Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris lingvo. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris lingvo. Mostrar tots els missatges

dimarts, 3 de desembre del 2019

Kial en Alghero oni parolas la katalunan?

Alghero – Veduta

Alghero, apartenanta al Italio, estas urbo katalunlingva en la insulo Sardio kun c. kvardekmil enloĝantoj. Sardio estis cedita de la papo Bonifaco la 8a en la 13a jarcento al la aragona reĝo Jakobo la 2a, kvankam ĝi ne estis oficiala parto de la Aragona Krono ĝis 1323, post longa milito. La urbo Alghero estis konkerita de Petro la 3a en 1354 kaj, sekve, aldonita al la Katalun-Aragona Krono. Ekde 1372, post multnombraj ribeloj, la sarda loĝantaro estis deportita kaj anstataŭigita per katalunaj kolonianoj. Poste oni kreis novajn regulojn kies celo estis ekskludi la sardojn el la publika vivo. (1391 kaj 1478).

La kataluna estis la lingvo de la urbaj loĝantoj kaj de la administrejo ĝis la 18a jarcento, kiam komenciĝis ĝia dekadenco post la aneksado de Sardio al la Itala Reĝlando. Nuntempe la itala estas la ĉefa lingvo el la plejmulta loĝantaro (51%)  dum 41% uzas kutime la algeran kaj 7% la sardan. Disde la 1970aj jaroj oni ekdisvolvis iniciatojn por la cultura reviviglo de la algera.

Fonto: Els perquès de Catalunya. Família Fernàndez. Eldonejo Empúries 2005





divendres, 29 de març del 2019

600.000 artikoloj en la kataluna Vikipedio

La kataluna versio de Vikipedio jam preterpasis 600.000 artikolojn kaj ĝi ricevis 200 milionojn da konsultoj. Entute ĝi estas la 20a lingvo laŭ la nombro de artikoloj.

dimecres, 7 de novembre del 2018

dimecres, 8 d’agost del 2018

Rekono de la maoria far ĉefministro

(Tvitlaŭdo de nia ekzilita katprezidento)

Amirinde. La ĉefministrino de NovZelando, Jacinda Ardern, volas ke sia filino kresku sciante la anglan kaj la maorian: "Ĝi estas oficiala lingvo. Ĝi konstruas ankaŭ nian komprenon de la maoria kulturo. Laŭ mi, lingvo estas la esenca kerno de la afero."


