divendres, 28 de desembre del 2012

Ni ekkonu Skotlandon



Koincide en la tempo kun Katalunio, ankaŭ Skotlando entreprenis la vojon al sendependeco. Skotlando estas regiono de la mondo kun apartaj trajtoj, ne nur pro la jam popularaj kaj tradiciaj virjupoj kaj la sakflutado aŭ eĉ pri la fama monstro de la lago Ness. Indas tralegi la informojn kiuj kuŝas ĉe la koncerna retpaĝo de Vikipedio. Skotlando kaj Katalunio fratas en la distanco.

dijous, 20 de desembre del 2012

Bildoj de la 11a de septembro 1977 en Barcelono


Tiam okazis la tiel nomata Manifestacio de l'miliono, kiam miloj da katalunoj kunis surstrate por depostuli la restarigon de la katalunaj institucioj, simboloj kaj rajtoj, kadre de la freŝbakita hispana demokratio. La ĉefa slogano de la evento estis: Llibertat, Amnistia i Estatut d'Autonomia! (Libereco, Amnesto kaj Statuto de Aŭtonomeco).
Post jaroj da interdiskutoj, en 2012 la slogano transiris al: Catalunya, nou estat d'Europa! (Katalunio, nova ŝtato de Eŭropo)

dimarts, 18 de desembre del 2012

Lluís Llach - L'estaca (La Paliso)



