Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris premio. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris premio. Mostrar tots els missatges

dissabte, 21 de desembre del 2019

Ngugi wa Thiong'o, Premi Internacional Catalunya


Ngugi wa Thiong’o: “Totes les llengües tenen dret a sonar en l’orquestra de la literatura”

Li estas unu el la referencaŭtoroj de Kenjo kaj granda batalanto kontraŭ la koloniismo kaj la unulingvismo

La verkisto Ngugi wa Thiong'o (Kamiriithu, Kenjo, 1938) estis distingita ĉivendrede per la 31a Internacia Premio Catalunya. Thiong'o, publikigita katalune far la eldonejo Raig Verd, estas unu el la referencverkistoj de Kenjo kaj unu el la grandaj reprezentantoj de la nuntempa afrika literaturo. Li verkis abunde kaj engaĝiĝis al etikaj kaŭzoj. Thiong'o kunfandigas en siaj verkoj la profundecon de la afrikaj tradicioj kun kritika rigardo al la socia kaj politika situacio de sia lando. Inter la libroj kiujn li publikigis, rimarkindas Lukti kun la diablo (2018) kaj Revoj en milittempo (2010).
La Generalitat (kataluna registaro) donis al li la premion pro lia rimarkinda kaj riska literatura verkado kaj pro lia defendo de la afrikaj lingvoj, bazita sur la sento de la lingvo kiel kolektiva kulturo kaj memoro.
Laŭ eksplikis la prezidanto de la Generalitat, Quim Torra, la artisto akceptis la premion kaj, en danko-mesaĝo, li rimarkigis ke la lingvoj devas rilati inter si, ne en "ĥierarkio" sed en "egaleco".
Thiong'o skribas per sia gepatra lingvo, la kikuja kaj lia nomo ofte aperis kiel unu el la kandidatoj al la Nobel-Premio pri literaturo.

Dum lia infanaĝo kaj adolesko, Thiong'o vivis sub la koloniismaa rego de Britio, ĝis la ribelo de la gerilanoj Maŭ Maŭ (1952-1962), kiu kondukis al la sendependeco de la lando. Pere de la literaturo, Thiong'o parolas pri la sociaj, kulturaj kaj politikaj problemoj de Kenjo, kaŭze de tio li suferis politikan persekuton en kaj ekster la lando. Pro la teatro-verko Mi edziĝos kiam mi volos, en kiu li denuncis la sociajn malegalecojn en Kenjo, Thiong'o estis enkarcerigita dum unu jaro. En prizono li verkis sian unuan romanon sur neceseja papero kaj en kikuja lingvo, Krucumita demono. Inter 1982 kaj 2002 Thiong'o vivis ekzilita.

Granda defendanto de la lingva riĉeco de Kenjo, en siaj verkoj li parolas pri la nepro batali kontraŭ la unulingvismo, la sekvoj de la koloniado en Afriko kaj la bezono rebati antaŭjuĝojn kaj kliŝojn. "Lingvoj devintus interrilati ne ĥierarkie kiel okazis ĝis nun. Ne estas lingvoj pli bonaj ol aliaj" diris Thiong'o en majo 2017a; en intervjuo por ARA, en kiu li komparis la lingvojn kun muzikinstrumentoj. "Estas la piano, la violono, la klarineto,...ĉiuj lingvoj rajtas soni en la literatura orkestro", li tiam asertis.

Fonto: ARA

diumenge, 22 de juliol del 2018

NORMA, la plej bona komiksvendejo en la mondo

Premi a Norma com la millor llibreria de còmic del món
Norma Còmics, elstara referencpunkto por ĉiuj komiksamanto, kiu situas en promenstrato Sant Joan de Barcelono kaj malfermita de antaŭ 35 jaroj, estis internacie aljuĝita kaj rekonita ĉimatene, en Comic Con de San Diego, per la Premio Eissner al la plej bona librovendejo tiufaka.
Norma-Eldonejo ricevis ankaŭ premion pro la plej bona dizajno en la omaĝa kuneldonado de Akira okaze de ĝia 35a datreveno, far la dizajnistoj Phil Balsman kaj Akira Saito.
En 2012 gajnis la premion Akira Comics, de Madrido.

Fonto: El Periódico

dimarts, 7 de novembre del 2017

Du premiatoj rezignas la premion Princesa de Girona (Princino de Girono)

Imatge de Bernat Ollé rebent el premi de la mà del rei Felip VI, a Girona.
Bernat Ollé ricevanta la premion permane de la reĝo Filipo la 6a en Girono

Ili opinias ke, per lia sinteno antaŭ la sendependisma konflikto, la Reĝo "likvidis" la taskon de la ento kaj avalis la "subprem-agadon" de la ŝtato.

La kataluna inĝeniero Bernat Ollé kaj la franca esploristo Romain Quidant rezignis la Premiojn Fondaĵo Princino de Girono (FPdGI), sekve al la sinteno de la reĝo Filipo la 6a pri la konflikto inter Katalunio kaj Hispanio. Per publikigita letero, ili substrekas ke, la laboro disvolvita "dum multaj jaroj por konstrui pontojn" ekestis "likvidita" pro la sinteno de la Reĝa Domo rilate al la procezo, speciale pro la diskurso de la Reĝo okazinta la pasintan 3an de oktobro.
Ollé kaj Quidant asertas ke, per sia parolado Filipo la 6a "turnis sian dorson" al la volo de milonoj da katalunoj kaj "ignoris la polican perforton" travivitan la 1an de oktobro.

"Ni opinias ke la reĝo eksplicite aprobis la subpremadon de la hispanaj institucioj  kontraŭ Katalunio, kio inkluzivis la emprizonigon de civilaj gvidantoj kaj de kelkaj el la membroj de la kataluna registaro legitime elektitaj de la katalunaj balotantoj", ili rakontas en sia letero.

La du premiitoj redonos kaj la tutan monon de la premioj -10.000 eŭroj-, kaj la skulptaĵojn per kiu la FPdGI intencis regali ilin. Tiucele, la kataluna inĝeniero kaj la franca esploristo petis la bankokodon de la ento por ebligi la redonon de la monkvanto.
Tiel same, ili resendos al la koncerna oficejo la skulptaĵojn ricevitajn dum la liverado de premioj. Ollé ricevis la premion Empresa (Entrepreno) 2015 kaj Quidant la premion Investigación Científica (Scienca Esplorado) 2011.

Ĉe la fino, en la letero, la du premiitoj petas forviŝi ilian rilaton kun la Fondaĵo, jen la nomojn jen la bildojn aperintajn en "kiu ajn komunikaĵo, retpaĝo, retejo aŭ dokumento". Kaj tio jam kredeble estas efektivigita ĉar nek Ollé nek Quidant aperas en la retejo - en la fako kiu montras la liveron de premioj jaron post jaro -.

Jen sube, kopio de la originala letero:


fsdsa

Fonto: Espanadiario