dissabte, 16 de juny del 2018

La kataluna lingvo dum la lastaj jaroj

(Rekta transkribo el NUNTEMPE)
Dum dek jaroj, de 2003 al 2013, de kiam oni havas la lastajn datumojn, la kataluna lingvo perdis 300mil kutimajn parolantojn en Katalunio. Malgraŭ ĉi tio, la nombro da junuloj, kiuj havas la katalunan kiel kutiman lingvon, inter la jaroj 2008 kaj 2013 kreskas de 31.5% al 36.4%. Ĉi tiuj estas kelkaj el la datumoj de InformeCAT 2018 kiujn publikigis la 8an de junio Plataforma per la Llengua, la neregistara organizaĵo kiu defendas kaj zorgas pri la kataluna lingvo.
La analizado pri ĉi tiuj datumoj kondukas al la konkludo ke dum ĉi tiu periodo malkreskis la nombro da parolantoj de la kataluna, kaj en absolutaj kaj en relativaj nombroj, sed la absoluta nombro de homoj kiuj kapablas paroli la katalunan restas sur 10 milionoj.
La prezidanto de Plataforma per la Llengua, Òscar Escuder, diris ke “la venontajn jarojn karakterizos la fakto ke la kono pri la kataluna lingvo estos ĝenerala, sed la socia uzado de la lingvo estos pli alta aŭ malpl alta depende de la konteksto, la komunika situacio, la teritorio kaj, precipe, la lingva konduto de la parolantoj”. Sur ĉi tiu direkto kaj laŭ alia datumo de la informo, pli ol 70% de la homoj en Katalunio kaj Balearaj Insuloj kiuj scipovas la katalunan, ŝanĝas je lingvo kiam al ili oni kontestas en la kastilia.
Escuder emfazis ke “estas grave ke de gepatroj al gefiloj, de geavoj al genepoj, inter geamikoj, oni konservu la katalunan kiel komunan lingvon de nia vivo kaj de niaj ĉiutagoj”, ĉar tiu estas pla plej natura maniero fari ke nia lingvo estu viva kaj utila. La informo enhavas ankaŭ la pozitivan datumon ke 56% de la gefiloj de la enmigrintoj kiuj alvenis Katalunion, tio estas la dua generacio, parolas la katalunan kun siaj gefiloj.
Pri la lerneja sistemo, la informo diras ke tiuj parolantoj de la kastilia kiuj ĉeestas katalunlingvajn lernejojn regas je 20% (kaj eĉ en superaj matematikaj kapabloj) pli multe ol tiuj kiuj ne lernas en katalunlingvaj lernejoj.
En Valencilando komenciĝas lingva instrumodelo kiu enkondukos 100 000 lernejanojn al la lernado de la kataluna lingvo.
La parolantoj de la kataluna lingvo estas 68.7% el la tuta loĝantaro de la teritorioj de la kataluna lingvo, kaj la homoj kiuj asertas ke ili komprenas la lingvon kreskas ĝis 91.5%. Se en 2003 2milionoj 584mil 900 homoj pli aĝaj ol 15 jaroj havis la katalunan kiel kutiman lingvon, en 2013 havis ĝin 2 250 300. La kastilia lingvo evoluis de 2 650 300 kutimaj parolantoj al 3 172 600.
En la Aragona Strio 49.6 % de la loĝantoj kutime parolas la katalunan por paroli kun la amikoj. Oni povus aldoni 12.5% da homoj kiuj en sama proporcio uzas la kastilian. Pro ĉi tiu 62.3%, la Aragona Strio estas la regiono kie plej multaj homoj uzas la katalunan lingvon en siaj amikaj rondoj, super Andoro (54.1%), Balearaj Insuloj (49.1%), Katalunio (47.6) kaj en la historie katalunlingvaj regionoj de Valencilando (43.6%). En Algero, 19.0% de la homoj kutime parolas la katalunan kun siaj amikoj.
