dilluns, 13 de gener del 2020

Libération avertas pri la ebla milito inter juĝistoj en Eŭropo pro la kazo Junqueras

La ĵurnalisto specialiĝinta pri eŭropa politiko, Jean Quatremer, avertas pri la sekvoj el tio, ke la hispana Supera Kortumo malobeu la Eŭropan Tribunalon

La hispana Supera Kortumo malebligis ke la prezidento de ERC (Kataluna Respublika Maldekstro), Oriol Junqueras (eksvicprezidento de Katalunio), ĉeestu en la hodiaŭa sesio de la Eŭropa Parlamento, retenante lin en la prizono Lledoners. Tiu ĉi decido, laŭ legeblas en Libération redaktite de Jean Quatremer, ĵurnalisto specialiĝinta pri eŭropa politiko, povus esti la fajrero kiu startigos "militon de juĝistoj" neniam ajn antaŭe okazinta en la eŭropa historio, pro la malsama kriterio inter la hispana kortumo kaj la kortumo de EU.

La artikolo de Quatremer klarigas ke, la argumento de la hispana kortumo por senpostenigi Junqueras-n estas tiu: ĉar la juĝado de la implikitoj en la kataluna procezo komencis antaŭ la okazigo de la eŭropaj elektadoj, li ne povis havi imunecon. Sed la ĵurnalisto rimarkigas ke, tiu argumento jam estis malvalidigita de la eŭropaj juĝistoj en sia verdikto. Krom tio, Quatremer memorigas pri la letero de la hispana juĝisto Manuel Marchena al la Eŭropa Kortumo en kiu li asertis ke li akceptos la verdikton de la eŭropa tribunalo, sendepende de la fakto ke  Junqueras estis kondamnita.

"Eĉ pli malbone - daŭrigas Quatremer - la juĝisto komisiita enketi la sendependismajn gvidantojn, Pablo Llarena, ĵus anoncis ke li ne respektos la parlamentan imunecon de Puigdemont kaj Comín okaze ke ili revenu en Hispanion, kio estas, fakte, rekta malplenumo de la devontigoj akceptitaj de Hispanio rilate al Eŭropo. Tio klarigas kial la hispana Supera Kortumo petis "suplicatorio"-n (peto de eksterordinara permeso por juĝi) al la Eŭropa Parlamento, tiel ke ĝi nuligu la imunecon kaj validigu arestan eŭro-ordonon.

Tiel kiel informas Quatremer, "tiu juĝista obstino devigos la komunumajn instituciojn interesiĝi definitive pri la kataluna afero" kaj li avertas ke, la voĉdonado por nuligi la imunecon de Puigdemont kaj Comín tute ne estas gajnita, ĉar multaj eŭropaj deputitoj jam deklaris sin kontraŭaj. Krom tio, ĝi fokusigas sur la rolo de la Europa Komisiono, kiu zorgas pri la respekto de la eŭropa juro fare de la ŝtatmembroj. "Ĝi devos decidi ĉu Hispanio respektis la eŭropan juron aŭ ne kaj, se ĝi konsideros ke ne, ĝi komencos proceduron pro malobservo. Se tio ne okazos, Junqueras povos mem turniĝi al la Eŭropa Kortumo kaj al la Kortumo pri Homaj Rajtoj", li diras. La zelotecon de la hispanaj juĝistoj riskas provoki militon inter juĝistoj, senprecedencan en la historio de Eŭropo.

Fonto: Vilaweb