![]() |
| Fonto (09/02/2020): La Vanguardia |
dijous, 30 de gener del 2020
dimecres, 29 de gener del 2020
Kataluna Kongreso, unua komuniko

La temo de la kongreso estos dediĉita al „Defioj de la 21-a jarcento”.
La kongresejo situiĝos en la Sanktejo Lluc [prononcu ljuk], en la insulo Majorko. Tiu sanktejo estas tre amata de la majorkanoj. La sanktejo Lluc proponas ĝuindan retpaĝon [www.lluc.net , en la lingvoj kataluna, angla, germana kaj hispana]. Tre bone farita. Vizitu ĝin. Valoras la penon !
Ni preparas la koncernan retpaĝon de la kongreso. Per ĝi vi povos aliĝi kaj konsulti la kompletajn informojn.
Fonto: Esperanto Cat
Fonto: Esperanto Cat
diumenge, 26 de gener del 2020
PSOE volas mankatenigi la ekzilitojn kontraŭ la liberigo de la enkarcerigitoj
La reformo de la hispana Punleĝaro povus mallongigi la kondamnon al unuj kaj, samtempe, certigi la sukceson de la aresto-eŭrordonoj kontraŭ la aliaj, adaptante la delikton pri sedicio al la eŭropaj postuloj

La Kunordigo-teamo de la Advokataro de Katalunio avertis ĉidimanĉe matene, ke la reformo de la hispana Punleĝaro povus faciligi la ekstradicion de la ekzilitaj katalunaj politikistoj kiuj, ĉimomente, troviĝas en Belgio kaj Skotlando. Laŭ asertas la Kunordigantoj pere de la sociaj retoj, malgraŭ ke oni informas pri la modifo de la delikto de sedicio kaj ribelo kvazaŭ ĝi estus "ĝentilaĵo" favora al la prizonuloj, la "vera celo" estas ke la deliktoj estu validigitaj de la punleĝaroj belga kaj skota, kaj tiel ankaŭ sub la eŭropaj postuloj. Tiel la hispana registaro senprobleme efektivigus la ekstradicion de la kataluna eksprezidento Puigdemont kaj lia eksministro, Toni Comín, kiu,same kiel Puigdemont, estas eŭrodeputito; la samo pri Clara Ponsatí, baldaŭ eŭrodeputito, kaj la aliaj eksministroj Meritxell Serret kaj Lluís Puig.
Advokatino de la Kunordigo-teamo, Olgo Amargant, klarigis al El Món ke, la averto estis publikigita sen aliro al la provizora redaktaĵo de la leĝomodifo sed kalkulante la antaŭajn precedencoj pri tordigo de la hispana justico kaj la "promeso" de la hispana prezidento, Pedro Sánchez, reporti Puigdemont-n al hispanio por enjuĝigi lin. Entute, la advokataro tre maltrankviliĝas. Dependante de la fina redakto de la reformo, ĝi povus multe favori la politikajn prizonulojn, kiuj elirus el la prizono, tiel kiel sugestis la deputito de En Comú Podem (katalunaj maldekstruloj), Jaume Asens en la TV-programo FAQs, ĉisabate nokte, aldonante ke ĝi malbonigus la situacion de la ekzilitoj.

Opinie de Amargant, malgraŭ ke "en normala lando" la principo de retroapliko, se ĝi favorus la situacion de la prizonuloj, ĝi ne devus komplikigi tiun de la ekzilitoj. La agado de la hispana justico, aparte pri la persekutado de la sendependismo, igis la Kunordiganto-teamon averti ĉiujn, pro "respondeco" ke, se je politika nivelo oni volus senhelpigi la ekzilitojn favore al la enkarcerigitoj, tio povus okazi. En tia kazo, oni retirigus la nunajn eŭrordonojn kaj redaktus novajn, ellaboritaj laŭ la nova punleĝaro. Tio sufiĉus por certigi la ekstradicion. Tamen, la advokatino rediras ke ilia mesaĝo estas atentovoko antaŭ la anonco de la modifo de la delikto de sedicio kaj nepras atendi por koni la ekzaktajn detalojn kaj poste analizi kaj valorigi pli profunde.
Verkis: Aleix Salvans
Fonto: El Món
dimarts, 14 de gener del 2020
Elstaraj biografioj: Jordi Savall i Bernadet
Jordi Savall i Bernadet (Igualada, 1a de aŭgusto de 1941) estas kataluna muzikisto, specialiĝinta pri gambovjolo, dirigento de orkestro kaj muzikologia esploristo pri antikva muziko. Li agadis ankaŭ en la kampo de komponado. Li estas unu el la plej rekonataj specialistoj pri antikva muziko en la mondo kaj pioniro en la reakiro de sonoj de Renesanco kaj Baroko. Savall registris pli ol 200 albumojn, kreis muzicon por kino kaj ĉiujare li prezentas pli ol 150 koncertojn danke al zorgema planado de siaj projektoj.
Li iam edziĝis al la sopranuilino Montserrat Figueres kaj poste al la filozofino Maria Bartels. Li fondis, kune kun Montserrat Figueras, la muzikgrupon Hespèrion XXI (1974), La Capella Reial de Catalunya (1987) kaj Le Concert des Nations (1989), kun kiuj li sindediĉis al esplorado kaj kreado de novaj projektoj, jen muzikaj jen kulturaj. Savall situas inter la ĉefaj rolantoj en la revalorigo de la historia muziko.