Koncerto okazigita en 1985. Scenejo: la ĉefkampo de l'Futbalklubo Barcelona

Esperanta pluinformado legebla kaj aŭskultebla ĉe la paĝo de SAT

dilluns, 17 de desembre del 2012

Leĝoprojekto pliakrigas lingvobatalon en Ibera Duoninsulo

Sabato, 15an Dicembre 2012 09:20 Verkis: Hèctor Alòs i Font

 La 3an de decembro la hispana ministro pri edukado, José Ignacio Wert, diskonigis malneton de nova leĝoprojekto pri edukado. La nova leĝoprojekto evidentiĝas klerikala, novliberalisma, centrizisma kaj naciisma. Kompreneble la leĝoprojekto levis multajn kontraŭajn reagojn el diversaj devenoj, tamen, plej flamis la reagoj en Katalunio. Asocioj, sindikatoj, partioj vokis al malobeo al la leĝo, se ĝi estas aprobita. La prezidanto de la kataluna registaro kunigis ĉiujn partiojn favorajn al la nuna sistemo, kiuj konsistigas 80% de la kataluna parlamento, kaj organiziĝis komuna politika fronto kontraŭ la nova leĝo. Lundon la 10an de decembro 5000 homoj manifestaciis kontraŭ la leĝo en Barcelono, interalie reprezentantoj de Kataluna Esperanto-Asocio, kiu aliĝis al la protestoj. Evidente, la hispana registaro atendis la okazigon de la elektoj en Katalunio la antaŭan semajnon, por diskonigi sian projekton. Du trionoj de la nova kataluna parlamento favoras la okazigon de referendumo, por ke la katalunoj decidu, ĉu ili deziras starigi novan sendependan ŝtaton. La hispana registaro plene kontraŭstaras tian konsulton. Laŭ la opinisondoj de la lastaj du jaroj, plimulto de katalunoj favoras sendependiĝon. Tiu opinio ŝajnas gajni subtenon pro sinsekvaj agadoj de la hispana registaro, elektita post la venko de la Popola Partio (PP) en la parlamentaj elektoj de novembro 2011. PP estis fondita de eksministro de generalo Franco kaj en siaj unuaj jaroj eksplicite defendis la heredaĵon de la diktaturo. Dum la 80aj kaj 90aj jaroj ĝi iom moderigis sian centrizismon kaj naciismon, sed ĝi denove radikaliĝis en la lasta jardeko. Opinisondo farita de la ĉefa hispana ĵurnalo, El País, en la komenco de septembro montras, ke la kvanto de hispanianoj favorantaj la likvidon de ĉia aŭtonomeco kaj la reveno al centralizita ŝtato kreskis al 29%, dum en 2003 nur 10% tiel opiniis. Klara plimulto de la homoj tiel opiniantaj voĉdonas por PP. Reage al tia sinteno kaj al diversaj verdiktoj de la konstitucia kaj plej supera tribunaloj de Hispanio en la lastaj jaroj limigantaj la aŭtonomecon de Katalunio radikaliĝis la kataluna publika opinio en la kontraŭan direkton, tiel ke miliono da homoj manifestaciis sur la statoj de Barcelono en julio 2010 kontraŭ la subfoso de la kataluna aŭtonomeco kaj miliono kaj duono en septembro ĉi-jara rekte por la sendependiĝo de Katalunio. La nova leĝopropono devas esti komprenata kiel plia paŝo en la pligraviĝo de la krizego inter la plicentrizismo de la plimulto de la hispana socio kaj la deziro de grandega plimulto de la katalunoj konservi aŭ pligrandigi la nunan aŭtonomecon. Aparte rimarkindas, ke la leĝon lanĉis la ministro, kiu plej multe elstarigis sin per sia naciismo, kaj kiu aparte disfamiĝis per sia aserto oktobre en la hispana parlamento, ke la celo de la hispana registaro estas "hispanigi la katalunajn infanojn". Tiel la leĝpropono permesas al la hispana registaro pli multe difini la enhavon de la studobjektoj ol antaŭe. Ĝi fortigas ankaŭ la pezon de la hispana lingvo en la edukado kaj devigas la ekziston de instruado en ĝi en la tuta ŝtato. Samtempe, la kataluna, galega, eŭska kaj okcitana lingvoj, oficialaj en 6 el la 17 aŭtonomaj komunumoj de Hispanio, estas konsiderataj nur "specializiĝaj" studobjektoj, kio bone bildigas la sintenon de la hispana registaro pri la ilia duarangeco kaj nedevigo lerni. Male, nenio en la nova leĝo celas efektivigi la rajton de la pli ol 100 000 valenciaj infanoj, kiuj regule petadas instruadon en la kataluna lingvo, sed estas instruataj en la hispana danke al la lingvopolitiko de PP, reganta en Valencilando. La ĉefaj celoj de la eduksistemo en Katalunio, kiun la nova edukleĝo celas disrompi, estas unuflanke ne dividi la lernantojn laŭ lingvoj kaj aliflanke certigi la regon kaj de la kataluna kaj de la hispana lingvo. Esence, la kataluna lingvo estas la sola instrulingvo en la elementa lernejo, kaj tiucele estas uzata kvebek-devena pedagogio permesanta glatan instruadon en lingvo, kiu ne estas denaska por la plimulto de la lernantoj. Ekzistas aparta helpo por la infanoj, kiuj spertas problemojn (preskaŭ senescepte, temas pri infanoj ĵus alvenintaj el aliaj landoj, kiuj ankaŭ ne scipovas la hispanan). En la mezlerneja instruado ankaŭ la hispana estas uzata kiel instrulingvo, ofte je la sama nivelo de la kataluna aŭ eĉ pli. Tiel ke la hispana estas la hegemonia lingvo en la socio, per tiu sistemo la lernejanoj akiras tute bonan regadon de ĝi. Laŭ diversaj komparaj esploroj, i.a. PISA, fine de la instruado la katalunaj lernejanoj ricevas pli bonajn rezultojn pri la hispana ol la mezumo de Hispanio, inkluzive de regionoj, kie ĝi estas la denaska lingvo de la vasta plimulto de la lernantoj. Tiu eduksistemo funkcias preskaŭ 30 jarojn kaj ricevis tre diversajn gratulojn, i.a. de UNESCO, ĉar ĝi sukcesas glate dulingvigi la novajn generaciojn kaj igi, ke la kataluna estu normale uzebla en preskaŭ ĉiu socia kunteksto. Pro tio ĝi estas forte subtenata de grandega plimulto de la kataluna socio, sendepende de sia deveno kaj denaskaj lingvoj, kaj estas konsiderata kiel plej verŝajne la ĉefa atingo de la lastaj jardekoj por tute paca kunvivado de la lingvoj en Katalunio. Estas malfacile prognozi la estonton de la leĝo. La komforta plimulto de PP en la hispana parlamento sendube povos ĝin aprobi, sed tio evidente eĉ pli fortigos la secesiemon de la plimulto de la katalunoj.

