diumenge, 8 de desembre del 2019

Kataluna kristnaska tradicio

(Artikolo bazita sur vikipedia teksto premiere publikigita en 2006. Ĉi tiea estas rekta reprodukto.)

Caga Tió, la kristnaska donaculo

Kristnaska ŝtipo"Tió de Nadal" signifas "Kristnaska ŝtipo", kiu ankaŭ nomiĝas "Tió" ("ŝtipo"), aŭ "Tronca" ("trunko"), kaj estas mitologia elemento en la kataluna mitologio rilate al Kristnasko, tradicio disvastiĝinta en Katalunio. La klasika aŭ kampara formo de la Tió estas trunko elektita inter tiuj destinitaj al la varmigo de la hejmo aŭ al kuirado de manĵajoj. La ŝtipo ne estis, principe, alia afero ol la trunko brulante hejme ĉe la kameno. Trunko kiu, brulante, donis varojn tiel grandvaloraj kiel la varmo kaj la lumo, kaj simbole ĝi oferis donacojn al la loĝantoj en la hejmo: sukeraĵo, dolĉaĵoj, nugatoj. La formo de la Tió de Nadal kiu troviĝas en multaj katalunaj urbaj hejmoj dum la kristnaska ferio estas ŝtipo proksimume 0,3m longa, nun ĝi stariĝas sur du aŭ kvar malgrandetaj baston-kruroj kun larĝa ridet-vizaĝo kolorigita sur la pli alta de la du finaĵoj, plibonigita de iomete ruĝa ŝtrumpa ĉapelo (tradicia kataluna ĉapo nomata "barretina") kaj ofte plasta nazo.

La 8an de decembro, katolika festo de la Senmakula Koncipiĝo, komenciĝas la zorgado de la Tió. Oni manĝigas ĝin kaj ĉiunokte oni kovras ĝin per lana litkovrilo tiel, ke li ne estos malvarma dumnokte. Je la tagmezo de la kristnaska tago (en iuj familioj la antaŭa vesper-nokto) oni disponigas taŭgan lokon en la manĝoĉambro aŭ en la salono por la Tió, dum la geknaboj prenas bastonetojn kaj iras al la kuirejo por varmigi la bastonetojn aŭ trempi ilin en akvo, laŭ familia tradicio. Ili atendas ke oni avertu ilin kiam ĉio estas preta.

La afero konsistas pere de batoj kaj kantoj, devigi la Tió-n "feki" la desertojn, t.e. nugatojn kaj dolĉaĵojn, sekigitajn figojn eĉ "Cava" (pr. kava) (kataluna ĉampansistema vino) kaj la ludiloj por la infanoj. Kompreneble se iu infano ne bone kondutis la Tió fekas malpli da ludiloj eĉ nur dolĉan nigran karbon, kiun oni povas manĝi sed nenio plu, por averti la knabon pri la neceso ŝanĝi la konduton. La kantoj devige enhavas la vortojn "Caga Tió!" (feku tió!), vortoj uzitaj sinonime de "Tió de Nadal". Unu kanto povus esti: "Feku tió / feku nugatojn / se tion vi ne faros / vi ricevos batojn." Kiam nenio plu restas por feki, Tió fekas salan haringon, ajlon, cepon aŭ urinas teren.

En tiu ttt-ejo http://www.xtec.net/~ealtimir/solhivca.htm estas tre interesa ekspliko de tiu festo: "Por kompreni tiun feston oni devas konsideri ke antaŭe la arbo estis la fonto kaj kruda materialo por ĉiuj iloj (tenilo de hakiloj, ŝoveliloj, marteloj, traboj, mastoj de pajlejo, bastonoj por marŝhelpi, trunkoj por kuiri kaj varmigi, tabloj, seĝoj, ŝrankoj, litoj, pordoj, eskaloj...), pro tio estis necese starigi feston en kiu la arbo estu la protagonisto, la festo de la arbo, en determinitaj mondpartoj oni ornamis la abiojn. alie dum arba bruligado oni prezentis ilin kiel fonto de ĝojo kaj gajeco, de kiu eliris dolĉajoj, nugatoj, dolĉaj trinkaĵoj... kiuj poste, dum la kristnaskaj ferioj oni konsumados.

La festo "Caga Tió" ankaŭ troviĝas aliloke sed kun malsamaj nomoj:en Eŭskio estas Olenzero-emborra, en Aragono ricevas la nomojn Troncada, Toza aŭ Tizón de Navidad, en Provenco nomiĝas Lo-Cacho-fio o Cachofio, en Bretonio estas Kef Nedelek, en Normandio estas Chouque, en Bessin Trefoué, en Vestfalio estas Christbrand, en Valo de Aran nomiĝas Nadau Tidún

La tradicio de la Tió povus havi rilaton al tiu, de la Kristnaskarbo, kiu ankaŭ estas tradicio en Katalunio, sed nur de antaŭ kelkjardekoj kiel tiu de Papà Noel, eble pro la influo de usonaj filmoj. En multaj mezaj kaj grandaj butikoj kie oni povas aĉeti donacojn por tiuj festoj, oni trovas tiun blankbarbulon kiu salutas kaj disdonas propagandaĵojn. Ĝi estas anstataŭita post Kristnasko per la Paĝio de la Tri Saĝuloj, kiu ricevas la mendo-leterojn de la geknaboj. Jen du bildoj de la Ŝtipo, kaj la kampara/antikva kaj la urba/moderna: http://www.etnocat.org/festa/nadal/tio/tio.html .

(la informoj estas ĉerpitaj el vikipedio)