dilluns, 26 de març del 2007

Inda feriloko

Ĉu vi ankoraŭ ne planis viajn venontajn feriojn?. Jen mi helpos vin trovi etan paradizon. Sojle de Pireneoj, ĉe la katalunia flanko troviĝas la montaro Montsec, kiun oni atingas el Ilerdo (Lleida) per pitoreska kaj ĉarma trajnitinero.
En la regiono de Montsec eblas praktiki diverstipajn sportojn kaj hobiojn, inter kiuj elstaras: piedmigro, grimpo, gliso, diverstipaj flugoj, naĝo, boatnavigo, kaj aliaj.
Pli trankvilaj homoj povos eventuale viziti diversajn kastelojn kaj preĝejon, krom aliajn romanikstilajn konstruaĵojn.
Rimarkeblas kaj rekomendindas promenado tra Congost de Montrebei (vidu la foton), vojo kavigita de homoj meze de impona krutaĵo.
Esperantistoj trovos aparte afablan informadon kaj gastigon tra la retejo: http://ptero.valldager.com/esperanto/index.html, al kiu eblas turni sin esperantlingve.
Ne malproksime troviĝas Llimiana, tre bela vilaĝo sur rokmonto kiu ĝuigas mirindan panoramon el ĝia pinto. Vizitu: www.llimiana.com (kaj ne forgesu klaki la verdan flageton post la prezenta foto :)
Krom tio, posedantoj de la libro Pasporta Servo, povos trovi gastiganton en urbo Balaguer, je tre malmultaj kilometroj de Àger kaj Llimiana, atingebla ankaŭ per la trajno Lleida-La Pobla de Segur.