Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris registaro. Mostrar tots els missatges
Es mostren els missatges amb l'etiqueta de comentaris registaro. Mostrar tots els missatges

dissabte, 30 de novembre del 2019

Protesto en Parizo favore al minorigitaj lingvoj

Imatge
Centoj da homoj manifestaciis ĉi tagmeze antaŭ a Ministerio pri Edukado en Parizo defendante la katalunan, la okcitanan, la eŭskan, la bretonan, la flandran kaj aliajn lingvojn minorigitajn fare de la franca registaro. La proteston kunvokis kolektivo el pli ol kvardek asocioj kaj grupoj, kiuj postulas ŝanĝon en la lingva politiko de la regantoj.

Fonto: El Nacional


dissabte, 4 d’agost del 2018

Pri solidareco

Oni ofte akuzas la sendependentistojn pri tio, ke ili ne estas "solidaraj" (ĉar ili kritikas la fiskan deficiton kun Hispanio)
Sed la datumoj montras ke la katalunaj sendependistoj pli emas batali kontraŭ la malegaleco ol la uniistoj.


 Malegaleco
% kiu konsentas kun la jena frazo:
"La registaro devus interveni por malpliigi la malegalecon de enspezoj"

IIIIIIIIIIIIIIII
Partioj favoraj al referendumo pri sendependeco:
Ruĝaj - Ne
Bluaj - Jes


divendres, 13 de juliol del 2018

Malkovrita manuskripto kiu konfirmas la naskiĝon de la kataluna registaro en la jaro 1359

Escut de la Generalitat a la façana del Parlament

La dokumento, el la dekkvina jarcento, estis misklasigita en la Arkivejo de la Aragona Krono

Manuskripto, kiu estis mise katalogita en la Arkivejo de la Aragona Krono,konfirmas ke La Generalitat (Kataluna Registaro) naskiĝis en 1359. La dokumento, kiu kompilas la originalan normaron de La Generalitat de Catalunya, estis lokalizita de Pere Ripoll, doktoro pri Juro per la Universitato Pompeu Fabra.

La manuskripto, nomata Llibre dels vuit senyals (Libro de la ok signaloj), estis verkita inter 1415 kaj 1425.

Ripoll trovis la manuskripton dum lia laborado pri sia tezo "Llibre dels Vuit Senyals (15th century): an Edition, Legal and Comparative Study", en kiu li planis studi la instituciojn aperantajn en tuta Eŭropo kun celoj similaj al tiuj de la Diputació General (Generala Deputitejo aŭ Kataluna Registaro, nome Generalitat).
La tezo atingis la poentrangon "eminenta"- kun laŭdo (cum laude).

La eltrovaĵo permesos studi la ĝerman jurreĝimon de La Generalitat. Oni ĝin redaktis responde al la nekomprenemo kiun la Ĝenerala Deputitejo vekis ĉe la Trastamara dinastio, kiel klarigis Ripoll en Catalunya Ràdio:
"Ĝi celis montri leĝan solidecon kaj juran bazon kiuj ne dependis de la reĝo kaj kiu povis esti modifata nur pere de pakto inter leĝdonaj korpoj kaj la reĝoj. Temis pri institucio separita de la monarkio".
La UPF (Universitato) informas ke la dokumento kompilas la normojn kaj jurkampon aprobitajn de la Kataluna Parlamento, kiu donis al la institucio povon sur la tereno de jura kaj administra memorganizado, financoj kaj impostado. Ĝi ĝuis ankaŭ financan blendadon.
Tomàs de Montagut, profesoro pri Juro en la univesritato UPF kaj kundirektoro de la tezo, ankaŭ valorigis la gravecon de la manuskripton:
"Ĝi evidentigas ke Katalunio estis duisma monarkio, en kiu la reĝo devis pakti kun la parlamento, kaj la normaro kiu blendis tiun ĉi juran paktismon troveblas en la libro."

Fonto: TV3

dilluns, 30 d’abril del 2018

Kio pri la monarkio?

La hispana registaro tordas la datumojn por kaŝi ke CIS (Sociologia Esplorcentro) ne demandis pri la monarkio en la lastaj tri jaroj.

