Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris striko. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris striko. Mostrar tots els missatges

dilluns, 9 de març del 2020

8a de marto, virina tago

Pli ol 50.000 homoj (laŭ kalkulo de la urba polico) sin manifestis en la centro de Barcelono kun la slogano: "(virinoj) kunaj kaj diversaj por digna vivo"
La feminisma striko de la 8a de marto finiĝis per la legado de deklaro kaj muzikprezentoj en la promenejo Arko de Triumfo


Tamburado dum la feminisma manifestacio






Aliaj manifestacioj okazis en: Tarragona (6.000 partoprenantoj), Girona (5.000) kaj Lleida, kie okazis du manifestacioj (2.500 + 2.500). En Valencio, ankaŭ kun miloj da manifestantoj, oni kreis kontraŭrasisman kolumnon kaj la slogano estis: "Feminismo por ŝanĝi la mondon"

Fonto 1: La República
Fonto 2: Vilaweb

divendres, 18 d’octubre del 2019

Ĝenerala striko en Katalunio


La ĝenerala striko komenciĝas kune kun trafikinterrompo en la aŭtoŝoseoj AP-7, AP-2 kaj aliaj ŝoseoj

Estis kunvokita por hodiaŭ ĝenerala striko por protesti kontraŭ la verdikto de la hispana Supera Tribunalo. Oni antaŭvidas amasan partoprenon kaj interrompojn de la cirkulado de veturiloj ekde frue matene. Vespere la Marŝoj por la Libereco kunfluos en Barcelono. Oni antaŭvidis grandan manifestacion kiu eliros el la kvartalo Gràcia (Jardinetes de Gràcia)

Fonto: Vilaweb


dimarts, 5 de febrer del 2019

La Canadenca, 100-a datreveno de la 8-hora labortago

Hodiaŭ estas la centjariĝo de unu el la plej gravaj atingoj de la kataluna laborista movado



Antaŭ cent jaroj komenciĝis la efektiviĝo de unu el la plej gravaj atingoj de la kataluna laborista movado: La striko de La Canadenca. La 5-an de februaro de 1919, la laboristoj de la elektrokompanio Regs i Força de l'Ebre, kromnomata La Canadenca (La Kanada) komencis strikon por solidariĝi kun ok kamaradoj, maldungitaj post plendado pri malaltigo de ilia salajro kaj petado la subtenon kaj konsilon de la sindikato CNT. "La kompanio planis proponi kontrakton laŭ nedifinita tempo sed unuflanke dekretis malpliigon de la salajro de 150 al 125 pesetoj ", rakontas la historiisto Xavier Díez. Je la komenco de la protesto, la kompanio respondis maldungante cent kvardek laboristojn el la fakturado-sekcio. Tio rezultigis en totalan strikon.

La respondo evidentigis la miopion de la mastraro antaŭ la forto de CNT kaj la anarkosindikatisma movado." Oni ne sufiĉe eksplikis ke, dum aŭtuno de 1918, estiĝis laborista ribelo en Andaluzio en kiu, tre multaj anarkiistoj sindediĉis al okupado de teroj kaj deprenado de la propietaĵoj de latifundi-mastroj. Multaj el tiuj laboristoj, kontinuaj kaj portempaj, tre radikalaj kaj el diversaj originoj, venis al Barcelono kaj koncentriĝis ĉirkaŭ la sindikato CNT". rakontas Díez.

Neniu kapablis antaŭvidi ke tiu striko, minoritata kaj improvizita en la komenco, etendiĝus kiel fajro sur seka pajlo kaj finiĝus ŝanĝante la historion. La 21-an de februaro, la Sindicat Únic d'Aigua, Gas i Electricitat (Sindikato Unika pri Akvo, Gaso kaj Elektro) de CNT deklaris strikon en la tuta sektoro kaj en la entreprenoj kiu formis La Canadenca-n. La 23-an ĝi etendiĝis al pliaj sektoroj de la urbo kaj la laboristoj okupis la kompanion. Unue oni agis per partaj mallumigoj sed baldaŭ ili iĝis preskaŭ totalaj. Krom tio, oni sabotis kaj bojkotis. La manko de elektro kondukis al paralizo de transporto, kiu, siavice, paralizigis, ekzemple, la distribuon de nutrovaroj.
Pro ĉio ĉi, vendejoj fermis kaj ankaŭ teatrejoj kaj kinejoj. Fakte paraliziĝis eĉ bazaj servoj kiel la kolektado de urbaj rubaĵoj. Tio kio komenciĝis kiel laborista striko, fine damaĝis gravegajn sektorojn kaj blokis la tutan urbon. La reago al tio ĉi estis aŭtoritata subpremado. Oni deklaris milito-staton kaj la armeo de Milans del Bosch rekte intervenis. La interveno rezultis en la enprizonigon de inter 3.000 kaj 4.000 strikantoj.

La mastraro prezentis ultimaton la unuan de marto kaj informis la laboristojn ke, tiuj kiuj ne venos al la laborejo antaŭ la tago 6, estos maldungitaj. Tamen, tio utilis al nenio. La situacio, pli kaj pli konflikta, evoluis tiel ke la hispana registaro, prezidita de Romanones, dekretis, meze de marto, labortagon maksimume 8-horan, la liberigon de la prizonuloj, plialtigon de la salajroj, legalan kapablon de la sindikatoj por intertraktado kaj reenpostenigon de la maldungitoj. " La hispana ŝtato estis la unua eŭropa lando kiu aprobis la 8-horan labortagon en ĉiuj sektoroj, kvankam paralele, Finlando sekvis la saman procezon". Rakontas Díez.