Amaskomunikado
Kreskas la konsumado da radio, televido, kino, teatro, libroj, muziko kaj revuoj en la katalauna lingvo. La jaro 2017 postlasis la pozitivan detalon ke ekfunkciis publika televido katalunlingva en Valencilando (À Punt), en Norda Katalunio homoj povas nur spekti du minutojn tage da kataluna lingvo en la franca publika televido.
Malmultaj helpoj
La publika administracio malhelpas la katalunan lingvon. Ĉi tio okazas, ekzemple, en la publikaj helpoj al muziko en Katalunio. Pli konkrete, la 60.7% da publikaj subtenoj al muziko estis destinitaj al projektoj kie la kataluna lingvo estas sub 25%. Samtempe, ili restas limigitaj al grupoj aŭ agantoj kies oficiala rezido estas en Katalunio, tiel ke restas ekster ili ĉiuj projektoj de aliaj partoj de la lingva teritorio.
Industrio kaj aŭto
Dum la jaro 2017, en Katalunio, Valencilando kaj Balearaj Insuloj oni vendis 361mil 648 novaj aŭtoj (29% el la vendoj de la tuta regno Hispanio), kaj kun Andoro la sumo atingas 364mil 334. Ĉi tio signifas ke en 2017, nur tie kie la kataluna lingvo estas oficiala, oni vendis pli multajn aŭtojn ol en Svislando, Ĉeĥio kaj Portugalio. Sed la diferenco kun ĉi tiuj merkatoj estas ke la kataluna lingvo estas la nura lingvo kiu preskaŭ forestas en retpaĝoj, katalogoj, biriloj muntitaj en aŭtoj aŭ en la plurmedia sistemo.
Libroj kaj diskoj
En 2016 la kataluna lingvo atingis historian nombron en la produktado da diskoj en la kataluna lingvo, kiu superis la milon (1 050 produktitaj diskoj). La absoluta nombro da libroj eldonitaj en la kataluna lingvo estis de 11 343 titoloj en 2016. La eldona sektoro spertis ankaŭ kreskon de vendoj por tria sinsekva jaro, je konsiderinda 3.6% kompare kun la antaŭa jaro, laŭ datumoj de Katalunio kaj Valencilando liveritaj de la Asocio de Eldonistoj en la Kataluna Lingvo. La vendoj kreskis sen kresko da titoloj kompare kun la jaro 2015, kio indikas ke la eldonaĵoj vendiĝis pli multe.
Radio kaj kino
Sep el dek aŭskultantoj aŭdas radion en la kataluna lingvo. La konsumo da revuoj en la kataluna lingvo kreskis je 15.8%. La konsumo da kino en la kataluna kreskis je 2.7% kompare kun la antaŭa jaro. La konsumado de kinartaj filmaĵoj en interreto (21.1%) superas tiun de kinejoj (7.3%). Dum la lastaj du jaroj oni kreis kvin ludojn por PlayStation 4 kun versio en la kataluna lingvo.
Bankoj
Dum la lastaj jaroj multaj lokaj bankoj en kiuj oni laboris en la kataluna lingvo kunfandiĝis en grandaj bankoj kiuj laboras ĉefe en la kastilia, kio malmultigis la uzadon de la kataluna lingvo la oficejoj. La lingvo malkreskis je naŭ punktoj en Balearaj Insuloj kaj 12, en Katalunio.
Magistroj
Plimultiĝis la proporcio da magistroj en la kataluna lingvo en la katalunaj publikaj universitatoj por la unua fojo dum kvin jaroj. La kataluna estas la lingvo kiun oni plej multe lernas: 17% el la studentoj registras sin en kursoj por lerni ĝin

