dimecres, 31 de gener del 2007

La kongreso de Palos

66a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 12a Andaluzia Kongreso de Esperanto.
Pagu unu kaj frandu du. Tiu povus esti la devizo de la venonta Hispana Kongreso, kiu ĉijare okazos kadre de la Andaluzia Kongreso. Palos estas la urbo el kiu, laŭ la historiistoj, Kolumbo ekŝipadis en la direkto al Ameriko, aventuro kiu restis en la libroj kiel unu el la plej gravaj homaj epopeoj, ĉefe el okcidentkultura vidpunkto.
La Kongreso de Palos ja povus esti aparte speciala, ĝi okazos proksime al Portugalio kaj tamen en la ĉiam vizitinda Andaluzio, kie iam kunfandiĝis tre fruktodone eŭropaj kaj arabaj gentoj kaj kulturoj.
Mi varme rekomendas la partoprenon en la evento, kiu antaŭvidiĝas unu el la plej viglaj el la lastaj hispanaj kongresoj, kaj pro la strategia situo kaj pro la momento kiu travivas esperanton en nia duoninsulo. Notu do, en vian agendon la datojn: 5a, 6a, 7a kaj 8a de julio. Pliaj informoj ĉi tie.

dilluns, 29 de gener del 2007

komuniko pri libera softvaro


Joan liberigis la softvaron e-vendejo 0.2
Li pretigis jam la softvaron "e-vendejo" kaj ĝi havas licencon GPL, do vi ĉiuj povas uzi, modifi, studi kaj disvastigi ĝin libere. Jen programita e-vendejo destinita al libroservo de KEA kiun li volas liberigi por vi ĉiuj.
Joan petas ke vi helpu disvastigi la novaĵon inter la esperantaj asocioj kaj ankaŭ inter la muzik- kaj libro-distribuejoj kiujn vi konas.
La unuaj karakterizoj de e-vendejo estas jenaj:
Ĝi estas tre eta softvaro.
Ĝi haveblas en pluraj lingvoj (perfekte por dulingvaj regionoj). E-vendejo permesas al vi havi belan retvendejon sen bezono de scio pri komputiloj.
E-vendejo funkcias bone en Vindozo, GNUo/Linukso, BSD-aj sistemoj kaj Mac os X.
Aldonendas ke, se vi scipovas programi per PHP, vi povas modifi ĝin tre rapide, aldoni novajn funkciojn, novajn lingvojn aŭ ŝanĝi aliajn karakterizojn de la vendejo.
Krom tio, se vi emas, vi rajtas partopreni en la projekto mem.
Dankon al la ĝisnunaj kontribuantoj: Katarzyna Idziaszczyk, Pau Climent, Chuck Smith kaj Guillem Sevilla.

dissabte, 27 de gener del 2007

En februaro amasa malŝaltado


1 de februaro: amasa malŝaltado de la planedo kiel protesto pro la energia malŝparo.

Oni proponas por la 1a de februaro amasan malŝaltadon dum 5 minutoj, inter la 19:55 h. kaj la 20 h. La celo estas konsciigi al mondaj regantoj kaj al homoj ĝenerale pri la ebleco, ke tio okazos iam pro la nuna energia malŝparado.
La iniciato originas en la franca ekologiista grupo Alianco por la Planedo, kiu konsistas el diversaj neregistaraj organizoj, mediprotektaj asocioj, juraj, sociaj , humanitaraj, sciencaj, konsumanto-grupoj, sindikatoj, ktp.
Ili elektis tiun daton ĉar ĝuste en tiu tago, grupo de fakuloj el diversaj landoj prezentos en Parizo novan informon de Unuiĝintaj Nacioj pri la evoluo de la klimato.

dijous, 25 de gener del 2007

IRO kaj reveno



En la lastaj jaroj, spite al la stagnemaj tendencoj, la sudeŭropa junularo komencis revigliĝi. Tion evidentigas, inter alie, la dua okazigo de la IRO (Iberia Renkontiĝo), kiu pasintjare okazis ĉe la portugala marbordo kaj nun okazos en la centro de Hispanio, en la ĉirkaŭaĵo de Madrido.

Jam anoncis sian partoprenon okcitanoj, portugalanoj, katalunoj kaj, kompreneble, hispanoj. Kvankam temas pri junulara aranĝo, pliaĝuloj ankaŭ estos bonvenaj. Ne maltrafu la okazon praktiki Esperanton en juna kaj festema etoso. La programo riĉiĝas tagon post tago kaj vi trovos pli da informoj en la jena retloko.

dilluns, 22 de gener del 2007



Jen nova iniciato ene de Esperantio. Ĝi minacas furori en la venontaj monatoj aŭ eĉ jaroj, ĉar ĝi prezentas sin nur kiel ĝermo de virtuala komunumego de esperantistoj.

