dimecres, 30 d’octubre del 2019

Gejunuloj tendumas ĉe placo Universitato de Barcelono


Ili petas la finon de la subpremado, referendumon pri memdetermino, amneston, garantiojn por la rajtoj damaĝitaj de la hispana Supera Tribunalo kaj dignan estontecon por la gejunularo.


Cento da gejunuloj tendumos sen difinita limdato en la placo Universitato de Barcelono por denunci la subpremadon suferata de Katalunio kaj por postuli la liberigon de la politikaj prizonuloj. 
Gejunuloj kaj studentoj kreis kvin komisonoj kaj antaŭvidas la okazigon de babilrondoj kaj atelieroj ekde jaŭdo ĝis la fino de la tendumado, kiu ne estis determinita sed dependanta de la decido de la asembleo aŭ eventuala forpelo far la polico.
Krom la kvindeko da tendoj okupantaj la placon, hodiaŭ okazos koncerto en  kiu intervenos la muzikgrupoj Ginestà, Roba Estesa, Companyia Eléctrica Dharma, la Juna Koruso de Orfeó Català, Ferran Exceso kaj Àlex Pérez & Co.
Morgaŭ matene okazos atelieroj kaj babiladoj pri feminismo, ekologio kaj loĝado. Posttagmeze okazos asembleo por valorigi proponojn kaj iniciatojn.
En manifesto, la tendumantoj diras ke ili estas la generacio de la 14a de oktobro kiu, fine diris "sufiĉe!" kaj kiu postulas respondecon al siaj politikaj reprezentantoj. Hodiaŭ estas la dua tago de studenta striko kunvokita de SEPC (la Studenta Sindikato de Katalunlandaro).
Fonto: Vilaweb
Imatge


dilluns, 28 d’octubre del 2019

Protestoj en Sants, ĉefa stacidomo de Barcelono

Centoj da homoj el ĉiuj aĝoj koncentriĝis hodiaŭ lunde ĉirkaŭ la stacidomo Sants, en Barcelono. Temas pri la 15a sinsekva tago de protestoj kontraŭ la verdikto kiu kondamnis la sendependistojn. La agado estis kunvokita de CDR (Komitatoj por la Defendo de la Respubliko) kaj la celo estis ĉirkaŭi la stacidomon, kiu estis sekurigita per ĉeno de policanoj.


dissabte, 26 d’octubre del 2019

La datumoj de Joe Brew (analizisto-ĵurnalisto)

(Klaku sur la grafikaĵoj por pligrandigi)






Fonto de la grafikaĵoj: ĉi tie





Centmiloj en la hodiaŭa manifestacio de Barcelono

Nova manifestacio por protesti kontraŭ la verdikto kaj la subpremado kolektigis kelkajn centmilojn de civitanoj el diversaj ideologioj.
Ĝis 115 kolektivoj, asocioj kaj sindikatoj de la civila socio aliĝis la pasintan 14an de oktobro al la manifesto kiu montras la rifuzon de la verdikto de la hispana Supera Tribunalo kiu kondamnas naŭ sendependismajn gvidantojn al punoj de inter 9 kaj 13 jaroj da prizono, pro deliktoj de sedicio kaj misuzo de publika monhavo. Inter la subskribintoj de la manifesto estas: Òmnium Cultural, sindikato CCOO, intersindikata-CSC, En Peu de Pau (Stara por Paco), sindikato UGT, SOS-rasismo, UFEC (Unio de Sportfederacioj), sindikato USOC,  Stop Mare Mortum (savŝipo-organizo por rifuĝantoj), Platformo por la Lingvo, SEPC (Studenta Sindikato)...ĉiuj ili konsentis, ke la verdikto estas la kulmino de procezo kondukanta al enjuĝiĝo kiu neniam devintus esti okazinta.



"Ni volas vin hejme"

"Amnesto" "Ĉesu subpremado"

"Libereco"

Fonto de la bildoj: Vilaweb

Spektu la videon: ĉi tie

#llibertat


dijous, 24 d’octubre del 2019

Kunvoko al manifestacioj en Britio

Oni kunvokis al diversaj manifestacioj en Kimrio, Skotlando kaj Anglio kontraŭ la hispana subpremado kaj ĝia polica brutaleco. Dum ilia disvolvado oni postulos la liberigon de la politikaj prizonuloj kaj subtenos la aspiron al kataluna sendependeco.