Dum kvindek jaroj li sindediĉis al la titana entrepreno reakiri la muzikan heredaĵon de dekoj da kulturoj kaj epokoj. Survoje li fariĝis senlaca laboranto por la paco inter la popoloj. Li gajnis multnombrajn premiojn en Francio, Svislando, Germanio kaj Hispanio. kiel la Midem Awards, la International Classical Music Awards kaj la Grammy Award. Pro tiu motivo, en 2008 li estis nomumita "Ambasadoro de Eŭropa Unio por la Interkultura Dialogo". Same li kiel Montserrat Figueres, estis nomumitaj en 2009 "Artistoj por la Paco" ene de la programo "Ambasadoroj de bonvolo" de UNESCO.
Pliaj biografiaj informoj troveblas en Vikipedio en pluraj lingvoj
.
dilluns, 13 de gener del 2020
Libération avertas pri la ebla milito inter juĝistoj en Eŭropo pro la kazo Junqueras
La ĵurnalisto specialiĝinta pri eŭropa politiko, Jean Quatremer, avertas pri la sekvoj el tio, ke la hispana Supera Kortumo malobeu la Eŭropan Tribunalon

La hispana Supera Kortumo malebligis ke la prezidento de ERC (Kataluna Respublika Maldekstro), Oriol Junqueras (eksvicprezidento de Katalunio), ĉeestu en la hodiaŭa sesio de la Eŭropa Parlamento, retenante lin en la prizono Lledoners. Tiu ĉi decido, laŭ legeblas en Libération redaktite de Jean Quatremer, ĵurnalisto specialiĝinta pri eŭropa politiko, povus esti la fajrero kiu startigos "militon de juĝistoj" neniam ajn antaŭe okazinta en la eŭropa historio, pro la malsama kriterio inter la hispana kortumo kaj la kortumo de EU.
La artikolo de Quatremer klarigas ke, la argumento de la hispana kortumo por senpostenigi Junqueras-n estas tiu: ĉar la juĝado de la implikitoj en la kataluna procezo komencis antaŭ la okazigo de la eŭropaj elektadoj, li ne povis havi imunecon. Sed la ĵurnalisto rimarkigas ke, tiu argumento jam estis malvalidigita de la eŭropaj juĝistoj en sia verdikto. Krom tio, Quatremer memorigas pri la letero de la hispana juĝisto Manuel Marchena al la Eŭropa Kortumo en kiu li asertis ke li akceptos la verdikton de la eŭropa tribunalo, sendepende de la fakto ke Junqueras estis kondamnita.
"Eĉ pli malbone - daŭrigas Quatremer - la juĝisto komisiita enketi la sendependismajn gvidantojn, Pablo Llarena, ĵus anoncis ke li ne respektos la parlamentan imunecon de Puigdemont kaj Comín okaze ke ili revenu en Hispanion, kio estas, fakte, rekta malplenumo de la devontigoj akceptitaj de Hispanio rilate al Eŭropo. Tio klarigas kial la hispana Supera Kortumo petis "suplicatorio"-n (peto de eksterordinara permeso por juĝi) al la Eŭropa Parlamento, tiel ke ĝi nuligu la imunecon kaj validigu arestan eŭro-ordonon.
Tiel kiel informas Quatremer, "tiu juĝista obstino devigos la komunumajn instituciojn interesiĝi definitive pri la kataluna afero" kaj li avertas ke, la voĉdonado por nuligi la imunecon de Puigdemont kaj Comín tute ne estas gajnita, ĉar multaj eŭropaj deputitoj jam deklaris sin kontraŭaj. Krom tio, ĝi fokusigas sur la rolo de la Europa Komisiono, kiu zorgas pri la respekto de la eŭropa juro fare de la ŝtatmembroj. "Ĝi devos decidi ĉu Hispanio respektis la eŭropan juron aŭ ne kaj, se ĝi konsideros ke ne, ĝi komencos proceduron pro malobservo. Se tio ne okazos, Junqueras povos mem turniĝi al la Eŭropa Kortumo kaj al la Kortumo pri Homaj Rajtoj", li diras. La zelotecon de la hispanaj juĝistoj riskas provoki militon inter juĝistoj, senprecedencan en la historio de Eŭropo.
Fonto: Vilaweb
Fonto: Vilaweb
dissabte, 11 de gener del 2020
Pendigita bildafiŝo kontraŭ la hispana reĝo en urbo Vic
Sub la reĝo-bildo de Filipo la 6a, kiu videblas kapmalsupren, oni povas legi la frapfrazon "Ni ne havas reĝon"
Vic vekiĝis ĉisabate matene kun sesmetrojn-longa afiŝo ĉe la centro de Plaça Major (ĉefplaco), koincide kun la semajnfino kaj la komenco de la periodo de rabatoj. La bildo en la afiŝo estas portreto de la reĝo Filipo la 6a, kiu videblas inversita kaj kun la frapfrazo "Ni ne havas reĝon".
La afero okazis frumatene, memsabate, kiam ne identigita grupo pendigis la afiŝon ĉe grukolumno situanta en la placo. Fakte, jam de kelkaj tagoj, ĉe la bazo de la gruo, legeblas grafitskribaĵo kiu tekstas: "Ĉu ni nomu ĝin diktaturo jam?"

dilluns, 6 de gener del 2020
Kelkaj novaĵoj, mallonge

La Eŭropa Parlamento malaŭtoritatigas la hispanan prielektad-tribunalon kaj rekonas Oriol Junqueras (kat. eksvicprezidento, en prizono) kiel eŭrodeputiton
Puigdemon kaj Comín (kat. eksprezidento kaj kat. eksministro, ambaŭ en ekzilo) ricevas la rajtigilojn de eŭrodeputitoj

Urbestroj kaj deputitoj de Norda Katalunio solidariĝas kun la kat. prezidento Quim Torra, kiun la hispana prielektad-tribunalo pretendas elpostenigi.

