divendres, 16 de març del 2007

Mesaĝo el Kataluna E-Asocio

Sabaton la 17an de marto, t.e. morgaŭ, okazos manifestacio por la okcitana lingvo en Besièrs organizita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj kaj aliaj kvin okcitanaj kulturaj asocioj. La manifestacio celas kunigi milojn da homoj por postuli la rajtojn de la okcitanoj uzi sian lingvon. La iniciato estas daŭrigo de la unua tut-landa amasiĝo por la okcitana lingvo, okazinta en Carcassona la 22an de oktobro 2005, kiam pli ol 12 000 homoj surstrate pledis por la okcitana, por ĝia oficiala agnosko kaj por kontraŭstari la malhelpojn, por ke ĝi estu instruata en la lernejoj kaj uzata en la amaskomunikiloj.Katalunaj esperantistoj havas fortan ligon kun lingvoprotektaj agadoj kaj aparte por la okcitana. Okcitanaj kaj katalunaj esperantistoj organizas budon apud la marŝejo kaj Kataluna Esperanto-Asocio eldonis kaj distribuos okcitanlingvajn flugfoliojn. Kataluna Esperanto- Asocio, Kataluna Esperanto-Junularo, Valencia Esperanto-Junularo kaj Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, kune kun la neesperantista organizo ADÒC (Asocio por la Diskonigo de Okcitanio en Katalunion), kreis specialan retpaĝaron por la aranĝo en tri lingvoj (okcitana, kataluna kaj esperanto). Ĝi celas informadi el Besièrs mem per interreto pri la iro de la manifestacio. Tiel do, ni esperas ke dum la tago de la manifestacio kaj dum la tuj sekvaj aperados informoj kaj fotoj.Ni invitas vin, do, konsultadi tiun retejon kaj meti ligilon pri ĝi en viaj paĝaroj se vi konsideras oportune. La retejo estas:http://www.esperanto.cat/besiers2007/

1 comentari:

Anònim ha dit...

Saluton.
Cxu mi jxuste skribas al vi aux ne, mi ne scias.
MI esats prezidanto de Nepala Esperanto Asocio ek de 11an de novembero. Mi legis ke nia eks perzidanto vizitis al via kongreso kaj prelegis pri lingvo kaj socio. Cxu? Cxu vi povas sendi al mi ian raporton li prezentis tie? Cxar li nenion raportis cxe ni kaj ni ne scias kiel li vojagxis kaj kial.

Bonvlou skribi al mi persone cxe razeno@gmail.com