 
Moto: Staru por Katalunio

dimarts, 22 d’octubre del 2019

diumenge, 20 d’octubre del 2019

Sondado pri hodiaŭa balotemo (elportita el Twitter)

Imatge
En flava koloro Katalunio; en malhelblua Nafaro (Eŭsklando laŭ historio); en verda Eŭskio



Kvankam neindikite en la grafikaĵo, la verŝajne plej voĉdonata partio en Katalunio  estus ERC (Respublikana Maldekstro de Katalunio), la aliaj menciitaj estas JxCAT (centro-dekstra) kaj CUP (katalunismaj maldekstruloj, socialistoj+liberecanoj). Ĉiuj tri favoraj al sendependeco.

Por viziti la sondadretejon klaku: ĉi tie

Barcelona televidkanalo

Alia televidkanalo kiu sekvas tre proksime la okazaĵojn en Katalunio kaj ĉefe en Barcelono estas la loka televido de la ĉefurbo, nome Betevé. Per ĝi vi povos vidi fotojn kaj spekti videojn, kaj provi kompreni la informojn se vi estas familiarigita kun latinidaj lingvoj (Esperanto ankaŭ helpos vin plejverŝajne)

"Malmultaj tumultoj en la kvina tago de protestoj kontraŭ la verdikto en Barcelono"

Sekvoj de la manifestacioj ĝis nun

La ĵurnalisto kaj politikologo Carles Heredia informas jene:

1 gravega vundito
9 gravaj vunditoj
Centoj da vunditoj
3 homoj perdis okulon, pri 1 oni atendas evoluon
17 junuloj malliberigitaj
Centoj da arestitoj

Se vi havas alireblon al Facebook, eblas spekti la polican brutalecon per video:  ĉi tie

dissabte, 19 d’octubre del 2019

Voko de Demokratia Tsunamo al interparolado


"Ni alvokas al internacia komunumo preni klaran sintenon favore al la solvo de la konflikto inter Katalunio kaj Hispanio, bazita sur dialogo kaj respekto. Estas unu sola vojo: sidi kaj paroli, sidi kaj paroli."

Retĵurnaloj por scipovantoj de la angla

Mi memorigas ke, la kataluna retĵurnalo Vilaweb publikigas version de siaj novaĵoj en la angla. Vilaweb sekvas tre proksime kaj abunde la politikajn kaj sociajn okazaĵojn de Katalunio.
Alternative oni povas ankaŭ viziti la retan anglan version de la ĵurnalo Ara, kie vi trovos pli da informoj malpli koncentritaj en nia lando.

Manifestacio en San Sebastián-Donosti (Eŭskio)

En San Sebastián estis organizita grandega manifestacio en solidareco kun Katalunio. La manifestantoj lanĉis sloganojn en la kataluna lingvo, kiel ekzemple: "els carrers seran sempre nostres" ("la stratoj estos ĉiam niaj"=> "niaj" signifas ĉi kaze "de la kontraŭfaŝismaj civitanoj"). La manifestaciantoj laŭtvoĉis ankaŭ por peti la liberigon de la politikaj prizonuloj kaj la sendependecon.



Fonto: Vilaweb

Sesa sinsekva tago de protestoj

Miloj da homoj protestas kontraŭ la subpremado kaj la polica brutaleco

Milers de persones es manifesten en contra de la repressió i la brutalitat policial / CRISTINA CALDERER

La kataluna prezidento Torra postulas tujan kunvenon kun Pedro Sánchez por solvi la konflikton kun Katalunio. Li asertas ke, "neniu perforto nin reprezentas"

Torra reclama a Sánchez a obrir un diàleg de "forma immediata" per resoldre el conflicte amb Catalunya

La prezidanto de la kataluna parlamento, la urbestrino de Barcelono, la sindikatoj, reprezentantoj de la entreprenistoj kaj diversaj asocioj kunvenas por "fini ĉiujn perfortojn"