La ĉefo de la hispana armeo en Katalunio diras ke ĉiuj administrejoj estas submetitaj al la Hispana Konstitucio. Laŭ li, Fernando Aznar Ladrón de Guevara (Zaragoza, 1958) la Hispana Konstitucio baziĝas sur la nedisolvebla unueco de Hispanio.
Fonto: Vilaweb
dissabte, 4 de gener del 2020
dimecres, 1 de gener del 2020
La kataluna procezo, unu el la 10 ĉefaj okazaĵoj de Eŭropo, laŭ Euronews
Euronews komencis la jaron publikigante raporton pri la 10 ĉefaj okazaĵoj kiuj ŝanĝis Eŭropon laŭlonge de la jardeko. La artikolo, verkita de Orlando Crowcroft kaj Jasmin Bauomy, inkluzivigas la katalunan procezon apud aliaj okazaĵoj kiaj la krizo de la mediteraneaj migrantoj, la Briteliro aŭ la aneksado de Krimeo.
Euronews rakontas ke, la batalo por la sendependeco de Katalunio pliintensiĝis dum la lastaj jaroj kaj oni mallonge prezentas la efektiviĝon de nepermesata referendumo kaj la enkarcerigon de sendependismaj gvidantoj. La raporto informas ankaŭ pri la protestoj organizitaj reage al la verdikto de la procezo.
Euronews intervjuas al Kristian Herbolzheimer, direktoro de Institut Català Internacional per la Pau (ICIP), kiu opinias ke la kataluna depostulo prezentas defion por Eŭropo en diversaj frontoj. Unue ĝi evidentigas ke EU ne kapablas devigi siajn membrojn adopti la dialogo-politikon kiun ordinare proklamas la eŭropaj institucioj.
Due, Herbolzheimer rimarkigas ke la sinteno de Hispanio blokas la aliron de Kosovo al EU kaj ke ĝi povas damaĝi la skotan sendependiĝon.

Laŭ la direktoro de ICIP, la kataluna krizo devigas al EU revizii la konceptojn suvereneco kaj demokratio por adapti ilin al la Éŭropo de la 21 jarcento. Li asertas ke EU devas ludi konstruivan rolon en la konflikto, ĉar la plej multo de sendependismaj kaj uniismaj katalunoj estas eŭropemaj.
Fonto: El Nacional
diumenge, 29 de desembre del 2019
dimecres, 25 de desembre del 2019
dissabte, 21 de desembre del 2019
Ngugi wa Thiong'o, Premi Internacional Catalunya
La verkisto Ngugi wa Thiong'o (Kamiriithu, Kenjo, 1938) estis distingita ĉivendrede per la 31a Internacia Premio Catalunya. Thiong'o, publikigita katalune far la eldonejo Raig Verd, estas unu el la referencverkistoj de Kenjo kaj unu el la grandaj reprezentantoj de la nuntempa afrika literaturo. Li verkis abunde kaj engaĝiĝis al etikaj kaŭzoj. Thiong'o kunfandigas en siaj verkoj la profundecon de la afrikaj tradicioj kun kritika rigardo al la socia kaj politika situacio de sia lando. Inter la libroj kiujn li publikigis, rimarkindas Lukti kun la diablo (2018) kaj Revoj en milittempo (2010).
La Generalitat (kataluna registaro) donis al li la premion pro lia rimarkinda kaj riska literatura verkado kaj pro lia defendo de la afrikaj lingvoj, bazita sur la sento de la lingvo kiel kolektiva kulturo kaj memoro.
Laŭ eksplikis la prezidanto de la Generalitat, Quim Torra, la artisto akceptis la premion kaj, en danko-mesaĝo, li rimarkigis ke la lingvoj devas rilati inter si, ne en "ĥierarkio" sed en "egaleco".
Thiong'o skribas per sia gepatra lingvo, la kikuja kaj lia nomo ofte aperis kiel unu el la kandidatoj al la Nobel-Premio pri literaturo.
Dum lia infanaĝo kaj adolesko, Thiong'o vivis sub la koloniismaa rego de Britio, ĝis la ribelo de la gerilanoj Maŭ Maŭ (1952-1962), kiu kondukis al la sendependeco de la lando. Pere de la literaturo, Thiong'o parolas pri la sociaj, kulturaj kaj politikaj problemoj de Kenjo, kaŭze de tio li suferis politikan persekuton en kaj ekster la lando. Pro la teatro-verko Mi edziĝos kiam mi volos, en kiu li denuncis la sociajn malegalecojn en Kenjo, Thiong'o estis enkarcerigita dum unu jaro. En prizono li verkis sian unuan romanon sur neceseja papero kaj en kikuja lingvo, Krucumita demono. Inter 1982 kaj 2002 Thiong'o vivis ekzilita.
Granda defendanto de la lingva riĉeco de Kenjo, en siaj verkoj li parolas pri la nepro batali kontraŭ la unulingvismo, la sekvoj de la koloniado en Afriko kaj la bezono rebati antaŭjuĝojn kaj kliŝojn. "Lingvoj devintus interrilati ne ĥierarkie kiel okazis ĝis nun. Ne estas lingvoj pli bonaj ol aliaj" diris Thiong'o en majo 2017a; en intervjuo por ARA, en kiu li komparis la lingvojn kun muzikinstrumentoj. "Estas la piano, la violono, la klarineto,...ĉiuj lingvoj rajtas soni en la literatura orkestro", li tiam asertis.