diumenge, 20 de maig del 2018

Statistikoj pri la katalunaj balotantoj

Ĵurnalo Ara publikigas informon el CEO, organismo kiu regule enketas civitanojn pri diversaj temoj. Ni reproduktas du interesajn grafikaĵojn kaj disponigas la ligon al la reta koncerna paĝo de Ara.
Noto: JxSí reprezentas du partiojn: Centro-dekstra kaj maldekstra. C's kaj PP estas dekstraj. PSC, CSQP kaj CUP estas maldekstraj.
Je la polusoj: CUP estas la plej radikala por sendependismo. C's estas la plej radikala kontraŭ sendependismo




dimecres, 27 de gener del 2016

dimarts, 25 de febrer del 2014

La okcitana en Katalunio

 https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEiVcm4nQAaXmp1w0eb-aqrGMv04WL-V0PiGkYi3LBilQelCBL3AGcvXGVrHpPn1HEmzwD3P7EHKirxdSrX6gpOdndEqdmlq5IZvJkHDpJ2ml_Z6QkaOCD1aY6zC7ezYc5TLBpV5iQ/s1600/450px-Europe2005_bossost-aranes1.jpg
La 22an de septembro la parlamento de Katalunio per 117 voĉoj kontraŭ 17 aprobis la novan leĝon pri la okcitana lingvo, kiu disvolvas la artikolon 6.5 de la nova katalunia ĉefleĝo ("statuto de aŭtonomeco") aprobita en 2006. Ĉi tiu artikolo deklaras, ke „la okcitana lingvo, nomata arana en Arano, estas la lingvo propra al tiu teritorio kaj estas oficiala en Katalunio”. Kiel sukcesi, ke lingvo parolata de malpli ol milono de la katalunia loĝantaro en anguleto de la lando estu efektive, kaj ne nur laŭvorte, unu el la tri oficialaj lingvoj de la tuta aŭtonoma komunumo, kune kun la kataluna kaj la hispana, estis la defio de tiu ĉi leĝo.
Arano estas malgranda regiono (634 km2) kun ĉ. 10 000 loĝantoj situanta en la nord-okcidenta angulo de la Kataluna Aŭtonoma Komunumo (32 000 km2 kaj 7,5 milionoj da loĝantoj). Ĝia situo en la norda flanko de la centraj Pireneoj komprenigas, ke la indiĝena lingvo estas la okcitana, parolata en la tuj senpera suda triono de Francio kaj en pluraj alpaj valoj de Piemonto fare de eble 3 milionoj da homoj en teritorio kun entute ĉ. 15 milionoj da loĝantoj. Tamen la ekonomia prospero de Arano en la lastaj jardekoj danke al turismo puŝis la denaskajn okcitanlingvanojn en minoritatecon: 39% de la arananoj estas denaske hispanlingvaj, 24% okcitanlingvaj, 15% katalunlingvaj, 6% galeglingvaj kaj 15% alilingvaj. Tiuj datumoj komprenigas efektivan endaĝeritecon de la okcitana en Arano kaj tiu estas la takso de Unesko en sia lingvoatlaso pri endaĝerigitaj lingvoj. Tamen komprenas la okcitanan ĉ. 90% de la loĝantaro kaj scias ĝin paroli pli ol 60%. Certe al tio helpas, ke la okcitana estas preskaŭ interkomprenebla kun la kataluna kaj ne malproksima de la hispana kaj la galega.
La protekto de la okcitana lingvo en Arano komenciĝis jam per la unua katalunia ĉefleĝo post la faŝisma diktaturo en 1979 kaj la unua leĝo pri lingvonormaligo de 1983. Ĉi tiu leĝo per aparta artikolo pritraktis la uzadon de la okcitana en Arano, en kiu ĝi difinis la neceson antaŭenpuŝi la ĝeneralan konon de la lingvo en la regiono, ĝian uzadon en publikaj aranĝoj kaj en amaskomunikiloj, ĝian instruadon en la lernejo kiel studobjekto kaj kiel lingvo de instruado. Ĝi krome deklaris la okcitanajn loknomojn la solaj oficialaj en la regiono, analoge, kiel en diversaj aliaj agadoj, al la kataluna en la cetera parto de la