Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris hispana. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris hispana. Mostrar tots els missatges

dissabte, 11 de gener del 2020

Pendigita bildafiŝo kontraŭ la hispana reĝo en urbo Vic

Sub la reĝo-bildo de Filipo la 6a, kiu videblas kapmalsupren, oni povas legi la frapfrazon "Ni ne havas reĝon"

Vic vekiĝis ĉisabate matene kun sesmetrojn-longa afiŝo ĉe la centro de Plaça Major (ĉefplaco), koincide kun la semajnfino kaj la komenco de la periodo de rabatoj. La bildo en la afiŝo estas portreto de la reĝo Filipo la 6a, kiu videblas inversita kaj kun la frapfrazo "Ni ne havas reĝon".
La afero okazis frumatene, memsabate, kiam ne identigita grupo pendigis la afiŝon ĉe grukolumno situanta en la placo. Fakte, jam de kelkaj tagoj, ĉe la bazo de la gruo, legeblas grafitskribaĵo kiu tekstas: "Ĉu ni nomu ĝin diktaturo jam?"

dissabte, 30 de novembre del 2019

Hispanio aĉetas urĝe plian municion


Surklaku la bildon por aliri la fonton de la novaĵo

Noto: tiu municio montriĝis tre danĝera, precipe kiam ĝi trafas la okulojn de manifestaciantoj, kiuj perdas vidkapablon kiel rezulto de la vundo

dimarts, 15 de gener del 2019

Hispana kaj kataluna en Katalunio

Hispanuniismaj partioj ofte denuncas la diskriminacion de la hispana en Katalunio sed rapida rigardo al kelkaj statistikoj montras la tordigon de la realo. Jen la ĉeesto de ambaŭ lingvoj en diversaj agadkampoj:

En kino:
kataluna 3%
hispana 97%

Juĝaj verdiktoj:
kataluna 8.2%
hispana 91.8%

Varetikedoj:
kataluna 10% (katalune + katalune kaj aliaj lingvoj)
hispana 100%

Leĝoj:
340 leĝoj devigas la entreprenojn uzi la hispanan
24 leĝoj devigas la entreprenojn uzi la katalunan

Ĉeesto de lingvo en televido:
kataluna 19%
hispana 81%

Lingvo de la infanludiloj:
kataluna 10%
hispana 100%

Juraj dokumentoj:
katalune 9.4%
hispane 90.4%

Lingvo de la videoludoj:
kataluna 9%
hispana 93%

Instrukciaj libroj kaj retpaĝoj pri automobiloj:
kataluna 0%

La informoj estis reproduktitaj el diversaj ĵurnaloj kaj publikaj institucioj, inter kiuj Plataforma per la llengua (Platformo por la lingvo [kataluna])

divendres, 6 d’abril del 2018

Ne Puigdemont sed "Puigdemono" (aŭ Puĉdemono, laŭguste) ...laŭ hispana justico

Foto de Gerard Sugranyes.
Klarigoj:

Hispana supera juĝisto nome Pablo Llarena (prilegebla en hispana vikipedia) redaktis la akuzon pri ribelo kontraŭ la kataluna prezidanto Puigdemont kaj aliaj kat-ministroj kaj aktivistoj. En lia argumento li asertis ke la ribelantoj uzis perforton por puĉi kontraŭ Hispanio. Sed pruvoj pri tia perforto nenie troveblas. Llarena estis larĝe aplaŭdita de ĉiuj hispan-uniismaj sektoroj, politikaj kaj amaskomunikilaj. Laŭ multaj katalunoj, la tuto estas inventaĵo por provi malsukcesigi sendependismon. Sed la invento ne prosperas en la eŭropaj justicinstitucioj... kiuj montriĝas pli realismaj kaj objektivaj (kaj justaj)

La "demoneca vinjeto" aludas al la referendumo pri sendependeco (deklarita neleĝa far la Konstitucia Tribunalo de Hispanio) kiun la hispana registaro ne sukcesis eviti. Tiu referendumo vaste montrita en mondaj televidoj, en kiu policanoj amase batis balotantojn.

dijous, 30 de novembre del 2017

Ĝendarmoj kontraŭ balotujoj

La 1an de oktobro, la hispana registaro ordonis al miloj da ĝendarmoj kaj policanoj malebligi balotadon en Katalunio. Hodiaŭ ni memorigas pri la okazaĵo per unu el la multaj bildoj de tiu tago



dissabte, 21 d’octubre del 2017

La sendependeco de la hispana justico

Laŭ informo de la Monda Ekonomika Forumo, Hispanio situas en la loko 58 (el 137 analizitaj) de  listo kiu valorigas la sendependecon de la juĝistaro.


La informo, publikigita la pasintan 26an de septembro, montras indekson laŭ la sendependeco de la juĝosistemo de lando rilate al la influo far la registaroj, homoj aŭ firmaoj. Tiel, por trovi Hispanion, oni devas malsupreniri ĝis la loko 58, kun la indeksvaloro 4,2.
La plej altajn indeksvalorojn atingas Finlando (6;8), NovZelando (6,7), Norvegio (6,6) kaj Svislando (6,5).

Fonto: El Segre




dimarts, 3 d’octubre del 2017

Pri la Hispana Konstitucio

Kelkaj obĵetas ke la kataluna referendumo estis organizita sen ĉiuj garantioj. Rilate al tio, indas memori ke la reganta Hispana Konstitucio estis aprobita sen oficiala censo, fermita kaj kun malregulaĵoj, laŭ artikolo publikigita de la ĵurnalo El País la 7an de decembro 1978. Krom tio, okazis malapero de multaj balotantoj kaj al la kaoso kontribuis la lastmomenta aldono de balotantoj aĝantaj inter 18 kaj 21 jarojn.
Fonto: El Nacional

dissabte, 8 de febrer del 2014

Videblo de esperanto dum la Hispana Milito

Afiŝo en esperanto eldonita de la Komisarejo

La Komisarejo pri propagando (katalune: Comissariat de Propaganda) estis organizo de la kataluna registaro kreita la 3-an de oktobro 1936 dum la hispana enlanda milito. Ĝia prezidanto estis la esperantisto Jaume Miravitlles i Navarra.
La Komisarejo pri Propagando eldonis propagandan materialon en formo de eldonaĵoj, afiŝoj kaj filmoj. Ekde oktobro 1936 aperis ĉiun duan semajnon ĝiaj Comunicats de Premsa(Gazetarkomunikojn) en Esperanto, kun la kulaboro de la Kontaŭfaŝista Esperantista Komitato de Katalunio.
La Komisarejo eldonis ankaŭ propagandan afiŝon pri la interveno de trupoj de Italio kaj Germanio, kun la teksto "Kion vi faras por eviti tion? – Esperantistoj de la tuta mondo, agu energie kontraŭ faŝismo".
La kataluna registaro ankaŭ patronis oficiale la komunan memoradon en 1937 de la 50-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto, per la organizado de ekspozicio en la Kulturdomo de Barcelono. Je tiu okazo oni eldonis diversan materialon, interalie katalogon pri la ekspozicio. Parto de la materialo estis utiligata post kelkaj monatoj en ekspozicio en diversaj landoj, kiun aŭspiciis la Komisarejo mem.
Fonto de la teksto: Vikipedio
Fonto de la bildo: Toño del Barrio
Plian ilustron pri la temo trovis Guillem Sevilla.