Fonto: ARA
dijous, 19 de desembre del 2019
Hieraŭ Tsunami Democràtic sukcesis haltigi la matĉon Barça-Madrid dum kelkaj minutoj

Oni lanĉis sur la terenon dekojn da surskribitajn pilkojn.
Spektu la videon ĉe Vilaweb, la fonto de la novaĵo: ĉi tie
Spektu la videon ĉe Vilaweb, la fonto de la novaĵo: ĉi tie
En kaj ekster la stadiumo miloj da homoj videbligis paperstriojn kun la mesaĝo Spain, sit and talk ( Hispanio, sidu kaj parolu)

Pro interveno de la polico, Tsunami ne povis plenumi sian tutan planon, kiu konsistis ankaŭ el projekciadoj sur stratmuroj kaj flugigo de dronoj (flugmaŝinetoj) portantaj grandajn rubandojn kun la citita mesaĝo
Etiquetes de comentaris:
Barça,
democràtic,
demokratia,
parolu,
sidu,
sit,
stadiumo,
talk,
Tsunami,
Tsunamo
La EU-Kortumo rekonas la imunecon de Oriol Junqueras
En publika aranĝo, kie oni legis diversajn verdiktojn en Luksemburgo, la reprezentanto de la kortumo diris ankaŭ ke, se la hispana Suprema Tribunalo opiniis ke Junqueras devis pluresti en prizono, ĝi devintus informi la Eŭropan Parlamenton kaj peti la suspendon de lia imuneco.
La verdikto estas klara por valorigi la faktojn siamomente okazintajn kaj ĝi estas averto por la Suprema Tribunalo, kiu devintus peti la retiriĝon de la imuneco en majo. Sed la Tribunalo ne klarigas ĉu la decido estas aplikebla nun, t.e., ĉu Junqueras devus estis elkarcerigita por efektivigi sian laboron kiel eŭrodeputito de la eŭropa parlamento.
La decido de la EU-Kortumo solvas la dubon de la Suprema Tribunalo pri tio, en kiu momento oni konsideru ke kandidato estas fakte deputito kaj, en tiu linio, la juĝisto Manuel Marchena sin turnis al la EU-Kortumo por establi jurisprudencon kiu, ĝis tiu momento, ne klarigis ĉu la imunecoj antaŭviditaj en artikolo 9, paragrafoj unua kaj dua, de la Protokolo pri la privilegioj kaj imunecoj de EU estas aplikeblaj dum la periodo kiu antaŭas al la unua sesio okazigita de la Eŭropa Parlamento post la elektoj.
Hodiaŭ la Eŭropa Kortumo parolis klare kaj diris ke, Oriol Junqueras estas deputito ekde la momento en kiu estis proklamita lia elekto-enposteniĝo, t.e., tuj post la elektoj kaj, sekve, li rajtis parlamentan imunecon kaj rajtis iri al efektiviĝo de la enposteniĝo, fakto kiu ne okazis ĉar en tiu momento, la prezidanto de ERC (li), restis en provizora prizono kaj la hispana Suprema Tribunalo rifuzis retiri la rimedon.
La verdikto sekvas la modelon de konkludoj de la ĝenerala advokato de la EU-Kortumo kiu konsideris ke, oni devas rekoni membron de la Eŭropa Parlamenton la gvidanton de ERC ekde la proklamo de la elekto-rezultatoj, sendepende de formalaj aspektoj.
Eltirita kaj esperantigita el: El Nacional
Eltirita kaj esperantigita el: El Nacional
dijous, 12 de desembre del 2019
Seksperfortulo en via vojo, kanto solidare replikata en Barcelono
La kontraŭpatriarkeca kanto Un violador en tu camino (Seksperfortulo en via vojo) naskiĝinta en Ĉilio kaj populariĝinta jam tutmonde, estis kantata kaj scenigata ankaŭ en Barcelono la pasintan 2an de decembro.
Jen video kaj la esperantigita teksto
Seksperfortulo en via vojo
Patriarkeco estas juĝist'
kiu nin juĝas pro naskiĝ'
kaj nia puno estas jen,
la perforto for de vid'.
Patriarkeco estas juĝist'
kiu nin juĝas pro naskiĝ'
kaj nia puno estas jen,
la perforto je plenvid'
estas ĝi virinicido
senpunitec' por la murdisto
estas la malaperad'
la seksa perfortec'.
kaj la kulpo ne estis mia, nek kie mi estis nek kiel vestadis
kaj la kulpo ne estis mia, nek kie mi estis nek kiel vestadis
kaj la kulpo ne estis mia, nek kie mi estis nek kiel vestadis
kaj la kulpo ne estis mia, nek kie mi estis nek kiel vestadis
seksperfortul' estas vi
seksperfortul' estas vi
Estas policano
la juĝist'
la ŝtato.
la reĝ'
la prezidento
La subpremanta ŝtat', estas seksperfortemul'
La subpremanta ŝtat', estas seksperfortemul'
La subpremanta ŝtat', estas seksperfortemul'
La subpremanta ŝtat', estas seksperfortemul'
Seksperfortul' estas vi
Seksperfortul' estas vi
Dormu pace, inocenta knabino
ne timu pri la bandito
ĉar pri via dolĉa kaj rida sonĝo
zorgas via amata karabenisto
Seksperfortul' estas vi
Seksperfortul' estas vi
Seksperfortul' estas vi
dimecres, 11 de desembre del 2019
Demokratia Tsunamo kunvokas al manifestacio ĉirkaŭ futbalstadiumo de Barça
Okaze de la reveno de la klasika matĉo Barça-Real Madrid...
