dimecres, 30 d’octubre del 2019

Gejunuloj tendumas ĉe placo Universitato de Barcelono


Ili petas la finon de la subpremado, referendumon pri memdetermino, amneston, garantiojn por la rajtoj damaĝitaj de la hispana Supera Tribunalo kaj dignan estontecon por la gejunularo.


Cento da gejunuloj tendumos sen difinita limdato en la placo Universitato de Barcelono por denunci la subpremadon suferata de Katalunio kaj por postuli la liberigon de la politikaj prizonuloj. 
Gejunuloj kaj studentoj kreis kvin komisonoj kaj antaŭvidas la okazigon de babilrondoj kaj atelieroj ekde jaŭdo ĝis la fino de la tendumado, kiu ne estis determinita sed dependanta de la decido de la asembleo aŭ eventuala forpelo far la polico.
Krom la kvindeko da tendoj okupantaj la placon, hodiaŭ okazos koncerto en  kiu intervenos la muzikgrupoj Ginestà, Roba Estesa, Companyia Eléctrica Dharma, la Juna Koruso de Orfeó Català, Ferran Exceso kaj Àlex Pérez & Co.
Morgaŭ matene okazos atelieroj kaj babiladoj pri feminismo, ekologio kaj loĝado. Posttagmeze okazos asembleo por valorigi proponojn kaj iniciatojn.
En manifesto, la tendumantoj diras ke ili estas la generacio de la 14a de oktobro kiu, fine diris "sufiĉe!" kaj kiu postulas respondecon al siaj politikaj reprezentantoj. Hodiaŭ estas la dua tago de studenta striko kunvokita de SEPC (la Studenta Sindikato de Katalunlandaro).
Fonto: Vilaweb
Imatge