En amikumu vi trovos facilan rimedon por kontakti esperantoparolantojn de la tuta mondo, nun la komunumo ankoraŭ etas sed ĝi konstante (frapante) kreskadas. Vi povos vidi fotojn kaj profilojn kaj, iom post iom, alispecajn dokumentojn sonajn kaj vidajn. Vi povos amikumi kun proksimuloj, babili kun samhobianoj, plani vojaĝojn, kunlabori en internaciaj projektoj kaj multe pli. Tiel promesas la gefondintoj de la komunumo al kiuj mi, kaj verŝajne ĉiuj esperantistoj, jam anticipe dankas. Ne perdu tempon kaj vizitu jam Amikumu.com

dimarts, 16 de gener del 2007

La projekto Granda Simio

Ideo, libro kaj organizo
-La ideo estas radikala sed simpla: ĝi inkluzivas ne homajn antropoidojn en komunumo de egaluloj, provizante ilin per morala kaj leĝa protektoj kiujn, nuntempe, nur ĝuas la homestaĵoj.
-La libro estas kolektiva laborrezulto de grupo de sciencistoj kaj esploristoj. Ĝi montras diversflankan argumenton kontraŭ la malracia negado de la fundamentaj rajtoj al estaĵoj kiuj ne apartenas al nia propra specio sed tamen prezentas multajn el la karakterizoj kiujn ni konsideras morale gravaj.
-La organizo estas internacia grupo starigita kaj fondita antaŭ nelonge por labori cele al nuligo de la kategorio “posedaĵo” aljuĝita al la nehomaj antropoidoj kaj pledi por ilia tuja inkluzivigo en la kategorion “personoj”.
Por pliaj informoj pri la projekto klaku ĉi tie.

diumenge, 7 de gener del 2007

Rekte el Kretenio

Aperis jam la kondichoj por la venonta partopreno de Hispanio en la konkurso de Eurovido (Eurovisión): http://www.rtve.es/programas/eurovision2007 Vidu (hispane) la kondichojn por la kanzonoj:http://www.rtve.es/FRONT_PROGRAMAS?go=111b735a516af85ca6718fb8e6a6ee87ea19e3b85f7078618e9d2df4507698667a2a7ecd319ed58b4b0bcfa0a5aadada315e6c6d30720ecf2885344508b61ad6e720bb7920a51c3d

* El tempo de la canción sea medio o rápido (ya que ninguna balada ha conseguido ganar el Festival en los últimos años).
(*La tempo de la kanto estu mezrapida aŭ rapida [ĉar neniu baladstila kanto venkis en la lastaj jaroj])

* La canción contenga estribillo, partes de texto o palabras repetidas en inglés (ya que las canciones que están ganando el Festival son cantadas en inglés).
(* La kanto devas havi rekantaĵon, teksteron aŭ kelkajn rediratajn vortojn en la angla lingvo [ĉar lastatempe la venkantaj kantoj estis anglalingvaj])

* En la canción aparezcan palabras españolas, universales para cualquier idioma; así como onomatopeyas, estribillos con sílabas que no signifiquen nada pero sean fáciles de recordar… (en Europa no entienden el español y en España no se puede votar nuestra canción).
(*Kelkaj hispanaj vortoj de la kanto devas esti universalaj por ĉiuj lingvoj, same kiel la onomatopeoj, teksteroj kun sensignifaj silaboj kaj vortoj sed facile memoreblaj...[en Eŭropo oni ne komprenas la hispanan kaj Hispanio ne povas voĉdoni al si mem]).

Tiel do, mi proponas novan regularon por la olimpikoj:

Antaŭkondiĉoj por la Olimpikoj de Pekino-2008

Oni petas al la kandidataj landoj la jenon:

Oni sendu atletojn el nigra raso (ni konstatis ke pli kaj pli da negroj trafas medalojn)

Prefere la atletoj havu usonan naciecon (Usono estas la lando kiu atingis pli da medaloj en la historio de la Olimpikoj)

Donu prioritaton al atletoj altaj aŭ kun ŝu-altigiloj (laŭ statistiko ili atingas pli indajn rezultojn en la konkursoj)

Atletoj apartenantaj al malgrandaj landoj bv. uzi nomon de sia kontinento, ekzemple: Azio, Afriko, Eŭropo,...(tiel la spektantoj povos orientiĝi geografie; se ili apartenas al iu protektorato ili povas tion mencii)

Oni uzu nur drogojn kiuj superos la dopkontrolon (neniu atleto malbone dopita sukcesis konservi sian medalon)

La atletoj bone regu la anglan aŭ ŝajnigu ke ili bone komprenas (ĉar ili ricevos la medalojn anglalingve)

divendres, 5 de gener del 2007

Zamenhof foriru en Madagaskaron (komunikaĵo)

Li estis kandidato al Nobel-Pacpremiito. Bjalistoko estis lia familia urbo. En aĝo de 10 jaroj antaŭ longa tempo ol li iĝis okulkuracisto kun viena diplomo, li verkis dramon “Babelturo, kiu respegulis bialistokan tragedion en 5 aktoj.