Fonto de la artikolo : Disvastigo

dilluns, 10 de desembre del 2012

Strata kanzono

Strata kanzono
Teksto: Joan Oliver
Originala titolo: Cançó de carrer
Vidu jutube: http://www.youtube.com/watch?v=HM2Gn6cNdcI

Kiam plenaĝos mi / en estos kiel paĉjo
tedita kaj sen fid' / fivort' aŭ ridegado
brutiganta labor' / futbal' ĉiun dimanĉon
kartlud' ĉe la trinkej' / tabak' de ok pesetoj.

Kretena televid' / dronigas la parolon
kaj ban' ĉe aĉa strand' / dum tempo de l'ferioj.
Patrin' laboremul' / la hal' kaj hejmpurigo;
kaj mia juna frat' / lernej' fiinstruista.

Kia sencel'! Ve, ja / nur eble vere vivas
mortantoj en batal' / sur strat' aŭ en milito.
Estrar' apostolar' / dissendu alarmkrion!
Prolet' kaj sciencist' / perfortu maŝinaron!

Artist' de ĉiu spec' / beligu la kroadon!
Kreskinto kaj infan' / de ĉiu mondoparto
venkit' kaj mizerul' / amas' ne kalkulebla
esperu jam sen tim' / la klamon fratigantan.

Ankoraŭ restas temp' / Ankor', ankor', ankoraŭ!
Pereos ĉi fimond' / senkora kaj stultega,
de pli alloga viv' / ni fosu fundamenton (x2)

Ramon Muntaner estis unu el la partoprenantoj kaj protagonistoj de la muzika movado konata ĉe ni kiel Nova Cançó.

Kanzonteksto eltirita de: FAJREROJ 1a kataluna kantareto, Barcelono 1989

dilluns, 3 de desembre del 2012

Eta interpreto pri dekstro-maldekstro

La lasta kataluna balotado  por la nova parlamento estis la plej partoprenata far la civitanaro ekde la starigo de la hispania demokratio, tio permesas kompreni la rezultojn kiel fotografa impreso de la socia realo de Katalunio. Unu el la interesaj analizoj rilatas al la ĝeneralaj politikaj tendencoj "dektraj- maldekstraj". Jen la statistiko:

Sidlokoj por la katalunisma dekstro: 50 (CiU)
Sidlokoj por la hispanisma dekstro: 19 (PP) + 9 (C's) = 28
Sidlokoj por la katalunisma plus hispanisma dekstro: 50 (CiU) + 19 (PP) + 9 (C's) = 78
Sidlokoj por la hispanisma maldekstro: 20 (PSC)
Sidlokoj por la katalunisma maldekstro: 21 (ERC) + 13 (ICV-EUiA) + 3 (CUP) = 37
Sidlokoj por la katalunisma plus hispanisma maldekstro: 21 (ERC) + 20 (PSC) + 13 (ICV-EUiA) + 3 (CUP) = 57

Kadre de tio ni povas interpreti:
Civitanaro kiu balotis katalunece al dekstro: 50 / al maldekstro: 37
Civitanaro  kiu balotis hispanece al dekstro: 28 / al maldekstro: 20

Kelkaj nuancoj:
C's ne konsideras sin dekstruloj sed iel neŭtralaj liberaluloj.
Eta parto CiU ne estas suverenisma kaj kontentiĝas per aŭtonomismo aŭ federaciismo
Ene de PSC estas rimarkinda grupo da "disidentoj" proksimaj al suverenismo
CiU estas majoritate konsiderata centro-dekstra, kompare al PP konsiderata plene dekstra.