L'alcaldessa de Barcelona, Ada Colau, i el president del Parlament, Roger Torrent, al despatx d'audiències

La Konsilio por la Respubliko petas al la kataluna polico ke ili agadu kiel "demokratia polico". Ĝi petas ankaŭ la retitiĝon de la hispanaj polico kaj sekureckorpusoj el Katalunio

Resultado de imaxes para consell per la republica

Ok gravaj vunditoj kaj unu tre grava okaze de la tumultoj en Barcelono.
Almenaŭ 58 ĵurnalistoj ricevis agreson dum ili disvolvigis sian surstratan informlaboron.
Internacia Amnesto denuncas la troan uzon de la forto far la polico kontraŭ la manifestaciantoj 
La sendependentismo respondas al al hispana tribunalo per kolapso de la lando (Katalunio)

Les columnes provinents de Berga i Vic van arribar ahir a l’avinguda Meridiana de Barcelona.

Fonto: Ara

divendres, 18 d’octubre del 2019

La gazetaro diras...

  • Le Monde: "La Marŝoj por la Libereco blokas la ĉefajn alirojn al Barcelono pro la ĝenerala striko."
  • Le Soir: "Ĝenerala striko en Katalunio; nuligitaj flugoj kaj blokitaj ŝoseoj."
  • France Info: "Kvin demandoj pri la gigantaj manifestacioj de Katalunio"
  • The Guardian: "La ĝenerala striko de Katalunio fermas Barcelonon."
  • Reuters: "Miloj da homoj alvenas en Barcelonon je la kvina tago de manifestacioj."
  • La Reppublica: "Katalunio, kunfrontiĝoj kaj tumultoj; prokrastiĝas la Barça-Madrid, oni fermas la Sagrada Familia-n."
  • AFP: "Ĝenerala striko en Katalunio kaj la Marŝoj por la Libereco alvenas en Barcelonon."
  • Euronews: "Kiel aperas la protestoj de Barcelono kun tiuj de Honkongo?"
  • BBC: "La protestoj de Barcelono fermas la templon de Sagrada Família."
  • Daily Mail: "Miloj da manifestaciantoj marŝas tra Katalunio."
  • The Independent: "Miloj da katalunoj marŝas post la enprizonigo de sendependismaj gvidantoj."


fonto: Vilaweb

Okazaĵoj ĝis vendredo


Manifestaciantoj kolapsas la centron de Barcelono
La hispana polico pafas per gumkugloj en urba strato
La Marŝoj por la Libereco enskribiĝas en la historio
La ĝenerala striko, pli sekvata ol la antaŭa (3an de oktobro)
Komitatoj por Defendo de la Respubliko vokas al urba tendumado
Pikniko por la Respubliko kolapsas la ĉirkaŭon de Sagrada Família
La ŝtato provas bloki la retejon de DemokratiaTsunamo
Alerta Solidària denuncas la enprizonigon de naŭ manifesaciantoj
Comuns (kataluna maldekstrularo) kunvokas al la manifestacioj

Daŭrigu la informiĝon per bildoj kaj videoj ĉe: Vilaweb

Iru rekte al la fotaro: ĉi tie

La kataluna tv-kanalo TV3 ankaŭ informas ofte pri la okazaĵoj

Ĝenerala striko en Katalunio


La ĝenerala striko komenciĝas kune kun trafikinterrompo en la aŭtoŝoseoj AP-7, AP-2 kaj aliaj ŝoseoj

Estis kunvokita por hodiaŭ ĝenerala striko por protesti kontraŭ la verdikto de la hispana Supera Tribunalo. Oni antaŭvidas amasan partoprenon kaj interrompojn de la cirkulado de veturiloj ekde frue matene. Vespere la Marŝoj por la Libereco kunfluos en Barcelono. Oni antaŭvidis grandan manifestacion kiu eliros el la kvartalo Gràcia (Jardinetes de Gràcia)

Fonto: Vilaweb


dimecres, 16 d’octubre del 2019

Marŝoj por la Libereco (Marxes per la Llibertat)

