diumenge, 22 d’abril del 2007

La Patum

La urbo Berga konservis dum jarcentoj historian dokumenton, la Patum. Rituala ĉiujara festo kiuj plenas je fajro, muziko kaj dancoj. La Patum devenas el religia popola teatro okazanta en mezepoko. La kompilisto Joan Amades pridiris: “La Festo de l’Korpuso de la urbo Berga estas rara escepto inter la tiutipaj festoj okazantaj en nia lando kaj , probable, ne troviĝas simila aranĝo ie ajn, ĉar ni ne konas alian lokon kie la Korpusfesto aspektu kiel tiu de Berga.” Ekhavu kelkajn impresojn vizitante la paĝojn de la Patum. Ankaŭ troveblas video-specimenoj en youtube kaj en Vikipedio vi trovos informojn en la kataluna, angla, franca kaj hispana.

dijous, 19 d’abril del 2007

Niaj spuroj en Karibo

Moncerato estas brita insulo el la Malgrandaj Antiloj, sude de Redondo kaj oriente de Antiguo, ambaŭ apartenantaj al ŝtato Antiguo kaj Barbado. Moncerato vastas 91 km2 kaj posedas 9.000 enloĝantojn (statistiko de 2.003).
La nomon donis al tiu terpeco Kristoforo Kolumbo en 1.493, omaĝe al la katalunia montaro Montserrat. La 18an de julio de 1.995 vulkana erupcio detruis grandparte la insulon kaj du trionoj el la loĝantaro elmigris. Ankoraŭ nun la vulkano aktivas, kio grave limigas la viveblecojn.

Datkuriozaĵoj:
1-Oni konsideras la 18an de julio kiel la komenco de la diktaturo de Franko, kiu signifis la detruon de la hispanaj respublikaj atingoj, krom la morto de multaj homoj kaj la nuligo de multaj katalunaj rajtoj.
2-La 10an de septembro oni celebras la nacian tagon de Moncerato. Nur 1 tagon antaŭ ol la celebrado de la katalunia.

dissabte, 14 d’abril del 2007

La dolmeno Pedra Gentil

La dolmeno Pedra Gentil identigas unu el la lokoj plej misteraj de Katalunio. Ĝi estis konstruita antaŭ 4.000 jaroj, la forkeca formo de ĝia tegmenta ŝtono favoris la disvastigon de pluraj legendoj. Inter ili, la plej konata estas tiu pri la sorĉistinoj de l’Maresme (apuda marborda regioneto) kiuj , laŭŝajne kunvenis ĉe la dolmeno por celebri ritualojn kaj oferojn.
Laŭ unu el la legendoj, la sardana , la plej fama kataluna danco, estis inventita far la sorĉistinoj kiuj kutime renkontiĝis en tiu loko. Tion rakontas Joan Amades en sia Costumari Català (librokolekto pri katalunaj tradicioj):
“Ĉiusabate ili celebradis siajn ĉefkunvenojn ĉe la alto de Pedra Gentil. Tie kolektiĝis sorĉistinoj el la tuta marborda regiono, rajdantaj kvazaŭ surĉevale siajn balailojn. Vespermanĝinte ili kutimis nudiĝi antaŭ la fajro kaj per iuj substancoj konservitaj en specialaj potoj, ili sin ŝmiradis subaksele kaj diradis strangajn vortojn. Ili kapablis flugi kaj forfuĝi supren tra kamentuboj. La sorĉkunvenojn estris la diablo en harplena kapra formo, kun grandegaj kornoj, sidanta sur ligna vinkubo kaj ludanta ian fluton dum la sorĉistinoj ronddancadis ĉirkaŭ li.”

dimarts, 10 d’abril del 2007

Printempumu ĉe ni

4a printempa renkontiĝo: de la 4a ĝis la 6a de majo. Kiel ĉiujare de antaŭ 4 jaroj, Kataluna Esperanto-Junularo organizas sian printempan renkontiĝon, ĉi-jare en la regiono Vallès Oriental meze de natura parko Montnegre i Corredor. Ni celas renkontiĝi kiel eble plej multaj homoj, esperantistoj kaj ne, kaj kunigi la novajn esperanto-lernantojn kie, en internacia etoso, ni povos interkonatiĝi, lerni aŭ plibonigi la lingvon ludante, partopreni intensivan kurson, koni la plej interesajn iniciatojn de la esperanto-movado (aranĝojn, eldonaĵojn, diskojn...), drinki, kanti, festumi kaj diboĉi esperante. Ĉia propono estos bonvena. Plu informiĝu tra la retpaĝaro de KEA.

Kaj julie.....

dimarts, 3 d’abril del 2007

He, verdulaĉo!

Finfine mi trovis en la reto la vortprovizaĉon kiu permesas bunte malflati la homojn, karajn kaj malkarajn. Jen la longe sopirata esperanta insultilo. Nun vi ne havas ekskuzon, antaŭ la demando de fremdulo: ĉu en esperanto estas fivortoj? vi ne plu respondos per la lakonaj "stultulo, idioto, kreteno kaj putinido". Nun vi povas ellabori vian propran poezion en longetaj frazoj.