![]() |
| La bildo estis adaptita uzante la programon Paint (La Força De La Gent = La Forto De La Homoj) Fonto: El Nacional |
dimarts, 10 de desembre del 2019
Bernd Riexinger: la kataluna kazo reliefigis la kontraŭdiron de EU pri homaj rajtoj
Ni parolas mallonge kun la prezidanto de Die Linke, kiu hieraŭ vizitis Jordi Cuixart-on en la prizono Lledoners
Die Linke (La Maldekstro, en la germana), estas unu el la europaj politikaj grupoj kiuj plej insistis en la denunco de la subpremado en Katalunio. Ĝi ne estas porsendependisma sed ĝi ja defendas la rajton pri memdecido. Tial, dis de la ekziliĝo kaj la enkarcerigo de katalunaj politikistoj, la gvidantoj de tiu ĉi partio montris videblajn gestojn: ili prezentis proponon en la germana Bundestag por ke Angela Merkel instigu al dialogita solvo, ili ankaŭ ĉeestis en la hispana juĝproceso kiel observantoj -malgraŭ ke oni ne permesis al ili aliron al la juĝsalono. Hieraŭ, la prezidento de la partio, Bernd Riexinger, vizitis Jordi Cuixart-on en la malliberejo Lledoners. Antaŭ eniri la aviadilon por reveni hejmen, li akceptis telefone respondi al kelkaj demandoj de la ĵurnalo Vilaweb.
- Kiel disvolviĝis la renkontiĝo kun Jordi Cuixart?
- Ĝi estis korfrapa vizito ĉar Jordi Cuixart posedas forton kaj firmecon malofte renkonteblajn. Li tute ne aspektas rezignema kaj malforta. Mi forlasis la prizonon des pli energiplena dankon al lia sinteno. Mi me konis lin, mi nur sciis ke li estis gvidanto de ampleksa movado kaj kompreneble, mi estis leginta pri li okaze de lia enjuĝiĝo.
- Se vi ne konis unu la alian, kiel oni interkonsentis pri renkontiĝo?
- Antaŭ nelonge en Germanio ni renkontiĝis kun la asocio Òmnium kaj la advokato de Jordi Cuixart, Olivier Peter, en ĝi ni decidis kunlabori kaj doni subtenon al Òmnium. Pro tio mi venis. Krom tio, en Die Linke, jam delonge atentas pri la kataluna konflikto. Sendepende de nia sinteno kiel maldekstruloj, rilate al la petoj pri sendependiĝo en Katalunio, ni defendas la rajton al memdecido kaj memdetermino. Al ni ŝajnas nepre depostuli la fundamentajn rajtojn de la homoj; ke la homoj povu defendi siajn politikajn projektojn kadre de plena libereco. Pasintjare ni venis por montri nian solidarecon al la politikaj prizonuloj kaj tial ni venas denove, por plu diskonigi en Germanio tiun ĉi problemon.
- Pri kio vi parolis?
- Ni parolis pri la nuna situacio de la kataluna politika movado, pri ĝiaj petoj kaj, precipe, ĉu la afero povas ŝanĝiĝi sub la regado de la koalicio PSOE-Podemos; kiel tiu cirkonstanco povas modifi la katalunan procezon. Miaopinie, mi se scias ĉu tio donos solvon sed estas klare ke ĝi estas preferinda al dekstrula registaro.
- Kion vi sentis enirante la prizonon?
- La sento estis kontraŭdira, ĉar la etoso estas deprimiga. Sed tio kontrastis kun la gaja sinteno de Jordi, absolute optimisma. Eble tiu estis al afero plej korfrapa, la emocio vidi ke homo kapablas ŝanĝi malfacilegan situacion al io pozitiva. Mi diris al li, ke ĉefe impresis min lia psikologia rezisto. La prizonsituacio estas tre malĝoja, malfacila kaj impona, la nura maniero por ke prizonulo rezistu estas scii ke, ekstere la homoj subtenas kaj ne forgesas lin. Tial gravas la vizitoj kaj montri al li la solidarecon. Kaj tion ne ĉie eblas fari, ekzemple, mi sekvas proksime la situacion de la kurda gvidanto Selahattin Demirtas, enkarcerigita en Turkio, ĉar ni havas specialan rilaton kun HDP. Sed ankoraŭ ne eblis lin viziti ĉar la turka ŝtato ĉiam malpermesas.
- Die Linke subtenis sendependismajn partiojn, tiu sinteno kontrastas kun la hispana maldekstro. Kiel vi valorigas tiun rolon?
- Mi ne tre bone konas la rolon de la hispana maldekstro, tial mi ne kuraĝas opinii. Ni, kiel partio, en Germanio havas opinion kiu ne emas al sendependiĝoj sed kiam ni venas ĉi tien, la afero ne temas pri sendependeco sed pri subteno al prizonuloj kaj defendo de libereco kaj demokratio.
- Kaj pri la germanaj Verduloj, ĉu vi havas opinion? Viaopinie, kial ili ne sinmanifestis pri la kataluna situacio?
- Mi ne kapablas respondi kial la Verduloj ne havas pli klaran sintenon sed nia sperto kun ili en kelkaj aferoj kutime estas oportunismaj kaj ili preferas nenion diri, por ŝpari al si confliktojn. Verŝajne tio estas klarigo pri ilia evito manifestiĝi pri Katalunio.
- Kiel vi valorigas la ne-intervenon de la eŭropaj institucioj en la kataluna kazo?
- Ĉiuj diskursoj kaj iniciatoj pri defendo de homaj rajtoj flanke de EU perdas sian kredindecon kiam ĝi sindetenas interveni en problemojn pri homaj rajtoj. Tio estas kontraŭdiro kaj la kataluna kazo substrekigas ĝin. Sed kiam konflikto videbliĝas, oni ne povas ĝjn kaŝi. Ni plu kunlaboros por ke EU ekagu kaj intervenu por trovi dialogitan solvon.