Marxes per la Llibertat

Kataluna Nacia Asembleo kaj Òmnium Cultural organizis unuiĝan kaj multnombran aktivaĵon por respondi al la verdikto de la hispana Supera Tribunalo kontraŭ la kataluna procezo. Temas pri kvin marŝoj, t.n. Marxes per la Llibertat (Marŝoj por la Libereco), kiuj eliris el kvin urboj: Girona, Vic, Berga, Tàrrega kaj Tarragona. Ili trairos vilaĝon post vilaĝo ĝis alveni, vendrede, en Barcelonon. La kolumnoj kunfluos en manifestacio kunvokita de sindikatoj je la 17 h. ĉe Jardinets de Gràcia (konata ĝardeneto en kvartalo Gràcia).

.

Krom tio, la Komitatoj por Defendo de la Respubliko, kiuj subtenas la iniciaton, origanizos sesan kolumnon, kiu ekos vendrede el urbo Castelldefels direkte al Barcelono.

La marŝoj komenciĝas du tagojn post la publikigo de la verdikto kontraŭ la kataluna procezo, kiu instigis ondon da protestoj kaj indigniĝoj jam lunde matene. La sukcesa amasokupado de la barcelona flughaveno far Demokratia Tsunamo, la surpriza blokado de la madrida flughaveno en Madrido, la homkolektiĝoj lunde vespere krom trafikinterrompoj hieraŭ, ĉie en Katalunio, estis la precedencoj de la marŝoj.

Fonto: Vilaweb

Imatge de la Marxa organitzada per l'ANC a Tàrrega / PERE VIRIGILI


Fonto de la bildo: Ara

Imatge





dilluns, 14 d’octubre del 2019

La futbala trejnisto Josep Guardiola petas internacian intervenon

La futbala trejnisto Josep Guardiola publikigis, nome de la Demokratia Tsunamo, videodeklaron por peti la intervenon de la internacia komunumo antaŭ la aŭtoritatema misevoluo de Hispanio kaj postulas dialogon kun la hispana prezidento Sánchez. La video estis diskonigita de la amaskomunikiloj BBC, France Press kaj TV3.




Protestoj en Katalunio (kaj Hispanio)

Homkoncentriĝoj en placoj kaj stratoj de Katalunio
Publika protesto de la nuna kataluna parlamentestro kaj de la eksaj
Madrida flughaveno kolapsita per malrapidmarŝo de centos da aŭtoj
Miloj da manifestantoj kolektiĝas en la flughaveno de Barcelono (pli ol cent flugoj estis nuligitaj, la polico vundigis kvindekses homojn)
La ekzilita kataluna prezidento Carles Puigdemont vokas al ĉies mobilizo
La urbestrino de Barcelono, Ada Colau, petas al la civitanaro altigi la voĉon kontraŭ la maljusteco
La Internacia Komitato de Juristoj denuncas Hispanion: " La kondamno de la katalunaj gvidantoj atencas kontraŭ la homaj rajtoj"
Teatroj, festivaloj, eldonejoj kaj librovendejoj nuligas siajn programitajn aktivaĵojn
Miloj da homoj en Valencilando manifestacias por montri rifuzon al la kondamno
Sportaj kluboj kaj sportasocioj asertas publike: "Prizono ne estas la solvo"
Nicola Sturgeon: "La estonteco de Katalunio devas decidiĝi tra balotujoj ne en juĝejoj"



Turistes que intenten arribar o sortir de l'aeroport es barregen amb manifestants als voltants de la T1 / CÈLIA ATSET

La zona d'arribades de la T1, totalment col·lapsada pels manifestants



Fonto: Vilaweb kaj Ara

La protestoj en Katalunio kontraŭ la verdikto. La Demokratia Tsunamo

"RAJTOJ·LIBERECO·MEMDETERMINO"
Sub la nomo Tsunami Democràtic (Demokratia Tsunamo) antaŭeniras socia anonima iniciato kiu celas kunordigi la civitanan proteston kontraŭ la prizona verdikto de la gvidantoj de la sendependisma popola movado.
Kio estas Tsunami Democràtic? jen mi tradukas informon de la retĵurnalo Vilaweb, kiu reproduktas la sin prezenton de la respondeculoj:

La Demokratia Tsunamo estas iniciato kiu prezentiĝis tra la sociaj retoj, ĝi aperis el la civila socio kaj ĝuas la komplicecon de ĉiuj sendependismaj partioj kaj asocioj. La celo estas vehikuli la respondon al la verdikto de la hispana Supera Tribunalo pri la kataluna sendependiĝa procezo. Tiu ĉi respondo baziĝas sur la neperforto kaj la civila malobeemo.