El tio oni povas interpreti ke Katalunio donis al strikta dekstro nur 19 sidlokojn el 135 eblaj.

dimarts, 27 de novembre del 2012

Kataluna suverenismo antaŭeniras

Post la balotado de la 25 de novembro por elekti la konsiston de la Kataluna Parlamento (vidu grafike per informo de La Vanguardia), konfirmiĝas  la antaŭeniro de la suverenismo.


 Ni klarigas sinteze:

Sidlokoj de la Kataluna Parlamento: 135
Sidlokoj ekokupataj de partioj favoraj al referendumo por demandi al civitanaro:  87 (CiU, ERC, ICV, CUP)
Sidlokoj ekokupataj de la sendependismaj partioj: 74 (CiU, ERC, CUP)
Sidlokoj ekokupataj de partioj kontraŭaj al sendependismo: 48 (PSC, PP, C's)

Difinon de la partioj vi trovos per la ligoj, ĉe la dekstra kolumno >>

dilluns, 19 de novembre del 2012

Kampanja video de Popol-Unueca Kandidataro

#hovolemtot (= ni volas ĉion) Esperanta traduko de la teksteroj: Ni volas ĉion - ĉion - popolo - servoj - publikaj - ni disdonu - laboron - riĉecon - teron - aeron - energion - posedaĵojn - ni estas - landoj - katalunaj - ŝuldo - bankoj - ni ne pagos - estas la horo - de l'popolo - (pri tio) - ni volas - ĉion - sendependecon - tutan

diumenge, 11 de novembre del 2012

Enketo pri la venonta balotado



Enketo de la ĵurnalo La Vanguardia pri la intencoj de la katalunoj pri la balotado okazonta la 25an de novembro.
Teksto de la demando: kiun partion vi voĉdonos en la balotado por la venonta Parlamento de Katalunio?
Enketo okazigita dum novembro 2012. En kursivo parlamentaj sidlokoj gajnitaj en 2010.
Difinoj pri la diversaj partioj vi povos legi tra la retligoj, ĉe la dekstra kolumno.
Mallongigoj:
CiU = Convergència i Unió; PSC = Partit dels Socialistes de Catalunya; PP = Partido Popular; ERC = Esquerra Republicana de Catalunya; ICV-EUiA = Iniciativa per Catalunya Verds-Esquerra Unida i Alternativa; C's = Ciutadans; SI = Solidaritat per la Independència.

Vidu ankau: Pri kio vere temas la voĉdonado en Katalunio

dijous, 8 de novembre del 2012

La (lasta) kataluna registaro de 1936

Prezidento: Josep Tarradelles (ERC)
Financoj:    "             "
Kulturo: Ventura Gassol (ERC)
Interna Sekureco: Artemi Aiguader (ERC)
Ekonomio: Joan P. Fàbregas (CNT)
Provizoj: Joan J. Domènech (CNT)
Sano  kaj Socia Asisto: Antoni Garcia Birlán (CNT)
Publikaj Servoj: Joan Comorera (PSUC)
Laboro kaj Publikaj Konstruoj: Miquel Valdés (PSUC)
Agrokulturo: Josep Calvet (Rabassaires)
Justeco kaj  Juro: Andreu Nin (POUM)
Defendo: Díaz Sandino (Militisto)
Sen specifa tasko: Rafael Closas (Acció Catalana)
    

dimecres, 7 de novembre del 2012

6a de oktobro de 1934

La tiama prezidento de Katalunio, Lluís Companys, proklamas la Katalunan Ŝtaton kadre de la Hispana Federacia Respubliko. El tio originis la Okazaĵoj de la Sesa de Oktobro, kiuj finiĝis per la aresto, enprizonigo, juĝado kaj kondamno al la generalitata registaro.