Kaj kvankam li poste estis kuracanta vidkapablojn kaj okulmalsanojn, do plej grava por li estis – dum lia tuta vivo – lingvo kaj revo pri interhoma kompreniĝo. La laboron pri agado de sia vivo li komencis jam en mezlernejo. En 1885 jaro la projekto nomata nun lingvo Esperanto estis alpreninta decidforme.

La 26 jaraĝa Ludoviko Lazaro (Lejzor) Zamenhof ĝis fino de sia vivo flegis kaj disvastigadis sian utopion de feliĉo, kiun li komprenis kiel eblecon parole interkonsentigi ĉiujn ĉi, kiuj jam post babeltura epizodo pro intermiksigo de la lingvoj ne scipovas interkomreniĝi. Li estis konvinkita, ke samkiel Prometeo forŝtelis fajron de dioj, same li oferas al homaro unu kompreneblan, simplan lingvon.

Multe da placoj, stratoj, institucioj, promenadlokoj, iniciatoj, kiuj portas ĝis nun lian nomon, povas nur konfirmi tiun tezon. Eble nenia nomo de Polo aperas en tiom da lokoj sur la tero. Nuntempaj kreintoj de nova signo-lingvo de la post SMS-a erao donis titolon “zlango”al sia projekto aldoninte unuan literon (z) pro sia estimo al laboro de Zamenhof kaj lia honoro. Kvankam nuntempe la nombron de esperante parolantaj oni taksas je unu miliono kaj duono da homoj sur tuta terglobo, do samtempe ili formas unu el plej pitoreskaj kaj interesaj socioj.
Por kelkaj miloj da familioj Esperanto estas la unua, familia lingvo. Ĝis pasinta semajno kaj konkrete ĝis 15 de decembro, kiam en la tuta mondo esperantistoj festas naskiĝdaton de Zamenhof, Pola Radio (Radio Polonia) estis disaŭdiganta jam seninterrompe 47 jarojn programon en lingvo Esperanto. Tiu programo estis ja vizitkarto, rememorigo pri nekutima, humanisma okazo de la plej famkonata bjalistokano. Li prezentis tian malgrandan polan eksterlandan politikon kultivitan kontraŭ eta mono, konstruanta senmezureblan kvankam malfacilan - por aprezo – simpation kaj bonvolemon al lando ĉe Vistulo (rivero).

Emilio Cid el Brazilo skribis: “Mi ne povos imagi Pollandon sen Esperanto, same kiel mi ne imagas Brazilon sen piedpilko”. Bedaŭrinde ĉi frazon li skribis poste al prezidanto de Pola Radio Krzysztof Czabański kontraŭ forigo de Esperanto-programo el anteno de Pola Radio, post la decido de vicprezidanto de Radio – Jerzy Targalski, la dekstrulara ekstreme publicisto. Vicprezidanto Targalski, motivante sian decidon, uzis antisemitajn argumentojn. Per nomo de sinjoro Targalski laŭ mia opinio kaj mia profunda konvinko neniam estos nomumita kia ajn strato, placo aŭ loko, ĉar mi ne povas imagi kaŭzon pro kiu tio devus ekesti. Nek en Pollando, des pli nek en la mondo. Escepte nur se ie, meze de dezerto oni destinos lokon por stratoj dediĉe al tiuj, kiuj famkonatiĝis pro stulteco, terurega manko de antaŭsento, jam pri posedo de imago ne menciante. La vortoj “profesiaj kompetencoj” ĉi kaze ne aplikeblas.

Radio Polonia estas pagata de pola Ministerio por Eksterlandaj Aferoj. Sinjoro Targalski asertas, ke publika radio ne povas elspezi po 4000 zl. ĉiumonate je bezonoj de radioprogramoj en lingvo Esperanto. Mi pensas, ke Pollando ne povas permesi al si iu ajn elspezon rilate sinjoron Targalski. Ĉar ĉiu forĵetita publika monunuo por lia intelektuala aktivado estas la mono forĵetita en abismon, la monunuo, kiu alportas perdojn nekalkuleblajn, senbezonajn. Kaj kiu detruas ordinaran kapitalon de kulturo konstruatan far revo , genio kaj verko de unu homo trans pli ol 120 jaroj. Sinjoro Targalski povas ne kompreni tion. Sed tute nekomprenebla estas ĉi kaze lasi lin ĉe posteno de vicprezidanto de Pola Radio. Ankaŭ egalrange oni povus aligi Stanisław Łyżwiński (pola parlamentano konata pro seksafero) al Pola Episkopeca Komisiono por aferoj de Familo. Sinjoro Targalski evidentiĝis per civiliza analfabeteco. Kaj ĉio aspektas tiel, ke tio estas ĉe li jam kronika. Venis tempo por movo de prezidanto Czabański. La movo de ŝako-mato. Tiun plenumiĝon mi deziras al mi mem kaj al vi Gesinjoroj okaze de festotagoj.

Aŭtoro: Roman Kurkiewicz
Esperantigis: Edward Jaśkiewicz