divendres, 31 de gener del 2020

Clara Ponsatí iĝis oficiale eŭrodeputito

Clara Ponsatí retrat oficial govern 2017.jpg

Malgraŭ la multaj obstakloj venintaj el la hispanaj registaro kaj povinstitucioj, Clara Ponsatí, la ekzilita eksministro pri Edukado de Katalunio estis oficiale agnoskita eŭrodeputito. Ŝi efektive enposteniĝos al venontan 10an de februaro
Ni memorigas ke la hispana Suprema Tribunalo redaktis kaj komunikis eŭropan aresto-ordonon en pasinta majo sed la skota justico povus nuligi la procezon pro la imuneco de Ponsatí. Tiel agis la belga justico pri Carles Puigdemont kaj Toni Comín.


Imatge

dimecres, 29 de gener del 2020

Kataluna Kongreso, unua komuniko

La venonta Kataluna Kongreso de Esperanto okazos en Majorko dum la semajnfino de Pentekosto, 31-a de majo. Ĝi ampleksos de la vendreda vespero ĝis la lunda tagmezo. Ni memorigas, ke diversaj lokoj ĝuas festotagon dum la Pentekosta Lundo.
La temo de la kongreso estos dediĉita al „Defioj de la 21-a jarcento”.
La kongresejo situiĝos en la Sanktejo Lluc [prononcu ljuk], en la insulo Majorko. Tiu sanktejo estas tre amata de la majorkanoj. La sanktejo Lluc proponas ĝuindan retpaĝon [www.lluc.net , en la lingvoj kataluna, angla, germana kaj hispana]. Tre bone farita. Vizitu ĝin. Valoras la penon !
Ni preparas la koncernan retpaĝon de la kongreso. Per ĝi vi povos aliĝi kaj konsulti la kompletajn informojn.

Fonto: Esperanto Cat

diumenge, 26 de gener del 2020

PSOE volas mankatenigi la ekzilitojn kontraŭ la liberigo de la enkarcerigitoj

La reformo de la hispana Punleĝaro povus mallongigi la kondamnon al unuj kaj, samtempe, certigi la sukceson de la aresto-eŭrordonoj kontraŭ la aliaj, adaptante la delikton pri sedicio al la eŭropaj postuloj


El president a l'exili, Carles Puigdemont, amb els consellers Lluís Puig, Clara Ponsatí, Toni Comín i Meritxell Serret

La Kunordigo-teamo de la Advokataro de Katalunio avertis ĉidimanĉe matene, ke la reformo de la hispana Punleĝaro povus faciligi la ekstradicion de la ekzilitaj katalunaj politikistoj kiuj, ĉimomente, troviĝas en Belgio kaj Skotlando. Laŭ asertas la Kunordigantoj pere de la sociaj retoj, malgraŭ ke oni informas pri la modifo de la delikto de sedicio kaj ribelo kvazaŭ ĝi estus "ĝentilaĵo" favora al la prizonuloj, la "vera celo" estas ke la deliktoj estu validigitaj de la punleĝaroj belga kaj skota, kaj tiel ankaŭ sub la eŭropaj postuloj. Tiel la hispana registaro senprobleme efektivigus la ekstradicion de la kataluna eksprezidento Puigdemont kaj lia eksministro, Toni Comín, kiu,same kiel Puigdemont, estas eŭrodeputito; la samo pri Clara Ponsatí, baldaŭ eŭrodeputito, kaj la aliaj eksministroj Meritxell Serret kaj Lluís Puig.

Advokatino de la Kunordigo-teamo, Olgo Amargant, klarigis al El Món ke, la averto estis publikigita sen aliro al la provizora redaktaĵo de la leĝomodifo sed kalkulante la antaŭajn precedencoj pri tordigo de la hispana justico kaj la "promeso" de la hispana prezidento, Pedro Sánchez, reporti Puigdemont-n al hispanio por enjuĝigi lin. Entute, la advokataro tre maltrankviliĝas. Dependante de la fina redakto de la reformo, ĝi povus multe favori la politikajn prizonulojn, kiuj elirus el la prizono, tiel kiel sugestis la deputito de En Comú Podem (katalunaj maldekstruloj), Jaume Asens en la TV-programo FAQs, ĉisabate nokte, aldonante ke ĝi malbonigus la situacion de la ekzilitoj.

Els encausats de l'1-O, al centre de la sala del Suprem amb Raül Romeva somrient

Opinie de Amargant, malgraŭ ke "en normala lando" la principo de retroapliko, se ĝi favorus la situacion de la prizonuloj, ĝi ne devus komplikigi tiun de la ekzilitoj. La agado de la hispana justico, aparte pri la persekutado de la sendependismo, igis la Kunordiganto-teamon averti ĉiujn, pro "respondeco" ke, se je politika nivelo oni volus senhelpigi la ekzilitojn favore al la enkarcerigitoj, tio povus okazi. En tia kazo, oni retirigus la nunajn eŭrordonojn kaj redaktus novajn, ellaboritaj laŭ la nova punleĝaro. Tio sufiĉus por certigi la ekstradicion. Tamen, la advokatino rediras ke ilia mesaĝo estas atentovoko antaŭ la anonco de la modifo de la delikto de sedicio kaj nepras atendi por koni la ekzaktajn detalojn kaj poste analizi kaj valorigi pli profunde.