- Nuntempe, unu el la ĉefaj aŭtoritatoj de tiu ĉi EU estas Ursula Von Der Leyen, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kiun vi verŝajne konas bone. Kiu estas via opinio pri ŝi?
- El politika vidpunkto, ne atendu ke ŝi ŝanĝu la politikan linion de EU pri tiu ĉi konflikto, ne pri aliaj. Plej probable estas ke ŝi daŭrigu la saman strategion disvolvitan ĝis nun. Ŝi estas ordema homo kiu prioritatigas la eblon regi. Ni memoras kiam ŝi estis ministro pri Defendo, ŝi tiam defendis la militajn intervenojn kaj la plialtigo de monprovizo por la militistoj. Ŝi tute ne estas maldekstrema sed male, konservativa kaj tradiciema.

diumenge, 8 de desembre del 2019
Kataluna kristnaska tradicio
(Artikolo bazita sur vikipedia teksto premiere publikigita en 2006. Ĉi tiea estas rekta reprodukto.)
Kristnaska ŝtipo"Tió de Nadal" signifas "Kristnaska ŝtipo", kiu ankaŭ nomiĝas "Tió" ("ŝtipo"), aŭ "Tronca" ("trunko"), kaj estas mitologia elemento en la kataluna mitologio rilate al Kristnasko, tradicio disvastiĝinta en Katalunio. La klasika aŭ kampara formo de la Tió estas trunko elektita inter tiuj destinitaj al la varmigo de la hejmo aŭ al kuirado de manĵajoj. La ŝtipo ne estis, principe, alia afero ol la trunko brulante hejme ĉe la kameno. Trunko kiu, brulante, donis varojn tiel grandvaloraj kiel la varmo kaj la lumo, kaj simbole ĝi oferis donacojn al la loĝantoj en la hejmo: sukeraĵo, dolĉaĵoj, nugatoj. La formo de la Tió de Nadal kiu troviĝas en multaj katalunaj urbaj hejmoj dum la kristnaska ferio estas ŝtipo proksimume 0,3m longa, nun ĝi stariĝas sur du aŭ kvar malgrandetaj baston-kruroj kun larĝa ridet-vizaĝo kolorigita sur la pli alta de la du finaĵoj, plibonigita de iomete ruĝa ŝtrumpa ĉapelo (tradicia kataluna ĉapo nomata "barretina") kaj ofte plasta nazo.
La 8an de decembro, katolika festo de la Senmakula Koncipiĝo, komenciĝas la zorgado de la Tió. Oni manĝigas ĝin kaj ĉiunokte oni kovras ĝin per lana litkovrilo tiel, ke li ne estos malvarma dumnokte. Je la tagmezo de la kristnaska tago (en iuj familioj la antaŭa vesper-nokto) oni disponigas taŭgan lokon en la manĝoĉambro aŭ en la salono por la Tió, dum la geknaboj prenas bastonetojn kaj iras al la kuirejo por varmigi la bastonetojn aŭ trempi ilin en akvo, laŭ familia tradicio. Ili atendas ke oni avertu ilin kiam ĉio estas preta.
La afero konsistas pere de batoj kaj kantoj, devigi la Tió-n "feki" la desertojn, t.e. nugatojn kaj dolĉaĵojn, sekigitajn figojn eĉ "Cava" (pr. kava) (kataluna ĉampansistema vino) kaj la ludiloj por la infanoj. Kompreneble se iu infano ne bone kondutis la Tió fekas malpli da ludiloj eĉ nur dolĉan nigran karbon, kiun oni povas manĝi sed nenio plu, por averti la knabon pri la neceso ŝanĝi la konduton. La kantoj devige enhavas la vortojn "Caga Tió!" (feku tió!), vortoj uzitaj sinonime de "Tió de Nadal". Unu kanto povus esti: "Feku tió / feku nugatojn / se tion vi ne faros / vi ricevos batojn." Kiam nenio plu restas por feki, Tió fekas salan haringon, ajlon, cepon aŭ urinas teren.
En tiu ttt-ejo http://www.xtec.net/~ealtimir/solhivca.htm estas tre interesa ekspliko de tiu festo: "Por kompreni tiun feston oni devas konsideri ke antaŭe la arbo estis la fonto kaj kruda materialo por ĉiuj iloj (tenilo de hakiloj, ŝoveliloj, marteloj, traboj, mastoj de pajlejo, bastonoj por marŝhelpi, trunkoj por kuiri kaj varmigi, tabloj, seĝoj, ŝrankoj, litoj, pordoj, eskaloj...), pro tio estis necese starigi feston en kiu la arbo estu la protagonisto, la festo de la arbo, en determinitaj mondpartoj oni ornamis la abiojn. alie dum arba bruligado oni prezentis ilin kiel fonto de ĝojo kaj gajeco, de kiu eliris dolĉajoj, nugatoj, dolĉaj trinkaĵoj... kiuj poste, dum la kristnaskaj ferioj oni konsumados.
