dissabte, 13 d’abril del 2019

Mortis Neus Català, postvivanto de la naziaj koncentrejoj

Simbolo de la kontraŭfrankoisma batalado, ŝi luktis ĉe la franca Rezistado kaj supervivis la koncentrejon de Ravensbrück



Mortis 103-jaraĝa Neus Català, postvivanto de la naziaj koncentrejoj kaj unu el la simboloj de la batalo kontraŭfaŝisma. Aliĝinta al Joventuts Socialistes Unificades de Catalunya (Unuigita Socialisma Junularo de Katalunio) kaj poste al PSUC (la plenaĝula partio), ŝi transiris la francan landlimon kun 180 infanoj kiam la frankoistoj eniris Barcelonon en 1939. Dum la milito inter 1936 kaj 1939 ŝi estis kunlaborinta en la prizorgado de orfaj infanoj.

Jam en ekzilo, ŝi batalis apud la francaj rezistantoj kun sia edzo. Ambaŭ estis kaptitaj de la nazioj kaj senditaj al koncentrejoj, kie li mortis. Ŝi restis  en la koncentrejo de Ravensbrück (Germanio) ĝis la 8-a de majo de 1945. Poste ŝi revenis al Francio, kie ŝi plu aktivis ĉe kontraŭfrankoismaj organizoj. Reveninte al Katalunio, ŝi aliĝis al PCC kaj al EUiA (komunisma kaj maldekstrema partioj) kaj neniam ĉesis lukti por la rajtoj kaj liberoj kaj kontraŭ la faŝismo. Ŝi estis la lasta kataluna virino supervivanta el nazia koncentrejo.

Fonto: Vilaweb