Jen bildekzemplo de Tsunami-mesaĝo en Twitter:

"Ni reprenu la iniciatemon! Per la neperforto kaj la civila malobeado kiel iloj, ni superpaŝu la verdikton. Ni ŝanĝu la staton de la aferoj: aliĝu al la #Demokrata Tsunamo Vi estas la tsunamo!"

Demokrata Tsunamo lanĉis kanton La força de la gent ( La forto de la homoj) akompanata de bildoj:

La verdikto de la hispanaj juĝistoj


Liberu prizonuloj!


dimecres, 9 d’octubre del 2019

Ĉemiza mesaĝo de manifestanto

Foto de Montserrat Bonet.
"Ĉu vi estas por aŭ kontraŭ sendependismo, tio tute ne gravas. Temas pri tio ke, la popolo deziras paroli kaj oni silentigas ĝin per draŝoj"

dimarts, 1 d’octubre del 2019

Memoro pri la 1a de oktobro de 2017

Antaŭ du jaroj, la katalunoj memorganiziĝis por demokratie baloti pri sia estonteco. Jen bildkolekto pri la evento


dimarts, 10 de setembre del 2019

Pri la ĉijara Diada (la nacia festotago de Katalunio)

Ĝis nun enskribiĝis pli ol 400.000 homoj, laŭ lasta cifero publikigita de la Kataluna Nacia Asembleo. Oni vendis por la evento 250.000 T-ĉemizojn kaj 1.200 busoj estis rezervitaj por la aliro.



Slogano de 2019

Interesiĝantoj povos spekti la disvolvon de la manifestacio tra la kataluna tv-kanalo 3/24, ĉefe ekde la 17:00 h. sed kun raportoj pri diversaj aktivaĵoj dum la ruta tago. Ankaŭ la ĉefkanalo TV3 elsendos abunde.







dijous, 15 d’agost del 2019

Kio estas Proactiva Open Arms (traduko el Vikipedio)

20151030 Syrians and Iraq refugees arrive at Skala Sykamias Lesvos Greece 2.jpg

Proactiva Open Arms estas kataluna NRO, fondita en la urbo Badalona (apud Barcelono), kun la celo savi homajn vivojn en la maro. Ĝi estis kreita en oktobro de 2015, ĝia unua ago estis organizi setlejon en Lesbos. Tie, volontula grupo ekhelpis siriajn rifuĝintojn kiu klopodis atingi la insulon en malfacilegaj kaj mortdanĝeraj kondiĉoj.
Dankon al ilia agado, Proactiva Open Arms estis agnoskata per diversaj premioj, inter kiuj rimarkindas la premio Ciutadà Europeu 2016 (Eŭropa Civitano 2016). Ĝia fondinto, Òscar Camps, estis nomumita Català de l'Any (Kataluno de la Jaro).

Origino
Origine,  Proactiva estis entrepreno pri marservoj, specialiĝinta pri akvo sekureco kun la nomo Pro-Activa Serveis Aquàtics kaj establita en Badalona. Pro la rifuĝinto-krizo kaj post la publikigo de fotoj  de kadavroj en la amaskomunikiloj, en septembro 2015, la direktoro de Pro-Activa, Òscar Camps, decidis vojaĝi al Lesbos kune kun tri aliaj membroj de la entrepreno. Vidante la mankon de surloka organizado, la kataluna teamo decidis resti en la greka insulo. La entrepreno tre spertis pri kontrolado de plaĝoj do, ili povis uzi siajn konojn por alfronti la mortojn kiu estis abundaj en la egea maro.