diumenge, 4 de novembre del 2012

La 11a de septembro tra la historio

  878 - Hispana Marko: Guifré el Pilós (Vilfredo la Harulo) estas nomumita grafo de Barcelono, Girono, Osona kaj Besalú.
1229 - Jaume la 1a kaj sia soladataro elŝipiĝas en Majorko. Sekvatage stariĝas la Batalo de Portopí.
1714 - Barcelono: post 14-monata sieĝo, la armeo de la burbonoj ekprenas la urbon, Milito de Sukcedo.
1901 - Barcelono: unua homkoncentriĝo por celebri la 11an de Septembro, antaŭ la monumento de Rafel de Casanoves. 34 homoj estis arestitaj.
1931 - Oni eldonas la unuan numeron de la revuo Estat Català (Kataluna Ŝtato).
1938 - Lasta celebrado de la 11a de Septembro dum la epoko de la Respublikana Generalitato. La prezidentoj de Hispanio, Juan Negrín, kaj de Katalunio, Lluís companys, floromaĝas la monumenton memore al Rafel de Casanova.
1976 - Sant Boi de Llobregat: unua permesata celebrado de la dato. Ĝi estis kunvokata de la Assamblea de Catalunya (Asembleo de Katalunio).
1977 - Barcelono: okaze de la datreveno, manifestiĝas surstrate pli ol miliono da homoj sub la slogano Llibertat, Amnistia i Estatut d'Autonomia (Libereco, Amnesto kaj Statuto de Aŭtonomeco), kadre de la tiel nomata Transición Democràtica (hispania demokratiĝproceso).
1995 - Terra Lliure (Libera Tero) anoncas sian malfondiĝon.
2002 - La retejo de la Generalitat de Catalunya (kataluna aŭtonoma registaro) adoptas la domajnon .net
2002 - Barcelono: Lluís Maria Xirinacs, dum politika strataranĝo disvolvas polemikan diskurson asertante: "Gandhi diris ke la ne-perfortemulo ne povas neŭtrale trakti la du flankojn en iu perforta konflikto: la agresanto estas la malamiko kaj la agresato estas la amiko, eĉ se tiu lasta ankaŭ uzas perforton. Dum mia tuta vivo mi pledis por la ne-perforto sed hodiaŭ, ĉi tie, mi deklaras laŭtvoĉe, spite ĉu min aŭdas policisto kaj juĝisto, ke mi estas malamiko de la hispana ŝtato kaj amiko de ETA kaj de Batasuna.". Tri jarojn poste li estis arestita kaj malliberigita.
2012 - Barcelono: celebriĝas amasega manifestacio organizita de la Assamblea Nacional Catalana (Kataluna Nacia Asembleo) por memori pri la 11a de septembro de 1714 kaj por peti la sendependecon. La nombro de partoprenantoj atingis 2.000.000 laŭ la ANC kaj 600.000 laŭ la policservo.

dijous, 26 d’abril del 2012

Reaktivado de la Sendependa Retpubliko de Rúbies


Post longa tempo iom forgesita en virtuala ŝranko, mi nun denove verkas por mia plej utopia blogo. La Sendependa Retpubliko de Rúbies, kiu pretendas harmonii kun la novaj movadoj por plibonigi nian socion, proponante ideojn kaj praktikajn iniciatojn.
En la blogo mi rakontos pri Rúbies kaj publikigos pliajn fotojn, esperante ke la SRR baldaŭ allogos aliajn frenezulojn ;)

divendres, 23 de març del 2012

La sinergio de la esperantistaro surprizas en The Economist

Esperanto en The Economist

mardo 20a de Marto 2012 je 21:44
The Economist en sia reta versio havas sekcion nomata The big question. Ĉifoje ĝi demandis al legantoj Wich is the best language to learn? (kiu estas la plej lerninda lingvo?). Esperanto staras en dua pozicio! (ĝis nun sed estas ŝanco atingi la unuan)
The economist
The eco

dilluns, 20 de febrer del 2012

Teologio de la papilio (postkonduko kaj konkludo)