aŭtonoma komunumo. Ĝi krome deklaris, ke ĉiu oficiala lingvoreglamento devos havi apartan zorgon pri la uzado de la okcitana en Arano. En tiu kunteksto de 1984 la okcitana ekfariĝis pera lingvo de instruado en la elementaj lernejoj. Krome la leĝo pri Arano de 1990, kiu donis al ĝi specialan aŭtonomecon, deklaris la okcitanan oficiala lingvo de la regiono kaj la nova leĝo pri lingvonormaligo de 1998 plifortigis la protekton de la okcitana kaj la iniciatojn favore al ĝi. Ĉiuj ĉi agadoj kaj aliaj donadis al la okcitana lingvo en Arano egalajn instrumentojn al la kataluna en la cetera parto de la teritorio. La ĉefleĝo de 2006 kaj la ĵus aprobita leĝo daŭrigas kaj profundigas tiun vojon, ebligante al la okcitanlingvanojn uzi sian lingvon ne nur kun la loka administracio en Arano, sed ankaŭ kun la centra administracio de la kataluna registaro, skribe kaj parole, ekz. se ili uzas ĝian unuigitan telefonan informservon. La nova leĝo postulas, ke la administracio en Arano uzu la okcitanan kiel ĝeneralan lingvon kaj ke ĉiuj servoj kaj organizoj en Arano dependantaj de la kataluna, arana aŭ municipaj registaroj (t.e. ankaŭ la privataj entreprenoj laborantaj por ili) uzu ankaŭ ĝin en siaj skribaj kaj parolaj rilatoj kun la civitanoj. Ĝi devigas la publikajn aŭdvidajn amaskomunikilojn dependantajn de la kataluna registaro precipe uzi la okcitanan en Arano, sed ankaŭ celas certigi ĝian ioman uzadon en la cetera parto de la teritorio. Krome ĉiuj publikaj kaj privataj dokumentoj en la okcitana fariĝas plene validaj kaj ĉiuj leĝoj de la Parlamento de Katalunio estos tradukataj al la okcitana kaj havos oficialan valoron (fakte la parlamenta TTT-ejo jam havas okcitanlingvan version, kvankam ankoraŭ ne tiu de la kataluna registaro). Ĉi-rilate, kompreneble la oficiala okcitana lingvo estas plene uzebla en la katalunia parlamento, kiel montriĝis en la sesio, en kiu la leĝo estis aprobita.
En la instrua sistemo la okcitana fariĝos la ĝenerala lingvo de instruado en Arano. Nuntempe, post diversaj ŝanĝoj de modelo en la lastaj 25 jaroj, tie ekzistas universala lingvomergado en la okcitana en la publika (senpaga) sistemo. La okcitana estas principe la sola pera lingvo de instruado de la tri jaroj da infanĝardeno kaj de la ses elementlernejaj kursoj, dum ĝi poste estas uzata kune kun la kataluna kaj la hispana kiel instrulingvo en la ses jaroj de la mezlernejo (sistemo tute analoga al la uzata por la kataluna en la cetera parto de la aŭtonoma komunumo). Tamen ŝajnas, ke tiu modelo ne estas plene funkcianta en la ĉefurbo, Vielha, pro manko de lingvokapablaj instruistoj. La leĝo pretendas solvi tiun misfunkcion, kvankam la plej facila solvo – la dungo de translimaj fakuloj – ŝajnas leĝe malfacila pro ilia nescio de la hispana (la norma kataluna estus verŝajne tre rapide lernebla por ili). Aliflanke la leĝo postulas, ke la instruadon de la lingva kaj historia specifeco de Arano oni enkonduku en la tutkataluniajn lernejajn programoj. Tio verdire jam okazis, sed ne pro leĝa elpaŝo. Entute ĉio ĉi postulos i.a. apartajn trejnajn programojn por profesiuloj, ekzemple inter instruistoj, kiujn la leĝo parte antaŭvidas kaj kiuj parte estos poste disvolvataj.