Aliaj iniciatoj
Fine de majo de 2016, oni diskonigis ke Proactiva estis decidinta uzi ŝipon por navigi en la centra Mediteraneo kaj asisti la migrantojn kiuj eliris el la libiaj marbordoj. Pro la akordo inter  EU kaj Turkio, kiu malfaciligis la vojaĝon en Egeo, oni malfermis aliaj alternativajn itinerojn antaŭe duonforlasitajn pro ilia danĝereco. Tiel, la kataluna NRO marŝigis ŝipojn inter Libio, Egiptio kaj Italio.

Plia informiĝo:
En vikipedio, versioj germana, angla, hispana, eŭska, franca, itala kaj kataluna (el kiu mi ekprenis ĉi parteton)


dimecres, 15 de maig del 2019

diumenge, 5 de maig del 2019

Frederic Pujulà i Vallès (Vikipedia artikolo)



Naskita en rusiljona kaj bretona familio Frederic pasigis kelkajn jarojn de sia infanaĝo en Kubo. Li poste studis juron en Barcelono, kie li amikiĝis kun Pablo Picasso (kiu faris faman protreton de Pujulà fumanta pipon[1]) kaj aliaj artistoj kaj verkistoj de tiu tempo.
En 1905, kelkaj oficiroj de la hispana armeo ruinigis la redakciejojn de la ĵurnalo La Veu de Catalunya kaj de la satirika semajna gazetoCu-cut! pro ties "antihispanismo". Pujulà klarigis kaj kritikis tion en la esperanta revuo Tra La Mondo aperanta en Parizo. Hispana esperantista militisto denuncis lin kaj li ekziliĝis al Parizo, kie li daŭrigis siajn katalunistan kaj esperantistan taskojn, kaj, kie li povis adopti la francan civitanecon por eviti la persekutojn de la hispanaj aŭtoritatoj.
Jam reveninte en 1909, li profitis el sia funkcio de direktoro de la 5-a UK en Barcelono, por konigi al la tuta mondo la ekziston de la kataluna lingvo kaj de ĝia kulturo. Lia partopreno kiel soldato en la Unua mondmilito estis volontula, same kiel aliaj katalunaj batalantoj, kvankam li estis rekrutita pro sia franca civitaneco, tamen li partoprenis kun Adrià Gual, en 1914, en la preparaj laboroj de la 10-a UK 1914 okazunta en Parizo. Pujulà esperis ke lia batalo alportos ion al la liberiĝo de la eŭropeaj nacioj. Li pasigis kvar jarojn en diversaj militfrontoj ĝis li estos malmobilizita de la franca armeo en 1919. Inter alie, li estis ano de kompanio de telefonistoj el kiu nur li kaj unu kompano transvivos, kaj li partoprenis en unua vico en korp-al-korpaj bataloj per bajonetoj, kiuj daŭris plurajn tagojn seninterrompe. La 9-an de marto li estis akceptita kun granda festo en Hotelo Suís de Barcelono. Sed lia traŭmatiga sperto ĉe la fronto, kaj aliaj personaj konfliktoj, igis lin eliĝi el publika aktivado.
En 1923 li fuĝis al Parizo, ĉar li estas avertita ke li povus esti enkarcerigita laŭ ordono de la nova registaro de Miguel Primo De Rivera, kaj li fortondis sian karakterizan barbon por tiel trapasi nerimarkite la landlimon. Tie li iĝis korespondanto de la ĵurnalo El Diluvio (ligita al Partit Republicà Democràtic Federal) kaj li sukcesis fariĝi Ĝenerala Sekretario de la Asocio de Fremdaj Periodistoj en Francio. En 1933 li revenis al Barcelono kie li plu kunlaboris kun tiu gazeto ĝis 1939, kaj li fine fariĝis ĉefredaktoro kaj rolis kiel direktoro. Dume li havis diversajn aktivecojn kiel framasono.
Dum la okupiteco de Barcelono fare de la faŝismaj ribelantoj, en la fino de la Hispana Enlanda Milito, li estis enprizonigita kaj mortkondamnita de militista tribunalo per rapidjuĝo pro sia katalunista kaj respublikista pozicioj. Post unu semajno pasigita atendante sian ekzekuton, lia kondamno estis ŝanĝita al prizonado da dudek jaroj kaj unu tago. Fine post prizonado de du jaroj kaj du monatoj en la karcero Modelo de Barcelono, li estas liberigita pro sia aĝo. Poste li estas persekutita en alia proceso pro "politikaj respondecoj", la Servo de Dokumentkolektado de Salamanko (Servicios de Recuperación de Documentos de Salamanca) petis informojn pri li. La Speciala Tribunalo por la Puno kontraŭ Framasonismo kaj Komunismo kondamnis lin en 1947 pro "framasonismo, kun separatistaj ideoj" por dekdu pliajn jarojn da prizono, kiujn li ne devis plenumi. Li ricevis malpermeson labori kiel advokato kaj kiel ĵurnalisto. Apartigita de la publika vivo, li mortis 14-an de februaro 1963 en Bargemon (Var, Francio).

