La sendependismo fortikigis la hegemonian tendencon de la lasta jardeko kaj ĝi atingis la trian sinsekvan absolutan majoritaton, ĉifoje pli vastan en la historio, kun 74 sidlokoj ( en 2015 estis 72 kaj en 2017 estis 70). Sed la ĉefa atingo, sen precedencoj, estas tiu, ke la sendependismo unuafoje superis la sojlon de la 50% de la deponitaj voĉdonoj
La partio Junts per Catalunya promesas deklari la Katalunan Respublikon se la sendependismo superas la 50% -n el la voĉdonoj en la elektadoj okazontaj la venontan 14-an de februaro. "Ni estas ĉi tie pro mandato de la 1-a de oktobro (2017) kaj tio estas en la programo de la partio. Ni manifestas la volon efektivigi la rezultojn kaj tion ni faros". Tion asertis la ĉefkandidatino Laura Borràs, dum telematika gazetara konferenco en kiu oni prezentis la moton de la kampanjo: "Kune por fari, kune por esti".
Borràs kritikis la decidon de la supera tribunalo nuligi la prokraston de la elektoj, sed garantiis la sekurecon de la balotado. Siaflanke, la voĉportanto kaj vicprezidantino de la partio, Elsa Artadi, identigis la socialisman PSC kiel la ĉefan rivalon al kiu venki ĉe la balotujoj. Lastaj sondadoj pri la politika konkursado sugestas similan gajno-ŝancon por tri partioj*: JxCat, ERC kaj PSC
Tiu ĉi antikva versio de la himno de Katalunio estas kroniko pri la etoso kaj okazintaĵoj de la 7a de junio de 1640, kiam eniris tumulte en Barcelonon kamparanoj kaj laboristoj proteste kontraŭ la fiagoj de la hispana Grafo-Duko De Olivares. Tiu historia momento estis nomita Corpus de Sang (Sanga Kristokorpa Tago). Kantas: Rafael Subirachs