Aliflanke la oficialigo de la okcitana per la ĉefleĝo de 2006 nerekte engaĝas en diversaj aspektoj ankaŭ la hispanan registaron. Ekzemple, povas okazi, ke se regione oficialaj lingvoj ekĝuas iujn rajtojn en la eŭrop-uniaj institucioj, kiel en la Parlamento, la oficialigo de la okcitana en Katalunio permesos, ke ankaŭ la centoble pli multnombraj franciaj kaj italiaj okcitanoj ĝuu ilin, kvankam ĉe ili la leĝa statuso de la lingvo staras tre for de tiu atingita en Katalunio – ĉefe en Francio. Por tio estas aparte grava la ekuzo de la nomo „okcitana” por la lingvo en la lastaj leĝoj, anstataŭ la dialekta nomo „arana”, kiu bedaŭrinde estis la sola uzata en la unuaj leĝaj tekstoj en Katalunio. Laste, la leĝo montras ankaŭ kiel ekz. Hispanio povus pli juste kaj egalece mastrumi sian lingvan diversecon. Kiam de jaroj oni sensukcese provadas enkonduki la eblon, ke en la hispania senato – la teritoria ĉambro de la hispana parlamento – popolreprezentantoj povu paroli en la teritorie oficialaj lingvoj, evidentiĝas, ke ekzistas sento ĉe vasta plimulto de la majoritatlingvanoj (kaj en parto de la minoritatanoj), ke la hispana estas ne nur la lingvo kun signife pli multaj parolantoj, sed ankaŭ ke ĝi ial estas pli digna ol kiu ajn alia uzata en la ŝtato. La aliaj lingvoj estas uzeblaj nur en siaj teritorioj kaj ili laŭeble ne estu videblaj ekster ili. Ke ilin oni sentas iel hontindaj kaj kaŝindaj montras ekzemple, ke senescepte ĉiuj ŝtataj televidoj, inkluzive de la publikaj, petas al minoritatlingvanoj esprimi sin en la hispana lingvo antaŭ la kameraoj, eĉ se okaze de kolektiva intervjuo ili ĵus respondis la saman demandon en loka lingvo. Kontraste, la katalunia leĝo pri la okcitana deiras el tute alia perspektivo kaj sentemo: ĉiuj lingvoj meritas la saman respekton, same kiel ĉiuj civitanoj, sendepende de ilia denaska lingvo. Tamen certe ne eblas facilanime pritrakti ĉiujn parolatajn lingvojn en teritorio, kvazaŭ ili estus same disvastigitaj en la socio, ĉar tio praktike malebligus la efektivan defendon de la rajtoj de la civitanoj uzadi siajn lingvojn. La leĝo, do, montras, kiel Hispanio povus tutŝtate oficialigi ankaŭ aliajn lingvojn krom la hispana kaj ekagi por ilia dignigo en la parlamento, amaskomunikiloj, lernejoj ktp.
Entute, la nova leĝo kaj la jama agado por la okcitana en Arano en la lastaj preskaŭ tri jardekoj montras, ke eblas firma laŭŝtupa politiko por protekti la lingvojn kaj la lingvajn rajtojn de la civitanoj. Katalunio evidentigas tion per sia agado favore al la kataluna kaj la okcitana lingvoj, kvankam nuntempe ili estas klare minoritataj kiel denaskaj lingvoj same en Katalunio kiel en Arano – kaj tiuj politikoj ĝuas la longedaŭran vastegan subtenon de ĉ. 90% de la loĝantaro. Se tio ne okazas en aliaj landoj, ekz. en Francio aŭ en partoj de Hispanio, evidentiĝas, ke ne estas pro neeblo, sed pro politika deziro ne doni egalajn rajtojn al la civitanoj kaj malaperigi la landan lingvan riĉecon.  
La aŭtoro dankas Ferriol Macip i Bonet pro liaj komentoj kaj riĉigaj informoj post legado de malneto de tiu ĉi artikolo.
Artikolo aperinta en Etnismo, decembro 2010.
 http://www.himalaiabaqueira.com/wp-content/uploads/2012/10/bandera-aranesa-.jpg