Resultado de imaxes para frederic pujulà i vallès
Portreto farita de Pablo Picasso
Resultado de imaxes para frederic pujulà i vallès
Fonto: http://www.palamos.cat/palamos/ajuntament/noticia.aspx?id_registre=577

dimarts, 23 d’abril del 2019

Manifesto de portugalaj intelektuloj

Politikistoj, historiistoj, ĵurnalistoj, profesoroj, sociologoj, subskribas tekston kiu petas politikan solvon de la konflikto inter Katalunio kaj Hispanio

 
Sesdek portugalaj intelektuloj - inter kiuj estas politikistoj, historiistoj, ĵurnalistoj, profesoroj, sociologoj, juristoj aŭ antropologoj - ellaboris manifeston en kiu oni kritikas la enjuĝigon de la konflikto inter Katalunio kaj Hispanio. Ili postulas la tujan "liberigon de la katalunaj politikaj prizonuloj" kaj la retiron de la akuzoj kontraŭ la civitanoj kiuj partoprenis en la organizado de la referendumo.

La teksto memorigas ke, kelkaj el la akuzitoj en la juĝado kontraŭ la memdetermina procezo, kiuj estis en provizora mallibereco dum jaro kaj duono, kaj "diversaj organizoj kaj internaciaj eminentuloj (la nobelpremiita pri paco, Jody Williams, parlamentanoj el diversaj landoj, ktp.) difinis kiel politika la juĝproceson.

La dokumento informas ke, "miloj da katalunaj civitanoj partoprenintaj en la organizado de la referendumo estas submentitaj al juĝaj procedoj". Pli konkrete, oni mencias la kazo de universitataj instruistoj kiuj estis nomumitaj ĉefprizorgantoj de la balotadoj. Tiu kazo estis denuncita de la Amerika Asocio pri Politikaj Sciencoj kaj oni petis al la hispana prezidento Pedro Sánchez, ke la ŝtato retiru la akuzojn. Kromm tio, la teksto opinias "riveliga la fakton ke oni oficiale malpermesis al katalunaj aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj la uzon de esprimoj kiaj "politikaj prizonuloj" kaj "ekzilitoj".


