dijous, 15 d’agost del 2019

Kio estas Proactiva Open Arms (traduko el Vikipedio)

20151030 Syrians and Iraq refugees arrive at Skala Sykamias Lesvos Greece 2.jpg

Proactiva Open Arms estas kataluna NRO, fondita en la urbo Badalona (apud Barcelono), kun la celo savi homajn vivojn en la maro. Ĝi estis kreita en oktobro de 2015, ĝia unua ago estis organizi setlejon en Lesbos. Tie, volontula grupo ekhelpis siriajn rifuĝintojn kiu klopodis atingi la insulon en malfacilegaj kaj mortdanĝeraj kondiĉoj.
Dankon al ilia agado, Proactiva Open Arms estis agnoskata per diversaj premioj, inter kiuj rimarkindas la premio Ciutadà Europeu 2016 (Eŭropa Civitano 2016). Ĝia fondinto, Òscar Camps, estis nomumita Català de l'Any (Kataluno de la Jaro).

Origino
Origine,  Proactiva estis entrepreno pri marservoj, specialiĝinta pri akvo sekureco kun la nomo Pro-Activa Serveis Aquàtics kaj establita en Badalona. Pro la rifuĝinto-krizo kaj post la publikigo de fotoj  de kadavroj en la amaskomunikiloj, en septembro 2015, la direktoro de Pro-Activa, Òscar Camps, decidis vojaĝi al Lesbos kune kun tri aliaj membroj de la entrepreno. Vidante la mankon de surloka organizado, la kataluna teamo decidis resti en la greka insulo. La entrepreno tre spertis pri kontrolado de plaĝoj do, ili povis uzi siajn konojn por alfronti la mortojn kiu estis abundaj en la egea maro.

Aliaj iniciatoj
Fine de majo de 2016, oni diskonigis ke Proactiva estis decidinta uzi ŝipon por navigi en la centra Mediteraneo kaj asisti la migrantojn kiuj eliris el la libiaj marbordoj. Pro la akordo inter  EU kaj Turkio, kiu malfaciligis la vojaĝon en Egeo, oni malfermis aliaj alternativajn itinerojn antaŭe duonforlasitajn pro ilia danĝereco. Tiel, la kataluna NRO marŝigis ŝipojn inter Libio, Egiptio kaj Italio.

Plia informiĝo:
En vikipedio, versioj germana, angla, hispana, eŭska, franca, itala kaj kataluna (el kiu mi ekprenis ĉi parteton)