dimarts, 1 d’agost del 2017

Historio de la peseto ( hispana monunuo antaŭ la eŭro)

La kataluna vorto peça (=peco;prononcite pesa) kaj ĝia diminutivo pesseta havas longan historion. Ŝajne en la 15a jarcento oni jam kutimis uzi la diminutivon por aludi malgrandajn arĝentmonerojn. En la 18a jarcento, la arĥiduko Karlo de Aŭstrio, pretendanto al la hispana trono, uzis Katalunion kiel sidejon de siaj armeaj operacioj dum la Sukceda Milito (1701-1714) kaj tie li fabrikis grandan kvanton da arĝentaj durealo-moneroj kiujn li nomis pessetas (pesetoj).

Durealo-monero, Barcelono, Arĥiduko Karlo

Tiuj moneroj cirkulis poste en la kastilia merkato dum pli ol kvindek jaroj kaj populariĝis la termino; dume ĝia skriba formo iĝis "peseta", surbaze de la kataluna prononco. La Vortaro de Aŭtoritatoj de 1737 difinas la vorton peseta kiel ronda peco kiu valoras du arĝentajn realojn.
La unuaj moneroj kun la oficiala nomo peseta estis fabrikitaj de Jozefo Bonaparte dum la Milito de la Sendependeco, en 1808. Li fabrikis monerojn en Barcelono, Sevilo kaj Madrido, sed la nomo peseta estis uzata nur por tiuj fabrikitaj en Barcelono kun la valoroj 1, 2'5, 5 kaj 20 pesetoj.

1 peseto de Jozefo 1a, en 1811
2'5 pesetoj, en 1814
5 pesetoj, en 1811
20 pesetoj, en 1812

Fonto de la informeto: La historia de la peseta