Verkis: Aleix Salvans
Fonto: El Món

dimarts, 14 de gener del 2020

Elstaraj biografioj: Jordi Savall i Bernadet

Jordi Savall a Medalla Or Generalitat 2014 6946.jpg
Jordi Savall i Bernadet (Igualada, 1a de aŭgusto de 1941) estas kataluna muzikisto, specialiĝinta pri gambovjolo, dirigento de orkestro kaj muzikologia esploristo pri antikva muziko. Li agadis ankaŭ en la kampo de komponado. Li estas unu el la plej rekonataj specialistoj pri antikva muziko en la mondo kaj pioniro en la reakiro de sonoj de Renesanco kaj Baroko. Savall registris pli ol 200 albumojn, kreis muzicon por kino kaj ĉiujare li prezentas pli ol 150 koncertojn danke al zorgema planado de siaj projektoj.
Li iam edziĝis al la sopranuilino Montserrat Figueres kaj poste al la filozofino Maria Bartels. Li fondis, kune kun Montserrat Figueras, la muzikgrupon Hespèrion XXI (1974), La Capella Reial de Catalunya (1987) kaj Le Concert des Nations (1989), kun kiuj li sindediĉis al esplorado kaj kreado de novaj projektoj, jen muzikaj jen kulturaj. Savall situas inter la ĉefaj rolantoj en la revalorigo de la historia muziko.
Dum kvindek jaroj li sindediĉis  al la titana entrepreno reakiri la muzikan heredaĵon de dekoj da kulturoj kaj epokoj. Survoje li fariĝis senlaca laboranto por la paco inter la popoloj. Li gajnis multnombrajn premiojn en Francio, Svislando, Germanio kaj Hispanio. kiel la Midem Awards, la International Classical Music Awards kaj la Grammy Award. Pro tiu motivo, en 2008 li estis nomumita "Ambasadoro de Eŭropa Unio por la Interkultura Dialogo". Same li kiel Montserrat Figueres, estis nomumitaj en 2009 "Artistoj por la Paco" ene de la programo "Ambasadoroj de bonvolo" de UNESCO.

Pliaj biografiaj informoj troveblas en Vikipedio en pluraj lingvoj

.

dilluns, 13 de gener del 2020

Libération avertas pri la ebla milito inter juĝistoj en Eŭropo pro la kazo Junqueras

La ĵurnalisto specialiĝinta pri eŭropa politiko, Jean Quatremer, avertas pri la sekvoj el tio, ke la hispana Supera Kortumo malobeu la Eŭropan Tribunalon

La hispana Supera Kortumo malebligis ke la prezidento de ERC (Kataluna Respublika Maldekstro), Oriol Junqueras (eksvicprezidento de Katalunio), ĉeestu en la hodiaŭa sesio de la Eŭropa Parlamento, retenante lin en la prizono Lledoners. Tiu ĉi decido, laŭ legeblas en Libération redaktite de Jean Quatremer, ĵurnalisto specialiĝinta pri eŭropa politiko, povus esti la fajrero kiu startigos "militon de juĝistoj" neniam ajn antaŭe okazinta en la eŭropa historio, pro la malsama kriterio inter la hispana kortumo kaj la kortumo de EU.

La artikolo de Quatremer klarigas ke, la argumento de la hispana kortumo por senpostenigi Junqueras-n estas tiu: ĉar la juĝado de la implikitoj en la kataluna procezo komencis antaŭ la okazigo de la eŭropaj elektadoj, li ne povis havi imunecon. Sed la ĵurnalisto rimarkigas ke, tiu argumento jam estis malvalidigita de la eŭropaj juĝistoj en sia verdikto. Krom tio, Quatremer memorigas pri la letero de la hispana juĝisto Manuel Marchena al la Eŭropa Kortumo en kiu li asertis ke li akceptos la verdikton de la eŭropa tribunalo, sendepende de la fakto ke  Junqueras estis kondamnita.

"Eĉ pli malbone - daŭrigas Quatremer - la juĝisto komisiita enketi la sendependismajn gvidantojn, Pablo Llarena, ĵus anoncis ke li ne respektos la parlamentan imunecon de Puigdemont kaj Comín okaze ke ili revenu en Hispanion, kio estas, fakte, rekta malplenumo de la devontigoj akceptitaj de Hispanio rilate al Eŭropo. Tio klarigas kial la hispana Supera Kortumo petis "suplicatorio"-n (peto de eksterordinara permeso por juĝi) al la Eŭropa Parlamento, tiel ke ĝi nuligu la imunecon kaj validigu arestan eŭro-ordonon.

