dijous, 19 de desembre del 2019

La EU-Kortumo rekonas la imunecon de Oriol Junqueras


La Justico-Tribunalo de EU verdiktis ke, Oriol Junqueras rajtis imunecon ekde la momento en kiu estis proklamita lia enposteniĝo en la Eŭropa Parlamento, la pasintan 13an de junio, kiam la la Elekto-Tribunalo proklamis oficiale la rezultaton de la elektado. Sekve, li devintus eliri el la prizono por iri al Bruselo cele al sia efektiva enposteniĝo.

En publika aranĝo,  kie oni legis diversajn verdiktojn en Luksemburgo, la reprezentanto de la kortumo diris ankaŭ ke, se la hispana Suprema Tribunalo opiniis ke Junqueras devis pluresti en prizono, ĝi devintus informi la Eŭropan Parlamenton kaj peti la suspendon de lia imuneco.


La verdikto estas klara por valorigi la faktojn siamomente okazintajn kaj ĝi estas averto por la Suprema Tribunalo, kiu devintus peti la retiriĝon de la imuneco en majo. Sed la Tribunalo ne klarigas ĉu la decido estas aplikebla nun, t.e., ĉu Junqueras devus estis elkarcerigita por efektivigi sian laboron kiel eŭrodeputito de la eŭropa parlamento.
La decido de la EU-Kortumo solvas la dubon de la Suprema Tribunalo pri tio, en kiu momento oni konsideru ke kandidato estas fakte deputito kaj, en tiu linio, la juĝisto Manuel Marchena sin turnis al la EU-Kortumo por establi jurisprudencon kiu, ĝis tiu momento, ne klarigis ĉu la imunecoj antaŭviditaj en artikolo 9, paragrafoj unua kaj dua, de la Protokolo pri la privilegioj kaj imunecoj de EU estas aplikeblaj dum la periodo kiu antaŭas al la unua sesio okazigita de la Eŭropa Parlamento post la elektoj.

Hodiaŭ la Eŭropa Kortumo parolis klare kaj diris ke, Oriol Junqueras estas deputito ekde la momento en kiu estis proklamita lia elekto-enposteniĝo, t.e., tuj post la elektoj kaj, sekve, li rajtis parlamentan imunecon kaj rajtis iri al efektiviĝo de la enposteniĝo, fakto kiu ne okazis ĉar en tiu momento, la prezidanto de ERC (li), restis en provizora prizono kaj la hispana Suprema Tribunalo rifuzis retiri la rimedon.

La verdikto sekvas  la modelon de konkludoj de la ĝenerala advokato de la EU-Kortumo kiu konsideris ke, oni devas rekoni membron de la Eŭropa Parlamenton la gvidanton de ERC ekde la proklamo de la elekto-rezultatoj, sendepende de formalaj aspektoj.

Eltirita kaj esperantigita el: El Nacional