dijous, 14 de febrer de 2019

La cançó dels indignats / La kanto de la indignuloj

Tot el poble cantarà / Kantos la tuta popol'
Kantos la tuta popol'
melodion de l'indignad',
Katalunio nun ribelas,
luktas por la liberec'.
Resonu  ĉiu korbat'
kiel tamburoj mil
ke nova tag' komencu tuj
dum eliro de la sun'.
Vi batalos apud mi
en la forto kaj unuiĝ';
preter ajna mensogado
kaj perfort' estas la pac';
ridetu, levu vin
batalu por liberec'!
Kantos la tuta popol'...
Kun niaj fortoj en komun'
malamik' ne paŝos plu;
la fia lud' kaj la trudad'
ne silentigos nin;
man' ĉe mano rompos ni
katenon de subpremad'!
Kantos la tuta popol'...
Adapataĵo de La cançó del Poble de la muzikkomedio
“Els Miserables” (La Mizeruloj), de Claude-Michel Schönberg

Legu ĉi tie la katalunan tekston de la kanto

dissabte, 9 de febrer de 2019

Varoufakis, la intervjuo de 2017 pri Katalunio

diumenge, 10 de setembre de 2017

Varoufakis: Madrid volas frakasi Katalunion por doni al ĝi lecionon (parto 1)

Intervjuo al la greka eksministro pri financoj, kiu kritikas la administradon de la registaro de Rajoy rilate al la kataluna krizo.

Carlos Carnicero Urabayen. Ĵurnalisto kaj politika analizisto


For de la povo sed ne de la fokuso, Yanis Varoufakis (Ateno, 1961) plu tenas vigla sian kapablon provoki kaj havi proprajn analizojn, ege malsamaj al tiuj de la establishment de Europa Unio: " Se Katalunio sukcesus sendependiĝi, oni trovus konvenan rimedon por, en kvin minutoj, peti la aliĝon kaj esti reakceptata". La Europa Komisiono faradas male disde 2004...
Legu la tutan blogeron: parto 1, parto 2, parto 3

dimarts, 5 de febrer de 2019

La Canadenca, 100-a datreveno de la 8-hora labortago

Hodiaŭ estas la centjariĝo de unu el la plej gravaj atingoj de la kataluna laborista movado



Antaŭ cent jaroj komenciĝis la efektiviĝo de unu el la plej gravaj atingoj de la kataluna laborista movado: La striko de La Canadenca. La 5-an de februaro de 1919, la laboristoj de la elektrokompanio Regs i Força de l'Ebre, kromnomata La Canadenca (La Kanada) komencis strikon por solidariĝi kun ok kamaradoj, maldungitaj post plendado pri malaltigo de ilia salajro kaj petado la subtenon kaj konsilon de la sindikato CNT. "La kompanio planis proponi kontrakton laŭ nedifinita tempo sed unuflanke dekretis malpliigon de la salajro de 150 al 125 pesetoj ", rakontas la historiisto Xavier Díez. Je la komenco de la protesto, la kompanio respondis maldungante cent kvardek laboristojn el la fakturado-sekcio. Tio rezultigis en totalan strikon.

La respondo evidentigis la miopion de la mastraro antaŭ la forto de CNT kaj la anarkosindikatisma movado." Oni ne sufiĉe eksplikis ke, dum aŭtuno de 1918, estiĝis laborista ribelo en Andaluzio en kiu, tre multaj anarkiistoj sindediĉis al okupado de teroj kaj deprenado de la propietaĵoj de latifundi-mastroj. Multaj el tiuj laboristoj, kontinuaj kaj portempaj, tre radikalaj kaj el diversaj originoj, venis al Barcelono kaj koncentriĝis ĉirkaŭ la sindikato CNT". rakontas Díez.

Neniu kapablis antaŭvidi ke tiu striko, minoritata kaj improvizita en la komenco, etendiĝus kiel fajro sur seka pajlo kaj finiĝus ŝanĝante la historion. La 21-an de februaro, la Sindicat Únic d'Aigua, Gas i Electricitat (Sindikato Unika pri Akvo, Gaso kaj Elektro) de CNT deklaris strikon en la tuta sektoro kaj en la entreprenoj kiu formis La Canadenca-n. La 23-an ĝi etendiĝis al pliaj sektoroj de la urbo kaj la laboristoj okupis la kompanion. Unue oni agis per partaj mallumigoj sed baldaŭ ili iĝis preskaŭ totalaj. Krom tio, oni sabotis kaj bojkotis. La manko de elektro kondukis al paralizo de transporto, kiu, siavice, paralizigis, ekzemple, la distribuon de nutrovaroj.
Pro ĉio ĉi, vendejoj fermis kaj ankaŭ teatrejoj kaj kinejoj. Fakte paraliziĝis eĉ bazaj servoj kiel la kolektado de urbaj rubaĵoj. Tio kio komenciĝis kiel laborista striko, fine damaĝis gravegajn sektorojn kaj blokis la tutan urbon. La reago al tio ĉi estis aŭtoritata subpremado. Oni deklaris milito-staton kaj la armeo de Milans del Bosch rekte intervenis. La interveno rezultis en la enprizonigon de inter 3.000 kaj 4.000 strikantoj.

La mastraro prezentis ultimaton la unuan de marto kaj informis la laboristojn ke, tiuj kiuj ne venos al la laborejo antaŭ la tago 6, estos maldungitaj. Tamen, tio utilis al nenio. La situacio, pli kaj pli konflikta, evoluis tiel ke la hispana registaro, prezidita de Romanones, dekretis, meze de marto, labortagon maksimume 8-horan, la liberigon de la prizonuloj, plialtigon de la salajroj, legalan kapablon de la sindikatoj por intertraktado kaj reenpostenigon de la maldungitoj. " La hispana ŝtato estis la unua eŭropa lando kiu aprobis la 8-horan labortagon en ĉiuj sektoroj, kvankam paralele, Finlando sekvis la saman procezon". Rakontas Díez.

La motivo de tiu decido estis eviti la kompletan senordiĝon kaj ke la striko etendiĝu al la cetera Hispanio. La etoso estis malfacila kaj malstabila. Rilate al la nacia afero, en tiu epoko fiaskis la projekto de kataluna statuto kaj la hispana ŝtato estis deklarinta la nuligon de la konstituciaj garantioj pro timo al sendependisma ribelo. Samtempe en la tiama Eŭropo formiĝadis ŝtatoj: Islando, Pollando, Baltaj Landoj,...En la socia tereno, post la eksplodo de la Rusa Revolucio, ekestis en la burĝaj rondoj vera paniko al laboristaj revolucioj, des pli pro la malkontento de la laboristoj post la malpliigo de ilia aĉetkapablo en la lastaj jaroj. Samepoke eksplodis ankaŭ la Espartakista Ribelo de Berlino en januaro kaj en Italio estis okupataj multaj fabrikoj. Sume al tio, la Tragika Semajno, okazinta dek jarojn antaŭe, estis forte impresita en la memoro de la burĝaro.

Fonto: Vilaweb