Tiel kiel informas Quatremer, "tiu juĝista obstino devigos la komunumajn instituciojn interesiĝi definitive pri la kataluna afero" kaj li avertas ke, la voĉdonado por nuligi la imunecon de Puigdemont kaj Comín tute ne estas gajnita, ĉar multaj eŭropaj deputitoj jam deklaris sin kontraŭaj. Krom tio, ĝi fokusigas sur la rolo de la Europa Komisiono, kiu zorgas pri la respekto de la eŭropa juro fare de la ŝtatmembroj. "Ĝi devos decidi ĉu Hispanio respektis la eŭropan juron aŭ ne kaj, se ĝi konsideros ke ne, ĝi komencos proceduron pro malobservo. Se tio ne okazos, Junqueras povos mem turniĝi al la Eŭropa Kortumo kaj al la Kortumo pri Homaj Rajtoj", li diras. La zelotecon de la hispanaj juĝistoj riskas provoki militon inter juĝistoj, senprecedencan en la historio de Eŭropo.

Fonto: Vilaweb



dissabte, 11 de gener del 2020

Pendigita bildafiŝo kontraŭ la hispana reĝo en urbo Vic

Sub la reĝo-bildo de Filipo la 6a, kiu videblas kapmalsupren, oni povas legi la frapfrazon "Ni ne havas reĝon"

Vic vekiĝis ĉisabate matene kun sesmetrojn-longa afiŝo ĉe la centro de Plaça Major (ĉefplaco), koincide kun la semajnfino kaj la komenco de la periodo de rabatoj. La bildo en la afiŝo estas portreto de la reĝo Filipo la 6a, kiu videblas inversita kaj kun la frapfrazo "Ni ne havas reĝon".
La afero okazis frumatene, memsabate, kiam ne identigita grupo pendigis la afiŝon ĉe grukolumno situanta en la placo. Fakte, jam de kelkaj tagoj, ĉe la bazo de la gruo, legeblas grafitskribaĵo kiu tekstas: "Ĉu ni nomu ĝin diktaturo jam?"

dilluns, 6 de gener del 2020

Kelkaj novaĵoj, mallonge

Junqueras

La Eŭropa Parlamento malaŭtoritatigas la hispanan prielektad-tribunalon kaj rekonas Oriol Junqueras (kat. eksvicprezidento, en prizono) kiel eŭrodeputiton



Puigdemon kaj Comín (kat. eksprezidento kaj kat. eksministro, ambaŭ en ekzilo) ricevas la rajtigilojn de eŭrodeputitoj



Urbestroj kaj deputitoj de Norda Katalunio solidariĝas kun la kat. prezidento Quim Torra, kiun la hispana prielektad-tribunalo pretendas elpostenigi.



La ĉefo de la hispana armeo en Katalunio diras ke ĉiuj administrejoj estas submetitaj al la Hispana Konstitucio. Laŭ li, Fernando Aznar Ladrón de Guevara (Zaragoza, 1958) la Hispana Konstitucio baziĝas sur la nedisolvebla unueco de Hispanio.

Fonto: Vilaweb

dimecres, 1 de gener del 2020

La kataluna procezo, unu el la 10 ĉefaj okazaĵoj de Eŭropo, laŭ Euronews

Euronews komencis la jaron publikigante raporton pri la 10 ĉefaj okazaĵoj kiuj ŝanĝis Eŭropon laŭlonge de la jardeko. La artikolo, verkita de Orlando Crowcroft kaj Jasmin Bauomy, inkluzivigas la katalunan procezon apud aliaj okazaĵoj kiaj la krizo de la mediteraneaj migrantoj, la Briteliro aŭ la aneksado de Krimeo.

Euronews rakontas ke, la batalo por la sendependeco de Katalunio pliintensiĝis dum la lastaj jaroj kaj oni mallonge prezentas la efektiviĝon de nepermesata referendumo kaj la enkarcerigon de sendependismaj gvidantoj. La raporto informas ankaŭ pri la protestoj organizitaj reage al la verdikto de la procezo.

Euronews intervjuas al Kristian Herbolzheimer, direktoro de Institut Català Internacional per la Pau (ICIP), kiu opinias ke la kataluna depostulo prezentas defion por Eŭropo en diversaj frontoj. Unue ĝi evidentigas ke EU ne kapablas devigi siajn membrojn adopti la dialogo-politikon kiun ordinare proklamas la eŭropaj institucioj.

Due, Herbolzheimer rimarkigas ke la sinteno de Hispanio blokas la aliron de Kosovo al EU kaj ke ĝi povas damaĝi la skotan sendependiĝon.


Laŭ la direktoro de ICIP, la kataluna krizo devigas al EU revizii la konceptojn suvereneco kaj demokratio por adapti ilin al la Éŭropo de la 21 jarcento. Li asertas ke EU devas ludi konstruivan rolon en la konflikto, ĉar la plej multo de  sendependismaj kaj uniismaj katalunoj estas eŭropemaj.
Fonto: El Nacional