dimarts, 27 de febrer del 2018

Analizo de Antoni Bassas (ĵurnalisto) pri la vizito de la reĝo al Katalunio. Kadre de la barcelona Mobile World Congress

Eblas sindemandi, moŝto, el kio konsistas defendi la Konstitucion, efektive. Ĉu sendi dekmil policanojn pribati du milionojn da homoj, kiuj dum pluraj jaroj pace manifestadas, kiuj ne nur restas neaŭskultitaj sed eĉ oni ilin minusvalorigas, homoj kiuj pretendas baloti...ne ŝajnas al mi ke tio estas inteligenta defendo de la Konstitucio. Tial, ŝajnas al mi mi eĉ malpli solve, prezenti eksterordinaran diskurson apud la bildo (pentraĵo) de Karlo la 3a en kiu li aperas kun bastono ĉe la mano, dum vi montris eĉ la minimuman empation al tiuj homoj. Mi ne scias ĝis kiu punkto vi mem kredas tion kion rakontas viaj kortesanoj, kius asertas ke via diskurso de la 3a de oktobro (pro/post la kataluna referendumo) analogias al tiu de la 23 de februaro de 1981 fare de via patro, la reĝo Juan Carlos. Tiu estas grandega eraro: Kiel oni povas kompari militan puĉon, kun mitraletoj en la parlamentejo, tankoj en la stratoj de Vanlencio kaj soldatoj kolektitaj en kazernoj...kun pli ol du milionoj da pacaj civitanoj klopodantaj baloti en referendumo armitaj per balotiloj kaj balotujoj?
Envere, ĉu vi scias kial vi aŭskultis kaseroladon (bruadon per kaseroloj) hieraŭ nokte? Ĉar ni esperis ion el vi. Certe ni seniluziiĝis. Akceptu tion kiel komplimenton. Esperi "ion" signifas minimumon, iun tonon aŭ adjektivon kiu distancigus vin de la mallertaj kaj aŭtoritatemaj mesaĝoj de la hispana registaro, kiu jam evidentigis ke ni nenion povas esperi el ĝi. Ni scias ke vi ne regas, nur regnas. Vi estas juĝanto kaj moderigisto. Ni ne esperis ke vi defendos la referendumon sed la 3an de oktobro ni aŭdis eĉ minimumon. Kiam vi diris al ni "Ni estas en malfacilaj momentoj, sed ni sukcesos antaŭeniri", tio ŝajnis kvazaŭ oni parolas pri iu terorisma atenco aŭ pri natura katastrofo anstataŭ pri normalaj homoj pace sin manifestantaj, petantaj esti konsultataj pri ilia politika estonteco, simile kiel okazis en Kanado aŭ Britio. Ĉu vere vi kredas ke tiu estas la plej bona maniero alproksimiĝi, en la 21a jarcento, en demokratia lando? Vi diris: "Niaj demokratiaj principoj estas fortaj ĉar ili estas bazitaj en la deziro de milionoj da hispanoj kunvivi en paco kaj libereco." Sed tion ni ne vidis kiam la hispanaj policanoj ekvojaĝis al Katalunio animitaj per la (surstrataj) krioj "Venku ilin!"
Rezulte el tio, nun estas en preventa prizono du demokratie elektitaj politikistoj kaj du politikaj aktivistoj, ĉiuj akuzitaj el krimoj kiuj ne estas pravigeblaj. Kaj la kataluna prezidento, kiu nun disponus pri la necesaj voĉdonoj por esti enpostenigita, en Belgio. La tuto starigas scenejon malfacilan por reiri al la normaleco.
Mi memorigas al vi pri la malĝoja historio de la kataluna statuto, voĉdonita de la popolo sen amendita de la Konstitucia Tribunalo. Oni ne povas diri ke ni ne agadis en akordo kun la leĝo. Mi supozas ke vi konscias pri la fakto subkuŝanta. Hispanio estos plurnacia aŭ ĝi ne estos. La kontraŭkataluna amashisterio ĉiam finiĝas damaĝante Hispanion, kaj igante ĝin pli malgranda. Vi scias kion signifas Barcelono. Vi mem nomis ĝin "tutmondurbo". Kaj ja veras, tio estas jam de jarcentoj: tra Barcelono eniris en Hispanion, la gazeteldonado, la radio, la televido, la fervojo,  la aŭtovojoj kaj, de antaŭ multaj jaroj, la novaĵoj pri poŝtelefonado. Kaj la Respubiko.
Fonto: Ara
"De resu

dissabte, 17 de febrer del 2018

Antikva barcelona taksio

En la Muzeo pri Teknologio de Terrassa troveblas salono kun antikvaj motorveturiloj, inter ili la jena modelo de barcelona taksio, cirkulanta verŝajne en la komenco de la antaŭa jarcento.