperanto.
2013 estas la jaro de Okcitanio: plurajn historiajn eventojn oni festas ĉi-jare. Aldone al ĉio ĉi, Okcitanio kaj Katalunio estas tre ligitaj landoj. Lingvoj kaj kulturoj, foje ne reciproke konataj, estas ĝemelaj. Historiaj rilatoj estadas konstante, el la trubaduroj ĝis la akceptado de rifuĝintoj de la hispana milito.
La buĝeto de la kongreso estas ekstreme kriza, sed tamen la antaŭvidita programo estas riĉega kaj interesa. Ĝi ĉefe pritraktos la okcitanan kaj la lingvajn malplimultojn ĝenerale, sed ankaŭ socion. Estos koncerto de JoMo, arta vespero kaj belegaj ekskursoj. Elstaras la partopreno de Kevin de Laet, Jacme Taupiac, JoMo Leclercq, Floreal Martorell, Xavi Rico, Abel Montagut...
Ni petas vin aliĝi kiel eble plej frue, tio multe helpos la organizantojn. Pliaj informoj kaj aliĝoj ĉe www.esperanto.cat

Ĝis baldaŭ en Okcitani'

dimecres, 4 de setembre del 2013

dilluns, 2 de setembre del 2013

Emili Guanyavents, esperantisto, liberecano kaj verkinto de la himno de Katalunio

Emili Guanyavents i Jané (Barcelono 1860 - 1941), tipografisto, estis plurtrajta homo, poeto, ĵurnalisto, tradukisto kaj korektisto pri la kataluna. Li partoprenis en La Internacio kaj, kiel representanto de la Societat d'Obrers Tipògrafs ( Tipograflaborista Societo) de Barcelono, li ĉeestis en la Konstituiga Kongreso de la Federació Regional del Treball ( Regiona Laborfederacio) de Hispanio en 1881.
Guanyavents estis ofta vizitanto de la Ateneu Obrer ( Laborista Kulturdomo) de Barcelono, en kiu li eĉ partoprenis kiel estrarano. Inter liaj ĉefaj amikoj kaj samideanoj estis Rafael Farga Pellicer, Joaquim Bartrina, Josep Llunas i PujalsSerafí Pitarra, Cels Gomis, Lluís Millet i Antoni Gaudí.
Guanyavents kundividis kun la reusano lian etapon plej kontraŭeklezian kaj spiritisman.
Guanyavent facile kaj plezure moviĝis en etosoj internaciistaj, respublikanaj, liberecanaj, framasonaj kaj liberpensaj dum lia vivado en Barcelono.
Guanyavents kunlaboris en la ĵurnalo La Luz, estrita de la filantropo Rossend Arús. Li ankaŭ kunredaktis La Tramontana (katalunlingva gazeto), estrita de Josep Llunas i Pujals, kie li koincidis kun Cels Gomis, Eudald Canibell, Anselmo Lorenzo kaj Josep Maria Codolosa. La Tramontana, publikaĵo enkadrita en liberecana filozofio, kultivis liberpensadon kaj laikismon kun satira stilo.
La ĉefaj enspezoj de Guanyavents venis el la korektista laboro ĉe la revuo Avenç, krom tio li respondecis pri la traduko al la kataluna de verkoj de Baudelaire, Verlaine, Mallarmé kaj Maeterlinck.
Li ankaŭ alproksimiĝis al simbolismo kaj modernismo kunlaborante en gazetoj kiaj Catalònia, Joventut, Germanor,...kiu rezultis en amikeco kun kelkaj modernismaj verkistoj: Ignasi Iglésias, Narcís Oller, Joan Maragall i Pompeu Fabra.
En 1989, Guanyavents verkis la konatan version de Els Segadors, la himno de Katalunio, kiun muzikigis Francesc Alió.
Fine, li estis ankaŭ korektisto ĉe la Institut d'Estudis Catalans (Instituto por la Katalunaj Studoj), laboro kiun li dividis kun sia poezia verkemo.

Ĉiuj biografiaj notoj estas elprenitaj kaj tradukitaj de: Vaixell Blanc