Dio ekzistas se ni ĝin kredas, Dio ne ekzistas se ni ne kredas ĝin, tial Dio povas havi milionojn da malsamaj aspektoj kaj ekzistokialoj, same kiel ekzistas milionoj da homoj, t.e., milionoj da cerboj kapablaj krei diojn.
La samaj cerboj kiuj povas kredi ke sia dio estas la dio de la aliaj, kvankam neniu cerbo de unuopulo povas koncepti la ideon dio de alia cerbo. Kaj la dio memkreata de iu ajn unuopulo devas morti kaj renaskiĝi konstante por adaptiĝi al la progreso de la cerbo laŭ ricevado de informoj.
Tial sanktaj skribaĵoj povas ricevi sennombrajn interpretojn, laŭ la socia evoluo, dum dikredantoj montras malsamajn kondutmanierojn por speguli la cerban evoluon.
Ni ne bezonas la realan dion  sed la komunan dion. Kredo en reala dio igus tute malbezona kiun ajn religion, ĉar rekta kontakto kun dio solvus ĉiun eblan problemon al unuopulo.
Komuna dio signifas komuna intereso kaj, sekve, komunaj akcepto kaj protekto. Sed komuna dio implicas bremsadon aŭ malrapidigon de la propra mensevoluo rilate al la koncepto dio pro tio ke, biciklo kun du homoj nepre marŝas pli malrapide ol biciklo kun unu sola homo.
Ĉiuokaze endas kompreni la neatingeblon de Dio ĉar, se ni malaperigas ĉiujn homajn informojn pri ĝi, restos eĉ ne spuro pri ĝi kaj ni estos devigataj agi kiel niaj prahistoriaj prauloj, interpretante la universon laŭ nia malgranda cerbokapablo, kaj ni ripetus la kreadon de religioj, plejverŝajne tre malsamaj al la nunaj, pro la papilia efekto.
Facila kaj ilustra eksperimento estas la komparado de pastra aŭ eklezia teksto de (ekzemple)antaŭ cent jaroj kun nuntempa teksto. Eĉ dikredantoj konstatos ke Dio ŝanĝiĝas kiam homo ŝanĝiĝas. Tiel estas ĉiam.
Konstante ŝanĝiĝanta dio estas neatingebla dio...krom se ni estas dio, kompreneble.

Teologio de la papilio (parto 1, teoria enkonduko sub senkonduko)

La aŭtoro de la dimensio nekonata donis instruojn al la komisiono pri aferoj de la kongreso por konstati la avantaĝon de iu republikigo de la novaĵoj en la loka ĵurnalo por infanoj el la tuta mondo.
Tamen, iu el la legantoj ne deziris konstati la eventojn kiuj estis okazontaj en la urbo kaj tuj pensis pri ŝanĝoj en sia pensmaniero aŭ sia sinteno rilate al la homoj kiuj antaŭe agis en simila maniero.
Tio estis la rezulto de konektado inter malsamaj ideoj alvenantaj en sian kapon post la liberiĝo el la tabuoj sociaj.
La problemo rilate al vortkreado senorda estas nur la interna enhavo kaj la senco de la ideo, ĉu interna aŭ malinterna, sed la ideo en si mem povas esti la eksplodilo kiu renversos ĉiujn konatajn konceptojn pri komunikado, same aŭ simile al la revolucio ekigata de la interreta revolucio.
Ja multaj homoj antaŭe vantis al si la inventon, sed nur je unuopa kaj mema skalo eblas paroli pri plena revolucio je unuopa mensa nivelo, tiel ke, ŝanĝo en la cerba strukturo kondukas al esenca ŝanĝo de la individua vivstilo  kaj vivmaniero, verŝajne sub la influo de la papilia efekto laŭ kiu, eĉ plej eta ŝanĝo implikas la rekreadon de la tuta universo. Eĉ se ne la tuta universo por la tuta homaro, jes por ĉiu individuo aparte, kaj la rezulto fina taŭgas por ĉiu homo kaj kazo.
Ĉar ne estas esenca diferenco inter cerbaj procezoj kaj pragmaj praktikoj  -ili estas kvazaŭ inter-spekulado- ne eblas diferencigi inter realo intima kaj realo universa. Faktoj konfirmas kredojn kaj kredoj konfirmas faktojn.
Je ĉiu pensaĵo ĉio naskiĝas denove, kun tre similaj karakterizoj rilate al pasintaj faktoj sed ĉiam kun aldonaĵoj kiuj neniam antaŭe ekzistis aŭ montriĝis.
Tiel montras ankaŭ la moderna fiziko, laŭ kiu simpla observado modifas esence la observaĵon. Tiel konstatite, ni ĉiam kredas koni la nekonataĵon.