La registaro argumentas ke CIS formulas malferman demandon pri la ĉefaj problemoj de Hispanio kaj la plejmulto el la enketitoj ne mencias la gereĝojn. Entute CIS pasigis 36 monatojn proponante neniun demandon pri la monarkio aŭ sen demandi al la civitanoj ĉu ili preferus respublikon kiel ŝtatformon.

El Rey Felipe VI y el presidente del Gobierno en funciones, Mariano Rajoy, conversan durante la reunión del Patronato del Instituto Cervantes, en el Palacio Real de Aranjuez.EFE/Ballesteros
La hispana prezidento Mariano Rajoy kaj Filipo la 6a konversacias dum kunsido ĉe Instituto Cervantes

Fonto: ĵurnalo Público

dilluns, 15 de gener del 2018

La hispana registaro blokas la Bazan Enspezon en Katalunio



La Ministerio pri Laboro ordonis  ĉesigi la pagon de la Renda Mínima Garantida (baza enspezo por civitanoj en situacio de povreco) pere de la artikolo 155 (tiu kiu servis por elpovigi la legitiman katalunan registaron). Sekve de tio, centoj da homoj ne ricevas monhelpon jam de antaŭ tri monatoj.
...
Nuntempe estas 27.000 homoj rajtigitaj ricevi la bazan enspezon, tiuj kiuj antaŭe ricevis la nun eksan Renda Mínima d'Inserció (Minimuma Enspezo por Ensociiĝo) sed en atendo estas aliaj 70.000 petoj. 

...

Laŭ informis radio-kanalo SER, Generalitat (Kataluna Registaro) kredas ke la hispana registaro uzas la bazan enspezon kiel ilon por premi la katalunan registaron tiel ke ĝi malsukcesu.

Siaflanke, la sindikato CCOO de Katalunio, denuncas la paralizigon de la monhelpo, kiu "lasas sen monrimedoj la familiojn plej fragilajn", laŭ deklarite al ĵurnalo Ara. Ĝi aldonas ke la baza enspezo estas "ne rezignebla" rajto kiu ne povas estis "dependanta de politikaj interesoj el iu ajn koloro".

Fonto: Directa

dijous, 30 de novembre del 2017

Ĝendarmoj kontraŭ balotujoj

La 1an de oktobro, la hispana registaro ordonis al miloj da ĝendarmoj kaj policanoj malebligi balotadon en Katalunio. Hodiaŭ ni memorigas pri la okazaĵo per unu el la multaj bildoj de tiu tago



dijous, 2 de novembre del 2017

Enprizonigita la duono de la kataluna registaro



Hispanio enprizonigas la vicprezidanton Junqueras  kaj la duonon de la kataluna registaro. La juĝisto de la Nacia Tribunalo, Carmen Lamela, akceptis la plej rigorajn proponojn de la ŝtatprokuroro Maza post la ĉimatena deklaro de la akuzitoj. Per tio, la nombro de politikaj prizonuloj en Hispanio altiĝas ĝis dek.

dimecres, 20 de setembre del 2017

Puĉo en Katalunio, ĝendarmoj sturmas la katalunan registaron

La Guardia Civil a pris d'assaut plusieurs ministères catalans.
La ĝendarmoj sturmis diversajn ministeriojn
La hispana ĝendarmaro sturmis, cimerkrede 20an de septembro matene, la katalunan registaron.
La hispana polico invadis la Ministerion de Ekonomio kaj aliajn organismojn ligitajn al la katalunaj financoj, same la Trezorejon kaj la Ministerion pri Eksteraj Rilatoj. La ĝendarmoj arestis la katalunan ministron pri financoj, Josep Maria Jové. "Ni estas sub sieĝostato! Estas vera honto!" diris Dolors Bassa, ministrino pri Sociaj Aferoj.
La intervenoj de la hispanaj ĝendarmoj multobliĝas en Katalunio. Dekdu membroj de la kataluna administracio estis pridemanditaj.
Pablo Iglesias, gvidanto de la partio Podemos, asertis ke la arestitoj estas "politikaj prizonuloj".
Carles Puigdemont, prezidanto de la Generalitat (kataluna registaro) kunvokis eksterordinaran kunvenon kun la reprezentantoj de la partioj de la kataluna parlamento.
La proparolanto de tiu registaro vokis al sereneco. La Kataluna Nacia Asembleo, ĉefa motoro de la movado por la sendependeco, donis la saman mesaĝon kunvokante al granda civitana mobilizado antaŭ ministerioj kaj katalunaj povcentroj.