La motivo de tiu decido estis eviti la kompletan senordiĝon kaj ke la striko etendiĝu al la cetera Hispanio. La etoso estis malfacila kaj malstabila. Rilate al la nacia afero, en tiu epoko fiaskis la projekto de kataluna statuto kaj la hispana ŝtato estis deklarinta la nuligon de la konstituciaj garantioj pro timo al sendependisma ribelo. Samtempe en la tiama Eŭropo formiĝadis ŝtatoj: Islando, Pollando, Baltaj Landoj,...En la socia tereno, post la eksplodo de la Rusa Revolucio, ekestis en la burĝaj rondoj vera paniko al laboristaj revolucioj, des pli pro la malkontento de la laboristoj post la malpliigo de ilia aĉetkapablo en la lastaj jaroj. Samepoke eksplodis ankaŭ la Espartakista Ribelo de Berlino en januaro kaj en Italio estis okupataj multaj fabrikoj. Sume al tio, la Tragika Semajno, okazinta dek jarojn antaŭe, estis forte impresita en la memoro de la burĝaro.

Fonto: Vilaweb

dimecres, 8 de novembre del 2017

Haltigo de la lando por peti la liberigon de politikaj prizonuloj


La retĵurnalo Vilaweb informas pri la disvolviĝo de manifestacioj akurate kaj el diversaj landopartoj. Klaku surbilde por vidi fotojn kaj videojn (ankaŭ legi, se vi komprenas la katalunan)

"Kontraŭ la subpremado, eĉ ne unu paŝon malantaŭen. Ni estas Respubliko. 8an de Nov. ĝenerala striko"

dilluns, 6 de novembre del 2017

Alvoko por landhaltiĝo


Por peti la liberigon de la politikaj prizonuloj

Lasta informado:

La laborhaltiĝo antaŭvidita por morgaŭ ekformas. La sindikato CGT, la Sindikata Laborista Kunordigo kaj la sindikato USTEC aliĝis al la ĝenerala striko kunvokita de la Intersindikata CSC, kiu estis rebaptita kiel "haltigo de la lando"-n far ANC kaj Òmnium Cultural. 
Hieraŭ, la cento de organizoj kiuj konsistigas la Tablon por la Demokratio, kunvenis por paroli pri la mobilizadoj planitaj por morgaŭ kaj celantaj postuli la liberigon de la politikaj prizonuloj.

La sindikaton UGT kaj CCOO ne aliĝis al la ĝenerala striko ĉar laŭ ili ĝi ne havas laboristaj motivoj sed politikaj. Tamen, ambaŭ sindikatoj alvokas la civitanojn al mobilizado. "Merkredo estas tago por kunlabori kaj por defendi la rajtojn kaj la liberojn kiuj ne estas garantiataj en Hispanio sed jes en Belgio", diris la ĝenerala sekretario de UGT, Camil Ros.

Fonto (kun plia informado): Vilaweb



dissabte, 4 de novembre del 2017

Ĝenerala Striko



La intersindikata CSC kunvokas al ĝenerala striko kontraŭ la subpremado al la sendependisma procezo la venontan 8-an de novembro, sekve al tio ke jaŭde la Nacia Tribunalo ordonis la enprizonigon de la vicprezidanto Oriol Junqueras, 7 katalunaj registaranoj kaj 1 eksregistarano.

Al tiu kunvoko aliĝis ankaŭ la Kataluna Nacia Asembleo kaj la asocio Òmnium Cultural. Oni celas "haltigi la landon" same kiel jam okazis la pasintan 3-an de oktobro. Ankaŭ la Kataluna Asocio de Magistratoj kaj la Asocio de Magistratoj por la Sendependeco montris sian subtenon al "kiu ajn" striko-kunvoko kiu havu "vastan" interkonsenton.


Male, la anarkisindikato CGT, anoncis sian ne-aliĝon kvankam donas al siaj membroj liberon por partopreni la strikon pro la graveco de la okazaĵoj en Katalunio. En ĝia komuniko, la permanenta sekretariaro argumentas la mankon de tempo por registri kaj debati la iniciaton.
La sindikato CCOO ne aliĝos al la striko. Ĝi klarigis, same kiel en antaŭaj okazoj, ke ili ne konsideras ĝuste transporti al la labortavolo iun problemon kiu superas ilian agadkampon.
Tamen, la "haltigo de la lando" kunvokita de ANC kaj Òmnium okazonta memmerkrede, plu estas sub konsidero de la sindikato cele al ebla aliĝo kiel socia organizo. Pri tio okazas nun kontaktoj kun aliaj membroj de Tablo por la Demokratio por alveni al iu definitiva sinteno.

CSC informas ankaŭ:
ke la striko estas ilia rimedo por respondi al la labora malsekureco establita pere de sinsekvaj laborreformoj efektivigitaj en la lastaj jaroj. La striko estas ankaŭ respondo al la malriĉiĝo de la laborista klaso kaŭze de la malaltaj salajroj, kiu rezultis en povrecon de 20%  el la aktivaj laboristoj, dum milionoj da eŭroj malaperas malantaŭ opaka helpo al la bankoj.

Aliflanke, per la striko oni postulas la nuligon de la "Reĝa Dekreto-leĝo 15/2017 de la 6a de oktobro pri urĝaj ŝanĝoj en la tereno de moviĝeblo de ekonomikaj operatoroj ene de la nacia teritorio", pro ĝiaj damaĝaj efikoj en la laborista kaj produktiva tavoloj, faciligante la translokiĝon de firmaoj kaj malplibonigante la katalunan ekonomion kaj la laboristan klason.


dimarts, 3 d’octubre del 2017

Ĝenerala striko kaj manifestacioj

Hodiaŭ en Katalunio estis kunvokitaj ĝenerala striko kaj manifestacioj por protesti kontraŭ la polica perforta subpremo. Dekmiloj da homoj partoprenis.