La festo "Caga Tió" ankaŭ troviĝas aliloke sed kun malsamaj nomoj:en Eŭskio estas Olenzero-emborra, en Aragono ricevas la nomojn Troncada, Toza aŭ Tizón de Navidad, en Provenco nomiĝas Lo-Cacho-fio o Cachofio, en Bretonio estas Kef Nedelek, en Normandio estas Chouque, en Bessin Trefoué, en Vestfalio estas Christbrand, en Valo de Aran nomiĝas Nadau Tidún
La tradicio de la Tió povus havi rilaton al tiu, de la Kristnaskarbo, kiu ankaŭ estas tradicio en Katalunio, sed nur de antaŭ kelkjardekoj kiel tiu de Papà Noel, eble pro la influo de usonaj filmoj. En multaj mezaj kaj grandaj butikoj kie oni povas aĉeti donacojn por tiuj festoj, oni trovas tiun blankbarbulon kiu salutas kaj disdonas propagandaĵojn. Ĝi estas anstataŭita post Kristnasko per la Paĝio de la Tri Saĝuloj, kiu ricevas la mendo-leterojn de la geknaboj. Jen du bildoj de la Ŝtipo, kaj la kampara/antikva kaj la urba/moderna: http://www.etnocat.org/festa/nadal/tio/tio.html .
(la informoj estas ĉerpitaj el vikipedio)
Caga Tió, la kristnaska donaculo
Kristnaska ŝtipo"Tió de Nadal" signifas "Kristnaska ŝtipo", kiu ankaŭ nomiĝas "Tió" ("ŝtipo"), aŭ "Tronca" ("trunko"), kaj estas mitologia elemento en la kataluna mitologio rilate al Kristnasko, tradicio disvastiĝinta en Katalunio. La klasika aŭ kampara formo de la Tió estas trunko elektita inter tiuj destinitaj al la varmigo de la hejmo aŭ al kuirado de manĵajoj. La ŝtipo ne estis, principe, alia afero ol la trunko brulante hejme ĉe la kameno. Trunko kiu, brulante, donis varojn tiel grandvaloraj kiel la varmo kaj la lumo, kaj simbole ĝi oferis donacojn al la loĝantoj en la hejmo: sukeraĵo, dolĉaĵoj, nugatoj. La formo de la Tió de Nadal kiu troviĝas en multaj katalunaj urbaj hejmoj dum la kristnaska ferio estas ŝtipo proksimume 0,3m longa, nun ĝi stariĝas sur du aŭ kvar malgrandetaj baston-kruroj kun larĝa ridet-vizaĝo kolorigita sur la pli alta de la du finaĵoj, plibonigita de iomete ruĝa ŝtrumpa ĉapelo (tradicia kataluna ĉapo nomata "barretina") kaj ofte plasta nazo.La 8an de decembro, katolika festo de la Senmakula Koncipiĝo, komenciĝas la zorgado de la Tió. Oni manĝigas ĝin kaj ĉiunokte oni kovras ĝin per lana litkovrilo tiel, ke li ne estos malvarma dumnokte. Je la tagmezo de la kristnaska tago (en iuj familioj la antaŭa vesper-nokto) oni disponigas taŭgan lokon en la manĝoĉambro aŭ en la salono por la Tió, dum la geknaboj prenas bastonetojn kaj iras al la kuirejo por varmigi la bastonetojn aŭ trempi ilin en akvo, laŭ familia tradicio. Ili atendas ke oni avertu ilin kiam ĉio estas preta.
La afero konsistas pere de batoj kaj kantoj, devigi la Tió-n "feki" la desertojn, t.e. nugatojn kaj dolĉaĵojn, sekigitajn figojn eĉ "Cava" (pr. kava) (kataluna ĉampansistema vino) kaj la ludiloj por la infanoj. Kompreneble se iu infano ne bone kondutis la Tió fekas malpli da ludiloj eĉ nur dolĉan nigran karbon, kiun oni povas manĝi sed nenio plu, por averti la knabon pri la neceso ŝanĝi la konduton. La kantoj devige enhavas la vortojn "Caga Tió!" (feku tió!), vortoj uzitaj sinonime de "Tió de Nadal". Unu kanto povus esti: "Feku tió / feku nugatojn / se tion vi ne faros / vi ricevos batojn." Kiam nenio plu restas por feki, Tió fekas salan haringon, ajlon, cepon aŭ urinas teren.
En tiu ttt-ejo http://www.xtec.net/~ealtimir/solhivca.htm estas tre interesa ekspliko de tiu festo: "Por kompreni tiun feston oni devas konsideri ke antaŭe la arbo estis la fonto kaj kruda materialo por ĉiuj iloj (tenilo de hakiloj, ŝoveliloj, marteloj, traboj, mastoj de pajlejo, bastonoj por marŝhelpi, trunkoj por kuiri kaj varmigi, tabloj, seĝoj, ŝrankoj, litoj, pordoj, eskaloj...), pro tio estis necese starigi feston en kiu la arbo estu la protagonisto, la festo de la arbo, en determinitaj mondpartoj oni ornamis la abiojn. alie dum arba bruligado oni prezentis ilin kiel fonto de ĝojo kaj gajeco, de kiu eliris dolĉajoj, nugatoj, dolĉaj trinkaĵoj... kiuj poste, dum la kristnaskaj ferioj oni konsumados.
La festo "Caga Tió" ankaŭ troviĝas aliloke sed kun malsamaj nomoj:en Eŭskio estas Olenzero-emborra, en Aragono ricevas la nomojn Troncada, Toza aŭ Tizón de Navidad, en Provenco nomiĝas Lo-Cacho-fio o Cachofio, en Bretonio estas Kef Nedelek, en Normandio estas Chouque, en Bessin Trefoué, en Vestfalio estas Christbrand, en Valo de Aran nomiĝas Nadau Tidún
La tradicio de la Tió povus havi rilaton al tiu, de la Kristnaskarbo, kiu ankaŭ estas tradicio en Katalunio, sed nur de antaŭ kelkjardekoj kiel tiu de Papà Noel, eble pro la influo de usonaj filmoj. En multaj mezaj kaj grandaj butikoj kie oni povas aĉeti donacojn por tiuj festoj, oni trovas tiun blankbarbulon kiu salutas kaj disdonas propagandaĵojn. Ĝi estas anstataŭita post Kristnasko per la Paĝio de la Tri Saĝuloj, kiu ricevas la mendo-leterojn de la geknaboj. Jen du bildoj de la Ŝtipo, kaj la kampara/antikva kaj la urba/moderna: http://www.etnocat.org/festa/nadal/tio/tio.html .