dissabte, 16 de setembre del 2017

Afiŝo eldonita de la kataluna registaro

Ni aldonis la esperantan tradukon sur ĝi 
Noto: La originala afiŝo estas malpermesata kaj la hispana polico persekutas la diskonigantojn

dimecres, 5 de juliol del 2017

La kataluna registaro eksplikas la referendumon

Un miler de persones van escoltar l’exposició de Puigdemont, Junqueras, Rovira i Turull. / PERE VIRGILI
Sidejo de TNC
La partioj de la kataluna registaro (Junts x Sí kaj CUP) prezentas la leĝon por voĉdoni kaj okupiĝos iom pli poste pri la censo, la balotujoj kaj la transirleĝaro

La kataluna registaro ĉesigis monatojn da konjektado kaj prezentis parton de la juraj konsistaĵoj de la evento okazonta la proksiman unuan de oktobro, la leĝo de la referendumo pri memdecido. Leĝo kiu, malgraŭ ne solvi ĉiujn dubojn (mankas dua jura parto, transirleĝoj kaj logistikaj detaloj kiel censo kaj balotujoj), certe montras la leĝan arkitekturon de la referendumo. Unu tagon post la elpostenigo de Jordi Biaget, la kataluna registaro elmontriĝis unueca, firma kaj garantiema. Tiu mesaĝo trankviligis la ĝeneralan dubetoson generitan de la sekretecaj preparoj.

La prezento, dividita en du partoj - matene far la partioj kaj vespere far la registaro - celis transdoni diversjan mesaĝojn: la referendumo ja okazos, la balotado havos maksimumajn garantiojn kaj la rezulto estos deviga. "La Unuan de Oktobro la voĉdono decidos", resumis la prezidanto Carles Puigdemont antaŭ milo da homoj renkontiĝintaj en la sidejo de la Kataluna Nacia Teatro (TNC).

Kiel tio videblas en la leĝo? La leĝo, kiel jam estis raportita de ARA hieraŭ, kalkulas en sia 4a artikolo la proklamon de la sendependeco "du tagojn post konfirmo de rezultatoj", en la kazo ke en la voĉdonado venkos la jeso. La garantioj baziĝas sur Sindikateca Balotorganismo ligita al la parlamento, kiu funkcios same kiel nuntempe ekzistanta Junta Electoral (Konsilio pri Elektoj).
La Sindikateca Balotorganismo serĉos internaciajn observantojn por la procezo. 34 artikoloj de la nova regularo kopias aspektojn de la nuntempa hispana leĝo pri elektoj kaj la leĝo pri konsultoj de la antaŭa registaro prezidita de José Montilla, antaŭ nelonge nuligita de la Konstitucia Tribunalo.


Registaro kaj partioj klopodis rimarkigi la legalecon de la leĝo: la referendumo - ili insistis - estas subtenata de la rajto al memdecido, kalkulita en internaciaj traktatoj subskribitaj de la hispana ŝtato. Sed alveninta la momento de kunfrapo kun la ŝtato - la hispana ministrino Soraya Sáenz de Santamaria avertis ke ili povas nuligi la leĝon "tuj post 24 horojn"-, tiel do, gravos la respondo de la homoj: "La partopreno kaj la rezulto ne dependos de ajna leĝo, dependos nur de ni, de la homoj. Neniu ago de la ŝtato povos paralizigi la homojn, la venkon ebligos la homoj", emfazis Puigdemont.