divendres, 27 de gener del 2012

Pensu globe, agu loke

En Katalunio ekas kampanjo por defendi la publikajn transportojn, via subteno estas bonvena! Hodiaŭ ĉe ni, hodiaŭ ĉe vi...


La vernontan 1an de februaro la trajnlinio La Pobla estos pli reduktita ol iam ajn en ĝia historio: La Generalitat (kataluna registaro) draste malpliigos ĝin anstataŭ  raciigi la servon.

-La platformo Promoció del Transport Públic (PTP), rifuzas la malpliigon de la trajnservo: de 3 al 1 inter La Pobla kaj Lleida kaj de 8 al 4 inter Balaguer kaj Lleida. Ŝanĝo kiu efektiviĝos ekde la 1a de februaro.
-La Generalitat estas la nura respondeculo pri la malalta nombro de pasaĝeroj de tiu linio, kaj ne decas ke la loĝantaro de Lleida, Noguera kaj Pallars rezultu damaĝitaj pro la mallertaĵoj de la registaro. Ĉu por tio oni depostulis al la ŝtato ke ĝi transdonu al La Generalitat la trajnojn kaj la fervojajn strukturojn? Ĉu por fermi liniojn?
-Historio demonstras ke la perdo de trajnvojaĝantoj en iĝas kompensita per pliiĝo de busvojaĝantoj: La publika transporto de Lleida-regiono perdos multajn ŝancoj esti efika.

PTP manifestas:
1-La trajnlinio de La Pobla estas servo multe pli ekonomie efika ol kelkaj aliaj servoj, kiel ekzemple la fluĝhaveno de Lleida. Kaj ĉi lasta ricevas multe pli da institucia subteno.
2-La linio Lleida-La Pobla transportas ĉiutage la saman nombron de pasaĝeroj kiel la kuglotrajno (Avant) inter Coruña, Santiago kaj Ourense (Galegio)
3-La interurbaj buslinioj estas malpli kostaj sed ili kaptas malpli da pasaĝeroj. La anoncita malpliigo de trajnoj implikas  malplibonigi la publikan transporton de Noguera kaj Pallars.
4-Ni memoru: malpliigi la trajnan servproponon de Pobla kondukos al malpliigo de trajnvojaĝantoj kiu tre pene oni restarigos iam poste.
5-La malpliigo de la servpropono ne signifas transperiodo en kiu oni preparas plibonigon de la linio. Temas pri politika decido kiu altigos la pasaĝerkostojn, rezulto kiu fakte kontraŭas la argumenton por fermi trajnliniojn.
6-La perdo de servoj estas tre misproporcia kompare kun la celata monŝparado.
7-La subuzado de la trajno de La Pobla estas sekvo de misorganizado flanke de La Generalitat kaj tute ne kulpas  la loĝantaro de Lleida, Noguera kaj Pallars.
8-Ekspluati la linion per unu sola trajno malpliigas la fidindecon de la linio kaj la responkapablon okaze de neatenditaj problemoj.
9-La Generalitat ne plenumis sian devon al Lleida rilate al Plano pri Transporto de Pasaĝeroj por la jaroj 2008-2012.
10-Se la loka loĝantaro en sinmobilizas, la rezulto povus signifi, post mallonga tempo, la perdon de ĉiuj servoj de la linio de La Pobla kaj komplementaj trajnoj. Servoj kiuj povus esti kontentige ekspluatataj post diligenta planado.

Lleida, 24a de januaro 2012

Ĉi teksto estas resumo el la katalunlingva originalo