dilluns, 17 de desembre del 2012

Leĝoprojekto pliakrigas lingvobatalon en Ibera Duoninsulo

Sabato, 15an Dicembre 2012 09:20 Verkis: Hèctor Alòs i Font

 La 3an de decembro la hispana ministro pri edukado, José Ignacio Wert, diskonigis malneton de nova leĝoprojekto pri edukado. La nova leĝoprojekto evidentiĝas klerikala, novliberalisma, centrizisma kaj naciisma. Kompreneble la leĝoprojekto levis multajn kontraŭajn reagojn el diversaj devenoj, tamen, plej flamis la reagoj en Katalunio. Asocioj, sindikatoj, partioj vokis al malobeo al la leĝo, se ĝi estas aprobita. La prezidanto de la kataluna registaro kunigis ĉiujn partiojn favorajn al la nuna sistemo, kiuj konsistigas 80% de la kataluna parlamento, kaj organiziĝis komuna politika fronto kontraŭ la nova leĝo. Lundon la 10an de decembro 5000 homoj manifestaciis kontraŭ la leĝo en Barcelono, interalie reprezentantoj de Kataluna Esperanto-Asocio, kiu aliĝis al la protestoj. Evidente, la hispana registaro atendis la okazigon de la elektoj en Katalunio la antaŭan semajnon, por diskonigi sian projekton. Du trionoj de la nova kataluna parlamento favoras la okazigon de referendumo, por ke la katalunoj decidu, ĉu ili deziras starigi novan sendependan ŝtaton. La hispana registaro plene kontraŭstaras tian konsulton. Laŭ la opinisondoj de la lastaj du jaroj, plimulto de katalunoj favoras sendependiĝon. Tiu opinio ŝajnas gajni subtenon pro sinsekvaj agadoj de la hispana registaro, elektita post la venko de la Popola Partio (PP) en la parlamentaj elektoj de novembro 2011. PP estis fondita de eksministro de generalo Franco kaj en siaj unuaj jaroj eksplicite defendis la heredaĵon de la diktaturo. Dum la 80aj kaj 90aj jaroj ĝi iom moderigis sian centrizismon kaj naciismon, sed ĝi denove radikaliĝis en la lasta jardeko. Opinisondo farita de la ĉefa hispana ĵurnalo, El País, en la komenco de septembro montras, ke la kvanto de hispanianoj favorantaj la likvidon de ĉia aŭtonomeco kaj la reveno al centralizita ŝtato kreskis al 29%, dum en 2003 nur 10% tiel opiniis. Klara plimulto de la homoj tiel opiniantaj voĉdonas por PP. Reage al tia sinteno kaj al diversaj verdiktoj de la konstitucia kaj plej supera tribunaloj de Hispanio en la lastaj jaroj limigantaj la aŭtonomecon de Katalunio radikaliĝis la kataluna publika opinio en la kontraŭan direkton, tiel ke miliono da homoj manifestaciis sur la statoj de Barcelono en julio 2010 kontraŭ la subfoso de la kataluna aŭtonomeco kaj miliono kaj duono en septembro ĉi-jara rekte por la sendependiĝo de Katalunio. La nova leĝopropono devas esti komprenata kiel plia paŝo en la pligraviĝo de la krizego inter la plicentrizismo de la plimulto de la hispana socio kaj la deziro de grandega plimulto de la katalunoj konservi aŭ pligrandigi la nunan aŭtonomecon. Aparte rimarkindas, ke la leĝon lanĉis la ministro, kiu plej multe elstarigis sin per sia naciismo, kaj kiu aparte disfamiĝis per sia aserto oktobre en la hispana parlamento, ke la celo de la hispana registaro estas "hispanigi la katalunajn infanojn". Tiel la leĝpropono permesas al la hispana registaro pli multe difini la enhavon de la studobjektoj ol antaŭe. Ĝi fortigas ankaŭ la pezon de la hispana lingvo en la edukado kaj devigas la ekziston de instruado en ĝi en la tuta ŝtato. Samtempe, la kataluna, galega, eŭska kaj okcitana lingvoj, oficialaj en 6 el la 17 aŭtonomaj komunumoj de Hispanio, estas konsiderataj nur "specializiĝaj" studobjektoj, kio bone bildigas la sintenon de la hispana registaro pri la ilia duarangeco kaj nedevigo lerni. Male, nenio en la nova leĝo celas efektivigi la rajton de la pli ol 100 000 valenciaj infanoj, kiuj regule petadas instruadon en la kataluna lingvo, sed estas instruataj en la hispana danke al la lingvopolitiko de PP, reganta en Valencilando. La ĉefaj celoj de la eduksistemo en Katalunio, kiun la nova edukleĝo celas disrompi, estas unuflanke ne dividi la lernantojn laŭ lingvoj kaj aliflanke certigi la regon kaj de la kataluna kaj de la hispana lingvo. Esence, la kataluna lingvo estas la sola instrulingvo en la elementa lernejo, kaj tiucele estas uzata kvebek-devena pedagogio permesanta glatan instruadon en lingvo, kiu ne estas denaska por la plimulto de la lernantoj. Ekzistas aparta helpo por la infanoj, kiuj spertas problemojn (preskaŭ senescepte, temas pri infanoj ĵus alvenintaj el aliaj landoj, kiuj ankaŭ ne scipovas la hispanan). En la mezlerneja instruado ankaŭ la hispana estas uzata kiel instrulingvo, ofte je la sama nivelo de la kataluna aŭ eĉ pli. Tiel ke la hispana estas la hegemonia lingvo en la socio, per tiu sistemo la lernejanoj akiras tute bonan regadon de ĝi. Laŭ diversaj komparaj esploroj, i.a. PISA, fine de la instruado la katalunaj lernejanoj ricevas pli bonajn rezultojn pri la hispana ol la mezumo de Hispanio, inkluzive de regionoj, kie ĝi estas la denaska lingvo de la vasta plimulto de la lernantoj. Tiu eduksistemo funkcias preskaŭ 30 jarojn kaj ricevis tre diversajn gratulojn, i.a. de UNESCO, ĉar ĝi sukcesas glate dulingvigi la novajn generaciojn kaj igi, ke la kataluna estu normale uzebla en preskaŭ ĉiu socia kunteksto. Pro tio ĝi estas forte subtenata de grandega plimulto de la kataluna socio, sendepende de sia deveno kaj denaskaj lingvoj, kaj estas konsiderata kiel plej verŝajne la ĉefa atingo de la lastaj jardekoj por tute paca kunvivado de la lingvoj en Katalunio. Estas malfacile prognozi la estonton de la leĝo. La komforta plimulto de PP en la hispana parlamento sendube povos ĝin aprobi, sed tio evidente eĉ pli fortigos la secesiemon de la plimulto de la katalunoj.

Fonto de la artikolo : Disvastigo