Tiu ĉi traduko estas parto de novaĵo aperinta en: ARA





diumenge, 23 d’agost del 2015

Historiaj eroj: La Mancomunitat de Catalunya

Prezidantaj deputitoj de Barcelono, Ĝirono, Ilerdo kaj Taragono kiuj redaktis la bazojn de la Mancomunitat de Catalunya

La Mancomunitat estis kataluna politika kaj administracia organizo kiu konsistis el la provincaj deputitaroj el Barcelono (Barcelona), Ilerdo (Lleida), Ĝirono (Girona) kaj Taragono (Tarragona).
Ĝin oni kreis la 6an de aprilo 1914a. La tiama katalunisma movado klopodis por registara institucio kiu reprezentu la tutan katalunan teritorion, dividita laŭ kvar provincoj ekde 1833.
Asembleo de provincaj deputitoj aprobis en 1911 la bazojn por krei superprovincan organizon kiu reprezentu la katalunan unuecon, sub la nomo Mancomunitat de Catalunya.
La projekto estis bonvole akceptita de la tiama prezidanto de la hispana registaro, la liberalulo José Canalejas, sed lia frua morto pro murdo kaj la opozicio de centralismaj politikistoj prokrastigis ĝian aprobon.
Finfine, reĝa dekreto de la 18a de decembro 1913a, promulgita de la registaro gvidata de Eduardo Dato, konservativulo, permesis al la provincaj deputitejoj “mankomuniĝi” (unuiĝi) por administraciaj celoj.
La 6an de aprilo 1914a, okazis en Barcelono ĝenerala asembleo de la kvar katalunaj provincaj deputitaroj, kiuj elektis Enric Prat de la Riba-n, ĉefgvidanton de la projekto ekde la unua momento.
La strukturo de la Mancomunitat baziĝis sur tri fundamentaj organoj: la Ĝenerala Asembleo, la Permanenta Konsilio kaj la Prezidanteco.
La institucio plenfunkciis ĝis la altrudo de la diktaturo de Miguel Primo de Rivera, kiam estis eloficigitaj plej multaj el la deputitoj kaj oni  nomumis prezidanton la monarkisman Alfons Sala (1923).
Post aprobo de la nova leĝo pri provincaj statutoj, far la Milita Direktorio en la jaro 1925, la Mancomunitat estis abolita. Ĝia agado sur la kampoj kultura, eduka, sanserva kaj publikkonstrua, speciale pri konstruado de novaj ŝoseoj kaj telefonreto, estis vere grava por la modernigo de Katalunio kaj por la firmiĝo de ĝia nacia konscio.

La eventoj kun ioma kunteksto:

1914 – La 6an de aprilo naskiĝas la Mancomunitat. Enric Prat de la Riba estas elektita prezidanto. La hispana Ministro pri Internaj Aferoj, Sanchez Guerra, subskribas la reĝan dekreton per kiu oni aprobas la statuton de la Mancomunitat de Catalunya.
1917 – La katalunaj parlamentanoj petas pli da aŭtonomeco por Katalunio. La 1an de aŭgusto mortas Prat de la Riba. Germanaj submarŝipoj sinkigas hispanajn ŝipojn. Kunveno de hispanaj parlamentanoj en Barcelono. 13an de augusto, ĝenerala striko. 29an de novembro, Josep Puig i Cadafalch iĝas prezidanto de la Mancomunitat.
1918 – La katalunaj parlamentanoj redaktas la bazojn por la autonomeco. Pluraj atencoj kontraŭ laboristoj, mastroj, submastroj kaj policanoj. Ĝis 1923 mortis 271 homoj. Oni prezentas en Madrido la bazojn por la aŭtonomeco de Katalunio. La hispana kongreso rifuzas la proponon. Francesc Cambó nomumita Ministro pri Disvolvo.
1919 – Kune Mancomunitat kaj parlamentanoj redaktas projekton de statuto. De la 5a de februaro ĝis la 17a de marto, striko de La Canadenca. La grafo Romanones, prezidanto de la Ministra Konsilio, deklaras Militan Staton en Katalunio.
1920 – La kvar katalunaj deputitaroj plenumas la transdonon de ĉiuj servoj kaj rimedoj al la Mancomunitat. La generalo Martínez Anido estas nomumita Civila Guberniestro de Barcelono. Pistoluloj de Sindicat Lliure (Libera Sindikato) murdas la advokaton Francesc Layret.
1921 – Estas murdita la prezidento Eduardo Dato. Batalo de El Annual, inter Rif-trupoj kaj la hispana armeo.
1922 – Francesc Macià fondas la partion Estat Català (Kataluna Ŝtato).
1923 – Estas murdita la sindikata gvidanto Salvador Seguí, el Noi del Sucre (la Knabo de la Sukero). La Lliga malvenkas en la elektoj de la 10a de junio. Somere estas kunvokitaj strikoj en la sektoroj elektra, transporta kaj aliaj. La soldatoj okupas la stratojn. 13an de septembro, la marŝalo de Katalunio, Miguel Primo de Rivera, gvidas puĉon. La reĝo kunvokas lin por formi registaron. 18an de septembro, publikiĝas reĝa dekreto kontraŭ separatismo, laŭ kiu oni malpermesas la katalunan kiel oficialan lingvon kaj ankaŭ la publikan montron de la kataluna flago.
La 24an de decembro, Puig i Cadafalch transloĝiĝas francien sen demisii kiel prezidanto de la Mancomunitat.
1924 – La generalo Carlos de Losada okupas la prezidantecon de la Mancomunitat. Li estos poste anstataŭita de Alfons Sala, kiu havos la mision dissolvi la Mancomunitat. Komenciĝas la elsendoj de Radio Barcelona, la unua radio de la ŝtato.