Jen sube la subskribintoj de la manifesto:
Abilio Hernández, pofesoro pri literaturo kaj estetiko
Adelino Maltez, politologo
Alfredo Barroso, kronikisto kaj eseisto
Alfredo Caldeira, advokato
Álvaro Garrido, historiisto
Ana Sofia Ferreira, historiisto
Andreia Lourenço Marques, politiksciencisto kaj aktivisto pri homaj rajtoj
António Borges Coelho, historiisto
Ascenso Simões, direktoro, membro de PS
Boaventura de Sousa Santos, sociologo
Carlos Vargas, ĵurnalisto kaj ekonomiisto
Cipriano Justo, doktoro, gvidanto de Komunisma Renovigo
Daniel Adrião, Gvidanto de PS, entreprenkonsilanto
Daniel Oliveira, ĵurnalisto
David Duarte, esploristo pri politika filozofio
Diana Andringa, ĵurnalisto
Domingos Lopes, advokato
Elísio Estanque, socioligo
Fernando Oliveira Baptista, agro-inĝeniero
Filipe Piedade, esploristo pri Eduko-sciencoj kaj Politikaj Studoj.
Francisco Louçã, ekonomiisto
Francisco Oneto Nunes, antropologo
Francisco Teixeira, profesoro pri filozofio kaj politiksciencoj
Gaspar Martins Pereira, historiisto
Isabel Faria, metge, emerita funkciulo de la Eŭropa Komisiono
Isabel Moreira, Sendependa deputito de PS
Helena Rosetta, arkitekto, sendependa parlamentano de PS
Joana Mortágua, politikisto, sendependa deputito de BE
João M. Almeida, apotekisto, altdirektoro ĉe loka administrejo
João Teixeira Lopes, sociologo
Jorge Araújo, biologo
José Manuel Pureza, politologo, vicprezidanto de la Asambleo de la Respubliko
José Pacheco Pereira, historiisto, publicisto
Luís Monteiro, licenciigita pri arkeologio, membro de BE
Manuel Brito, emerita profesoro, eksprezidanto de la Nacia Instituto pri Sporto
Manuel Carvalho da Silva, sociologo, esploristo
Maria Isabel Loureiro, doctoro, profesoro komunuma sano
M. Carmo Marques Pinto, advokato, registarano de Nacia Alvoko por la Respubliko
Maria Manuel Rola, dezajnisto, membro de BE
Maria do Rosario Gama, profesoro de mezlernejo, APRE
Marisa Matias, sociologo, eŭrodeputito de BE
Miguel Cardina, esploristo pri sociaj sciencoj
Miguel Vale de Almeida, antropologo
Nelma Moreira, profesoro pri komputilaj sciencoj
Norberto Cunha, historiisto
Paula Godinho, antropologo
Paulo Fidalgo, doktoro, gvidanto de Komunisma Renovigo
Paulo Filipe Monteiro, direktoro
Pedro Bacelar Vasconcelos, konstituciisto
Ricardo Sá Fernandes, advokato
Richard Zimler, verkisto
Rui Pato, doktoro kaj muzikisto
Rui Pereira, profesoro, ĵurnalisto kaj eseisto
Rui Sá, inĝeniero, membro de la Municipa Asembleo de Porto laŭ CDU
Rui Tavares, historiisto, gvidanto ĉe Livre
Sandrina Antunes, politologo
Sónia Duarte, profesoro de mezlernejo kaj esploristo pri lingvistiko
Ulisses Pereira, ekonomiisto, deputito de PSD

Fonto: Vilaweb

dijous, 18 d’abril del 2019

dissabte, 13 d’abril del 2019

Mortis Neus Català, postvivanto de la naziaj koncentrejoj

Simbolo de la kontraŭfrankoisma batalado, ŝi luktis ĉe la franca Rezistado kaj supervivis la koncentrejon de Ravensbrück



Mortis 103-jaraĝa Neus Català, postvivanto de la naziaj koncentrejoj kaj unu el la simboloj de la batalo kontraŭfaŝisma. Aliĝinta al Joventuts Socialistes Unificades de Catalunya (Unuigita Socialisma Junularo de Katalunio) kaj poste al PSUC (la plenaĝula partio), ŝi transiris la francan landlimon kun 180 infanoj kiam la frankoistoj eniris Barcelonon en 1939. Dum la milito inter 1936 kaj 1939 ŝi estis kunlaborinta en la prizorgado de orfaj infanoj.

Jam en ekzilo, ŝi batalis apud la francaj rezistantoj kun sia edzo. Ambaŭ estis kaptitaj de la nazioj kaj senditaj al koncentrejoj, kie li mortis. Ŝi restis  en la koncentrejo de Ravensbrück (Germanio) ĝis la 8-a de majo de 1945. Poste ŝi revenis al Francio, kie ŝi plu aktivis ĉe kontraŭfrankoismaj organizoj. Reveninte al Katalunio, ŝi aliĝis al PCC kaj al EUiA (komunisma kaj maldekstrema partioj) kaj neniam ĉesis lukti por la rajtoj kaj liberoj kaj kontraŭ la faŝismo. Ŝi estis la lasta kataluna virino supervivanta el nazia koncentrejo.

Fonto: Vilaweb