(la informoj estas ĉerpitaj el vikipedio)
dijous, 5 de desembre del 2019
Amerikindiana gvidanto esprimas subtenon al Puigdemont
La amerikindiana gvidanto Brett Capman, defendanto de la civilaj rajtoj de la amerikaj indianoj kaj nepo de Blanka Aglo, esprimis subtenon al la ekzilita kataluna prezidento Carles Puigdemont kiu, pri la defendo de popoloj, skribis artikolon por The New York Times.
"Tiu ĉi estas elstara artikolo de la prezidanto de Katalunio en ekzilo, Carles Puigdemont. Li tute pravas en sia aludo al la landlimoj. Homoj devas esti en la avangardo de la redifino de la mondaj landlimoj", li diris.
Hieraŭ, Carles Puigdemont publikigis artikolon en The New York Times en kiu li komparas la "aŭtoritatajn trajtojn" de Hispanio kun la sinteno de Turkio kaj Ĉinio. Li memorigas ke, la turka registaro "argumentis la elpostenigon de kurdaj deputitoj asertanta ke oni sekvis la ekzemplon de Hispanio", dum en Ĉinio la registaro diris ke, "la perfortemo de la hispana polico en Katalunio legitimas sian subpremadon de manifestaciantoj en Hongkongo".
"Tiu ĉi kontraŭdemokratia modelo de batalo kontraŭ landlimaj disputoj kaj kontraŭ sendependismaj movadoj, starigas precedencon kiu malplibonigos la teritoriajn problemojn ĉie en la mondo, validigante la institucian perforton kontraŭ la minoritatoj", li avertas. La artikolo de Puigdemont aperas en speciala sekcio de The New York Times, sub la rubriko Turning Points, kiu temas pri krizaj momentoj de la jaro 2019 kaj la eblaj sekvoj por 2020.
En la teksto, Puigdemont memorigas pri la referendumo de oktobro 2017a, la policaj agresoj kontraŭ la balotantoj kaj la posta enkarcerigo de sendependismaj gvidantoj kun kondamnoj inter 9 kaj 13-jaraj. Li konfirmas esti sciinta pri la graveco de la unueco de la ŝtato por la hispanaj politikistoj sed li konfesas ke li neniam pensis "ke oni valorigus la unuecon pli ol la demokration aŭ la homaj rajtoj, des pli estante Hispanio membro de UE".
Ankaŭ en la teksto, la kataluna politikisto komparas Katalunion kun Danio por montri ke, malgranda lando povas esti regata efike kaj substrekas ke, la malgrandaj ŝtatoj havas pli da motivoj por esti pacaj kaj malfermaj. Puigdemont elvokas la referendumoj de Kanado kaj Skotlando kiel ekzemplo de rimedoj por solvi konfliktojn. "La civitanoj devus esti en la avangardo por redifini la landlimojn de nia mondo", li postulas.
Por fini, la prezidento skribas ke, se ili povos elekti sian propran estontecon, "la ŝtatoj kiuj atingu la sendependecon per neperfortaj kaj demokratiaj rimedoj malfermos la vojon por ke la liberala demokratio prosperu en la mondo".
![]() |
| Blanka Aglo, verko de Salvador Dalí |
Fonto: El Nacional
dimarts, 3 de desembre del 2019
Kial en Alghero oni parolas la katalunan?
Alghero, apartenanta al Italio, estas urbo katalunlingva en la insulo Sardio kun c. kvardekmil enloĝantoj. Sardio estis cedita de la papo Bonifaco la 8a en la 13a jarcento al la aragona reĝo Jakobo la 2a, kvankam ĝi ne estis oficiala parto de la Aragona Krono ĝis 1323, post longa milito. La urbo Alghero estis konkerita de Petro la 3a en 1354 kaj, sekve, aldonita al la Katalun-Aragona Krono. Ekde 1372, post multnombraj ribeloj, la sarda loĝantaro estis deportita kaj anstataŭigita per katalunaj kolonianoj. Poste oni kreis novajn regulojn kies celo estis ekskludi la sardojn el la publika vivo. (1391 kaj 1478).
La kataluna estis la lingvo de la urbaj loĝantoj kaj de la administrejo ĝis la 18a jarcento, kiam komenciĝis ĝia dekadenco post la aneksado de Sardio al la Itala Reĝlando. Nuntempe la itala estas la ĉefa lingvo el la plejmulta loĝantaro (51%) dum 41% uzas kutime la algeran kaj 7% la sardan. Disde la 1970aj jaroj oni ekdisvolvis iniciatojn por la cultura reviviglo de la algera.
Fonto: Els perquès de Catalunya. Família Fernàndez. Eldonejo Empúries 2005
Subscriure's a:
Missatges (Atom)
-
23-an de julio 2023, deputit-elektado por la Hispania parlamento. SINDETENO! NEK FORGESO NEK SENKULPIGO
-
Antaŭ unu semajno mi decidis kabei . Kabei? kial? "Kial" estas vorteto nepre remorka de kabei, multaj homoj surpriziĝas aŭdinte ĝi...