Teksto=> 6an de aprilo de 1914: ni jam havas la Mancomunitat de Catalunya-n!

Obligacio eldonita de La Mancomunitat

Prifesta manifesto: Revi landon, konstrui revon. Mancomunitat de Katalunio, 100 jaroj.

dissabte, 8 de febrer del 2014

Videblo de esperanto dum la Hispana Milito

Afiŝo en esperanto eldonita de la Komisarejo

La Komisarejo pri propagando (katalune: Comissariat de Propaganda) estis organizo de la kataluna registaro kreita la 3-an de oktobro 1936 dum la hispana enlanda milito. Ĝia prezidanto estis la esperantisto Jaume Miravitlles i Navarra.
La Komisarejo pri Propagando eldonis propagandan materialon en formo de eldonaĵoj, afiŝoj kaj filmoj. Ekde oktobro 1936 aperis ĉiun duan semajnon ĝiaj Comunicats de Premsa(Gazetarkomunikojn) en Esperanto, kun la kulaboro de la Kontaŭfaŝista Esperantista Komitato de Katalunio.
La Komisarejo eldonis ankaŭ propagandan afiŝon pri la interveno de trupoj de Italio kaj Germanio, kun la teksto "Kion vi faras por eviti tion? – Esperantistoj de la tuta mondo, agu energie kontraŭ faŝismo".
La kataluna registaro ankaŭ patronis oficiale la komunan memoradon en 1937 de la 50-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto, per la organizado de ekspozicio en la Kulturdomo de Barcelono. Je tiu okazo oni eldonis diversan materialon, interalie katalogon pri la ekspozicio. Parto de la materialo estis utiligata post kelkaj monatoj en ekspozicio en diversaj landoj, kiun aŭspiciis la Komisarejo mem.
Fonto de la teksto: Vikipedio
Fonto de la bildo: Toño del Barrio
Plian ilustron pri la temo trovis Guillem Sevilla.

dijous, 8 de novembre del 2012

La (lasta) kataluna registaro de 1936

Prezidento: Josep Tarradelles (ERC)
Financoj:    "             "
Kulturo: Ventura Gassol (ERC)
Interna Sekureco: Artemi Aiguader (ERC)
Ekonomio: Joan P. Fàbregas (CNT)
Provizoj: Joan J. Domènech (CNT)
Sano  kaj Socia Asisto: Antoni Garcia Birlán (CNT)
Publikaj Servoj: Joan Comorera (PSUC)
Laboro kaj Publikaj Konstruoj: Miquel Valdés (PSUC)
Agrokulturo: Josep Calvet (Rabassaires)
Justeco kaj  Juro: Andreu Nin (POUM)
Defendo: Díaz Sandino (Militisto)
Sen specifa tasko: Rafael Closas (Acció Catalana)