Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris placo. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris placo. Mostrar tots els missatges

dissabte, 11 de gener del 2020

Pendigita bildafiŝo kontraŭ la hispana reĝo en urbo Vic

Sub la reĝo-bildo de Filipo la 6a, kiu videblas kapmalsupren, oni povas legi la frapfrazon "Ni ne havas reĝon"

Vic vekiĝis ĉisabate matene kun sesmetrojn-longa afiŝo ĉe la centro de Plaça Major (ĉefplaco), koincide kun la semajnfino kaj la komenco de la periodo de rabatoj. La bildo en la afiŝo estas portreto de la reĝo Filipo la 6a, kiu videblas inversita kaj kun la frapfrazo "Ni ne havas reĝon".
La afero okazis frumatene, memsabate, kiam ne identigita grupo pendigis la afiŝon ĉe grukolumno situanta en la placo. Fakte, jam de kelkaj tagoj, ĉe la bazo de la gruo, legeblas grafitskribaĵo kiu tekstas: "Ĉu ni nomu ĝin diktaturo jam?"

dimecres, 30 d’octubre del 2019

Gejunuloj tendumas ĉe placo Universitato de Barcelono


Ili petas la finon de la subpremado, referendumon pri memdetermino, amneston, garantiojn por la rajtoj damaĝitaj de la hispana Supera Tribunalo kaj dignan estontecon por la gejunularo.


Cento da gejunuloj tendumos sen difinita limdato en la placo Universitato de Barcelono por denunci la subpremadon suferata de Katalunio kaj por postuli la liberigon de la politikaj prizonuloj. 
Gejunuloj kaj studentoj kreis kvin komisonoj kaj antaŭvidas la okazigon de babilrondoj kaj atelieroj ekde jaŭdo ĝis la fino de la tendumado, kiu ne estis determinita sed dependanta de la decido de la asembleo aŭ eventuala forpelo far la polico.
Krom la kvindeko da tendoj okupantaj la placon, hodiaŭ okazos koncerto en  kiu intervenos la muzikgrupoj Ginestà, Roba Estesa, Companyia Eléctrica Dharma, la Juna Koruso de Orfeó Català, Ferran Exceso kaj Àlex Pérez & Co.
Morgaŭ matene okazos atelieroj kaj babiladoj pri feminismo, ekologio kaj loĝado. Posttagmeze okazos asembleo por valorigi proponojn kaj iniciatojn.
En manifesto, la tendumantoj diras ke ili estas la generacio de la 14a de oktobro kiu, fine diris "sufiĉe!" kaj kiu postulas respondecon al siaj politikaj reprezentantoj. Hodiaŭ estas la dua tago de studenta striko kunvokita de SEPC (la Studenta Sindikato de Katalunlandaro).
Fonto: Vilaweb
Imatge