dissabte, 2 d’octubre del 2010

Helpu la pluvivon de nia muzeo!

Nuna populara iniciato proponas ke la Muzeo konsistigu la specialaĵon
de la konstruota Publika Biblioteko de Subirats tiel partoprenante en
la aro de bibliotekoj kun speciala tema kolekto de la Reto de Publikaj
Bibliotekoj de Katalunio. Nia ĉefa celo estas subteni la proponon por
eviti ke la kolekto diseriĝu aŭ foriru el Katalunio, ĉar la posedanto
ne deziras teni ĝin.

Por vigligi la Muzeon loke, ni planas organizi diversajn kulturajn
aranĝojn laŭlonge de la lerneja jaro, kiel literaturajn eventojn,
prelegojn, projekciojn de esperantaj filmoj, lernejajn atelierojn pri
esperanto, ktp. En la reto ni kreis kanalon YouTube
(http://www.youtube.com/museuesperanto) kie vi trovos videojn
rilatantajn la muzeon (momente nur unu estas subtekstigita), ni kreis
paĝon de ŝatantoj de la Muzeo ĉe Facebook
(http://www.facebook.com/museuesperanto), kaj grupon de Amikoj de la
Muzeo de Esperanto de Subirats ĉe Ipernity
(http://www.ipernity.com/group/museuesperanto) kaj publikigis novaĵojn
en klaku.net (http://www.klaku.net/enhavo/esperanto-muzea-kolekto-de-subirats-i%C4%9Du-la-speciala%C4%B5o-de-biblioteko).
Sekve ni oficialigos la aferon en Libera Folio (liberafolio.org), ktp.

En Sant Pau d'Ordal, unu el la loĝantaraj kernoj de la municipo
Subirats, estas la sidejo de la Muzeo de Esperanto, kaj tie venontan
8an de oktobro ni prezentos nian agadon apoge al la propono kaj
speciale al la Magistrato cele plenumi la necesajn demarŝojn, por
ricevi de la respondaj institucioj la necesajn rimedojn por la
konstruo, kiel eble plej fue, de la Publika Biblioteko de Subirats
specialigita pri Esperanto.

Ĉio tio por la atingo de tiuj du jenaj finaj celoj : 1.) Varbado de
kultura turismo tiel loka kiel internacia, kaj 2.) Havi disponeblan la
kolekton por esplorado, tiel por studentoj, plimulte regionaj, kiel
por profesiaj esploristoj el ĉie.

Do, ni bezonas vian tutan apogon kio konsistas en pozitiva komento al ĉi tiu artikoleto kaj en la diskonigo de la novaĵo al viaj amikoj por ke la 8an de oktobro ni povu montri al la tuta ĉeestantaro grandan nombron de subtenantoj, t.e., la internacian respondon al la civitana iniciato.